Выбрать главу

Tio mirakleca kaj tio supernatura

V. — Spiritismo evidente inklinas revivigi la kred- ojn, bazitajn sur tio mirakleca kaj tio supernatura; nu, en nia pozitiva jarcentro tio ŝajnas al mi malfacila, ĉar ĝi fidindigus la superstiĉojn kaj la popolajn erarojn, ki­ujn la racio elmontras en ilia nudeco.

A. K. — Iu ideo estas superstiĉa nur tial, ke ĝi est­as malvera; ĝi tia ne plu estas de la momento, kiam ĝi estas rekonata kiel vera. La demando estas do scii, ĉu fariĝas, aŭ ne, manifestiĝoj de Spiritoj; nu, vi ne povas alnomi ion superstiĉo tiel longe, ĝis vi pruvos, ke ĝi ne ekzistas. Vi eble diros: mia prudento rifuzas ĝin akcepti, sed ĉiuj, kiuj ĝin kredas — kaj ili ne estas iaj stultuloj —, sin turnas ankaŭ al sia prudento kaj krom tio al faktoj; kiu el ambaŭ prudentoj triumfos la venkon? La granda juĝanto, en ĉi tiu rilato, estas la estonteco, kiel okazis al ĉiuj sciencaj kaj industriaj demandoj, en sia komenco rigardataj kiel absurdaj kaj ne eblaj. Vi an- taŭjuĝas laŭ via opinio; mi, mi juĝas, nur longe vidinte kaj observinte. Mi aldiras, ke la klare vidanta Spirit­ismo, kiel ĝi hodiaŭ estas, celas, kontraŭe, forbati la su- perstiĉajn ideojn, ĉar ĝi montras, kio vera aŭ malvera ekzistas en la popolaj kredoj, kaj ĉion, kion absurdan al ĝi almiksis la malklereco kaj la antaŭjuĝoj.

Mi iras pli malproksimen kaj diras, ke ĝuste la po- zitiveco de nia jarcento instigas la akcepton de Spirit­ismo kaj al ĝi oni parte devas danki ties rapidan disvast- iĝon, kaj ne, kiel kelkaj pretendas, al ia pliflamiĝo de la inklino al tio mirakleca kaj supernatura. Supernatur- aĵoj malaperas ĉe la torĉo de la scienco, de la filozofio kaj de la racio, tiel same, kiel la dioj de la paganismo disfumiĝis ĉe la lumo de la Kristianismo.

Supernaturaĵo estas io ekster la leĝoj de la Naturo. La pozitivismo akceptas nenion ekster tiuj leĝoj, sed — ĉu ĝi ilin ĉiujn konas? En ĉiuj tempoj tiuj fenomenoj, kies kaŭzo estis nekonata, estis rigardataj kiel super- naturaj; ĉiu nova leĝo, eltrovita de la scienco, forŝovis la limojn de tio supernatura; nu, Spiritismo elmontras iun novan leĝon, laŭ kiu la konversacio kun la Spirito de mortinto sin bazas sur leĝo tute same natura kiel tiu, laŭ kiu la elektro ebligas la interkomunikiĝon de du homoj en la distanco de du mil kilometroj unu de la dua; kaj same pri ĉiuj ceteraj spiritismaj fenomenoj. Spiritismo, kio ĝin koncernas, forpuŝas de si ĉian fakt- on miraklecan, t. e. ekster la leĝoj de la Naturo; ĝi far- as nek miraklojn, nek potencaĵojn, sed klarigas, laŭ iu leĝo, certajn faktojn, ĝis hodiaŭ rigardatajn kiel mirakl­ojn kaj potencaĵojn, kaj ĝuste tiel ĝi pruvas ilian eblecon. Gi tiele plivastigas la kampon de la scienco, kaj pro tio ĝi mem estas scienco; sed, ĉar la eltrovo de tiu nova leĝo kuntrenas moralajn sekvojn, tial la kodo de tiuj sekvoj faras ĝin samtempe filozofia doktrino.

El ĉi tiu lasta punkto de vidado ĝi respondas sur pozitivaj kaj raciaj bazoj al la aspiroj de la homo kon- cerne lian estontecon, tial ĝi konvenas al la pozitiva spi­rito de nia jarcento; tion vi komprenos, kiam vi prenos sur vin la penon ĝin studi. (La Libro de la Mediumoj, Cap. II; Revue Spirite, Decembro 1861, pĝ. 393, kaj Ja- nuaro 1862, pĝ. 21; ankaŭ Cap. II de ĉi tiu verko.)

Opono de la scienco

V. — Vi apogas vin, vi diras, sur faktoj, sed oni kontraŭmetas al vi la opinion de la scienculoj, kiuj ilin kontestas aŭ klarigas alie ol vi. Kial ili ne atentis la fenomenon de la turniĝantaj tabloj? Se ili en tio estus vidintaj ion seriozan, ili tute ne ekpensus, ŝajnas al mi, preterlasi tiel eksterordinarajn faktojn, des malpli ilin malŝate repuŝi de si, kaj tamen ili ĉiuj estas kontraŭ vi. Cu la scienculoj ne estas la lumilo de la nacioj, kaj ĉu ilia devo ne estas disverŝi la lumon? Kial ili kovrus la lumon ĝuste tiam, kiam ekmontriĝis al ili tiel bela okazo prezenti al la mondo novan forton?

