Выбрать главу

Ivan Barkov

Kojonov Luĉjo

el la rusa lingvo tradukis Valentin Melnikov

Antaŭparolo de la tradukinto

Kojonov Luĉjo (originala titolo: Luka Mudiŝĉev) estas la plej konata ruslingva erotika poemo, kiu havas senduban, kvankam ofte subtaksatan, influon al la tuta rusa kulturo. Interalie tiu poemo ĉiam estis tre populara en militistaj lernejoj kaj oficira medio, multaj sciis ĝin parkere.

La verko priskribas fakte tragikan eventon, sed, pro trafe elektita stilo kaj tono, neniu leganto perceptas tion kiel tragedion. Ĝi estas amuza (ankaŭ am-uza!) fabelo por plenkreskuloj. La moralo aperas en la prologo: necesas esti singarda en seksa vivo. Dum 150 jaroj tiu penso neniom malaktualiĝis kaj post apero de aidoso ekhavis novajn nuancojn…

Tiu ĉi poemo, samkiel ĉiuj rusaj «maldecaj» poemoj, estis tradicie atribuata al Ivan Barkov — fama poeto de XVIII jc., kies multaj versaĵoj estas vere ŝokaj. Tamen simpla logiko neas tion: en la kvina parto de la poemo estas menciite, ke la praavo de la protagonisto vivis en la tempo de Jekaterina (t.e. inter 1762 kaj 1796), do Luĉjo mem devis naskiĝi komence de XIX jc. kaj, evidente, Barkov (1732–1768) ne povis tion priskribi.

La stilo kaj metriko de Luĉjo estas tipaj por la epoko de A. Puŝkin (post 1820), kelkloke la poemo memorigas kelkajn poemojn de Puŝkin, verkitajn en 1830–1833 (Mia genealogio, Jezerskij, Kupra rajdanto k.a.) kaj sprite parodias tiujn. Do, la poemo estas kreita, kaj la priskribataj en ĝi eventoj okazas, ĉirkaŭ 1835. Kutime oni parodias nur vivantajn aŭtorojn, des pli se temas pri tia genio kiel Puŝkin (1799–1837). Evidente, la aŭtoro de Luĉjo konis la menciitajn poemojn de Puŝkin ankoraŭ en manuskriptoj (ĉar Jezerskij estis presita nur en 1836, Kupra rajdanto en 1837), do li estis persono, proksima al la rondo de Puŝkin. Probable la aŭtoro de Kojonov Luĉjo estas la frato de Aleksandr Puŝkin — Leo. Tion indikas pluraj faktoj kaj pri tio konsentas diversaj literaturologoj.

Certe la poemo estis malpermesita fare de cenzuro. Antaŭ 1917 la moralon gardis eklezio, poste aperis komunistpartia cenzuro, multe pli severa kaj cinika ol la eklezia. Nur post falo de la komunista diktaturo aperis ebleco eldoni la poemon en Ruslando kaj ĝi estas publikigita en Literaturnoje obozrenije (Literatura Revuo) – 1991/11. Tri antaŭaj eksterlandaj eldonoj (1969–1982) estas neplenaj kaj neatingeblaj por la rusa leganto.

Dum pli ol 150-jara cirkulado de la poemo en manskribitaj kopioj aperis multaj versioj, kelkaj el ili estas tute fuŝaj. Mi disponas tri diversajn variantojn, el kiuj mi klopodis restaŭri la plej plenan kaj adekvatan tekston. Foje tio estis preskaŭ neebla kaj oni povas pri tio bedaŭri, sed povas ankaŭ ĝoji — ja tio pruvas, ke la poemo iĝis vere popola kreaĵo, parto de la nacia kulturo. Havante diversajn versiojn de unu strofo, mi ĉiam klopodis elekti la plej majstran kaj spritan, sed se tio ne eblis — mi penis konsideri dum la tradukado ĉiujn versiojn.

