Выбрать главу

– Mi ne scias, ĉu tio estis ŝia opinio, sed ŝi estis feliĉa, ĉar ŝi povis pruvi al ni la pravon de Esperanto. La aliaj du gastoj estis simpatiaj junuloj kaj dum la tuta posttagmezo ni restis kune. Ŝi gardis nin tre afable, tute ne parolante pri nia friponaĵo. Ni estis gastoj el alia direkto; pli multe la aliaj ne sciis pri ni. Sed io kaptis min tiam. Tiu ĉi historio estas pli ol okjara, sed mi bone memoras ĝuste pri io speciala. Antaŭ nia foriro de ili mi demandis ŝin pri io, ĉar mi estis ekstreme skeptika. La societo intertempe pligrandiĝis, ni interkoniĝis kun ŝia tuta familio, tiel, ke efektive estis okazo al mi diskuti nur kun ŝi. Mi formulis mian demandon proksimume jene: “Sed ĉu povas esti, ke vi vere kredas pri la paciga forto de via Esperanto?”

Ŝi respondis: “Nu, jen: al mi ĉiuspeca fanatikeco estas fremda, eĉ timiga. Tio, kion ni vidas ĉirkaŭ ni sufiĉas, por ke ni timu la ekzaltecon. Mi iĝis iam esperantisto, ĉar tiam mi estis tute juna kaj idealisto: eble ankaŭ tio havis decidan gravon, ke mi esperis multe da plezuroj, facilaj plezuroj. Por mi malfermiĝis la mondo, kiam ĝi malvastiĝis por la aliaj. Kiel esperantisto mi travivis ravajn epizodojn, surprizajn por ĉiu pesimisto. Daŭrus tre longe paroli pri tio. Sed unu afero estas certa: ke el tiuj mozaikeroj jam elformiĝas tute klara konvinkiĝo. Ĝi ne estas plu supraĵa bildo; ĝi havas profundon kaj perspektivon. El la plezuroj fariĝis taskoj kaj konscio, el la konscio konscienco; respondeco pri ĉio, kio okazas en la mondo...”

“ Dostojevski ” mi diris.

“Jes iel, kiel Dostojevski  komprenas kaj komprenigas la respondecon de ĉiu unuopulo. Nun mi eble ne scias, ĉu mi povas kredi pri la proksima sava rolo de Esperanto; patentmedicino ĝi ne estas. La tempoj estas pli kaj pli malhelaj: kio povas sekvi, pri tio mi eĉ ne volas pensi. Sed tamen mi kredas – jes, mi kredas... sed cetere la demando ne plu povas esti, ĉu mi kredas, ĉar mi tute simple vivas en Esperanto.”

Proksimume tiel ŝi diris.

La aŭskultanto demandis:

– Kiel estis poste?

– Poste mi mem iĝis esperantisto.

La bruo plifortiĝis. Sed tio estis la propraj kanonoj. La aliaj nun certe estis proksime. Ĉu la celo estis la stacidomo? Nu, tiu spektaklo ne daŭros longe. Estis eksplodo ie pli proksime. Ne gravas.

– Kaj poste?

– Nenio estis poste.

– Ĉu vi enamiĝis al ŝi?

– Jes, iel simile. Sed si preferis mian amikon. Ŝi ne povis esti feliĉa. Li tiriĝis al aliaj magnetoj.

– Kie li nun estas?

– Li kuŝas en amastombo en Balkano. Li estis volontulo.

– Kaj ŝi?

– Ŝia patro estis gvidanta liberpensulo. Malamiko de la nacio, kiel oni diras. Mi ne scias, kie ŝi povas esti. Eble ŝin savis ŝia bona stelo.

– Kion vi pensas do nun ?

– Mi havas nur unu brakon kaj povus havi kaŭzon por esti amara. Sed mi ne estas tia. Mi ofte pensas pri tiu ĉi epizodo. Estis interese interkoniĝi kun tiu knabino. Estus bone scii, kie ŝi estas. Estus bone scii, kie estas niaj similuloj. Sentimentala mi ne estas, sed mi havas la guston de bela, homa travivaĵo en mia animo. Mi pensas ofte nun pri la vortoj de Dostojevski : “Ĉiu el ni estas respondeca por ĉiuj kaj por ĉio, kio okazas sur la tero.” Mi kredas, ke ankaŭ nun formiĝas tiaj mozaikoj; ankaŭ nun, dum tiuj ĉi senhontaj tempoj maturiĝas homaj pensoj, kiuj signifas Esperanton, aŭ simple fratajn ideojn. Kio ajn okazas, mi kredas pri tio.

La infera klakado de la flugmaŝinoj subpremis ĉiun penson kaj ĉiun vorton.

– Nun ili estas super ni. Ho –

* * *

El la bombŝirmejo de la vilao oni elfosis du junajn virojn. La unubrakulo, la rakontinto, jam ne plu vivis, sed la alia militkriplulo jes. Baldaŭ klariĝis, ke liaj vundoj estas malgravaj. Rekonsciiĝinte li baldaŭ retravivis la lastajn vortojn de sia kamarado. Li ne plu estis videbla al li; li vidis nur sangon. Li ne sciis, ĉu estas lia propra aŭ tiu de la kamarado. Rigardante la ruinojn, li murmuris al si frazon, kiun li volis eldiri antaŭ la eksplodo. Estis alia frazo, citaĵo el la Kulpo kaj puno  de Dostojevski . Li ne havis tempon diri ĝin kaj nun li provis per ĝi formi ponton super la abismo, kiu disigis la vivanton de la mortinto:

“Mi klinas mian kapon ne antaŭ vi, sed antaŭ la suferoj de la homaro.”

