La reduktiĝinta armeo marŝis reen al Sajgono. La direktomontrilo estis la sovaĝa Mekongo, torentanta inter krutaj, kolosaj, kalkŝtonaj montofendegoj. La terenon de la marŝado formis la fantaste kolora, densa, sufoke vapora praarbro, abundkreskanta el la putranta tero. Kaj kiam de akvofalo al akvofalo, de katarakto al katarakto fluas la rivero, poste diboĉante, muĝante, en multcent metraj kanjonoj ĝi torentas plu per akraj turniĝoj, la soldatoj sentis tiel, ke la Megongo tute ne estas rivero, sed fulmotondrante ridanta diablo, kiu kondukas ilin en la senfundan profundon de la infero. Ili ĉiuj, senescepte, suferis je disenterio. La tagajn mortintoj ili simple ĵetis de sur la rando de la altplataĵo, en la Hadeson de la profundege muĝanta Mekongo.
…Poste, ĝi kvazaŭ estus plensatiĝinta kaj preparanta sin al siesto, malrapide, trankvile, en pli vasta fluejo ampleksis Mekongo kaj antaŭ Sajgono kiel paca, navigebla riverego glitas tra la urbo malpure kaj olee, kun enĵetitaj rubaĵoj kaj sordidaĵoj…
Arturo Lindsay staris en la regiment-kontoro.
— Post kvin jara servo la militestraro eksigas vin. Laŭ vi deziro ni povas transporti vin en vian patrujon, aŭ en tiun urbon, kie vi dungiĝis al la legio antaŭ kvin jaroj. Kien vi deziras iri?
— Nenien. Mi restos ĉi tie.
— Ĉu en tiu ĉi infero?
— Jes, en tiu ĉi intero, mon commandent!
La kapitano miris, poste li transdonis la militabsolvon kaj la objektojn, deponigitajn dum la dungiĝo: la legitimilon de la legiano Brisac, metitan en trivitan, ledan dokumentujon, la pasporton de John Lindsay, liajn diversajn oficialajn paperojn. Li ricevis kvitancon pri sia lasta soldo kaj deponejan asignilon, por ricevi en la kazerna deponejo post la kvin jara soldatservo de John Brisac la grandaniman donacon de la militestraro: “Clemenceau”-on. La sola beninda ordono de la granda politikisto en sia vivo estis: doni tute novan civilan vestaĵon al ĉiu eksiĝanta, kolonia soldato. Tiun aĉan, krude teksitan, drelikan kompleton da vestaĵo oni nomas Clemenceau. Per tio elĉerpiĝis fine la grandanimeco de la ŝtato.
Arturo iris en la urbon kaj lasis sian Clemenceau-on ĉe la unua ĉina brokantisto. Li aĉetis anstataŭ ĝi blankan, vastfaldan pantalonon, paron da lignaj ŝuoj, ĉapelon de kulio kaj longan ĉinan mantelon. Poste li razigis sian kapon kalva. Kiam li ekiris al la riverego, neniu povis distingi lin de la kvincen mil filoj de la ĉiela regno.
…Vi-Min-Ha estis sola en la ĵonko. La bonaj ĝinoj kaptis je la hararo lian patron en la ĉielon la trian tagon de la nova luno.
— Mi ĝojas, sinjoro, ke fine vi estas ĉi tie.
— Jen mi estas, Vo-Min-Ho kaj mi restos ĉi tie. Donu al mi teon!
La virino foriris kaj alportis strangagustan, amarodoran jasmen-teon en taseto.
***
Sinistra silento sursidis la humoron de la burĝoj de Javo. Oni devis tuj forĵeti la originalan planon, teksitan kontraŭ la gubernatoro. Oni ne laborigis ĝismorte la kuliojn, oni denove apartigis la malajojn disde la ĉinoj, kaj la ne kontraktitaj virinoj povis resti plu kun siaj edzoj en la blokdomoj. John faris kontrol-rondirojn tage-nokte. Li tute ne rimarkis, ke dumtempe vera partio organiziĝis malantaŭ li. Tiuj etkolonuloj, kelk-arpentaj plantejposedantoj, oficistoj, intelektuloj, kiuj ne forvojaĝis de antaŭ la ribeloj, kiuj vivas en la mezo de fajrokovejo kun siaj familianoj, kaj ili ĝojas ĉiam, kiam ili havas “brunan” gubernatoron, nun ili staris entuziasme malantaŭ Lindsay-on, kiu kuraĝis ĵeti ganton al la suker-baronoj, havantaj senliman potencon.
