Выбрать главу

Se tiel estus, la halucino estus io pli mireginda, ol la fakto mem.

V. — Se oni konsentas la realecon de la fenomeno de la turniĝantaj kaj frapantaj tabloj, ĉu ne estas pli racie atribui ĝin al la agado de ia fluidaĵo, ekzemple la magneta fluidaĵo?

A. K. — Tio estis la unua penso, kaj mi mem ĝin havis, kiel tiom da aliaj. Se la faktoj estus simple fakt­oj materiaj, sen ia dubo oni ilin povus klarigi en tia maniero; sed, kiam tiuj movoj kaj tiuj frapoj pruvas inteligentecon; kiam oni konstatis, ke ili tute libere res­pondas la penson, tiam oni tiris jenan sekvon: Se ĉia efiko havas ian kaŭzon, ĉia efiko inteligenta havas do ian kaŭzon inteligentan. Cu tio estas la efiko de ia fluid- aĵo, se nur oni ne diras, ke tia fluidaĵo estas inteligenta? Kiam vi vidas la stangeton de telegrafo faranta signal- ojn, kiuj transsendas la penson, vi ja scias, ke tiu stang- eto el ligno aŭ fero ne estas inteligenta: vi diras, ke ĝin movas ia inteligento. Same estas kun la tablo. Cu ek- zistas aŭ ne ekzistas inteligentaj faktoj? Jen la de­mando. Tiuj, kiuj tion kontestas, estas homoj, kiuj ne ĉion vidis kaj kiuj rapidas konkludi laŭ siaj propraj ideoj kaj el supraĵa observado.

V. — Je tio oni respondas, ke, se fariĝas iu inteli- genta efiko, tiu estas nenio alia ol la inteligento mem, ĉu de la mediumo, ĉu de la demandanto, ĉu de la ĉeest- antoj, ĉar, oni diras, la respondo ĉiam troviĝas en ies menso.

A. K. — Ci tio estas ankoraŭ unu eraro, frukto de neperfekta observado. Se tiuj, kiuj tiel pensas, estus pen- intaj studi la fenomenon laŭ ĉiuj ĝiaj aspektoj, ili estus sur ĉiu paŝo konstatintaj la absolutan sendependecon de la manifestiĝanta inteligento. Kiel ĉi tiu tezo povus akordi kun respondoj trans la komprenpovo kaj la ins- truiteco de la mediumo? respondoj, kontraŭantaj liajn ideojn, liajn dezirojn, liajn opiniojn, aŭ tute fiaskigantaj la antaŭvidojn de la ĉeestantoj? respondoj per medium- oj, kiuj skribas en lingvo, de ili ne konata, aŭ en sia propra lingvo, dum ili povoscias nek legi, nek skribi? Tiu opinio, ĉe la unua ekrigardo, neniel estas neracia, mi konsentas, sed ĝin neigus tiom multaj kaj tiel konklud- igaj faktoj, ke oni jam neniel povas dubi ilian originon.

Cetere, eĉ se oni akceptus ĉi tiun teorion, la feno- meno, anstataŭ plisimpligita, estus multe pli eksteror- dinara. Kio! ĉu la penso reradius de iu supraĵo, simile al la lumo, la sono, la varmo? Efektive, tie estus io, kio ekzercus la sagacecon de la scienculoj. Eĉ plue, kio aldoniĝus al la miregindaĵo, tio estas, ke el dudek kun- sidantaj personoj reradius la penso de tia persono kaj ne la penso de tia alia. Tia sistemo estas netenebla. Estas efektive kurioze vidi la kontraŭdirantojn streĉ- antaj la cerbon serĉe de kaŭzoj centoble pli eksterordi- naraj kaj pli malfacile kompreneblaj ol tiuj, kiujn oni al ili prezentas.

V. — Ĉu oni ne povus akcepti, laŭ la opinio de kel- kaj, ke la mediumo troviĝas en ia krizostato kaj ĝuas ian mensklarecon, kiu havigas al li somnambulan per- ceptokapablon, kvazaŭan duoblan vidadon, kio klarigus la momentan pliampleksiĝon de liaj intelektaj fakultoj? Tiel estus, ĉar, oni diras, la komunikaĵoj, ricevitaj per la mediumoj, ne atingas pli malproksimen, ol tiuj per la somnambuloj.

A. K. — Jen ankoraŭ unu sistemo, kiu ne eltenas profundan ekzamenon. La mediumo nek troviĝas en ia krizostato, nek dormas, sed tute maldormas, agas kaj pensas kiel ĉiuj homoj, sen io eksterordinara. Eble cert- aj unuopaj faktoj naskis tiun miskomprenon, sed kiu ĉe la juĝado de la aferoj ne rigardas nur unu el iliaj as- pektoj, tiu senpene konstatas, ke la mediumo estas dot- ita per ia speciala kapablo, laŭ kiu oni ne povas inter- miksi lin kun la somnambulo; krom tio, plej evidentaj faktoj pruvas la absolutan sendependecon de lia pens­ado. Ne konsiderante la skribitajn komunikaĵojn, kia somnambulo iam ŝprucigis ian penson el iu inerta korpo? Kia estigis videblajn, eĉ tuŝeblajn aperaĵojn? Kia povis tenadi multepezan korpon senapoge en la aero? Cu per somnambulismo unu mediumo foje desegnis en mia domo, antaŭ dudek personoj, la portreton de junulino, mort- inta antaŭ dek ok monatoj kaj kiun li neniam vidis, por­treton, kiun rekonis ŝia patro, ĉeestanta en la kunsido? Cu per somnambulismo, tablo precize respondas proponit- ajn demandojn, eĉ mensajn? Certe, se oni akceptas, ke la mediumo troviĝas en ia magnetiza stato, ŝajnas al mi malfacile kredi, ke la tablo estas somnambulo.

