Ŝajnigaj spiritismaj fenomenoj
V. — Cu ne estas pruvite, ke ekster Spiritismo oni povas okazigi tiajn samajn fenomenojn? El tio oni pov- as konvinki, ke ili ne havas tian originon, kiun la spirist- istoj atribuas al ili.
A. K. — Cu el tio, ke oni povas imiti ion, sekvas, ke ĝi ne ekzistas? Kion vi diros pri la logikeco de iu, kiu pretendus, ke ĉia ŝaŭmvino estas Selters-akvo, ĉar oni faras ŝaŭmvino el Selters-akvo? Tio estas la aparta eco de ĉiuj aferoj, kiuj havas grandan famon, naski falsaĵ-
Spiritismo jam festis sian centjarecon, en 1957. —
La Trad.
ojn. Kelkaj prestidigitatoroj pensis, ke la nomo spiritismo, dank'al sia populareco kaj la polemikoj, kies objek- to ĝi estis, bone taŭgas por esti ekspluatata, kaj, por allogi la vulgarularon, pli aŭ malpli fuŝe ŝajnigis kelke da mediumecaj fenomenoj, tute same, kiel ili iam ŝajn- igis la somnambulan klarvidecon, kaj ĉiuj mokantoj ilin aplaŭdis, ekkriante: "Jen kio estas Spiritismo!" Kiam oni sprite aperigis spektrojn sur la scenejo, ĉu ili ĉie ne proklamis, ke tio estas la finofara bato kontraŭ ĝi? Antaŭ ol eldiri tiel formalan verdikton, ili devus esti pri- pensintaj, ke la asertoj de trompisto ne estas paroloj de iu evangelio, kaj certiĝintaj, ĉu ekzistas reala identeco de la imitaĵo kun tio imitata. Neniu aĉetas brilianton, antaŭ ol certiĝi, ĉu tio ne estas ia straso. Studo, eĉ neprofunda, konvinkus ilin, ke la spiritismaj fenomenoj fariĝas em tute aliaj kondiĉoj, ili scius ankaŭ, ke la spi- ritistoj ne zorgas pri aperigo de spektroj, nek pri antaŭ- dirado de homaj destinoj.
Nur malbonvolemo kaj malsincereco povis similigi Spiritismon al la magio kaj sorĉarto, ĉar ĝi ja forpuŝas de si ties celon, farojn, formulojn kaj mistikajn parolojn. Kelkaj eĉ kuraĝis kompari la spiritistajn seancojn kun la sabatorgiaj kunvenoj, kie oni atendas la fatalan no- ktomezan horon, por aperigi fantomojn.
Unu spiritisto, mia amiko, foje troviĝis, dum ludado de la dramo Macbeth, apud gazetisto, kiun li ne konis. Kiam montriĝis la sceno pri la sorĉistinoj, li aŭdis tiun diri al sia najbaro:
"— Jen! Ni nun ĉeestos spiritisman seancon; ĝuste ĉi tion mi bezonis por mia plej proksima artikolo; mi nun vidos, kiel okazas la aferoj. Se ĉi tie estus unu el tiuj frenezuloj, mi demandus lin, ĉu li rekonas sin en tiu sceno."
" — Mi es tas unu el tiaj frenezuloj — diris al li la spiritisto —, kaj mi povas certigi vin, ke mi tie tute ne rekonas min, ĉar, kvankam mi ĉeestis centojn da spiritist- aj seancoj, mi tamen tie neniam vidis ion similan. Se ĉi tien vi venis, por ĉerpi informojn por via artikolo, ĉi tiu ne distingiĝos per sia vereco."
Multaj kritikantoj ne havas pli seriozan bazon. Kiu alia ridindiĝos, ol tiuj, kiuj tiel ventkape elpaŝas? Rilate Spiritismon, ĝia fidindeco, anstataŭ suferi de tiaj kritik- oj, kreskis, dank'al rezonado, kiun al ĝi havigis ĉiuj tiuj manovroj, atentigante al ĝi multajn homojn, kiuj pri ĝi neniam antaŭe aŭdis; tiuj kritikoj instigis ĝian ekza- menon kaj pligrandigis la nombron de ĝiaj adeptoj, ĉar oni ja konstatis, ke ĝi estas ne ia frivolaĵo, sed serio- za afero.
Senpoveco de la misfamigantoj
V. — Mi konsentas, ke el la misfamigantoj de Spiritismo kelkaj estas homoj senkonsideraj, kiel tiu, pri kiu vi ĵus parolis, sed krom tiuj, ĉu aliaj ne havas realan meriton kaj ties opinio ne havas iom da pezo?
A. K. — Mi tion tute ne kontestas. Tion mi respondas dirante, ke ankaŭ Spiritismo enkalkulas multe da homoj kun ne malpli reala merito; eĉ plue: la grandega plimulto el la spiritistoj konsistas el intelektuloj kaj stud- emuloj; nur la malsincereco povas diri, ke oni varbas al ĝi simplanimajn virinojn kaj malklerulojn.
