Tiel ĝi forlasis la sekretan regionon de la naturaj truoj, grotetoj, akvospeguletoj, centkavaj arbotrunkoj, fungoj, likenoj, rokoj, super kiuj jen klare, jen minace ekbrilis la lumo de la granda flamtelero, la suno, aŭ tiu de la amika luno, kaj jen kaj jen ankaŭ la lumoj de esplormaŝinoj en la aero. Krom la eta singarda folia rano, neniu rimarkis ĝian forveturon, kaj la raneto singarde kaŝis sin dum la tuta tempo. Nur poste ĝi ekkvakis, anoncante la sensacion al la mondo. Post kelkaj minutoj la arbaro forgesis la salamandron.
La flamsalamandro forlasis sian tutan malnovan mondon. Ĝi ne sciis pri la definitiveco de tiu ĉi forlaso, sed cetere ĝi ne estis sentimentala. Ĝi tute ne pensis pri la salamandrinoj, kun kiuj ĝi havis transirajn amrilatojn, kaj ĝi tute ne zorgis pri la sorto de la estontaj generacioj. Malgraŭ la romantika vualo, kiu ankoraŭ ĉirkaŭis ĝin nun, kaj eĉ pli dum la pasintaj jarcentoj, la salamandro estis egoisto, realisto, kies ambicioj tute ne vagadis en la mondo de la spiritoj. Ĝi mem nenion aldonis al tiu ŝajno, pro kiu oni vidis en ĝi la realan transiron inter la mondo sensebla kaj ne-perceptebla, potencon, kiu povas venki eĉ la praelementon, la fajron. Eĉ la junuloj, kiuj entute ĉesis pensi kaj kredis nur tion, kion ili vidis, ekrespektis la besteton. Eble pro ĝia senpersona, objektiva defendmaniero. Tio estis io senkolera, konscia, kaj oni bone povis kompreni, ke ĝi povas esti suverene efika kontraŭ etaj bestoj. Sed homoj ne plu respektis tiajn bagatelajn venenkvantojn. La homo kapablis produkti ilin nun bilionoble pli, kaj pli facile.
II
La estro de la Ŝu-salono “Salamandro” estis lundematene en sia postfesta humoro. Li grumblis kontinue kaj vundis per siaj efike venenitaj vortoj. Li rigardis la longan ladskatolon kaj suspekte demandis la junan komizon, triumfe rikanantan:
– Kio estas tio? Sed se eble, estu afabla rapide klarigi al mi la aferon, ĉu mi rajtas peti vin – antaŭ la fino de la semajno. Vi scias, ni baldaŭ devas malfermi la butikon.
– Salamandro – diris la komizo. – Vivanta... Bonega reklamo al la vendejo, sinjoro Gerd . Bonvolu rigardi... Mia amiko kaptis ĝin hieraŭ en la montaro. Li vendus ĝin favore al la firmao.
– Kia fiulo! Kion fari pri ĝi? Kion ĝi manĝas?
– Muŝojn kaj vermojn – diris la komizo.
Verdire tio estis nur supozo, ĉar ĝis nun la salamandro manĝis nenion, sed malgraŭ tio ĝi ne perdis el sia pompa eksteraĵo, Ĝi fartis tute bone, ĉar la vetero estis aĉa. Pluvegis kaj tio precize respondis al ĝiaj pretendoj koncerne la klimaton.
– Oni povus meti ĝin en la montrejon. La homoj gapados amase. Tre bona reklamo – daŭrigis la junulo, sed li sentis sian voĉon tute seneĥa. – Ni trovis ĝin hieraŭ... Ne ĉiam oni povas vidi tian beston. Malofta okazo...
Sinjoro Gerd nervoze ĝustigis siajn okulvitrojn.
– Ni ne bezonas reklamon dum la milita tempo. Ĉu vi ne povus trovi ŝuojn en la montaro? Jes, ŝuojn, ne tiajn abomenajn bestojn. Ĝi estas certe danĝera...