Sed la iniciatoj sciis bone, ke la batalo akriĝos ĝis tranĉilpinto kontraŭ la reformoj de la gubernatoro. Kaj la eblo de la sukceso promesiĝis facila. La plej malgrava ribelo de la indiĝenoj retroire farintus ridinda ĉiujn humanajn ordonojn de la gubernatoro. Oni ne faris novan atencon kontraŭ John, sed subite miraklinde liaj kreditoroj komencis aktiviĝi, ili atakis lin per proceso, la bankoj je ilia plej granda bedaŭro eksigis la kreditojn. John falis en veran mitral-pafserion. Li ne zorgis pri tio. Pli-malpli poste tamen alvenos Arturo, li respondecas pri la bankrotita bieno. Des pli multe okupiĝis pri la afero Van Dongen. Efektive ili tute ne temis pri tio, kio kunligas ilin unu al la alia, tamen ili sentis sin unu familio. Nora tralegis la poŝton de John, Van Dongen zorgis pri du plantejoj anstataŭ unu, kaj malgraŭ tio, ke grand-indrustio kaj la kapitalo viciĝis kontraŭ John, kiel unu fronto, ili sukcesi akiri kreditojn por glatigi la danĝerajn aferojn. Laŭdire la gubernatoro mem staris je ilia dispono. Oni proprigas al la gubernatoro ankaŭ tion, ke privata banko en Surabaja, banko Kott kaj Münster, intervenis neatendite kaj transprenis la eksigitajn kreditojn, ŝarĝantaj la bienon, fare de la financaj institucioj de Buitenzorg. Do la sekva ofensivo vaniĝis denove. John senlace vizitis la plantejojn ĉevalrajdante, ĉiutage de mateno ĝis vespero, inter siaj koleraj malamikoj kaj gardis, ke oni ne provoku la kuliojn per artefaritaj rimedoj.
Iun vesperon li revenis el sia kontrol rondvojo lace. Homo atendis lin sur la verando. Li estis trampa, morale falinta viro kun vagabonda aspekto. John tuj sentis, ke li jam vidis tiun vizaĝon ie.
— Saluton, Brisac!
Li konsterniĝis. Biry staris antaŭ li, la poŝoŝtelisto. Nun jam li memoris eĉ tion, kie li vidis tiun homon. Sur la ferdeko de la ŝipo Joinville, tiun vesperon… Li devis decidi dum sekundoj. Se li rekonos tiun konatecon, tiam li falos en la manon de ĉantaĝisto. Ekiris la lavango. La kruela realo de la fato… Se ne, ankaŭ tiam… Estas egale! Li persistos apud sia ĝis nuna taktiko. Stari kontraŭ la okazaĵoj, dure! Entrepreni la danĝeron! Iri rekte antaŭen! La kompromiso estas malbona kabalo! Estu, kiel devas esti…
— Kiu vi estas?! Kial vi nomis min Brisac?!
— Vidu, amiko mia, nun vi devas plenigi la buŝon de Biry! Mi volas fari mian fortunon!
— Ne babiladu konfuze, kie ia idioto! Kion vi volas?!
— Atentu! — kriis Biry minace. — Se mi malfermos mian buŝon, tiam vi putros en prizono, kien vi indas…
Li ne povis daŭrigi plu. Li ricevis tiel fortan vangofrapon, ke liaj tri dentoj falis kaj panike ruliĝis de sur la ŝtuparo de la verando.
— Ayo! Mandur! Ĵetu tiun homon tra la barilo, kaj se vi ankoraŭfoje ekvidos lin ĉi tie, transdonu lin al la polico…
Poste li eksidis kaj vespermanĝis trankvile.
Ĝis kiam eblos, ĝis tiam li iros antaŭen, kaj falinte, li fajros pri tio. Li konsideris la aferon tiel finita. Eĉ tion li sciis bone, ke Biry trovos liajn kontraŭlojn, kaj oni bonege akceptos lin tie. Estas egale. Nun alia afero okupis lin. Li ricevis informojn, ke oni aranĝas noktomezajn kunvenojn en la mangrove-arbaroj, proksime al Tandjong. Sekreta societo! Tiu vorto estas la teruro de la kolonia administracio. Kiam la indiĝenoj aranĝas mistikajn kunvenojn, ili dancas, preĝas kaj prisonĝas la malhonoran morton de la blankuloj. Kaj se la sonĝo ne realiĝas, ili do provas iomete urĝi tion. La societo Blanka Tigro antaŭ kelkaj jaroj plenigis kun fanatikaj ribeluloj Sumatron, dum semajnoj fluis la sango kaj brulis la gum-arbustoj. La kunvenoj de la societo Fumanta Luno kostis okmilionojn da pundoj al la angla imperio, ĝis oni faris ordon denove sur la Malaja duoninsulo. La indiĝenoj flustris pri ia societo Blankaj Kaproj en la proksimo de Tandjong.