— La indignita diskuto ĉiam pli intensiĝis.
— La kolonio ĉu estas negoco aŭ ne! Ni investis milionojn en la kolonion, ĉar ni esperis sanan politikon! Ne estis inde riski tiom por akiri malatan profiton!
— Ĉu malatűlta profito?! — interrompis Van Dongen. Mi legis en la bilanco, ke la importo estis kvincen sepdek du milionoj kaj la eksporto estis sepcent naŭdek unu milionoj. Ducent dudek naŭ milionoj ne estas tiel malgranda profito.
— Sed ĝi estis jam tricent milionoj, okaze de alia politiko! Kaj kio estas la garantio, ke ĝi ne reduktiĝos de jaro al jaro, se oni multekostigos la laborforton, se ni ne povas fari longdaŭrajn kontraktojn, se ni devas konstrui konstante.
— Sed sub la antaŭa gubernatoro Javo estis plena de fajrokovejoj kaj sekretaj societoj. Okazis murdoj! — kriis Van Dongen. — Tiu ĉi gubernatoro vidas bone, ke la indiĝenoj estas malkontentaj.
— Kion do valoras la maŝinpafiloj? — kriis Larsen. — Ni lernu de Anglio! Tiuj ne permesis ŝercojn kontraŭ si en la kolonioj.
— Ba! La angloj permesas ĉie aŭtonomion! — frapis Van Dongen sur la tablon.
— Ne ridingidu vin! — kriis Van der Brock ekzeltite. La anglaj aŭtonomioj estas multe pli favoraj al la industrio, ol nia nederlanda administracio!
Dume ili drinkis konstante. Ili ruĝiĝis, frapadis, ŝvitegis kaj mendis denove drinkaĵon. Farlane diris nenion ĝis nun. Trankvila mangesto sufiĉis, ke ĉiu eksilentu, poste li diris mallaŭte:
— Vi ne parolis ĝuste pri la esenco. Laŭ mi, direkti kolonion estas nur kun aŭtoritato, per la simboloj de la potenco. La gubernatoro konstruigas, reviziigas niajn kuracistojn, mildigas la kontraktojn. Kial? Ke la indiĝenoj vivu en paco… Se tio do sukcesos, tiam li pravas. Nur tio pravigos la gubernatoron, se ne estos sekretaj societoj, ne estos fajrokovejoj kaj ribeloj. Nu, laŭ mi… tiuj estos.
Li eksilentis. Ili komprenis Farlane-on. Se la disponojn de la gubernatoro ne sekvos la plej granda trankvilo, li fiaskos. Kaj ili sciis, se Farlane volas, tiam estos trankivlo.
— Mi komprenas — diris Van Dongen —, oni zorogs iel pri kelkaj tiaj eventoj, kiuj pruvos, ke la saĝo kaj la boneco de la gubernatoro nur igos la indiĝenojn tro memfidaj kaj ili ribelados.
— Kaj se estos tiel? — demandis Larsen akre.
— Tiam vi faros ĝin! — kriis Van Dongen flamiĝeme. Indigna bruo estiĝis ĉirkaŭ li. Suspektigo! Ili protestas! Nun Nore salte leviĝis de sur sia loko subite, ŝi ne povis vidi sian patron solan en tiu svarmado. Ŝi turnis sin rekte al Farlane:
— Kompreneble vi atendos la ekscititan ribelon en Singapuro, en Bombajo! Kaj la malpli gravajn koloniulojn, kiuj ne povos forvojaĝi, la kolportistojn kaj la laborantajn kuracistojn murdos la indiĝenoj, kiujn vi pelis en ribelon por fiaskigi la gubernatoron!
— Ni ne diskutas kun virinoj — diris Farlane ĝentile.
Nun okazis neatendita afero. Lindsay ekstaris, kvankam li venis kun tiu intenco, ke li intervenos en nenion. Nun tamen li devis paroli. Li devis!