Oni diras ankaŭ, ke la mediumoj parolas klare nur pri konataj aferoj. Kiel do klarigi jenan fakton kaj multegon da aliaj similaj? Unu mia amiko, tre bona skribiva mediumo, demandis Spiriton, ĉu iu homo, kiun li jam de dek kvin jaroj ne vidis, ankoraŭ apartenas al ĉi tiu mondo. "Jes, li ankoraŭ vivas — tiu respondis —; li loĝas en Parizo, strato tia, numero tioma." La me­diumo tien iris kaj trovis la homon en la indikita loko. Cu tio estis ia iluzio? Lia menso des malpli povus su- gesti al li ĉi tiun respondon, ĉar pro la aĝo de tiu homo tute probable estis, ke ĉi tiu jam tiam ne vivis sur la Tero. Se en iuj okazoj oni vidis, ke respondoj akordas kun la penso, ĉu estas racie el tio konkludi, ke tia akor- do estas ĝenerala normo? En ĉi tiu, kiel en ĉiu alia rilato, la trorapidaj juĝoj estas ĉiam danĝeraj, ĉar ilin povas neigi faktoj, kiujn oni ankoraŭ ne observis.

La nekredemaj ne kapablas vidi por konvinkiĝi

V. — Faktoj pozitivaj, jen kion la nekredemuloj dezirus vidi kaj petas, sed kion oni plej ofte ne povas al ili havigi. Se ĉiuj povus atesti tiajn faktojn, dubo jam ne trovus al si lokon. Kial do tiom da homoj vidis nenion, malgraŭ sia bonvolo? Oni al ili kontraŭmetas, ili diras, ilian mankon de fido; je tio ili rediras, ja prave, ke ili ne povas havi ian antaŭan fidon kaj ke, se oni vol­as, ke ili kredu, oni devas havigi al ili rimedojn por kredi.

A. K. — La motivo de tio estas tre simpla. Ili vol­as la faktojn sub sia ordono, sed la Spiritoj obeas neni- ajn ordonojn: estas necese atendi ilian volontecon. Ne sufiĉas do diri: "Montru al mi tian fakton, kaj mi kred- os"; oni devas voli persistadi, lasi la faktojn okazi per si mem, ne volante ilin perforte estigi aŭ direkti; tiu, kiun vi celas, eble ne estas ĝuste tiu, kiun vi ricevos, sed aliaj montriĝos, kaj tiu, kiun vi deziras, venos en la momento, kiam vi tute ne pensas pri ĝi. Antaŭ la okul- oj de atenta kaj penema observanto aperas da ili amas- oj, kiuj konfirmas unu alian; sed homo, kiu pensas, ke sufiĉas ekturni ian krankon, por ekfunkciigi la maŝinon, tiu tute eraras. Kion faras naturisto, deziranta studi la kutimojn de iu besto? Ĉu li ordonas al ĝi fari tion aŭ alian, por, nerapidante, ĝin laŭplaĉe observadi? Ne, ĉar li ja scias, ke ĝi lin ne obeos; li spionas la spontane- ajn manifestiĝojn de ĝia instinkto; li ilin atendas kaj preterpase kaptas. La sola komuna saĝo diras, ke des pli prave same devas esti kun la Spiritoj, inteligentoj multe pli sendependaj ol la bestoj.

Estas eraro pensi, ke por kredi estas necesa fido; ne, sed bonfido, kio estas io alia; nu, ekzistas skeptik- uloj, kiuj neas eĉ evidentaĵojn kaj kiujn miregindaĵoj ne povus konvinki. Kiom da ili, vidinte, ĉiam ankoraŭ klarigas la faktojn laŭ sia maniero, dirante, ke tio pruv- as nenion? Tiaj homoj taŭgas nur por malordigi la seancojn, sen ia profito por ili mem; tial oni ilin for- tenas kaj oni ne volas perdi sian tempon kun ili. Kelkaj eĉ estus malkontentaj, se ili estus devigitaj kredi, ĉar ilian memestimon vundus la konfeso, ke ili eraras. Kion oni respondu al tiaj homoj, kiuj ĉie vidas nur iluzion kaj ĉarlatanismon? Nenion; oni ilin flanke lasu kaj diru, se ili tiel deziras, ke ili vidis nenion kaj eĉ, ke oni povis aŭ volis vidigi al ili nenion.

Krom ĉi tiuj harditaj skeptikuloj estas ankaŭ aliaj, kiuj volas vidi laŭ sia maniero, kiuj, farinte al si iun opinion, volas ĉion rilatigi al ĝi; ili ne komprenas, ke fenomenoj ne povas obei al ilia arbitro; ili ne scias aŭ ne volas trudi al si la necesajn kondiĉojn. Kiu volas observi bonafide, tiu devas, mi ne diras blinde kredi, sed flanken meti ĉian antaŭjuĝon; ne voli intersimiligi aferojn neakordigeblajn inter si; li devas atendi, sekvi, observi kun senlaca pacienco; ĉi tiu kondiĉo eĉ utilas al la adeptoj, ĉar ĝi pruvas, ke ilia konvinkiteco ne estiĝis ventanime. Cu vi estas tiel pacienca? Ne, vi diras, mi ne havas tempon por tio. Vi do ne okupu vin pri ĝi, pri ĝi ne pensu: neniu devigas vin al tio.