La poemo estas verkita per simpla parola lingvaĵo. Specialaj rusaj realaĵoj en ĝi preskaŭ ne aperas, do ne estis bezono enkonduki glosindajn vortojn, kaj necesas nur minimumaj klarigoj. La malnovan rusan mezurunuon «verŝok» mi rekalkulis al pli internacie konata colo (iam uzita ankaŭ en Ruslando). La strato Polanka, situanta trans la rivero Moskvo (se rigardi de la urbocentro), malgraŭ ĉiuj revolucioj kaj rekonstruoj konservis ĝis nun sian malnovan nomon kaj multajn dometojn de XVIII–XIX jc.

En la genealogio de Luĉjo estas menciita regado de kelkaj plej konataj rusaj caroj, nome:

Johano IV (la Terura) (1530–1584, regis ekde 1547), fama pro sia krueleco kaj maljustaj reprezalioj;

Petro I (la Granda) (1672–1725, regis ekde 1689): eminenta reformisto, establis kontaktojn kun Eŭropo, organizis la unuan regulan armeon en Rusio. La batalo apud urbo Poltavo (nuntempe — provinca centro de Ukrainio) okazis en 1709 dum la milito kontraŭ Svedio;

Jekaterina II (la Granda) (1729–1796, regis ekde 1762), konata kiel «klera» imperiestrino; dum ŝia rego faris karieron pluraj eminentaj militistoj kaj politikistoj.

Mi esperas, ke la poemo estos interesa por legantoj en diversaj landoj, ĉar ĝi montros al ili tute nekonatan tavolon de la rusa literaturo.

Valentin Melnikov

Prologo

Beatas – kiu fikas june, kaj olde – fekas en kviet', konsumas vodkon oportune, neniun kredas malgraŭ pet'.
Riĉecon, gloron al virino donacis bene la natur', estigis fendon sub la sino, kaj nomis «piĉo» por plezur'.
Ludilo estas ĝi laŭ plaĉo, pro tio estas nomo – «piĉ'». Kaj, kvazaŭ muskaptila kaĝo, por ĉiuj malfermita niĉ',
ĝi antaŭ ĉiuj ni paradas, la viramasojn logas plej, kaj povra kac' en ĝi flugadas, kvazaŭ pasero en grenej'.
Ho vi, edzinoj kaj vidvinoj! Fraŭlinoj kun himen' fortika! Permesu skize, sen terminoj rakonti pri agado fika.
Libere uzi vian piĉon sen stulta honto, por kontent'. Permesu solan nur kondiĉon prezenti por via atent':
Valoras la fikado rara, ju pli malofta – des pli kara, sed gardu vin la Eternul' kontraŭ fikado sen regul'!
Ja pro pasio ĉi senbrida aperos nepre plago hida, kaj ne satigos tiam vin plej ordinara kacofin'.

Parto unua

En moskva domo duetaĝa bonordis ĉiam en ekzist' kaj pompis per belec' vizaĝa vidvin' de certa negocist'.
La forpasinta edz' unua ne oldis – tamen laŭ destin' lin pro afero edzintrua senglora trafis vivofin'.
Ke sube ĉiuj inoj feblas – al vi konatas tiu ver', Sed pli fikema ne troveblas ankoraŭ sur la tuta ter'.
La negocisto – edzo ŝia – kvieta estis, senpasia, sed laŭ ordono de l' edzin' dekfoje tage fikis ŝin.
Okazis: li apenaŭ iras, La kac' ne staras – en ignor' nenion aŭdi ŝi deziras: egale fiku, eĉ kun plor'!
Ĉu tian vivon en koŝmaro eltenis iu? Kaj post jaro foriris povra negocist' al mond' sen fikoj kaj sen trist'.
Kaj la vidvino, efektive senpova kontraŭ la dezir', komencis ĉie – dekstre, live – proponi sin al ajna vir'.
Ŝin fikis junaj kaj adoltaj, pliaĝaj kaj entute oldaj, do preskaŭ ĉiu, se ne pigris, en la vidvinan piĉon migris.

Parto dua

Tri jaroj da fikado forta jam pasis sonĝe. Post kulmin' sopiroj kun turmento morta penetris koron de l' vidvin'.
Enuas antaŭ ŝi bravuloj kaj vane revas pri amor'. Torentas larmoj el okuloj, konstante premas ŝin angor'.