V. — Jen kio vin erarigas. Fama kirurgo trovis, ke certaj homoj povas, per kuntiriĝo de iu muskolo de la kruro, aŭdigi brueton similan al tiu, kiun vi atribuas al la tablo; el tio li konkludis, ke viaj mediumoj sin amuzas pri via kredemeco.
A. K. — Se do tio estas krako de muskolo, tiam ĝi ne estas brueto el alpreparita tablo; kaj ĉar ĉiu klar- igas tiun supozatan friponaĵon laŭ sia aparta maniero, tio plej evidente pruvas, ke nek unuj nek aliaj konas la veran kaŭzon.
Mi respektas la sciojn de tiu klera kirurgo, nur lev- iĝas iaj malfacilaĵoj ĉe la aplikado de tiu fakto, kiun li citas, al la parolantaj tabloj. La unua estas tio, ke estas strange, ke tiu kapablo, ĝis hodiaŭ escepta kaj rigardata kiel patologia okazo, subite fariĝis tiel ordi- nara; la dua, ke oni ja devas havi fortegan deziron mis- tifiki, por krakigi sian muskolon en la daŭro de tutaj du aŭ tri horoj, dum tio alportas nur laciĝon kaj do- loron; la tria, ke mi ne tute klare vidas, kiel al tiu muskolo respondas la pordoj kaj la muroj, kie aŭdiĝas la frapoj; la kvara, fine, ke tiu krakanta muskolo devas havi ja mirindan kapablon, por movigi tre pezan tablon, ĝin levi, malfermi, fermi, teni ŝvebanta sen apogo kaj fine ĝin rompi ĉe la falo. Neniu ja suspektus, ke tiu muskolo havas tian grandan povon. (Revue Spirite, Junio 1859, pĝ. 141: Le muscle craqueur.)
Cu tiu fama kirurgo, pri kiu vi parolas, studis tiun fenomenon, la tiptologion, ĉe la homoj, kiuj ĝin okaz- igas? Ne; li konstatis ĉe iuj individuoj, kiuj neniam antaŭe sin okupis pri frapantaj tabloj, ian anormalan fiziologian efikon, iel analogan al tiu, fariĝanta ĉe la tabloj, kaj sen plua ekzameno konkludis, laŭ la tuta aŭ- toritateco de sia klereco, ke ĉiuj, kiuj kunhelpas por la parolado de la tabloj, devas esti kapablaj krakigi sian peronean muskolon kaj estas simplaj trompantoj, ĉu ili estas princoj aŭ metiistoj, ĉu ili postulas monon aŭ ne. Cu li almenaŭ studis la tiptologion en ĉiuj ĝiaj aspektoj? Cu li vidis, ĉu per tiu krakado de muskolo oni povas okazigi ĉiujn tiptologiajn efikojn? Ne, ĉar alie li kon- vinkiĝus pri la nesufiĉeco de sia supozo, kio ne detenis lin proklami sian eltrovon en la Instituto de Francujo mem. Jen grava juĝo, serioze kompromitanta scienc- ulon! Kio el ĝi restas hodiaŭ? Mi konfesas, ke, se mi devus submeti min al kirurgia operacio, mi tre hezitus konfidi min al tiu kuracisto, ĉar mi timus, ke li juĝus mian malsanon malpli sagace.
Car tiu juĝo estas unu el la aŭtoritataj argumentoj, sur kiuj vi laŭŝajne devas apogi vin, por ataki Spirit - ismon, tio min tute trankviligas pri la forto de la ceter- aj argumentoj, kies valoron vi uzos, se vi ilin ne ĉerpos el pli fidindaj fontoj.
V. — Vi tamen vidas, ke la modo pri la turniĝantaj tabloj jam pasis; dum certa tempo ili furoris, sed ho- diaŭ neniu plu sin okupas pri ili. Kial tio okazas, se la afero estas io serioza?
A. K. — Tial, ĉar el la turniĝantaj tabloj venis afe- ro ankoraŭ pli serioza; venis tuta scienco, tuta filozofia doktrino, ja alie interesantaj la meditemajn homojn. Kiam ĉi tiuj konstatis ke ili jam nenion pli lernos, vid- ante turniĝi tablojn, tiam ili ne plu interesiĝis pri tio. Por la frivoluloj, kiuj nenion funde esploris, tiu estis tempopasigilo, amuzaĵo, kiun ili forlasis, kiam ili tediĝis de ĝi; tiaj homoj estas nuloj en la scienca sfero. La fazo de scivolo vivis sian tempon: sekvis ĝin tiu de observado. Spiritismo tiam eniris en la rondon de la seriozaj homoj, kiuj pri ĝi ne amuziĝas, sed per ĝi sin instruas. Tial la homoj, kiuj rigardas ĝin kiel aferon gravan, ne volonte submetiĝas al eksperimento pro sci- volo, des malpli por kontentigi iun, kiu portus malamik- ajn pensojn; ne amuzante sin mem, ili tial ne penas amuzi la aliajn: mi apartenas al ĉi tiu nombro.
V. — Tamen nur eksperimentoj povas konvinki, eĉ tiam, se en la komenco oni celas kontentigi la scivolon. Se vi eksperimentas nur inter jam konvinkitaj homoj, permesu, ke mi diru, vi do predikas al konvertitoj.
