La sama demando povante esti farata pri la intelekta stato de la animo de kretenoj, idiotoj kaj frenezuloj post la morto, ĝi trovas respondon en la antaŭaj klarigoj.
Kia diferenco ekzistas, post la morto, inter la animoj de scienculo kaj malklerulo, de sovaĝulo kaj ci- vilizito?
Preskaŭ la sama diferenco, kiu ekzistis inter ili dum la vivo; ĉar la eniro en la mondon de la Spiritoj ne donas al la animo ĉiujn sciojn, kiuj al ĝi mankis sur la Tero.
Ĉu la animoj progresas intelekte kaj morale post la morto?
Ili progresas pli aŭ malpli, laŭ sia volo, kaj kelkaj progresas multe; sed ili bezonas meti en praktikon, dum la enkorpa vivo, tion, kion ili akiris en scienco kaj mo - raleco. Kiuj restis senprogresaj, tiuj reprenas ian ekzist- adon analogan al tiu, kiun ili lasis; la progresintoj me- ritas enkarniĝon de pli alta ordo.
Car la progreso estas proporcia kun la volo de la Spirito, iuj Spiritoj konservas dum longa tempo la sam- ajn gustojn kaj la inklinojn, kiujn ili havis dum la vivo kaj tenas la samajn ideojn. ("Revue Spirite", 1858, paĝo 82: La reĝino de Oude. — Same, paĝo 145: La Spirito kaj la heredintoj. — Same, paĝo 186: La tamburisto de Bйrйsina. — Same. 1859, paĝo 344: Antikva ĉaristo. — Same, 1860, paĝo 325: Progreso de la Spiritoj. —Same, 1861, paĝo 126: Progreso de perversa Spirito.)
Ĉu la sorto de la homo, en la estonta vivo, estas nenuligeble fiksita post la morto?
La nenuligebla fiksado de la sorto de la homo post la morto estus la absoluta neado de la justeco kaj de la boneco de Dio, ĉar multaj ne povis sufiĉe instruiĝi, eĉ se ni ne pensus pri la idiotoj, la kretenoj, la sovaĝuloj kaj la multegaj infanoj, mortintaj antaŭ ol kompreni la vivon. Eĉ inter la plej kleraj, ĉu estas multaj, kiuj povas juĝi sin sufiĉe perfektaj por ne bezoni ion plian fari, kaj ĉu ne estas evidenta pruvo, ke per Sia boneco Dio per- mesas al la homo fari morgaŭ tion, kion li ne povis fari hieraŭ? Se la sorto estas nenuligeble fiksita, kial la hom- oj mortas en tiel diferencaj aĝoj, kaj kial Dio, en Sia justeco, ne lasas al ĉiuj la tempon necesan por fari kiel eble plej multe da bono, kaj por ripari la malbonon far- itan? Kiu scias, ĉu la kulpulo, mortinta tridekjara, ne estus pentinta kaj fariĝinta virta homo, se li estus viv- inta dum sesdek jaroj? Kial Dio forprenis de li la ri- medon, dum Li ĝin konsentis al aliaj? La sola diverseco de la daŭro de la vivo kaj la morala stato de la plej multaj homoj, pruvas la neeblecon, se oni akceptas la justecon de Dio, ke la sorto de la animo estu nenuligeble fiksita post la morto.
Kia estas, en la estonta vivo, la sorto de la infanoj mortintaj en malgranda ago?
Ĉi tiu demando estas unu el tiuj, kiuj plej bone pruvas la justecon kaj la bezonon de la plureco de la ekzist- adoj. Animo vivinta nur kelkajn momentojn, ne farinte bonon nek malbonon, ne meritus rekompencon nek pun- on; laŭ la maksimo de la Kristo, ke ĉiu estas punata aŭ rekompencata laŭ siaj faroj, estus tiel mallogike kiel kontraŭe al la justeco de Dio, ke, sen laboro, ĝi estus vokita por ĝui la perfektan feliĉon de la anĝeloj, aŭ ke ĝi povus esti senigita je tiu feliĉo, kaj tamen ĝi devas havi ian ajn sorton; nedifinita stato, por la eterneco, estus tute egale maljusta. Ĉar ekzistado interrompita tuj en sia komenco ne povas do havi ian konsekvencon por la animo, ĝia nuna sorto estas tiu sama, kiun ĝi meritis en sia antaŭa ekzistado, kaj ĝia estonta sorto estos tiu, kiun ĝi meritos per siaj postaj ekzistadoj.
Ĉu la animoj havas okupojn en la alia vivo? Ĉu ili okupiĝas de aliaj aferoj krom siaj ĝojoj aŭ siaj suferoj?
