Выбрать главу

– Nu, kaj?

– Nu, kaj ni eniris telefonejon por elekti adreson. Mi elektis bonsonan nomon, arkitekton; ne estis malfacile trovi sur la urbokarto, kie estas la strato: la familio loĝis ĉe la ĉefa strato, kaj tute simple mi sonorigis sur la pordo.

– Ni nur baldaŭ povos supreniri – diris tiu, kiu aŭskultis la rakonton.

– Ni restu prefere ĉi tie. Vi vidos, ke ili revenos.

– Nu, bone. Daŭrigu do... Estas streĉa historio.

– Jen la daŭrigo:

Ĉambristino malfermis la pordon. Ŝi estis modelo de ĉarmaj kaj samtempe impertinentaj ĉambristinoj. Mia kamarado havis emon halti ĉe la enirejo kaj resti ĉe la ĉambristino. Sed mi ne cedis al liaj rigardoj. Mi estis “en bona formo”. Mi demandis, ĉu fraŭlino N. estas hejme? Mia kamarado ridaĉis malice. Nun montriĝos, ke fraŭlino N. ne ekzistas. Sed mi estis certa kaj efektive mi havis bonŝancon. Fraŭlino N. ekzistis kaj eĉ jam venis el la ĉambro por akcepti nin. Ŝi demandis: “Ĉu vi jam alvenis” kaj ŝi aldonis tre afablan “Koran bonvenon!”

Tiu akcepto embarasis min kaj eĉ pli mian, cetere aŭdacan kamaradon, kvankam lia kuraĝo havis iaspecan socian limon. Li estis komencanto en la fako de Casanova , sed liaj viktimoj estis ĉiam servistinoj. Li tute ne estis intelekta tipo. Ni sidis tie hezitemaj kaj timantaj. Ankaŭ mi estus preferinta esti ekstere. Ni ricevis strangan helpon de la hazardo. Nun la problemo estis, ĉu ni povos eluzi ĝin aŭ ne. Kiujn atendis la knabino? Mi estis tiel konfuzita, ke mi eĉ ne sciis, kia ŝi estas; mi ne alrigardis ŝin, nur aŭskultis la unuajn konvenciajn vortojn, kaj sub mia embaraso la melodia, juna voĉo sorbiĝis en mia konscio, kiel tre agrabla plezuro. Agrabla, sed danĝera, mi pensis. Ni estis jam en la bela salono de la familio...

– de kie oni baldaŭ elĵetis vin – diris la aŭskultanto de la rakonto. – Vi pravis, la aeroplanoj revenas. Estas denove alarmo!

– Ni restu do trankvile ĉi tie. Ĉu mi daŭrigu?

– Kompreneble.