A. K. — Jen vi ĵus mirinde pentris la devon de la scienculoj; estas bedaŭrinde, ke ili en pli ol unu cirkons- tanco ĝin forgesis. Sed, antaŭ ol respondi tiun saĝan rimarkon, mi devas refuti gravan eraron, kiun vi faris dirante, ke ĉiuj scienculoj estas kontraŭ ni.

Kiel mi diris antaŭ momento, ĝuste ĉe la instruita klaso Spiritismo rikoltas al si plej multe da prozelitoj, kaj ĉi tio en ĉiuj landoj de la mondo; el tiuj granda nombro estas kuracistoj en ĉiuj nacioj, kaj la kuracistoj estas ja scienculoj; la ŝtatadministrantoj, la instruistoj, la artistoj, la literatoroj, la oficistoj, la altaj funkciuloj, la altranguloj, la ekleziuloj k. a., kiuj staras ĉirkaŭ ĝia standardo, ĉiuj estas homoj, ĉe kiuj oni ne povas ne konfesi iom da klereco. Kleruloj ne ekzistas nur en la oficiala scienco kaj en la leĝaj korporacioj.

Ĉu tio, ke Spiritismo ankoraŭ ne havas civitanecon en la oficiala scienco, estas motivo por ĝia kondamno? Se la scienco neniam estus erarinta, ĝia opinio ĉi tie pov- us pezi; bedaŭrinde la sperto montras la malon. Ĉu ĝi ne repuŝis kiel ĥimerojn multegon da elpensoj, kiuj poste glorigis la memoron de iliaj aŭtoroj? Ĉu ne dank'al ra- porto de nia plej alta korporacio el kleruloj Francujo perdis la iniciativon de la uzado de la vaporo? Kiam Fulton venis al la kampo de Bulonjo prezenti sian plan- on al Napoleono I, kiu rekomendis ĝian tujan ekzamenon al la Instituto de Francujo, ĉu ĉi tiu ne konkludis, ke tia plano estas neefektivigebla fantazio pri kiu oni ne devas zorgi? Ĉu el tio oni konkludu, ke la membroj de tiu Instituto estas malkleruloj? Ĉu tio pravigas la tri- vialajn epitetojn, per kiuj certaj homoj el malnobla im­pulso ilin plezure regalas? Certe ne; neniu saĝa homo malkonfesas la meritojn de ilia eminenta klereco, kvan- kam rekonante, ke ili ne estas neeraremaj kaj ke sekve ilia juĝo ne estas la lasta vorto, precipe rilate novajn ideojn.

V. — Mi tute konsentas, ke ili ne estas neeraremaj, tamen ne malpli vera estas tio, ke, dank'al ilia sciaro, ilia opinio iom valoras kaj ke se ili estus el viaj, tio alportus grandan gravecon al via sistemo.

A. K. — Vi ja konsentu ankaŭ, ke ĉiu estas bona juĝanto nur pri tio, kio apartenas al lia fako. Se vi ekdeziros konstruigi domon, ĉu vi dungos muzikiston? Se vi estas malsana, ĉu vi konfidus vian kuracadon al arkitekto? Se vi havas juĝan aferon, ĉu vi aŭdos danc- iston? Fine, se iu demando estas pri teologio, ĉu vi ko- misius ĝian solvon al hemiisto aŭ al astronomo? Ne, ĉiu en sia metio. La ordinaraj sciencoj sin bazas sur la proprecoj de la materio, kiun oni povas manipuli laŭ- plaĉe; la fenomenoj, kiun ĝi okazigas, havas kiel agant- ojn fortojn materiajn. Tiujn en Spiritismo okazigas in- teligentoj, kiuj ĝuas sendependecon, havas sian liberan volon, ne estas submetitaj al niaj kapricoj; ili do ne estas submeteblaj al niaj laboratoriaj procedoj kaj al niaj kalkuloj, kaj sekve ne apartenas al la kadro de la ĝustasenca scienco.

La scienco do vojeraris, volante eksperimenti pri la Spiritoj kiel pri ia voltaeca pilo; ĝi fiaskis, kiel ja devis esti, ĉar ĝi procedis el analogeco ne ekzistanta; poste, ne irinte pluen, ĝi konkludis per neado: tro kuraĝa juĝo, kiun la tempo ĉiutage korektas, kiel multajn aliajn; kaj tiuj, kiuj ĝin eldiris, hontos, ke ili ventkape ribelis kon- traŭ la senlima povo de la Kreinto.

La klerulajn korporaciojn tute ne koncernas kaj neniam koncernos opinii pri ĉi tiu demando; ĉi tiu estas al ili tiel fremda, kiel tiu, proklami la ekziston aŭ ne- ekziston de Dio; estas do eraro fari ilin juĝantoj de ĝi. Spiritismo estas demando de persona kredo, kiu ne pov­as dependi de la voĉo de iu institucio, ĉar tia voĉo, eĉ se favora al ĝi, ne kapablas trudi konvinkojn. Kiam la publiko estos al si farinta opinion pri ĝi, tiuj kleruloj ĝin akceptos kiel individuoj, kliniĝos antaŭ la forto de la faktoj. Lasu forpasi ĉi tiun generacion kaj, kune kun ĝi, la antaŭjuĝojn de la malmolnuka memestimo: vi vid­os, ke kun Spiritismo estos same, kiel kun tiom da aliaj veraĵoj, kiujn oni kontraŭbatalis kaj kiujn dubi estus nun ridinde. Hodiaŭ frenezuloj oni alnomas la kredant- ojn, morgaŭ estos la vico de la nekredantoj: tute same, kiel oni alnomis frenezuloj tiujn, kiuj kredis la turniĝ- on de la Tero.