La aŭkciestro jam atendis lin en la domo de Johano River . Krom ili estis tie nur tri homoj: Johano River , la maljunulino kaj ilia filino: ĉirkaŭ kvindekjara, maljuna fraŭlino. Ŝi kuraĝis laŭte plori; la aliaj fermis sin en la malĝojon. Pal malfacile toleris la larmojn. Vane li provis sugesti al si, ke tio estas banala ĉiutagaĵo; li ne povis sendependigi sin de la malespero de la tri maljunaj homoj, kiuj estis ĉiam laborantaj. Jen la rezulto: mizero kaj poste maldigna morto. La nebulo penetris en la ĉambron, kiu estis tre pura. (Oni vidu, sur kiajn homojn frapos la klabo de la aŭkciestro).
Pal tute perdis la emon havi ion komunan kun tiu ĉi afero. Ankaŭ la juĝeja aŭkciisto estis en embaraso. Li tusetadis. Ili ambaŭ provis konsoli la filinon de River , kiu ploris eĉ pli pasie. Jen la tempo jam alvenis. La grizaj mebloj kuntiris sin eĉ pli ol antaŭe. Oni apenaŭ vidis en la nebulo, sed neniu proponis lumigon. Esti io tre stranga...
– Venas neniu – diris la aŭkciisto. – Tiu ĉi estas la plej stranga aŭkcio de mia vivo. Li komencis kontroli siajn paperojn, ĉu la anonco de la aŭkcio okazis laŭ la leĝaj reguloj.
Ili atendis iom. Dum la atendado Johano River rakontis sian historion. Poste oni silentis. Neniu venis.
– Strange – diris la aŭkciisto.
Johano River diris:
– Mi aŭdis ion, sed mi ne kredis, ke tio povas okazi en tiu ĉi loko. Sed laŭ la onidiro oni ne venos aŭkcii. Oni kredas, ke estas maljuste...
La aŭkciisto diris:
– Sinjoro Advokato, kion ni faru? Ĉu ni komencu?
– Al kiu? Neniu venis...
– Sed vi mem. Vi povas aĉeti...
Pal indigne forigis de si tiun penson.
– Ne, mi ne volas.
La aŭkciisto rapide pretigis la protokolon, ke neniu venu intertempe, kaj post seka saluto, sed post iom emfaza manpremo, li foriĝis. Pal mem preskaŭ kuris el la konfuzo de larmoj, ĝojo kaj danko.
– Kiom tio valoras? Ili tamen dronos.
Sed io traradiis la nebulon, kaj tiel estis bone. Por la mizeruloj.
* * *
– Nu kiel estis? – demandis Pedro .
– Neniel.
– Neniel?
– Ne estis aŭkcio. Ne venis aŭkciantoj. La vilaĝo estis solidara kun River .
– Sed vi estis tie. Vi povis aĉeti la tutan balaaĵon por unu krono.
– Mi ne estas ekzekutisto kaj ne volas igi homojn pendigi sin.
– Iru amiketo, kaj estu pastro. ( Pedro nun ne estis trankvila). Ĉu vi ne komprenas, kia plezuro de la ĉaso estas elkalkuli ĉiun sekvan paŝon de la viktimo kaj logi ĝin en la kaptilon, por piki, mordi aŭ pafi ĝin tie? Ĉu vi ne komprenas la plezuron de tia ĉasado? Tio interesas min pli ol virinoj, aŭ kio ajn en tiu ĉi vivo. Mi volas senti mian forton!
Pedro estis sendube freneza ekzemplero de sia tempo. Sed sola li ne estis. Nun liaj belaj, brunaj okuloj brulis.
Pal ekangoris. Li estis tre ekscitita. Li ne komprenis, ke li povas paroli senpasie, malgaje.
– Tion mi ne komprenas. Eĉ ne volas kompreni. Kompreneble ni ne povos kunlabori plu!
Pedro denove estis la sama, glata kaj amika ĝentilulo.
– Kiel vi volas. Mi bedaŭras tion kaj esperas, ke vi iom post iom saĝiĝos kaj ke vi restos diskreta. Se vi estas scivola, sciu do, ke vi ne helpis tiujn mizerulojn. Mi tamen aĉetos eĉ la ŝipojn de tiu azeno. Ĉar mi estas la leĝo. Kaj tiel estas bone. Por mi...
* * *
Sed okazis alimaniere. Pal ne plu laboris ĉe Pedro , sed la dua aŭkcio famiĝis kaj iu kolego rakontis al li kiel ĝi okazis.
Pal verŝajne mem famiĝis en la komunumo de River , kaj lia absurda “heroaĵo” surprize enkondigis tute decidan solidarecon inter la homoj. Johano River iĝis simbolo de la senkulpa sufero. Oni devas lin savi, diris ĉiuj. Kiam la dua aŭkcio komenciĝis, la tuta komunumo ĉeestis. Viroj, kiuj havis laboron, restis hejme por ke ili povu ĉeesti; virinoj ne zorgis pri la lavado kaj ili venis el la kuirejoj rekte kun tukoj surkape kaj kun laŭta parolo survoje. Minace malhelaj grandaj figuroj, metiistoj, riverlaboristoj, aperis kun siaj laboriloj, kun bastonoj. La korto de la domo, kie la aŭkcio devis okazi, estis silenta. Estis ia profunda, danĝera silento. Kiam Pedro alvenis, kvin-ses el la plej gigantaj laboristoj ĉirkaŭis lin. Ili diris nenion, sed iom post iom ili estis tute proksime al li; ili faris nenion, nur rigardis. Pedro provis esti supereca:
– Bonvolu lasi al mi lokon. Kial...
