Выбрать главу

— Diablo foporotu ilin — diris Biry kaj kraĉis, kio estis vera malĝentilaĵo de li. Lia deklaro ne povis koncerni alian, ol la senpere antaŭ ili starantan oceanŝipon Marechal Joffre. La kanalego kelkloke havis nek okdek metran larĝon, kaj sur tiuj partoj la ŝipoj preterveturas unu la alian tre malrapide kaj tre proksime. Diverskoloraj signallampoj lumas intermite sur ambaŭ bordoj, altaj digoj kaj deponejoj, kabloj, stangoj, antenoturoj kaj ŝarĝvagonoj borderas la akvon.

Apud Biry staris legiano kun firmkaraktera vizaĝo. Li havis malgrasan vizaĝon pro la multe da suferoj, sed liaj ostaj, larĝaj ŝultroj, liaj nigraj okuloj kun stranga brilo, enkaviĝintaj profunde, pruvis ĝin, ke tiu homo estas forta. Kiel mi jam menciis, ke la soldatoj, senditaj en Hinoĉinion, ne konis unu la alian, ili nur nun komencis proksimiĝi, nur nun elformiĝos amikaj grupoj, tial Biry, kiu taksis sin io, prezentis sin al li, kiel ĝentilulo.

— Mi estas Biry.

— Brisac.

— Via nomo sonas tiel, kiel la mia.

Estis mallumo. Ili preskaŭ ne povis vidi la vizaĝon unu de la alia, nur kelkajn trajtojn, en la lumkareso de preterglitanta lumfasko.

— De kie vi venas? — demandis Biry.

— El Latour. Ĝi estas antaŭenŝovita garnizono en Saharo.

Vastaj polvovualoj preterflugis en la vaporplena, lunluma nokto, super la kanalego kun malrapida ŝvebo, nebulece, kiel la vento portis ĉi tien la delikatajn sablerojn el la dezerto. La grandaj, elektraj globoj havantaj la brilon de multmil kandeloj, prilumis la ferdekon de la luksa ŝipo per serena taglumo, kiel du sortobatitaj, malsat-rigardaj, trivitaj, afrikaj infanterianoj staris kun envia decidemo, apogiĝintaj al la malpura balustrado de la ŝipo Joinville, en la mallumo kaj en la fiŝodoro. Gongo eksonis sur la ŝipo Marechal Joffre, kaj elegantaj pasaĝeroj en vesperfestaj vestaĵoj ekiris preter la brilantaj, metalbalustradoj por vespermanĝ. Nur kelk-metra distanco estis inter la du ŝipoj, tial Joinville veturis per helika rapideco. La soldatoj sentis tiel, ke ili povintus ektuŝi la la virinojn en silakj roboj per siaj etenditaj manoj.

— Ĉu vi jam estis ĝentlemano? — demandis Biry malbonhumore.

— Ĉu ĝentlemano?… Ĝi estas iom vasta nocio en la granda mondo…

Li subite serioziĝis kaj rigardis konsternite al la alia ŝipo. Dume la ŝvebantaj polveroj plidensiĝis, la surbordaj signalampoj ekbrilis subite per flava lumo, kaj de ie aŭdiĝis ŝriko de danĝersireno.

— Lindsay! Arturo Lindsay!.. — kriis Brisac. Ankaŭ Biry rigardis en tiun direkton. Alta sinjoro en smokingo staris vid-al-vide al ili, sur la alia ŝipo, elpaŝante el sia kajuto. Lia karakterize greka nazo estis ĝuste tia, kiel tiu de Brisac. Meditante dum kelkjaj minutoj, li etendis sian manon al la poŝo kaj reiris en sian kajuton. Biry ksuiĝis pro sufoka tusado, li ankoraŭfoje aŭdis la krion de Brisac: “Lindsay! Arturo Lindsay!..” Poste, kiel mitralpafo, knalante, kirliĝante, miriado da polveroj falis tra super la ŝipo, sirenoj sonis, aŭdiĝis la dormsignalo… Neniu vidis pli proksimen ol unu paŝo. La povo de la dezerto kirliĝis, muĝante super la kanalego. Eblas, ke la aeroblovo portis la parton de la samumo ĝis ĉi tie. Tiu kirliĝanta polvoondo ofte kovras la knalegon dum minutoj, kiu cetere pace, sed konstante ŝvebas super la akvo, kvazaŭ serĉante la malaperintan, mallarĝan terpecon, sur kiun anticipe ĝi povis trankvile kovri. Fine tiu senhejme sabloŝtormo, sen rekompletigo, kaj sen sufiĉe da ebena tereno estas nur samumaĉo, ĝi trapasas rapide kaj ne faras pli grandan damaĝon, ol unu aŭ du fingordikan, silkan sedimentiĝon, pro kio la deponejetoj ricevaj pujnan egreton, la matrosoj havas kion balai kaj deskui el la ĉemizoj. Sed tiu polvonubo estis iom pli forta, ol la kutimaj sabloblovoj. Dum kelkaj minutoj tiel blinda mallumo, tiel sufoka polvoinundo kovris ĉion, en kiu nur tiel eksterordinara homo povas agi, kiel Brisac. Li paŝis sur la randon de la ŝipo tra la balustrado. Blinde pro la polvo, frapiĝinta en liajn okulojn, sufokiĝante kaj tusante, kun antaŭenetenditaj brakoj, forpuŝis sin de sur Joinville. Li havis bonŝancon… Li restis pendanta sur balustrado, kaj tiel li sciis, ke li povas esti nur sur la vaporŝipo Marechal Joffre.

