Выбрать главу

John vidis, kio okazis ĉirkaŭ li. Li vizitis la plantejon, la uzinojn kaj konvinkiĝis pri tio, ke Morland estas kanajlo. Li intence ruinigis la bienon post la morto de Tomaso. Li ne zorgis pri tio. Li sentis malmulte da morala bazo al tio, ke li agu, kiel purigisto kaj ordofaranto. Cetere Arturo povas alveni en kiu ajn momento. Li vidis ankaŭ el tuta malproksimo, kiel oni teksas reton ĉirkaŭ la bruna gubernatoro. Li eklevis sian ŝultron. Li ripozis la kvar jaran servon, pasigitan en Saharo. Li ĝuis la humidan subtropikan klimaton, post la bruliga, seka varmego de la dezerto. Li dormis en lito kaj povis ĉasvagi sur la elefant-herbejo sen pensado. Posttagmeze li trinkis malvarman teon kaj gaprigardis torpore la bildon de la buntaj, bruaj, orientaj stratoj, la kolorajn, batikitajn sarongojn, la fruktokorbojn, balanciĝantgajn sur la kapo de la graciaj malajinoj, la stangojn, balanciĝantajn sur la ŝultroj de la kulioj, kriĉantajn vendistojn, aŭtojn kaj post kvar jaroj fine li ripozis, fine li zorgis pri nenio, kaj se necese, li do forvojaĝos ien de ĉi tie… Ayo boy! Cigaredon!

Tre bela virino aperis sur la ŝtuparo de la verando, en blanka, tola kuloto. Ŝia kara, vizaĝeto malaperis sub la grandega, plektita, pajloĉapelo, kies rando servis eĉ kiel sunobrelo. Ŝi ridetis. Lindsay rapidis antaŭ ŝin mirante.

— Bonan tagon, Arturo! Mi venis antaŭen, ankaŭ mia patro baldaŭ estos ĉi tie. — John ekprenis la manon de la knabino embarasite kaj murmuris ion, kiel saluton.

— Paĉjo diris, ke vi jam paroladis sur la ŝipo. Mi estis scivola pri vi. Ho, ne pro tiuj azenaĵoj, per kiuj ĉi tie antaŭ kvin jaroj, vi regalis min, kiel knabineton. Preskaŭ mi tute ne komprenis tiujn aferojn, kiujn vi diris.

John nun jam sciis ĉion. La virino estas la filino de Van Dongen kaj antaŭ kvin jaroj, kiel adoleskantino, ŝi povis paroli kelkajn azenaĵojn kun Arturo.

— Mi ĝojas — diris John, kiam ili apogiĝis al la ligna balustrado de la verando —, ke vi ne forgesis tiujn aferojn, kiujn mi diris al vi tiam.

Li ŝatintus scii, pri kio ili temis tiutempe.

— Vi jam certe forgesis tion. Hodiaŭ vi ne dirus tiaĵon al mi…

— Kial? Ankaŭ nun mi diras la samon — respondis John indiferente kaj eĉ pli scivoleme. La knabino ruĝiĝis kaj paŝis pli proksimen.

— Ĉu vi diras, ke vi estas amanta al mi?

John preskaŭ falis tra la balustrado

— J… jes. Kial ne? De tiam mi multe pensi pri vi.

Ili rigardis unu la alian. La okuloj de la knabino estis tiel grandaj kaj brilis tiel strange, kiel la tropikaj steloj, lumantaj tra la vaporplena aero. John ŝatintus karesi ŝin. Astma spirado aŭdiĝis el la direkto de la ŝtuparo, kaj la grandega buldog-kapo de Van Dongen aperis, karotsimile, ŝvitante.

— Alo, knabo! Se vi ne scius, antaŭlonge ĉiu nova planteposedanto havis la devon viziti sian najbaron ĉi tie. Ĉu vi povus servi per kolazionon?

Ili trinkis teon triope sur la verando. La maljuna nederlandano baldaŭ komencis paroli pri la celo de lia veno.

