Выбрать главу

Sed ne ĉiuj kleruloj juĝis same, kaj kiel klerulojn mi komprenas homojn, sin donantajn al la studoj kaj al la sciencoj, kun aŭ sen ia oficiala titolo. Multaj el ili faris jenan rezonon:

"Ne estas efiko sen ia kaŭzo, kaj pli ordinaraj efik- oj povas havigi la ŝlosilon de la plej grandaj problemoj. Se Neŭtono malatentus la falon de iu pomo, se Galvani repuŝus sian servistinon alnomante ŝin frenezulino, kiam ŝi parolis al li pri la ranoj, dancantaj en la plado, ni eble ankoraŭ estus trovontaj la mirindan leĝon de la universa gravito, kaj la fekundajn proprecojn de la pilo. Tiu fenomeno, kiun oni burleske nomis "dancoj de la tabl­oj", ne estas pli ridinda, ol la dancoj de la ranoj, kaj eble entenas ankaŭ kelkajn el tiuj sekretoj de la Naturo, kiuj agitas la homaron, kiam oni havas ilian ŝlosilon."

Ili en sia animo diris ankaŭ:

"Car pri tio sin okupas tiom da homoj, ĉar homoj seriozaj ĝin studas, io sendube tie estas; ia iluzio, ia ka- prico, se oni volas ĝin tiel nomi, ne povas esti tiel ĝe- nerala; ĝi povas enlogi iun rondon, iun grupeton, sed ĝi ne ĉirkaŭiras la mondon. Ni do nin gardu neigi la eblecon de io, kion ni ne komprenas, timante pli aŭ malpli frue ricevi malkonfirmon, kiu ne flatus nian sa- gacecon. "

V. — Tre bone; jen klerulo, kiu rezonas saĝe kaj prudente, kaj mi, kiu ne estas klerulo, mi pensas same kiel li, sed rimarku, ke li asertas nenion: li dubas; nu, sur kio oni bazu la kredon je la ekzisto de la Spiritoj kaj precipe je la ebleco de komunikiĝo kun ili?

A. K. — Tiu kredo sin bazas sur la rezonado kaj la faktoj. Mi mem ĝin akceptis nur post matura ekzamen- ado. Cerpinte el la studado de la ekzaktaj sciencoj la kutimon al la pozitivaj aferoj, mi sondis, esploris tiun novan sciencon en ĝiaj plej intimaj faldoj; mi penis klar- igi al mi ĉion, ĉar mi akceptas iun ideon nur tiam, kiam mi scias ties kialon kaj kielon. Jen la rezono, kiun el- volvis al mi klera kuracisto antaŭe nekredanta kaj ho- diaŭ fervora adepto:

"Oni diras, ke nevideblaj estuloj komunikiĝas kun la homoj: kial do ne? Cu antaŭ la elpenso de la mikros- kopo oni suspektis la ekziston de tiuj miliardoj da best- etoj, kiuj kaŭzas tiom da ruinoj al la ekonomio? Kial ĝi estus materiale ne ebla, ke ekzistus en la spaco est­uloj, kiujn niaj sentumoj ne perceptas? Cu ni havus la ridindan pretendon ĉion scii kaj diri al Dio, ke Li povas nenion pli konigi al ni? Se tiuj nevideblaj estuloj, nin ĉirkaŭantaj, estas inteligentaj, kial do ili ne komunikiĝus kun ni? Se ili rilatas kun la homoj, ili devas ludi ian rolon en ties destinoj kaj en la okazaĵoj. Kiu scias? Ili estas eble unu el la potencoj de la Naturo, unu el tiuj kaŝitaj fortoj pri kiuj ni ne konjektas. Kian novan ho- rizonton tio malkovrus al la pensado! Kia vasta obser- vokampo! La eltrovo de la mondo de la nevidebluloj estus tute io alia, ol tiu de la supermezure malgrandaj estaĵoj; tio estus pli ol iu eltrovo: tio estus ia revolucio en la ideoj. Kia lumo povas el ĝi ŝpruci! Kiom da mis- teraj aferoj klarigitaj! Giaj kredantoj estas ridindigat- aj, sed kion tio pruvas? Cu tio sama ne okazis al ĉiuj grandaj eltrovoj kaj elpensoj? Cu Kristoforo Kolumbo ne estis repuŝita, superĵetata per malŝato, traktata kva- zaŭ frenezulo?

"Tiuj ideoj, oni diras, estas tiel strangaj, ke oni ilin ne povas kredi, sed al iu, kiu antaŭ nur duona jarcento estus dirinta, ke en kelke da minutoj oni korespondos de unu rando de la mondo al la kontraŭa; ke en kelke da horoj oni trairos Francujon; ke per la vaporo de iom da bolanta akvo ŝipo veturos kontraŭ la venton; ke oni ĉerpos el la akvo rimedojn por lumigi al si kaj sin varm- igi; ke oni proponis lumigi la tutan Parizon en unu mo­mento per la sola tenujo de ia nevidebla substanco — al tiu oni ridus ĝuste en la vizaĝon. Cu tio estas io pli mireginda ol tio, ke la spaco estus plena de prudentaj estuloj, kiuj, vivinte sur la Tero, ĉi tie demetis sian materian envolvaĵon? Ĉu en ĉi tiu fakto ne troviĝas la klarigo de multego da kredoj, kiuj datiĝas de la plej antikva tempo? Tiaj aferoj ja meritas profundan stu- dadon."