A. K. — Malsamaj aferoj estas konvinkiteco kaj preteco konvinkiĝi; mi parolas al la homoj kun tia pret- eco, ne al tiuj, kiuj pensas, ke ili humiligas sian pru- denton, venante aŭskulti tion, kion ili nomas fantazi- aĵoj. Pri tiuj mi tute ne zorgas. Tiuj, kiuj manifestas sian sinceran deziron instruiĝi, ĝin la plej bone pruvas montrante persistemon; oni ilin ekkonas laŭ aliaj signoj, ol la deziro ĉeesti unu aŭ du eksperimentojn: tiuj volas labori serioze.
Konvinkitecon oni akiras al si nur kun la tempo, per serio da observoj, farataj kun tute aparta zorgo. La spiritismaj fenomenoj esence diferencas de tiuj en la ekzataj sciencoj: ili ne okazas laŭ la plaĉo de la homo, oni devas ilin kapti ĉe la momento mem; nur multe kaj longe observante oni rimarkas grandegan nombron da pruvoj, kiuj pretervidiĝas ĉe la unua rigardo, precipe tiam, kiam oni ne plene scias la kondiĉojn, en kiuj ili povas troviĝi, kaj des pli tiam, kiam oni tenas jam prete malfavoran juĝon pri tiuj fenomenoj. Por diligenta kaj konsiderema observanto la pruvoj abundas: por li unu vorto, unu fakto ŝajne sensignifa povas esti ia lumstrio, ia konfirmo; por supraĵema kaj unuminuta observanto, por la simpla scivolulo, ili estas nulaj; jen kial mi ne volontas fari eksperimentojn sen ia probabla rezultato.
V. — Nu, ĉion konsiderante, ĉio devas ja havi ian komencon. Kiel la novico, kiu estas nulo, kiu nenion vidis, sed kiu volas instruiĝi, povas tion fari, se vi ne havigas al li la rimedojn por ĝi?
A. K. — Mi strekas netan linion inter la nekred- emulo pro nescio, kaj la nekredemulo pro partieco; kiam mi vidas ĉe iu favoran humoron, neniom kostas al mi instrui lin, sed de iuj homoj la deziro instruiĝi estas simpla ŝajnaĵo: kun tiuj oni perdas sian tempon, ĉar, se ili ne tuj trovas tion, kion ili ŝajnas serĉi kaj kio eble malplaĉus al ili, se ĝi al ili montriĝus, la malmulto, kiun ili vidas estas nesufiĉa, por disbati iliajn antaŭjuĝojn; tion ili misjuĝas kaj faras mokataĵo, kaj tial estas sen- utile montri al ili tiajn aferojn.
Al iu deziranta instruiĝi, mi diras: "Oni ne povas fari kurson de eksperimenta Spiritismo tiel same, kiel kurson de Fiziko aŭ Hemio, ĉar oni ne kapablas laŭ- plaĉe okazigi spiritismajn fenomenojn kaj la inteligentoj, agantoj de tiuj fenomenoj, ofte fiaskigas ĉiujn niajn an- taŭvidojn. Prezentante nenian intersekvon, nenian ne- cesan interligon, tiuj, kiujn vi okaze povus vidi, estus por vi nemulte kompreneblaj. Unue instruiĝu per la teorio; legu kaj primeditu la verkojn pri tiu scienco: tie vi lernos ĝiajn principojn, vi trovos la priskribon de ĉiuj fenomenoj, vi komprenos ilian eblecon per la klarigo, pri ili donata, kaj la raporto de multego da spontaneaj faktoj, kiujn vi pretervole ĉeestis kaj kiuj revenos en vian memoron; vi plene informiĝos pri ĉiaj malfacilaĵoj, kiuj povas stariĝi, kaj tiel vi formos al vi ian unuan moralan konvinkon. Kiam do prezentiĝos la okazo vidi aŭ eksperimenti persone, vi komprenos la aferojn, kia ajn la ordo, en kiu sin prezentos la faktoj, ĉar nenio por vi estos stranga."
Jen, sinjoro, kion mi konsilas al ĉiu, kiu diras, ke li volas instruiĝi; laŭ lia respondo estas facile vidi, ĉu ĉe li ekzistas io alia ol scivolo.
DUA DIALOGO LA SKEPTIKULO
V. — Mi komprenas, sinjoro, la utilecon de tiu prepara studado, pri kiu vi ĵus parolis. Laŭ mia persona temperamento mi diras, ke mi estas nek por, nek kontraŭ Spiritismo, sed ke ĉi tiu objekto per si mem plej alt- grade ekscitas mian intereson. En la rondo de miaj kon- atoj troviĝas de ĝi partianoj, sed ankaŭ kontraŭuloj; pri ĝi mi aŭdas forte interkontraŭajn argumentojn; mi do deziras submeti al vi kelkajn el tiuj kontraŭdiroj, faritaj en mia ĉeesto kaj kiuj ŝajnas al mi iom valoraj, almenaŭ al mi, kiu konfesas al vi mian nesciadon en ĉi tiu rilato.