La vivo volis vivi kaj sekvis novaj taskoj.

KOKO KRIAS JAM!

I

– En la ĥorejo faru lokon por kvin amputotoj – kriis Henriko, kaj la altaj preĝejmuroj resonigis la alvokon.

La loko, malantaŭ la orgeno, estis plej facile lumigebla por urĝaj, vesperaj operacioj.

La brankardoj kun la morte palaj vunditoj, ĉiuj senkonsciaj, ekprocesiis al la ekstremo de la preĝejo.

– Nun mi devas iri supren al mia ĉambro – diris Henriko al sia helpanto. – Mi devas skribi urĝan leteron. Se estos io grava, vi certe vokos min.

– Jes, sinjoro Dunant  – diris la volontulo, kaj salutis soldate. Li estis kaporalo, mem vundita.

De ekstere refreŝige ekŝvebis la facila, somera venteto de la vespero. Ĉirkaŭ la preĝejo la arboj apenaŭ ekmuĝis. Ili silentis obstine.

* * *

Henriko hezite skribis la daton sur la leterpaperon – la 28-an de junio 1859. Li sidis tie en la nebula kirlo de vizioj, bruoj, sonoj, doloroj, eĉ ĉiam rememorotaj pezaj haladzoj. Li perdis por si mem siajn konturojn – kvazaŭ antaŭ vaporkovrita spegulo.

Ekstere-interne li ŝanĝiĝis. Lia freŝa, iom pufe rozkolora haŭto ligneciĝis kaj la roza koloro flaviĝis. Liaj afablaj, brunaj okuloj ricevis ruĝe nigrajn kadrojn, kiel tiuj de maljuna kokino, plena de skrupuloj. Liaj zorge tonditaj vangbarbo kaj haroj ne plu ondis elaste, sed iĝis taŭzitaj, malsekaj kaj konsternitaj pro la neniam spertita malzorgo. En la ĉambro ankoraŭ vaporis la kolekto de la taga varmego. Henriko Dunant , la tridekjara, sukcesplena kaj talenta industriisto, vane klopodis kunskrapi sian memon el la ruinoj de la okazaĵoj, kvankam li ege sentis nun la bezonon de la hieraŭa memo. Sed kie estis nun la prudenta, afabla, kalkulpreta, bonvola negoculo de la pasintaj jaroj? Li baraktis en sia maltrankvilo kaj provis sin konvinki, ke la medalo, kiun li povis pendigi sur la internan vandon de sia koro, devas doni kontenton. Li nepre faris ion superhoman, ion tre belan. Tion li sciis, sed lin ĉio ĉi konsternis. Sed li ne estis kontenta, ĉar ĉio estis al li ne komprenebla. Li ŝoviĝis subite mezen de la kosmo, el la mondo de la ŝablonaj, farizeaj ĉiutaguloj al la universo de la torturita humaneco. Dum nevidebla forto puŝis lin antaŭen kaj sendube plenigis lin per plezuro per la plenumo de la ordonoj: Helpu, savu, ordigu! – kun la plezuro miksiĝis la amaro de la doloro pro la malaperinta supereco kaj kreskanta necerteco. Li perdis fortojn gravajn, necesajn kaj ankaŭ monon. Li estis fiera pri si, feliĉa kaj ege malfeliĉa.

Denove. Tira, angora ĝemo fendas la nokton. Ĝin sekvas tuta aro da ĝemetoj. Li ne devus loĝi tiel proksime al la preĝejo. Nun tuj sekvos la kulmino. Li levis la plumon en la mano, kvazaŭ doni signon: nun. Kaj la nokton tute disŝiris por momento la granda, neartikulita helpkrio. Kruro aŭ brako falis sur la sangan ŝtonplankon de la preĝejo, la kioma? Urĝa operacio nokta, en la preĝejo de Castiglione , kie la sola disponebla narkotilo estas la sveniga, brutala doloro. La nova, ĉimatene alveninta, nervema asistanto denove kunklakigas siajn dentojn kaj vomas kiel la tutan tagon. La kuracisto blasfemas kaj ignoradas la riproĉajn rigardojn de la pentritaj sanktuloj, ĉar nenio konvenas al li, nek la lumo de la kandeloj kaj lanternetoj, nek la asistantoj kaj ĉefe ne la operaciotoj, kondamnitaj plejparte je morto.

Nun la skribado estas preskaŭ neebla. La improvizita helploko en la granda preĝejo, kien oni transportis amase vunditojn de la granda batalo, ne forpeleble ĉeestis en la ĉambreto, streĉis ĝiajn murojn kaj la plumo vegetis en la mano de Henriko. La varmeta vento ekmovis la komplikan odormiksaĵon, kies ĉefaj ingrediencoj estis sango kaj urino, per kiuj la mortantoj adiaŭis la vivon.