— Mi ne havas multe da fido al vi, fraĉjo. Sed mi bezonus iun. Mi staras tre sola, mi estas tre maljuna. Mi havas nur mian filinon. Mi asertas, ke ŝi estas pli barava, ol multaj viroj, sed ŝi ne multe valoras en tiu ĉi batalo. Mi jam menciis al vi sur la ŝipo, ke oni teskas ĉiuspecaj fiajn planojn kontraŭ la gubernatoro. Ke ili homo venu anstataŭ li. Kaj tiam denove komenciĝos la sangaj bataloj! Mi diras tion — kaj frapis sur la tablon per sia granda, bruna pugno —, fluis jam sufiĉe da sango ĉi tie. Oni uzis sufiĉe da ruĝa sango por produkti ĉiam pli da blanka sukero! Ankaŭ via patro, mia maljuna amiko Tomaso diris tion. Se ni ambaŭ estus kuntenintaj, ĝi nun volorus multe. Sed li mortis. Kaj vi… mi pensas, vi ne povas batali.

— Ĉu ne koincidas via opinio kun tiu de mia patro? — demandis la knabino, kaj Lindsay tre ŝatintus scii, kiel ŝi nomiĝas.

— Mi ne havas opinion — li respondis —, sed se mi havus, eĉ tiam mi ne batalus ĉi tie. Mi sentas tiel, ke mi havas nenion komunan al la kolonia politiko. Mi ne estas sperta pri tio.

— Mi konjektis — murmuris Van Dongen —, nu vere, Nora, mi diris al vi, ke tiu junulo kvazaŭ ne estus Lindsay.

La knabino turnis sin al John.

— Ĉu estas vere, ke vi en Londono vivis por la amuziĝo, vi verkis ankaŭ poemojn, kaj vi disipis nur la monon de via patro?

John iom trankvile, indiferente rigardis la vizaĝon de la kanbino, fariĝanta ĉiam pli agresema:

— Bedaŭrinde, ĝi okazis tiel. Precipe mi ŝatis verki poemojn. Kial? Ĉu tio estas malbona?

La maljuna Van Dongen tamburis sur la tablo embarasite, kaj la virino mallevis siajn okulojn. John amuziĝis bonege en si mem, kiel en la persono de Arturo fine vivis Lindsay, kiu verkis ankaŭ poemojn. La aliaj eĉ ties legadon estus abomenintaj.

— Kaj ĉu tio… ankaŭ tio estas vera — diris la knabino konfuzite —, ke antaŭ kvin jaroj vi tial foriris tiel rapide de tie ĉi, ĉar senkulpa lacerteto toke trakuris vian tablon dum matenmanĝo?

— Ĝi okazis ĝuste tiel. Mi abomenas la lacetojn. Bedaŭrinde mi estas ĝisosta urbano. Politiko, lukto, perforto, ĉio ĉi estas malproksime de mi. Mi preferas nur la teatrojn kaj la poemojn.

— Nu bone — diris Van Dongen kaj ekstaris. — Tamen morgaŭ vespere venu en la klubon de la plantaĵistoj, se vi ne volas ofendi ĉiun. Kaj se ĝi estas tiel, kiel vi diras, vi do tie miksiĝu en nenion. Venu, Nora!

Li longe rigardis post ilin de sur la verando. Li estis sovaĝiĝinta, dura homo, kies vivon ĝis nun akompanis tri gravaj motivoj: la danĝero, la batalo kaj la malhavo. Nun la unuan fojon li sentis iom da kortuŝiĝo, iom da sopiro al la pli humana enhavo kaj senco de la vivo, kiel li postrigardis la forirantan, sveltan, virinan figuron tra la krepusko de la polveroj, dancantaj en la ruĝa, rufa varmega vespero…

