Выбрать главу
Bonvolu doni nun permeson, ke mi ekspliku sen erar' kaj vi ricevu la impreson pri tuta Luĉja parencar'.
Tre noblan havis li devenon: prauloj de l' malriĉa dand' posedis kampojn kaj bienojn kaj kacojn de enorma grand'.
Kaj ĉiam tra generacioj da tiuj kacoj sekvis ĉen' – kiel hered' de tradicioj, simile al la patra ben'.
Kojonov, laŭ la nom' – Porfirij al car' Johano servis, ĉar per l' kac' halterojn suprentiri li povis por amuz' de Car'.
Kaj laŭ Johana ordonemo Porfirij ĉiam sen problemo per la kruela kac' mortbatis servistojn, kiujn Car' malŝatis.
Kaj sekvis lin Kojonov Savva – dum Petra temp' lin trafis glor' – kanonojn en batal' Poltava per l' kac' purigis kun fervor'.
Kaj dum Jekaterina rego dank' al grandeco de l' kacego Kojonov Leo – general' – honoron ĝuis sen rival'.
Verdire, famis per stupido la famili' ekde aper', sed grandaj kacoj en rigido – estis objekto por fier'.
Jam Luĉja avo sen skrupulo fordrinkis ĉion ĝis moner', kaj nia Luĉjo – povra ulo – denaske restis en mizer'.
Lin ne dorlotis dia graco, kaj povus diri mi pri li: la sorto dotis lin per kaco, tamen nenion donis pli.

Parto sesa

Alvenis jam vesper' la dua. L' vidvino en soleca sid' jam revas pri la gast' malfrua, kaj tempo pasas sen rapid'.
Ŝi ne forgesis sin sublavi en roza akvo, laŭ la ŝat', kaj, por malbonon ne ekhavi, la piĉon ŝmiris per pomad'.
Ŝi grandan kacon ja ne timis, sed tutegale, laŭ natur' al Luĉja kac' ŝi ne kutimis, do devis pensi pri sekur'.
Sed jen – sonor'! Momento ĝua! Minuto pasis, kaj la dua, – aperis dece kaj sen hast' delonge atendita gast'.
Jen antaŭ ŝi solide staris sinjoro digna, kun impon'. Li per drinkula baso knaris: «Nobel' Kojonov – je dispon'!»
Li laŭaspekte tute bravis: vestita kiel vera dand', razita glate. Kaj ne gravis odoro de kutima brand'.
«Ho, tre agrablas vin renkonti, pri vi cirkulas bona fam'» – dirinte jenajn vortojn, honti komencis la vidvino jam.
«Jes, povus mi fieri inde pri mia povo, sen vantem', sed, ol aliajn kredi blinde, prefere konvinkiĝu mem.»
Kaj plue kun la sama senco ekfluis la babil-torent'. Sed ŝin obsedis sola penso: komenci fikon sen atend'.
Por ne malhelpi la babilon Matrjona iris al la pord', eksidis tie post ŝirmilon kaj trikas ŝtrumpon en bonord'.
L' vidvin' kun Luĉjo – en izolo! Do ŝi jam tremas pro ekscit', en ŝia sango regas bolo, pasio vokas ŝin al lit'.
Kun Luĉjo en duop' sidante, pro la avido sen rezon', komencis ŝi palpeti lante en poŝ' de lia pantalon'.
Kaj sub la tuŝ' de ŝia mano leviĝis tuj de Luĉjo kac', kvazaŭ kuraĝa armeano – potenca, forta en aŭdac'.
Palpinte l' kacon, tuj ekardis vidvino, reve pri la pek', tenere, dolĉe lin rigardis, kaj flustris softe: «Luĉjo, ek!»
Kaj jam senĝene antaŭ li demetas robon kaj babuŝojn, nudigas bruston ĝis tali', invitas ĝui kunan kuŝon.
Do ankaŭ Luĉjo tuj ekprancis, celante ŝin kun fola strab', kacegon sian li balancis similan al mortiga klab',
surliten la vidvinon puŝis, ĉemizon ŝian tiris sor, per tuta korp' sur ŝin ekkuŝis la kacon ŝovis sen pudor'.
Eksentis la vidvin' malbonon – kvazaŭ enhavus ŝi timonon. Komencis krii ŝi kaj jelpi, sanktulojn ĉiujn vokis helpi.
Teruras ŝia krio gorĝa – ne aŭdas Luĉjo. – Laŭtas plor'. – Li spiras kiel balgo forĝa kaj fikas, fikas kun fervor'!
L' parigistin' pro tia ĝemo eĉ perdis maŝon dum la trik'. Kaj flustras ŝi en tima tremo: «Nu, li mortigos ŝin per fik'!»
Sed post hezito dum momento, kun ŝtrumpo kaj trikila par' Matrjona kure, kvazaŭ vento, rapidas al la buduar'.
Matrjona buduaren kuras – l' vidvin' senfortas. Per falus' penetris Luĉjo al anus' kaj ankaŭ bugre ŝin torturas.
Por rompi la turmentajn fikojn, Matrjona nun en maltrankvil' jen lian pugon, jen testikojn komencis piki per trikil'.
Ekmuĝis li kiel leono, faligis planken ŝin sen vort', per longa kaco – draŝbastono surkape frapis ŝin ĝis mort'.
Sed la vidvino lertan movon (ankoraŭ pulsis ŝia kor') sukcesis: kaptis la ĉurovojn de Luĉjo – kaj deŝiris for.
Sed por Matrjona mavas fato: mortigis li per kacobato ŝin kvazaŭ muŝon, dum moment', kaj falis mem sen viva sent'.

Epilogo

Troviĝis tie sekvatage vidvin' – kun tru' ĝis umbilik', parigistin', murdita plage, Kojonov Luĉjo sen testik', kaj naŭ kompletoj por la trik'.
Kadavro de Matrjona mute trikilon tenis eĉ post frap' – kun piĉ' nedamaĝita tute, sed tamen kun rompita kap'!