— Donu al mi konsilon, kion mi faru?
— Soldatservu pacience vian restontan tempon, kaj se vi tre enuos, trinku sumo-on. Alo! Maljuna kanario! Mi deziras pagi!
Biry estis tre ekscitita. Li preskaŭ febriĝis pro tio, kion li aŭdis. Li pagis al la ĉino kaj foriris. La rikiŝo, kiu veturigis ilin ĉi tien, ankoraŭ atendis ekstere. Ili sidis en ĝin. Li donis al Lindsay du parojn da ŝtrumpoj, sapon kaj kelkajn razpenikojn.
— Akceptu bonkore tiujn, kelkfoje mi ŝtelaj kelkajn batatelaĵojn… Ayo! Al la kezerno!
La rikiŝo ekiris portante ilin.
Biry ankoraŭ tiun tagon dizertis nokte. Lia persekuto finiĝis senespere. Verŝajne li forveladis ien.
***
Lindsay akceptis la konsilon de la poŝoŝtelisto. Oriente la fatalismo, la rezignacio je kismet-o kaj Nirvano ne estas religio, kredo aŭ superstiĉo, sed ĝi troviĝas en la tero, plantoj, en la trenata ritmo de la vivo, en la ĉiam arkaika rideto de la indiĝenoj, en la klimato mem, kaj la anime malsanan eŭropanon tiu fanatika paciĝo altiras kun pli pasia scivolemo, ol la opio mem. Lindsay decidis plenumi sian sorton. Kaj tia decido ne estas rezignacio, sed trankviliĝo. Iafoje li trinkis sumo-on. Iom post iom li ne nur alkutimiĝis, sed ekŝatis la vermegajn nabulojn, kiuj vualas lian nervosistemon per la trankvilo de la morto. Kelkfoje dum serena verspero li promenis al la bordo de Mekongo kaj gaprigardis la malpuran drivon de la ŝlima, grandega delto. Tiam li revokis poemojn en sian memoro. Sur la alta ŝtondigo malpuraj kaj multspecaj vitorlampionoj lumis verde, flave, kaj malsupre sur la akvo estis videbla la ĉiutaga, malbonodora, monotona vivo de ĉinaj familioj, loĝantaj en siaj ĵonkoj, ligitaj al la boro, kvazaŭ ĝi estus la daŭrigo de la drivo, fluanta kun la grase ampleksiĝanta, eterna ŝlimogolfado. Subite svelta ŝalupo glitis sur la akvo rapide al la alia bordo, kaj ĉe la alia, ekstera moleo restadis malpura, kaduka vaporŝipo en la najbareco de la deponejbudo. El iu ĵonko malalta ĉinino suprenrigardis al li kaj ekridetis. Ŝi portis du koralaj kolĉenoj ĉirkaŭ sia kolo kaj ŝian nigran harnodon arĝenta, harpuneto trapikis, farita el longa konko. Estis ia infanece malgaja kaj kara en ŝia vizaĝo. Lindsay tute ne sciis, kiel li venis sur la ĵonkon. Baldaŭ li ekkonsciiĝis, ke li sidas vid-al-vide al la knabino, kaj ili rigardas unu la alian. Ili ne povis paroli. Tre maljuna, flav-denta, kraniokapa ĉino teksadis ion en la antaŭa parto de la boato. La knabino montris sur sin kaj diris: “Vo-Min-Ha”. Ŝi diris tion kelkfoje, por ke la soldato lernu ŝian nomon. Poste ili iris en la rafiokabanon, troviĝanta en la fina parto de la ĵonko…
…Ĉu li dormis? Li ne sciis… Ia stranga lumo komencis krepuski. Ĝi estis maplura, flava flameto, Vo-Min-Ha ekbrulis ĝin. Ŝi sidis ĉe la kapo de la viro. Ŝi metis malgrandan pinglitan granulon super la oleolampon. Tiu eta punkto komencis ardi, ĝi ŝveliĝis. La lertaj fingretoj de Vi-Min-Ha denove knedis tion kaj metis ĝin suprer la flamon. Poste ŝi metis ĝin en pipon kaj transdonis tion al la soldato kun afabla rideto. La migdala vizaĝo de Vo-Min-Ha estis admirinde bela kaj mistika en la pala, maltrankvila lumo de oleolampo. Lindsay dufoje enspiris la fumon, poste la pipo fariĝis malvarma. La eburaj manetoj denove knedis malgrandan amaseton, kiu ardis sur la arda pinto de la pinglo kaj fine la pipo estis redonita al Lindsay…
La muroj de la kabano vastiĝis ĝis la horizonto kaj la malvarma, amara odoro de la opio kovris la mondon per mirinda klareco kaj trankvilo. Li vidis antaŭ si la straton Tottenham Court, Piccadilly-on kaj la ĉambron de la legiokazerno. Subite li komprenis kaj divenis ĉion. Li ne sciis la logikon, sed li sentis feliĉe, ke estas kunligo. Ke ekzistas bonega reto, malantaŭ kiu troviĝas saĝa, senlime bona enhavo, okaze de la plej malgajaj eventoj. Lia korpo estis tiel malpeza, ke li sentis leviĝi. Jes… jes, li iomete leviĝis, kaj li ŝvebas senpere super la planko. Li ŝatintus feliĉe, plorante brakumi la homaron, kaj fariĝi vera, fidela amiko de ĉiu… Antaŭ lia mirinde klara menso eĉ la plej grandaj problemoj sinkis en la profundon de primiteco kaj senceleco.