Nediskutebla fakto cetere respondas ĉi tiun kontraŭ- diron, nome, ke, malgraŭ sia klereco aŭ oficiala situacio, neniu el tiuj sukcesis haltigi la iradon de Spiritismo, kaj tamen neniu, komencante de la plej senvalora felieton- isto, ne flatis al si, ke li donis la finofaran baton al nia afero; ankaŭ, ke ĉiuj senescepte kunhelpis pretervole por ĝin diskonigi. Ĉu iu ideo, kiu rezistas al tiom da atakoj, kiu senŝanceliĝe iradas tra la hajlo da sagoj, kiujn oni ĵetas kontraŭ ĝin, ja ne pruvas sian forton kaj la pro- fundecon de siaj radikoj? Ĉu tiu fenomeno ne indas la atenton de la seriozaj pensitoj? Tial pluraj el ili hodiaŭ diras en sia animo, ke tie devas ekzisti io, eble unu el tiuj nerezisteblaj movadoj, kiuj de tempo al tempo skuas la socion, por ĝin transformi.
Tiel ĉiam estas kun ĉiuj novaj ideoj, destinitaj por revoluciigi la mondon, ili renkontas barojn, ĉar ili devas batali kontraŭ la interesoj, la antaŭjuĝoj, la trouzoj, kiujn ili disbatas, sed, ĉar ili troviĝas en la planoj de Dio, por ke estu plenumata la leĝo de progreso de la homaro, tial, kiam sonas la horo, nenio povus ilin reteni: ĉi tio estas la pruvo, ke ili esprimas la veron.
Tiu senpoveco de la kontraŭuloj de Spiritismo antaŭ ĉio pruvas, kiel dirite, mankon de bonaj motivoj, ĉar tiuj, kiujn ili al ĝi kontraŭmetas, ne konvinkas; sed tiu sen- poveco estas ligita kun alia kaŭzo, kiu vanigas ĉiujn iliajn aranĝojn. Ili miras la disvastiĝon de tiu doktrino, malgraŭ ĉio, kion ili faras, por ĝin haltigi; neniu el ili trovas la kaŭzon de tio, ĉar ili ĝin serĉas tie, kie ĝi ja ne estas. Unuj vidas ĝin en la granda povo de la diablo, kiu tiele montriĝus pli forta ol ili kaj eĉ pli ol Dio, kaj aliaj en la pligrandiĝo de la homa frenezeco. La eraro de ĉiuj estas kredi, ke la fonto de Spiritismo estas unu sola kaj sin apogas sur la opinio de unu sola homo; el tio la ideo, ke, nuligante la opinion de tiu homo, ili nul- igus Spiritismon. Ili serĉas tiun fonton sur la Tero, dum ĝi troviĝas en la spaco: ne en unu punkto, sed ĉie, ĉar la Spiritoj manifestiĝas ĉie, en ĉiuj landoj, kiel en palacoj, tiel en kabanoj. La vera kaŭzo kuŝas do en la naturo mem de Spiritismo, kiu ne ricevas sian movadon de unu sola homo, sed permesas al ĉiu rekte ricevi ko- munikaĵojn de la Spiritoj kaj tiel certiĝi pri la realeco de la faktoj. Kiel konvinki milionojn da homoj, ke ĉio tio estas nur ĵonglaĵoj, ĉarlatanaĵoj, prestidigitaĵoj, ar- tifikoj, se ili mem ricevas tiujn rezultatojn sen ies kun- helpo? Ĉu oni kredigus al ili, ke ili mem estas siaj kunlud- antoj kaj ĉarlatanas kaj artifikas nur kontraŭ si solaj?
Tiu ĉiea okazanteco de la manifestiĝoj de la Spiritoj, kiuj sur ĉiuj lokoj de la terglobo kontraŭasertas la mis - famigantojn kaj konfirmas la principojn de la Doktrino, estas forto, kiun ne povas kompreni tiuj, kiuj ne konas la nevideblan mondon, tiel same, kiel tiuj, kiuj ne konas la leĝojn de la elektraj fenomenoj, ne povas kompreni la rapidecon de la transsendo de iu tia depeŝo; kontraŭ tiun forton rompiĝas ĉiaj kontestoj, ĉar tio estas tute sama, kiel se oni dirus al homoj, kiuj ricevas la radiojn de la suno, ke la suno ne ekzistas.
Flanke lasante la kvalitojn de la Doktrino, kiu plaĉ- as pli multe, ol tiuj, kiujn oni kontraŭmetas al ĝi, tio estas la kaŭzo de la fiaskoj de tiuj, kiuj penas ĝin halt- igi; por sukcesi, ili devus trovi ian rimedon, por mal- helpi la Spiritojn manifestiĝi. Jen kial la spiritistoj tiel malmulte zorgas pri ties manovroj; por ili, spiritistoj, parolas la sperto kaj la aŭtoritateco de la faktoj.