– Ne estis tiel simple. Neniu elĵetis nin. Ni eksidis en la salono, kies detalojn mi ne perceptis, nur ĝian kulturan etoson; dum ni konversaciis, mi cerbumis, kiel ni povus ekscii kiuj nun ni estas . La fraŭlino komencis demandi pri siaj amikoj, Antono kaj Katerina , kaj mi diris, ke Antono fartas bone, tamen li bezonas iom da ripozo post la printempa ĉefsezono... mi time alrigardis ŝin, sed mi ne diris ion stultan... mi diris, ke Katerina -malvarmumis (mi supozis, ke Katerina  ne estas tiel kontraŭstara kiel Antono, kiam temas pri malvarmumoj), sed ĉiukaze ŝi jam fartas tute bone kaj ili ambaŭ kore salutas ŝin kaj ke ili jam antaŭe estis nin certigintaj, ke ni havos grandan plezuron interkoniĝante kun fraŭlino N., kion ni nun vere povas aserti. Mia amiko funkciis kiel bas-akompano kaj ĝis nun ĉio progresis bonege. Nun mi jam kuraĝis eĉ rekte alrigardi ŝin; ŝi ne povis esti pli maljuna ol 23-jara kaj verŝajne ne pli juna ol 19. Ŝia varma, agrabla, ne elstare bela vizaĝo kaj ŝia mallaŭta, bela kaj kultura voĉo vekis unue la sentojn kaj ne tuj la sensojn. Ŝi estis unu el tiuj virinoj, kiuj vere uzas siajn okulojn kiel fenestrojn de la animo. Ŝi gajnis de momento al momento pli kaj pli da simpatio. En la rulfajro de la demandoj mi ne havis tempon por ekhonti kaj pensi pri nia stulta ŝerco. Mi eĉ sentis ekscitan plezuron: jen estis ekvacio kun multaj nekonatoj, kaj jen ili komencis malpliiĝi. Ni proksimiĝis al la kompleta solvo. Jes, tio venis. Ĝi venis tiel, ke ŝi subite kaj bonhumore diris ion, per kio ŝi rigidigis la rideton sur nia vizaĝo. Nia sango haltis en niaj vejnoj: “Mi tute forgesas” ŝi diris “ke ni estas esperantistoj! Kial ni ne parolas Esperante ?” Tie sidis mia kamarado, subite paliĝinta, kaj tie sidis mi, atendanta la finon de la mondo. (Aŭskultu, nova signalo... Ili baldaŭ denove estos ĉi tie! Ne gravas, mi daŭrigas). Mi ne havis intereson pri Esperanto; eĉ malpli mia kamarado. Li havis tute aliajn ideojn ol la interfratiĝo de la homoj. Li estis forta ŝovinisto kaj poste li iĝis konvinkita partiano inter la brunĉemizuloj. Sed mi havis kuzon, kiu studis kaj propagandis Esperanton. Multe li ne kapablis paroli kaj iam mi aŭdis, ke li respondis al alparolo: “Pardonon, mi estas nur komencanto.” Per tiu ĉi frazo mi mokis kaj incitis lin konstante. Tiu ĉi frazo savis min por tiu ĉi momento. La alia esprimo, kiun mi konis en Esperanto, “Ĝis revido!”, ankoraŭ ne estis aktuala. Sed la unuan mi povis uzi, kaj sendante dankesprimon al la ĉielo pro la mankohavaj scioj de mia kuzo, mi diris al ŝi: “Pardonon, mi estas nur komencanto.” Mia kamarado, komprenante, ke la lasta vorto havas ian senkulpigan gravecon, diris kun la plej malbela prononco de la Esperanto-vorto: “Kommensando”. Tiel ni savis nin, kaj la afero ne prezentis komplikaĵojn dum la sekvaj du-tri minutoj, kvankam ni jam sciis, ke ni estos senmaskigitaj, kaj miaj genuoj komencis tremi, dum mi pensis pri la lasta, sed drama sceno, kiam mi devos forlasi tiun ĉi belan hejmon kun ĝia animo. Ni vidis neniun el la aliaj familianoj. Miaj sentoj varmiĝis kun danĝera rapideco. Ŝajnis, ke ankaŭ mia kamarado moliĝas. Sed nun abrupte aperis la komenco de la fino. La knabino diris: “Sed strange, ke vi venis preskaŭ tutan horon pli frue, ol Katerina  menciis en sia letero. Laŭ tiu vi devus veni precize je la kvara.” Mi rigardis mian horloĝon. Mankis dek minutoj ĝis la kvara. Post proksimume kvaronhoro alvenos la veraj atenditoj, kaj ni estos stampitaj kiel trompistoj. Terura situacio! Vi ridas ĉi tie, sed tiam tio estis multe pli terura ol tiu bruo supre. Almenaŭ al ni. Oni povis pensi nur pri tuja foriro, sed tio estis neebla; la tablo estis jam kovrita kaj ni sentis la vaporon de la freŝe rostita kafo. Dum la cerbumado pasis pluaj, multekostaj, du-tri minutoj. Mi komprenis, ke nur kuraĝa operacio povas savi nin. Mi ekstaris kaj diris al nia nova amikino: “Fraŭlino N., mi ŝatus kun vi paroli inter kvar okuloj.” (Mi ne volis havi atestanton al mia konfeso, eĉ ne mian amikon.) Ŝi sekvis min kun mirantaj okuloj en la alian ĉambron.

Mia konfeso komenciĝis per tio, ke mi prezentis min; efektive ni ne prezentis nin komence, sed nek ni nek ŝi tion rimarkis. Post tio mi lasis tempon nek por interjekcioj, nek por rimarkoj. En unu spiro mi konfesis, pardonpetis, denove pardonpetis, ripete konfesis, kaj apenaŭ mi atingis la finon de miaj rakonto kaj klarigo, ni aŭdis sonorigon. La esperantistoj, kies lokon ni uzurpis, alvenis.

– Kiel ŝi akceptis vian historion.

– Estis tre interese. Komence ankaŭ ŝi ne sciis, kion diri, sed fine ŝi ridis, ridegis; ŝiaj larmoj same perlis pro la rido, kiel ŝia rido mem. Mi kredas, ke ŝi sentis sin feliĉa: ni ambaŭ estis bonaspektaj junuloj, tute ne sen sprito.

– Precipe vi, ĉu ne?