***

Arturo Lindsay okulmezuris sin kun kritika ekrigardo antaŭ la granda, ĝisplanka spegulo, kiel li staris antaŭ la ŝlifita vitroplato, vestiĝinte por la vespermanĝo, kaj li metis blankan, silkan poŝtukon en sian supran poŝon kun sia kutima, malrapida movo. Lia ekrigardo estis iom malestima, iom esplora, kiel ĝi de tia homo, kiu atendas respondon al tio, kial li vivas efektive en la mondo? Ekzistas tiaj homoj. Ne en siaj faroj, sed en kelkaj trajtoj, en la formo, en la frunto ili ŝatus ricevis ian instigon el la spegulo.

Lindsay havis ĉiun kaŭzon esti kontenta pri sia persono. Li havis pli ol dudek kvin jarojn. Ĉirkaŭ la karakteriza, familia, greka nazo videbliĝis iom tedaj trajtoj milde. Arturo estis la sola Lindsay, kiu jam naskiĝinte heredis grandan havaĵon. Lia patro, Arturo Lindsay estis la unua milionulo en la familio. Li enmigris en Insulinde-on kun sia frato, Georgo, kaj ili komencis produkti tabakon sur Sumatro. Baldaŭ ili interkverelis pro io, kaj Tomaso veturis al Javo. Ili ambaŭ jam havis familion, la filo de Tomaso, Arturo, havis dek kvar jarojn kaj tiu de Georgo, John, havis dek kvin jarojn. La du infanoj edukiĝis kune. Tomaso iom draste, laŭ la ŝuldoj pro la komuna komenco, elprenis la havaĵon el la mano el Georgo. La du fratoj disiĝis, kiel mortaj malamikoj. Georgo provis komenci ian entreprenon el la ruinoj de sia havaĵo en la Sud-Afrika Rodezio, sed tio ne sukcesis, kaj li malaperis porĉiam de antaŭ Tomaso. Tomaso Lindsay avancis mondfama suker-barono en Javo. Arturo edukiĝis en Londono, kion li poste pentis amare. La knabo ne volis vojaĝi al Javo eĉ por fari viziton. Li vivis lukse en Anglio, la ĵurnaloj skribis raportaĵojn pri liaj vesperfestoj, kaj mondfama aktoriono estis lia amikino. Li perfekte imitis per sia vivmaniero la aristokratojn, apartenantajn al la angla kortego. La maljunulo estis senpova rilate sian unusolan filon. Kiam li havis dudek jarojn, li forveturis viziti sian patron en Buitenzorg pro unu semajno. Li estis laca, distrita, afektema kaj eleganta. Li ne eltenis la klimaton, kaj post kelkaj monatoj, kiam lacerto suprenkuris sur la tablon dum matenmanĝo, li refuĝis en Londono kun histeria terurego.

Post tri jaroj la maljuna Tomaso Lindsay mortis pro malaria febroatako sen tio, ke lia sanstato efektive motivus ĝin. Nur la lakeo kaj la kuracisto estis ĉe la mortolito. Laŭ la kuracisto la katastrofon kaŭzis la hepato. Laŭ la lekeo la kuracisto. Fine ja ili ne interkverelis pro tio, kaj la maljunulo havis tre belean enterigan ceremonion, kiun patroprenis ankaŭ altranga oficiro, komisiita de la nederlanda gubernatoro. Morland, la intendanto informis Arturon, la heredanton. La respondo estis mallonga kaj kategoria: oni faru ĉion tiel, kiel ĝis nun, la kontantan monon oni sendu al la malnova konto de la Kolonia Banko.

Arturo ne vojaĝis al Javo. Neniu scias kiel, sed du jarojn post la morto de la maljuna Tomso la havaĵo komencis ruiniĝi, ĉiam malplu multe da mono estis sendita al la bankkonto, la kulioj ribeladis, la pruduktaĵo estis apenaŭa, subite ĉio fariĝis malbona, kaj la sukerproduktado pli certa ol la orminado, en la mano de la intendantoj kaj sekretarioj, venigis ĝin al la rando de la bankroto.

Kaj kio estis la plej terura: Arturo Lindsay, verŝajne bonfide kaj konsciante pri sia granda havaĵo… nu jes… donis kelkajn tre altajn ĉekojn, kiel garantiaĵo, kaj tiujn post nelonge li devas repagi. Sed sinjoro Morland telegrafis senkaŝe, ke li nur pene povus akiri la monon eĉ por repagi la interezojn… Hm… estas demando, ĉu tiuj kapitalistoj kontentiĝas per la repago de la interezoj? Ĝi ne estas verŝajna. Kaj tiam kio okazos? Ĉu iri en la prizonon?… Ne. Ĉu revolvero?… Jes… Li ĵetis tedan ekrigardon sur la spegulon. Sia saĝa, laca kapo rerigardis indiferente. Tial mia patro estis damaĝe bankrotigi onklon Georgon. Almenaŭe li nun vivus. Kaj kio estis el Jojn? La gubernatoro tre ŝatis la maljunan paĉjon Tomaso. Ĉu malkaŝi ĉion sincere antaŭ li?… Ĉu ankaŭ la ĉekojn sen garantiaĵo?… Ĝi estas senespera. Ĉio, ĉio estas senespera… Nun li aŭkciigos sian bienon tie sude. Tial li forvojaĝis. Eble li havos kelkajn groŝojn, eble li fuĝos ien, li havas tempon ĝis pagodato… Sed kien fuĝi? Eh…