Выбрать главу

Noktomeze Lindsay ekiris al Tandjon kun brune ŝminkita vizaĝo, en sarong-o ĝis la tero pendanta. Neniu estus dirinta, ke li ne estas malaja indiĝeno. Van Dongen kaj Nora deadmonis lin de tiu entrepreno, sed Lindsay persistis ĉe tiu ideo.

…Estis plenluna nokto. Sekvinte kelkajn indiĝenojn, John atingis senarbejon, ĉirkaŭitan de platanoj. Proksimume ducent indiĝenoj estis tie, ŝminkitaj per blankaj strioj. Post noktomezo ili kolektiĝis ankoraŭ kelkcentope, kulioj fuĝintaj el la barakoj, fruktovendistoj kaj flikantaj ŝuistoj, sovaĝaj ĝis la fundo de ilia animo, inklinaj al sangosoifo aŭ infanece pacaj indiĝenoj. Ili ekbruligis fajrojn ĉie, kantis senartigite, batadis metale sonantajn fero-arbo-bastonegojn kaj kavigitajn tong-tong-ojn. Poste la Magiisto aperis inter ili. Kaprofelo, finiĝanta per hufoj estis tiritaj sur liajn manojn ĝiskubute, sur lian kapon same estis fiksita lana felo, el kiu elstaris du gradegaj kornoj.

Li hurlis, dancis, ŝiregante sian nigran korpon, kaj ankaŭ la aliaj ĉiuj kriegis kaj dancis kun li. Poste li kriegadis de sur ŝtonamaso: “Sango fluos dum la tago de Hariraja!.. Sango de blankaj homoj… la sango da tuan-aj besar-oj kaj tiu de ĉef-mandur-oj… La Blanka Kapro donos novan dion kaj novajn lordojn al Javo…

Lindsay rigardis la magiiston, atentis liajn movoj kaj rimarkis, ke iafoje kelkaj pli profundaj vortoj miksiĝas en la pepantajn, indiĝenajn elgorĝajn sonojn. Kiam ĉiu kuŝis sur la tero ĵetinte sin vazaĝaltere, la indiĝena magiisto malaperis inter la arboj kun grandaj saltoj. Li klopodis iri al la lago sur mallarĝa vojeto. Apud la milde deklivanta bordo li atingis boaton, kiun li malligis rapide. Sed antaŭ ol li povintus salti en la boaton, fera mano kaptis lin je la buŝo kaj reĵetis lin sur la bordon. Mi volas rigardi en vian vizaĝon, vi, Magiisto! Alo! Sinjoro Morland! Kien vi metis viajn lipharojn?! — La lukto estis mallonga kaj senespera, rilate la Kapro-Morland-on. Li rapide akiris ŝultro-artiktordon kun kartilago-malfiksiĝo, dum li batiĝis al la muska arbo, kvazaŭ tornado estus kaptinta lin, kaj kiam li alvenis en la boaton, liaj piedoj kaj manoj jam estis vindkatenitaj. Lindsay komencis remadi trankvile.

— Vi povintus ŝpari kelkajn kontuzojn, sinjoro Morland. Kiu estas ŝtelisto, tiu ne provu murdi.

***

Oni aranĝis la Blanka Kapro-kunvenojn mallongatempe dum hela tago kaj publike. La magiisto gardis siajn ĉiujn atributojn kaj en sia plena ornato, sed akompanate de soldatoj aperis inter la kulioj. La soldatoj tial gardis lin, ke la kulioj ne disŝiru lin. Ĉar oni lavpurigis la magiiston je la ventoro kaj brusto pura, kaj tiel ĉiu kulio povis vidi, ke la sankta homo efektive ne estas kapro, sed blanka serpento, kiu volis mordi sian propran specon. Sinjoro Morland povis mediti pri tio trankvile dum kelkaj jaroj en la ŝtata prizono de Sumbava, kien li estis sendita pro ribelo. La tendaro la kospirantoj kontraŭ la gubernatoro mutiĝis definitive, kiam oni diskonigis la kelkajn cent-vortajn telegramon de la koloniafera ŝtatsekretario, en kiu li ordonis pri la provizora disvastigo de la gubernatora agosferol, kaj li petis grafon Sighoffen, ke okaze de bezono li faru leĝ-projekton pri la deviga alŝtatigo de la industriejoj en Javo.

— Submetiĝi al la gubenatoro kaj ĉesigi ĉiun pluan kontraŭstaron — diris Farlane la devizon. — Sed nun jam la batalo kun tiu fripono Lindsay estos je vivo kaj morto.