Jen la konsideroj de klerulo, sed de klerulo sen an- taŭjuĝoj; tiaj estas ankaŭ tiuj de multego da klarmens- aj homoj: ili vidis, sed ne supraĵe kaj ne antaŭjuĝinte; ili studis serioze kaj sen antaŭdecido; ili estis tiel mo- destaj kaj ne diris: "Mi ĝin ne komprenas, sekve ĝi ne ekzistas"; ilia konvinko estiĝis el observado kaj rezon- ado. Se tiuj ideoj estus ĥimeroj, ĉu vi pensas, ke ĉiuj tiuj elitaj homoj estus ilin alprenintaj? Ke ili tiel longe estus mokataĵoj de ia iluzio? Ne estas do materie ne- ebla la ekzisto de estuloj nevideblaj por ni kaj plenig- antaj la spacon, kaj ĉi tiu konsidero sola devus postuli pli da singardemo. Kiu antaŭ nelonge iam pensis, ke unu guto da klara akvo povas enhavi milojn da estaĵoj de tia malgrandeco, ke ĝi konfuzas nian imagpovon? Nu, mi diras, ke estas por la prudento pli malfacile kon- cepti estaĵojn tiel subtilajn, kiuj havas ĉiujn organojn kaj vivas kiel ni, ol akcepti tiujn estulojn, kiujn ni nom­as Spiritoj.

V. — Sendube, sed el tio, ke io estas ebla, ne sekv- as ke ĝi ekzistas.

A. K. — Konsentite, sed vi ja konsentu, ke, se ĝi ne estas neebla, tio estas do io grava, ĉar ĝi jam havas nenion, kion la prudento malakceptos. Restas do ĝin konstati per la observado de la faktoj. Tiu observado ne estas io nova: la historio, kiel la religia, tiel ankaŭ la laika, pruvas la malnovecon kaj la ĉieecon de tiu kredo, kiu daŭris tra ĉiuj ŝanĝiĝoj de la mondo kaj re- troviĝas ĉe la plej sovaĝaj popoloj en la stato de de- naskaj kaj intuiciaj ideoj, gravuritaj en la menso, kiel tiu pri la Plejaltulo kaj la estonta ekzistado. Spiritismo ne estas do ia moderna kreaĵo, tute kontraŭe: ĉio pruv­as, ke la antikvuloj ĝin konis tiel bone aŭ eble pli bone ol ni; kio okazis, tio estis, ke ĝi estis instruata nur kun misteraj antaŭzorgoj, kiuj faris ĝin neatingebla por la vulgarularo, kiu estis intence forlasita en la ŝlimejo de la superstiĉo.

Koncerne la faktojn, ili estas duspecaj: unuj estas spontaneaj, aliaj estas okazigataj. Inter la unuajn oni envicigu la viziojn kaj la aperaĵojn, tre oftajn; ankaŭ la bruojn, bruegojn kaj malordojn de objektoj sen ia materia kaŭzo, kaj multegon da strangaj fenomenoj, ki­ujn oni konsideradis supernaturaj kaj kiuj hodiaŭ aspekt- as al ni tute simplaj, ĉar laŭ ni nenio estas supernatura: ĉio estas submetita al la senŝanĝaj leĝoj de la Naturo. La faktoj okazigataj estas tiuj, kiujn oni ricevas pere de mediumoj.

Malveraj klarigoj de la fenomenoj

Halucino. — Magneta fluidaĵo. — Reradiado de la penso — Cerba superekscitiĝo. — Somnambula stato de la mediumoj.

V. — La kritiko celas precipe la okazigitajn feno- menojn. Ni flanke lasu ĉian supozon pri ĉarlataneco kaj konsentu absolutan bonfidon: ĉu oni ne povus pensi, ke la mediumoj mem estas ludilo de ia halucino?

A. K. — Mi ne estas informita, ĉu oni jam plene klarigis la mekanismon de la halucino. Eĉ tia, kiel oni komprenas la halucinon, ĝi tamen estas forte stranga kaj tre studinda okazaĵo. Kial do tiuj, kiuj pretendas interpreti la spiritismajn fenomenojn kiel halucinon, ne povas klarigi la halucinon? Kelkaj faktoj cetere nuligas tiun supozon: kiam iu tablo aŭ alia objekto moviĝas, leviĝas, frapas; kiam la tablo libere trakuras la ĉambr- on sen ies kontakto; kiam ĝi deteniĝas de la planko, kaj sen ia apogo sin tenas en la aero; fine, kiam, refalinte, ĝi rompiĝas — tio certe ne estas ia halucino. Ĉe la supozo, ke la mediumo, kiel efiko de sia imagemo, kred- as, ke li vidas ion, kio ne ekzistas, ĉu estas probable, ke tutan ĉeestantaron kaptas la sama senseraro, ke tia sama eraro fariĝas ĉie, en ĉiuj landoj?