La lando de la varmega nebulo

Pluvas de la sesa horo vespere ĝis la deka aŭ dekunua horo sekvonttage antŭtagmeze. En densaj, dikaj faskoj falegas la akvoamasoj kaj la turfa, putranta, avida, tropika tero fariĝas kvazaŭ spongo. Poste ekbrilas la suno kaj sesdek celsiusgrada, varmega tavolo kovras la regionon. Pro la varmego la akvo ĉiam pli rapide, per ĉiam pli densaj vaporoj leviĝas de sur la tero. Kun fumeca etendiĝo ĝis homalto kovras ĉion la leviĝanta, kelodora vaporo. Ĝi estas Hindoĉinio. Ĝis malfruposttagmeze varmega nebulo ŝvebas super la kampoj, domoj kaj kampong-oj de la ĝangalo. Kaj tiu leviĝanta vaporo estigas morte danĝeran kaj malbonodoran atmosferon el la torfo, guano konsistantaj mangrover-marĉoj, putrantaj de jarmiloj. Oni iradas pli singerde ĉi tie, oni malpli rapide komprenas la sencon de la vortoj, la arboj havas strangan formon, la ĉielo estas pli malproksima kaj kvazaŭ ankaŭ la lunarko estus pli oblikva. Ĝi estas mostrenaskita, idiota parto de la mondo, kie oni sonĝas pri katastrofoj, la ĉinoj estas skeletaj, kaj ties kelkaj regiono estas tia, kiel koŝmaro. La tero fumece eligas la leviĝantan pluvon al la ĉielo de antaŭtagmezo ĝis vesperiĝo. Tiuj varmegaj nebuloj kovras Hindoĉinion.

Arturo Lindsay vivis en ia obtuzmensa stato, kiu tre similis al la morto, kaj ĝi havis nenian rilaton al la vivo. Kelkfoje venis en lian kapon kun timiĝinta konfuzo, ke li devus fari ion, ke ĝi ne eblas, sed fine ja li narkotite kaj senpove, anime rompiĝinte, konsternite, preskaŭ apatie ruliĝis antaŭen kun la kirliĝado de la okazaĵoj. La soldatoj, male al la serĝento, kredis, ke li freneziĝis. La plibonsentuloj provis helpi lin. Tiel maŝinece li povis plenumi la kutimojn kaj la regulojn. Li atendis la morton de horo al horo kaj de tago al tago. Ofte li deziris ĝin. Li miris, ke li vivas. Kiam ili albordiĝis en Hanojo kaj alviciĝis sur la bordo, kiu estis plantita de agaveoj kaj kaktoj, li falis el la vico kaj rulbaraktis sur la tero, havanta teruran tremfebron. Tiu unua febroatako de la malario preskaŭ savis lin de la suferoj. Li malfermis siajn okuloj en Sajgono, en la amika, blanka, malsanula ĉambro de la garnizono. Li estis senkonscia dum kvin tagoj. Li pezis kvardek kvar kilogramojn. Unu metron kaj sepdek tri centimetrojn alta. La batalema, hoknazo de la familio Lindsay timige elstaris el lia mortokap-kolora vizaĝo. Bruliga varmego streĉis la aeron. La kuracisto ordonis meti akvumitajn tendotolojn sur la fenestrojn, kaj en ĉiu kvaronhoro oni verŝis po sitelon da akvo sur tiujn kovrilojn. La akvo vaporas okulvide en la lando de la varmegaj nebuloj, kaj la malseka tolaĵo, metita sub la sunon, sekiĝas dum kvaronhoro. Post du tagoj Arturo pensis tion, ke li konvaleskas, ĉar li jam povis side leviĝi en la lito. Sed la kuracisto deklaris, ke li resaniĝis, kiu permesis al li estis servolibera unu tagon, sed li vidis nenian malhelpon, ke Lindsay iru tuj en la kazernon. Li volis surprenis sian pantalonon, sed ĝi falis el liaj manoj. “Vitt, vitt” — urĝis lin la sanitara kaporalo, kiu ordonis en kalsoneto ĉi tie. Arturo elgrimpis el la lito ŝanceliĝante kaj post unu horo anonciĝis en la kazerno. Li mirante aŭdis sian voĉon, ke ĝi estas raŭka. Poste li miris eĉ pli multe, ke ĉiu estas raŭka. La varmegaj nebuloj dum horoj sursidas sur la trakeon kaj la voĉkordojn. En Hindoĉinio post dudek kvar horoj ĉiu eŭropano malsaniĝas de bronkito, post kvardek ok horoj lia iu artiko obtuza doloras, kaj post unu semajno ĉiun atakas la kronika migreno, la heroldo de la unua hemikranio.