Выбрать главу

Li ekstaris, mansvingis, ĝustigis sian elegantan poŝtukon, li ankoraŭfoje ĵetis ekrigardon al la spegulo, poste li elpaŝis el la kajuto kun sia malrapida, iom kurbadorsa irmaniero. Polveroj frapiĝis en lian vizaĝon. Venis en lian kapon, ke li ne kunhavas la cigaredujon, li repaŝis en la kajuton, sed antaŭ ol li estus ĵetinta ekrigardon sur la spegulon, tia bruo kaj muĝo estiĝis ĉirkaŭ li ĉe la muroj de la kajuto, tia blinda mallumo kovris la rondforman, ventolan lukon, ke li teruriĝis por sekundo. Tra la fenestro verŝiĝis la polvolavango, kiel el krevinta sako.

***

La pordo preskaŭ tute fermiĝis kaj sur la sojlo staris pala, kolonia soldato senmove, fantomeske. Vento kaj polvo kirliĝis internen el malantaŭ li. Arturo Lindsay dum momento rigardis scivoleme tiun vizion, poste li alridetis lin amare kaj ekparolis milde:

— John, bonvolu fermi la pordon malantaŭ vi. Ni ne povas elteni tiun…

La soldato fermis la pordon. La soldato estis John Lindsay, kiu soldatservis en la fremdula legio sub la nomo Brisac.

— Arturo! Ni ne rekontiĝis dek jarojn.

— Jes… proksimume. Ne, ne… nu naŭ… sed kial vi ne sidiĝas? Konjakon…

— Homo! Mi estas dizertinta!

— Ah!..

Ni ne havas multe da tempo. Ĵus mi ekvidis vin. Tio estis mia unua sento, ke estus bone strangoli vin. Ke mi suprenportos mian soldatservan revolveron por mortpafi vin… Silentu! Via patro bankrotigis min patron! Li pelis lin en morton! Malhonore! Ĉu vi komprenas?! Kun malhonora ruzaĵo!

— Jes… ĝi estis malbela historio. Ankaŭ la oldulo pentis tion poste… Sed vi jam ne estis troveblaj… Kion vi faris poste?

— Ĉion. Fine mia patro jam provadis ankaŭ per rulet-banko en Rodesio. Oni mortpafis lin dum nokta interbatado. La mizero pelis min en la legion. Mi batalis en la infero dum kvar jaroj. Mi ne eltenis ĝin. Mi dizertis. Kaptinte, oni sendos min en Hindoĉinion. Hidoĉinio estas pli malbona ol la infero… Mi ne iros tien!

— Mi petas vin, amiĉjo, vi venos kun mi… vi estas mia gasto…

Malestimo trapasis sur la vizaĝo de John. Li sentis, ke tiu ne estas Lindsay, kiu sidas vid-al-vide al li. Kvankam ili tre similis unu al la alia. Karakteriza, greka nazo, alta frunto, viglaj okuloj… kaj tamen. Malforteco, moleco kaj snobeco radiis el tiu flegita, frumaljuna sinjoro, portanta vesperfestan vestaĵon.

— Ne interrompu min. Kiam venis tiu harmatan-o, mi sentis tiel, kvazaŭ iu estus ekpuŝinta min el dorsdirekto. Mi ĵetis mi sur tiun ĉi ŝipon. Nun vi devas helpi min! Mi sukcesis dizerti. Sed je mia malbonŝanco ĉi tiu estas franca ŝipo. La soldatoj rajtas traserĉi ĝin. Oni jam ne povas persekuti min sur la bordo. Tiu ĉi ŝipo staras en angla haveno. Ili tute ne rajtas elŝipiĝis en uniformo sur la kanalo Suez. Ĉu vi komprenas?…

— Ek do, kuru sur la bordon!

— Ne eblas. — Li silentis morne dum momento. — Eble ne estus problemo, sed eble ĝi estus pli malbona, ol Hindoĉinio. La angloj serĉas min pro murdo el Rodesio. — Fariĝis granda silento. Arturo frostotremis, kvazaŭ li malvarmus, kaj ia acerba abomeno aperis sur lia vizaĝo: sango! — Ĉu vi komprenas tiun teruran situacion? Se oni kaptos min sur tiu ĉi ŝipo, tio signifas Hindoĉinion, se mi surbordiĝos, eble oni punos min per dumviva prizono.

— Sed kial… ĉu vi murdis? Brr.

— Mi ne murdis. Rekte-al-vizaĝe, honeste mi mortigis la murdiston de mia patro. — Li pugne batis sur la tablon, ke la tavolligno krevis. — Diable! Kia Lindsay do vi estas, ke vi ne komprenas tion? — La tromalsata vizaĝo, firmkaraktera vizaĝo, kiel pala vulturo fiksigardis Arturon.