La knabino pinĉis ian muzikinstrumetnon mallaŭte. Tiun senharmoniaj sonoj kuŝis sur la skalo en ĝena malproksimo, sed la sekreto de la ĉina mziko estis en tiuj: melodio, kiu latentas en kelkaj sonoj malantaŭ la senartigita pinĉado, kiel fina senco, kiu neniam estos evidenta, sed kelkfoje oni povas konjekti, ke ĝi ekzistas. La delikata zumkantado, la vizaĝo de la virino, gloriĝanta en la aŭreolo de la lampo, ĝis fina feliĉo pliigis la staton de la saĝeco kaj puriĝo…
“Mi amas vin Vo-Min-Ha…”
John tamen decidis sin ekiri en la klubon. La troa retiriĝemo povas esti pli okulfrapa ol la konstanta rolado. Eble tial li persvadis sin per diversaj argumentoj, ĉar li esperis, ke la maljuna nederlandano kunportos Noran, kaj li volis vidi la knabinon.
La eleganta socia vivo de Buitenzorg okazis en la botanika ĝardeno. En ĉiu urbo de Hindio estas bela, artefarita parko, kiun oni nomas botanika ĝardeno. Vid-al-vide al la botanikak ĝardeno, kiu estas pli ol cent jara, troviĝas du grandegaj lagoj kaj inter ili staras sur blankaj marmorkolonoj la ornamita, majestas palaco de la gubernatoro. Apud la parko estas la klubo de la plantejposedantoj.
La poluritaj pargedo kaj la brilaj speguloj multobligis la diskretan lumon de la lampoj kun malhelruĝa ŝirmilo. La radio dissendis ĵazmuzikon kaj la plantejposedantoj jam okupis la plimulton de la lokoj ĉe la tabloj. La brunaj, viglaokulaj, viraj vizaĝoj impresis agrable kune en la amelitaj, neĝeblankaj, tolaj smokingoj. La brilego kaj eleganteco de la virinoj superis ĉion. Kiel ajn moderna kolonio estas Javo, ĝi ne povas kontentigi la eŭropanajn vivbezonoj ĉe la bonhavaj sociklasanoj, tial la virinoj, ke ili tamen eksterordinare ĝuu la bonstaton, ju pli riĉaj ili estas, des pli ili kontentigas sian distingitan deziron, surhavinte popmpajn silkojn, kurĝajn parizajn modelojn kaj portante fabele altvalorajn, biliantajn juvelojn. Van Dungen kun Nora sidis ĉe la longa tablo de la sukerbaronoj. Li akompanis Lindsay-on brak-en-brako tien kaj prezentis lin al la sinjoroj. Ili akceptis lin ridtante kaj frapetante lian ŝultron. Larsen, la grandega svedo, kiu havis la plimulton de la akcioj de la plej granda suker-rafinejo, li ridis senkaŝe en liajn okulojn. Flarlane brakumis la ŝultrojn de John per la afabla, protektanta meniero de la diplomatoj.
— Sidu apud min, sinjoro Lindsay. Tiuj sinjoroj miregos, kian karieron vi faros dum mallonga tempo, kiel plantejposedanto. Mi estos la direktano de via sorto. La maljuna Lindsay estis mia bona amiko.
John lasis, ke ĉio ĉi okazu. Nora deturnis sian kapon malbonvoleme. La kunveno havis ian interkonsiliĝan karakteron. Farlane protestis, ke oni traktis Lindsayon, kiel egalrangan pantejposedanton. Li turnis sin al li:
— Mi esperas, ke ankaŭ vi estas informiĝinta pri la aferoj.
— Mi ne estas sperta pri la politiko.
— Hoho! — protestis koloniulo, nomata Haynes, cetere li estis la sekretario de la Granda Plenum-Komitato —, ĉi tie estas nenia politiko. Ni estas negocistoj.
— Kompreneble — diris Farlane. — Mi pensis tiel, ĉu vi ĉirkaŭrigardis ĉi tie. Mi vidis vin kelkfoje vagadi rajdante sur ĉevalo…
— Ĝi estis nur promenrajdado — diris John modeste.
— Laŭ mi, sinjoroj — diris Larsen —, ni devus prezenti memorandon al lia ekscelenco en kiu ni petus urĝe harmonii la disponojn de la kulto-registaro kun la ekzist-interesoj de la kolonia industrio.
— Kaj estas neeble revizii la kontraktojn! — kriis la tre dika kaj lentuga Renenkamp. — La kontrakt-sistemo, kiun planas la registaro, mortigas la negocon. Fine ja ĝi estas agrara ŝtato. Nur tial estas inde produkti ĉi tie, ĉar estas kulioj. Kaj la nocio de kulio signifas, ke li estas malmultekosta kaj senpretenda! Okazos neebla situacio, se sekve de la sistemo de la gubernatoro, la hinda kulio fariĝos klaskonscia, eŭropana proletaro, postulanta aranĝi la salajrojn!