***

Biry loĝis en eleganta hotelo, li fumis grandajn cigarojn kaj ofte vizitis la fifamajn amuzejojn de la urbo, kie li distriĝis malavare. Eble li ricevis multe da mono pro io de iu. Sed tiuj iuj certe atentigis lin, nur tiam li rajtas paroli, se alvenos ties tempo. Biry do ne menciis, ke li konas John-on. Li tre facile povis nei tion, ĉar de kiam liaj oraj dentoj estis pretaj, li cirkonspekte evitis ĉiun renkontiĝon kun sia iama soldatkamarado. John eksentis ankaŭ tra la silento la minacan danĝeron. Li sciis, ke oni prepariĝas por akuzi lin, kolektante indikojn kontraŭ li, ke la plago venos neatendite kaj subite. Tial li kondutis stulte al Nora. Ili estis kune ĉiutage, ili sorto sigeliĝis pli komuna per ĉiu tago, kaj John ne diris per eĉ unu vorto, ke li amas ŝin. Li ne volis tiri Noran en sian tute reversitan vivon, sub kiu pendis la danĝero de ia granda skandalo kaj granda malkaŝo de tago al tago.

Kiam la nordokcidenta musono kunportis la unuan, densan, tepidan pluvegon, ankaŭ en la vivo de John komenciĝis la tempestoj. Kelkaj kreditantoj de la bieno denuncis lin pro trompo, pro uzo de falsa nomo, pro ruzaj maĥinacioj, kiujn John Lindsay faris en la nomo de Arturo Lindsay. Dum kelkaj semajnoj la plej unuaj esplor-kontoroj de Afriko, Eŭropo kaj Hindio kolektis la indikojn pri la vivo de John Lindsay. John nek en sia animo sentis sin kulpa. Li sciis, ke Arturo rajtigis lin pri tiu rolo, ke li damaĝis al neniu, eĉ li utilis al tiu, al kiu li povis.

Li estis scivola, kiel oni povas senmaskigi lin. Li neis ĉion. Li ne estas identa kun la legiano Brisac, li ne estas indenta kun John Lindsay, kiu mortigis homon en Rodesio dum interbatado. Li scias nenion pri la ŝipo Joinville. Li estas Arturo Lindsay, kies patro estas Tomaso, li heredis la bienon.

— Kiel vi volas kondamnigi Lindsay-on? — demandis Van der Brock de Farlane, kiam ili estis inter kvar okuloj. Suspektinda rekulpiĝanto estas la unusola, aŭtentika atestanto, oni absolvos Lindsay-on.

— Se oni absolvos Lindsay-on, tiam mi gajnos — diris Farlane. — Notu tion bone. Nun ĉi-foje li ne povos saviĝi.

Farlane ne estis komunikema. Li ŝatis tion, ke neniu vidu liajn kartojn. Napoleono estis la ĉefa direktanto de la gazetar-kampanjoj en la borso, de la aferoj, okazintaj malantaŭ la kulisoj, sed li konsideris siajn kunulojn nur soldatoj, kaj ili lernis respekti lian enfermiĝemon. Li sidis dum la tirbuneja debato kun enua vizaĝo en sia eleganta, helflava, silka jako, du fingrolarĝe elstaris lia silka poŝtuko, sur lia mano estis sunusola, granda, brilianta ringo, kaj li rigardis pacience, milde el malantaŭ siaj orkadraj okulvitroj. La aliaj, grandaj plantejposedantoj furiozis pro la malbonvolemo, kiam oni vokis lin al la balustrado de la atestantoj. Farlen parilis milde kaj afable, li konis neniun Lindsay-on anticipe, li ne povas alparoli la aferon.

La akuzo ne povis prezenti konviktan montraĵon. La ĉefdamaĝito kaj la ĉefatestanto, kiu povintus klarmeti ĉion, li ne aperis kaj ne faris denuncon, lian ekziston oni tute ne sukcesis pruvi. La onidira ĉefatestando de la akuzo estas reserĉigata poŝoŝtelisto en multaj ŝtatoj kaj dizertinta soldato. La indikoj, koncernantaj John Lindsay-on estas evidentaj, sed ĉu sendubas, ke la akuzito estas John Lindsay? Liaj dokumentoj estas en ordo kaj li konfesas sin Arturo Lindsay. La tribunalo trovas lian identecon pruvita, ĝi absolvas la akuziton, li kredas kaj rekonas, ke li estas identa kun Arturo Lindsay. La instanco ordonu relegacii la falsan akuzon prezentantan rekulpiĝanton el la nederlanda kolonio. Ĝi koncernis Biry-on.

Tiam Farlane paŝis al la policestro, estanta en la ĉambrego:

— Ĉar tiu sinjoro asertas pri si, ke li estas Arturo Lindsay kaj ankaŭ lia identeco estas senduba laŭ la tribunalo, mi petas vin aresti lin pro emisio de negarantiita ĉeko, kiun li plenigis en Londono kaj mi diskontis ĝin antaŭ tri semajnoj ĉi tie.

Farlane pravis. Ĉar oni absolvis la akuziton, lia afero venis al venko.

John Lindsay ankoraŭ tiun tagon estis arestita.