— Diru do, John, kion mi povas fari por vi?

— Ekzistas unu maniero, por ke mi saviĝu. Surmetu miajn vestojn. Kuru sur la bordon en la lumo de la lampoj. Ĝi estos nur kelkminuta promeno, ke oni vidu el la franca ŝipo, de kie mi dizertis. Tiam oni ne traserĉos tiun ĉi ŝipon. Vi en la haveno certe povos helpi vin mem?

— Kion mi devas fari?

— Vi skue vekos ĉinan brokantiston el lia dormo, vi aĉetos civilan vestaĵon kaj vi povos revenis trankvile. La ŝipo enkargos karbon, ĝi do atendos ankoraŭ horojn.

Arturo pensadis… Poste lia vizaĝo moliĝis.

— Tiom mi vere povas fari por vi, John. Kaj tiam vi pardonos paĉjon Tomaso, ke li traktis onklon Georgo tiel malbele. Mi dividas mian kajuton kun vi, mi aĉetos bileton por vi ĝis Batavio kaj vi venos kun mi…

— Mi dankas, Arturo. Mi bedaŭras, ke mi kaŭzis malagrablaĵon al vi.

— Tio, kion vi diris, estas bagatelo… vere. Elpromeni sur la bordon, iri sub la lumo de lalampoj kaj reveni en civila vestaĵo. Estas simple… Kiel mi devas buki ĝin?…

Dume li jam haste prenis sur sin la uniformon de John kun granda klopodo kaj fervoro, sed John surhavis la vesperfestan vestaĵon. Pasis la ventego. Sirenoj eksonis kaj ekmoviĝis ĉio denove.

***

— He, kaporalo! Ĉu vi trovis la soldaton?

— Ne!

— Ĉu vi scias, kiu li estis?

— Eble ĝi estas konstatebla. Ni ne povas koni tiom da nacianoj. Ĉu li saltis en la akvon?

— Tute ne! Li saltis sur tiun ĉi alian ŝipon. Mi vetas per mia kapo. Nur nenia klamo. Tiam li forfuĝos. Apogmetu lignotabulon kiel ponton, kaj ni iru singarde tra ĝi kun patrolo. Ĝi estas franca ŝipo, ili devas helpi nin. Antaŭen!

***

Arturo sentis strangan ekscitiĝon. Aventuro! Li okulmezuris sin, la bizaran, trivitan uniformon. Poste li ekiris por malsuprenkuri sur la longa, ligna ŝtuparo al la bordo. Tiom li vere povas fari por la kompatinda John. En Javo li certe trovos ian laboron al li… Ve!! Ia peza objekto trafis lian nukon, kaj grandega manplato kaptis lin kun forto de uragano!

— Katenu la firponon!

— Nur rapide, sinjoro serĝento… pro Dio, nenia skandalo… — petegis la kapitano.

— Ne tiumu! Se tiu kanajlo eligos eĉ unu vorton, mi mortpikos lin ĉi tie.

Arturo nur nun rekonsciiĝis. Li ektremiĝis kaj kriis al la serĝento kolere:

— Tuj lasu min libera…

Terura vagofrapo trafis lin kaj li falis en narkotiton dum oni tenis lin. Io malvarma ĉirkaŭis liajn pojnojn, grincante, kaj kolbo de fusilo ekbatis lin je la skapolo. Li svenis…

Li rekonsciiĝis en blinda mallumo. La duono de lia kapo doloris tiel, kvazaŭ oni estus pikintaj ion en ĝin. Li sidis en akvo, kaj liaj manoj estis katenitaj. Duone tolporiĝinte li turnis sin flanken: lia vizaĝo kuntuŝiĝis kun humida lignotablo. Li ĵus volis pensadi, kiam ekmoviĝis io, kiel li sidis kun krucitaj kruroj. Li etendis sian manon tien. Grandega, malseka rato skrapvundis lian manon kun ŝrikanta bloveligo. Li ekkregis kiel frenezulo…

Samtempe John Lindsay eksidis en sia perfekte eleganta vestaĵo por vespermanĝi, kaj per tiu trankvila, delikata movo, kiel li prenis kuleron da krabosalto sur sian teleron, tute ne estis videbla, ke tiu homo de post kvar jaroj la unuan fojon portas civilan vestaĵon.

Dum oni lernas dormi

Aŭdinte la ŝrikon oni malfermis la pordon de la karcero kaj la provoso, bonvola bretona, juna kamparano, diris tra la pordo:

— Nu, kio ests?

— Rato! — li kriis tremante. — Rato saltis sur min!

La kamparano gape rigardis al li.

— Nu kaj? Ĉu orioloj kuradu ĉi tie?

— Rato, rato… — nur tion li povis ripetadi en sia nervoatako, li estis blanka kiel muro kaj lia vizaĝo kunvulsiis.