— Karaj sinjoroj, mi multe ĉevalrajdis dum la pasintaj tagoj kaj mi ĉirkaŭrigardis iomete. Mi konstatis ekzemple, ke sur kelkaj plantejoj oni komencas intermiksi en komunaj barakoj la ĉinajn kuliojn kun la malajoj. Kvankam vi scias bone, ke ili ne povas elteni unu la alian. Sur la plantejoj de Haynes kaj Larsen, mi aŭdis tiel, ke oni volas foveturigi ĉiujn virinojn, kiuj ne havas kontrakton. Inter aliaj la edzinojn de la kulioj. Kvankam la kulioj ne povas vivi tiel. Ankaŭ tion mi aŭdis, ke oni dungus malpli multe da laboristoj sur tro grandaj terenoj, kion tiuj homoj ne eltenos longe. Vi jam do esence preparis la ribelon. Mi nur tial diras ĝin, ĉar vi ne diskutas kun virinoj. Sed nun estas nenio pri kio diskuti. Se okazos ribelo ie, mi publikigos tiujn indikojn en pluraj gravaj eŭropaj ĵurnaloj.
En la subita silento Van Dongen salte leviĝis de sur sia loko kaj ruĝiĝinte, ambaŭmane frapadis la tablon.
— Se estas vere, kion Lindsay diris, tiam vi ĉiuj estos enkarcerigitaj!
La rigardo de Nora mirante radiis al John. La kolosa Larsen regajnis sian voĉon la unua kaj kriis blanka kiel neĝo.
— Tiu laktobuŝulo mensogis per ĉiuj siaj vortoj.
Oni tute ne vidis la pugnon de John. Kvazaŭ fulmo, tiel rapide ĝi moviĝis tra la aero, io krakis kaj la grandega korpo falis dorsen, kiel trafito de apopleksio, tra la tablo, poste li sterniĝis sur la planko inter granda bruo kaj krakado. La okuloj de John ĉirkaŭrigardis kun malvarm, flava ekrigardo, li ridetis strange kaj ektremetis liaj nazloboj. Li demandis tre mallaŭte:
— Ĉu iu havas la saman opinion de la ĵus parolinto?
La ĵus parolinto kuŝis ĉe la piedo de la verŝ-stablo kun rompita makzelo kaj kun krevetinta kranio. Lian opinion, almenaŭ laŭte, la sinjoroj ne akceptis.
— Se vi volas batalon, estu batalo. Venu, Van Dongen!
Oni eĉ tiam staris konsternite kaj mute, kiam John, Nora kaj la nederlandano forlasi la klubon.
— Bone, Lindsay, vi, ŝajnas, tamen ne falis malproksimen de via arbo — diris Van Dongen. — Pardonu min, sed mi nun tuj devas iri al la guberniejo. Zounds! Kiel fortajn pugnojn vi havas…
Kion parolis Van Dongen ĉe la gubernatoro, tio ne diskoniĝis, sed vespere kaporalo vizitis Lindsay-on, kunportante sigelitan leteron, en kiu lia ekscelenco grafo Sighoffen invitas John-on por aŭdienco sekvan tagon, en la palacon de la guberniejo. John enpoŝigis la leteron, poste li venigis Morland-on.
— Aŭskultu min, Morland! Vi ŝtelis kaj trompis evidente ĉi tie, dum jaroj vi bankrotigis vian mastro kun granda fervoro. Mi ne enkarcerigos vin, sed tuj iru, kaj se mi ankoraŭ nur foje ekvidos vin sur la tereno de la bieno, sen ĉiu plua demando mi batos vin per skurĝo, ĝis vi kripliĝos dum via tuta vivo. Ŝanĝo de l’ front! For!
Morland foriris senvortre.