Se la animoj okupiĝus nur pri si mem en la Etern- eco, ĉi tio estus egoismo, kaj Dio, kiu kondamnas la egoismon, ne povus aprobi en la spirita vivo tion, kion Li punas en la korpa vivo. La animoj aŭ Spiritoj havas okupojn laŭ sia grado da progreso, dum samtempe ili penas instruiĝi kaj pliboniĝi. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 558: Okupoj kaj misioj de la Spiritoj.)
160. En kio konsistas la suferoj de la animo post la morto? Ĉu la kulpaj animoj estas torturataj en ma- teriaj flamoj?
La Eklezio plene rekonas hodiaŭ, ke la fajro de la Infero estas morala kaj ne materiala fajro, sed ĝi ne di- finas la naturon de la suferoj. La spiritaj komunikiĝoj metas ilin sub niajn okulojn; per tiu rimedo ni povas ilin taksi kaj konvinkiĝi, ke, kvankam ili ne rezultas el materia fajro, kiu efektive ne povus bruligi nemateriajn animojn, en certaj okazoj ili ne estas malpli teruraj. Tiuj punoj neniel estas unuformaj; ili varias senlime laŭ la karaktero kaj la grado de la faritaj pekoj, kaj preskaŭ ĉiam la pekoj mem funkcias kiel punoj: tiel iuj murd- intoj estas devigataj resti en la loko mem de la krimo kaj senĉese vidi siajn viktimojn sub siaj okuloj; la vo- luptulo ĝuema de maldelikataj materiaj sensacioj de sensualismo, konservas tiujn samajn gustojn, sed ne havas la eblecon ilin materiale kontentigi kaj ĉi tio estas torturado por li; iuj avaruloj supozas suferi la malvarmon kaj la seniĝojn, kiujn ili eltenis dum la vivo pro avar- eco; aliaj restas apud la trezoroj, kiujn ili enterigis, tur- mentataj senĉese de la timego, ke oni ilin forprenos; unuvorte, ne ekzistas unu malvirto, unu morala malper- fektaĵo, unu malbona ago, kiu ne havas sian kompens- aĵon kaj siajn naturajn konsekvencojn en la mondo de la Spiritoj; kaj tial ne estas necesa ia limigita kaj ĉir- kaŭita loko: ĉie, kie li troviĝas, la perversa Spirito portas kun si sian suferon.
Krom la spiritaj punoj, estas ankaŭ la punoj kaj provoj materiaj, kiujn la neelpurigita Spirito suferas en nova enkarniĝo, dum kiu li estas lokita en kondiĉojn por suferi tion, kion ili igis aliajn suferi: esti humiligita, se li estis orgojla; mizera, se li estis malbona riĉulo; mal- feliĉa pro siaj infanoj, se li estis malbona filo, ktp.
Kiel ni diris, la Tero estas unu el la lokoj de ekzilo kaj pentofaro, iu purgatorio, por la Spiritoj korektendaj, al kiu dependas de ĉiu el ni ne plu reveni, pliboniĝante sufiĉe por meriti pli bonan mondon. ("La Libro de la Spiritoj" , n-ro 237: Perceptoj, sensacioj kaj suferoj de la Spiritoj. — Same, 4a. parto: Esperoj kaj konsoloj; est- ontaj suferoj kaj ĝuoj. — "Revue Spirite", 1858, paĝo 79: La murdinto Lemaire. — Same, 1858, paĝo 166: La memmortiginto de la Samaritaine. — Same, 1858, paĝo 331: Sensacioj de la Spiritoj. — Same, 1859, paĝo 275: Pastro Crйpin. — Same, 1860, paĝo 61: Estelle Rйgnier. — Same, 1860, paĝo 247: La memmortiginto de Strato Quincampoix. — Same, 1860, paĝo 316: La puno. — Same,
paĝo 325: Eniro de kulpulo en la mondon de la Spiritoj. — Same, 1860, paĝo 384: Puno de egoisto.— Same, 1861, paĝo 53: Memmortigo de ateisto.— Same,
paĝo 270: La rebata puno.)
Ĉu la preĝo estas utila por la suferantaj animoj?
La preĝo estas rekomendata de ĉiuj bonaj Spiritoj; cetere, ĝi estas petata de la malperfektaj Spiritoj kiel ri- medo por faciligi iliajn suferojn. La animo, por kiu oni preĝas, ĝuas faciligon, ĉar preĝo estas atesto de intereso, kaj la malfeliĉulo estas ĉiam kvietigata, kiam li trovas karitemajn korojn, kiuj kompatas liajn dolorojn. Cetere, per la preĝo oni ekscitas la penson kaj la deziron fari tion, kio estas necesa, por esti feliĉa; tiel oni povas mal- longigi lian punon, se liaflanke li helpas per sia bona volo. ("La Libro de la Spiritoj", n-ro 664. — "Revue Spirite", 1859, paĝo 315: Efikoj de la preĝo super su- ferantaj Spiritoj.)