Oni alrigardis lin. Neniu respondis. Pedro eksilentis. Li komprenis, ke li ne povas protesti kontraŭ rigardoj. Li ne sentis sin nun certa. Ni vidos... li pensis en si. Estis stranga sento de izoliĝo.
La aŭkcio komenciĝis.
– 200 – kriis unu el la komunumanoj. Estis ridinde malalta sumo. Pedro havis kun si pseŭdan aĉetanton.
– 210 – tiu kriis, sed tuj li ĉesigis sian agemon, ĉar rigardoj, malamikaj, kun muta minaco de morto direktiĝis al li.
– 211 – kriis la sama komunumano. Nun ĉiu silentis. Pedro ekmoviĝis kaj volis plialtigi la sumon. Sed antaŭ ol li ekmovis sin, oni turnis sin mute al li. Li sentis same kiel lia helpanto. Li estis prudenta kaj sciis, ke nun li estas pli proksime al la morto ol iam ajn. Nur eta fajrero kaj la pasioj ekflamos. Estis morta silento. Nun Pedro estis ĉasata. La komunumanoj havis la saman volon. En la silento obtuze falis la tri frapoj de la aŭkciisto... Pedro rapide kuris al sia aŭto.
Johano River liberiĝis de la premo. La loĝantaro dividis inter si la vendoprezon kaj redonis al Johano la domon. Sed pri tio oni parolis nur poste.
La liberiga ridego post la morta silento tiam ektondris, kiam Pedro atingis sian aŭton. Li malaperis el la scenejo ege rapide. Lia helpanto jam pli frue fuĝis. Sed ĉiuj, kiuj restis, ridis aŭ ploris. Ĝenerale viroj ridis, virinoj ploris, sed tiurilate ne estis ia disciplino. La nebulo malaperis.
Estis bone tiel. Por ili mem.
LA VEKIĜO
Super la domo, kie la junuloj interparolis, la atmosfero estis maltrankvila. Flugatakoj skuadis la urbon.
– Ili komencas denove. Ne gravas! Kaj kiel estis poste?
– Nu vi scias, ni estis tute junaj, preskaŭ nur buboj, tuj post la abiturienta ekzameno. Viglaj kaj ludemaj. Hundidoj sen pripensoj kaj sen respondeco. Ni promenis en la granda urbo, kiun ni ne konis, kaj kien ni alvenis la saman tagon. Subite ni eksentis la bezonon por nova societo. Mia amiko proponis, ke ni alparolu po unu knabino sur la strato, sed mi riproĉis lin pro absoluta manko de vera aventuremo. Alparoli knabinon surstrate, kia banalaĵo! Sed mi diris al li: “Nun ni vizitos familion kaj interkoniĝos kun la ĉarma filino de la domo.” Mia amiko faris ŝvebajn gestojn ĉirkaŭ sia tempio kaj grimacis demande. Li diris ke mi tiel ade praktikas la idiotecon, kvazaŭ mi estus profesia idioto, idiotisto. Ni same ne konas tiun ĉi urbon, kiel Kuvajton. Mi demandis, kio estas Kuvajto. Li diris, ke ĝi estas urbo ĉe la Persa Golfo. “Vi volas fanfaroni pri via scio”, mi diris, “sed vi havas malpli da fantazio ol virga pediko. Mi montros al vi, ke ni vizitos hodiaŭ familion en tiu ĉi urbo”. Li rimarkis, ke mi jam havas planon, kaj iĝis pli respektema al mi. Li ne montris tion ankoraŭ; li bruis kaj insultis min laŭ la stilo de knabaĉoj, sed kun kreskanta admiro. Li argumentis, ke ni ne povas scii en kiuj familioj estas belaj knabinoj, kaj sekve la tuta afero estas stultaĵo. Sed mi insistis, ke ne gravas. Ni ja povas provi la bonŝancon kaj li ne timu: mi aranĝos la reston. Mi havas ja pli da fantazio ol abiturienta pediko. Mi efektive posedis fantazion en abundo. Mi volis uzi la recepton de la detektivromanoj kaj iri ien, kie ni rolos kiel kontrolantoj de la akvomezura instituto, kaj se ni havos bonŝancon, ni komencos agrablan interrilaton kun iu el la troveblaj virinoj. Sed pri tio mi ne parolis. Ni vetis. Mia tasko estis eniri en fremdan loĝejon kaj pasigi tie kvaronhoron kaj adiaŭi en plena amikeco. Inter la kondiĉoj estis, ke mi ne rajtas komenci ĉe la eniro per artifiko kaj diri, ke ni vetis kun mia amiko kajtielplu, kaj ke devas esti la unua loĝejo kiu estos la scenejo de la privetita agado. Tiel estis.