Nenio tralikiĝis el tio, kion la gubernatoro parolis kun John dum la aŭdienco, sed sekvan tagon en ĉiu ĵurnalo aperis anonco pri tio, ke lia ekscelenco nomumis Arturon Lindsay referento pri industriaj aferoj, li komisiis lin per la kontrolo de ĉiu plantejo en Javo, kaj li devigis lin konstati, ĉu oni ne sabotas la administraciajn institutojn per tiaj rimedoj, kiuj elĉerpas la kriteriojn de la kontraŭŝtataj krimoj. Kontraŭ tiuj plantejposedantoj oni komencas kriminalan proceson, kaj iliaj bienoj estos submetitaj al ŝtata kontrolo.
Duonhoron post la apero de la ĵurnaloj pafo knalis el malantaŭ mimozheĝo, kaj la korkoĉapelo de John falis sur la asfalton truita…
Kiuj de antaŭ ĉiu avideco de la vivo submetinte sian atenton al la saĝa volo, fuĝas al la sankta enigmo de la umbiliko de Budho per siaj pensoj, tiuj forgesas la morton.
Kies koro kaj cerbo ne dependas de la vivo, kaj li ne timas la forpason, ties animo ne vagados al pluaj ekzistadoj.
Tiu homo ne suferas kaj ne ĝojas, ĉar li scias, ke ĝojo aŭ sufero same estas la trompa, malsaneca, feliĉa satato de la konscio de la vivo. Li atendas pecience, ke finiĝus sia ekzisto, espereble la lasta, kaj li nur iras, iras por serĉis la dagoba-ojn unu post la alia, sub kiuj oni gardas po unu peceton de la disportitaj kaj dividitaj je kavrdek mil partoj de la surteraj restaĵoj de Budho.
Kiam iu rezignis ĉion, li trovis la Ĉion.
Tiu homon post la plenumiĝinta kaj lasta ekzistado atendas la Nirvano.
La Perfekta Iluminiĝinto instruis tiel, sub la sankta Bo-arbo en la proksimo de Gaya…
***
Unu monaton li ne vidis la vizaĝon de Vo-Min-Ha. Li pensis pri tio, kiam li revenis el Phnom Penh, kun sia kompanio, kies nombro reduktiĝis je triono, kie ili subpremis la ribelon de la tribo khmer. Nun jam li sciis tre bone, ke li estas forta homo. Ekstere li aspektis eĉ pli magra, sed la tenaco de la animo kaj la korpo unuiĝis en li nepereigebla, ŝtala volo. La natraireblaj marĉoj de la lagoj Tonlé-sap, la mortaj fetoroj kaj vapor-dikaj, varmegaj nebuloj faras mortiga la regionon de Kamboĝo. Dum marŝado nur simple tie kaj ĉi tie falis iu el la vico mortinta. Eble lia koro ŝimiĝis, aŭ putriĝis lia sango pro tiu kadavrogusta tero. Poste atako kontraŭ la vilaĝoj de la khmer-oj, konsistantaj el surfostaj domaĉoj! Ili okupis ĉiun kabanon de la kampong-oj post aparta proksimbatalo, ili devis mortigi ĉiun loĝanton per bajoneto aŭ per kolbo, de sur ĉiu arbo kaj el rokegfendo venenitaj sagoj kaj bone celitaj ardez-gruzelpecoj flugis fare de nevideblaj manoj kaj tiuj mortigis la soldatojn. Sed kiam la superakvego de la lagoj Tonlé-sap kunportis la mortigan ŝlimon al la regiono de la malsupra Mekongo, ĝi kundrivis la lastajn, karbiĝintaj fostojn, la senmastrajn potojn kaj ankaŭ la frakasitajn indiĝenajn korpojn de la forbruliĝintaj vilaĝoj. Kiam la akvonivelo malleviĝis, jam nur la geografoj povintus trovi sub la virga, senlima ŝlimotavolo la restaĵojn de la khmer-aj triboj, vivantaj kaj evoluantaj ankoraŭ antaŭ du monatoj.