– Ne-e-e, sinjoro Gerd , absolute ne. Bonvolu rigardi...
Li atente elprenis la salamandron kaj metis ĝin en la fenestron inter la ŝuojn. En la montrejo zumis ventilatoro. La salamandro klare ne estis kontenta pri tiu ĉi zumado. Ĝin ĝenis tio. Malantaŭ la zumo ĝi konjektis malamikon. Ĝi turnis sin unufoje kaj faris denove turnon, kvazaŭ ĝi serĉus sian propran voston, kaj abrupte, sen antaŭa averto, ekatakis unu el la elegantaj ŝuoj en la fenestro. La lakteca muko de la salamandro faris katastrofan makulon sur la bela ŝuo.
– Tion vi devos pagi – kriis sinjoro Gerd . – Vi estas nekuraceble freneza! Forigu tiun sterkulon! Ĝi plenvomas nian tutan provizon...
La impona flamsalamandro ne ricevis postenon en la parencnoma ŝuvendejo. Sed tio tute ne interesis ĝin. Ĝi revenis al sia, pli frua, filozofa sinteno. Sinteno supereca, ĉion bagateliga. Sed momente ĝi estis senhejma kaj senpostena.
– Kion mi faru pri tiu ĉi stulta besto? – demandis sin la junulo, kiu vane provis donaci la salamandron al siaj kolegoj. – Mi ne povas mortigi ĝin kaj mi ne povas reveturi en la montaron por ĝin liberigi.
La salamandro, kies ekonomiaj ŝancoj falis pli katastrofe ol bankpaperoj dum la eksplodo de la milito, nun tamen imponis al la juna komizo. Ĝia suvereneco estis senkondiĉa, kiel tiu de la Diktatoro. Ĝi aspektis kiel uniforma prezidanto de atomtrusto, kiu sola konas ĉiujn detalojn de la grandaj sekretoj. Lin influis ankaŭ la fabeloj intertempe aŭditaj pri la mistera forto de la salamandroj, rakontoj, kiuj originis en la antikva epoko kaj pli-malpli abunde serpentumis al la nuno. La komizo volis liberiĝi de la salamandro, sed li ne volis uzi perforton. La salamandro trankvile rigardis lin. Varmo ne estis en la okuloj, sed ili estis viglaj.
– Kial vi staraĉas tie kiel sal-idolo – ĉikanis la ĉefo. – Vi rimarkas nenion. Lasu tiun sterkbeston nun! La sinjorinoj tie, supozeble volas, ke vi servu al ili! Ili havas strangan guston...
Estis efektive tiel. Maljuna sinjorino kaj alta fraŭlino kun malhele nigra hararo salutis lin.
– Saluton, sinjorino, bonan tagon Marinjo! Per kio mi povas esti je via dispono?
Li konis nur la junulinon. Ŝin li renkontis plurfoje. Ŝi estis pli aĝa ol li. Eble ŝi ne estis pli ol 22-23 jara, sed ŝia serioza trankvilo aldonis iom al tiu aĝo. Sed ŝi elradiis varmon; ŝi estis komprenema kaj komence ververe incite interesa. Tamen oni ne longe okupis sin pri ŝi; ŝi forigis ĉiun flirt-iniciaton per subita levo de la belforma mentono, kaj ŝiaj okuloj, belaj kaj brunaj, abrupte transformiĝis je iaspeca efika armilo, kiu rifuzis ĉiun atakon. Oni sciis tion, kaj malgraŭ tio oni vidis ŝin volonte en societoj de gejunuloj. Kutime ŝi estis afabla, bonhumora, sed kun iu konstanta nuanco de malgajo. Kelkfoje oni nomis ŝin “mongolprincino” pro ŝia hele kreola haŭto, brunaj okuloj kaj nuance larĝa vizaĝo. Ŝi estis bonkreska, belvizaĝa, sed iel fremda, orienta. Nun ŝi havis sur si nigran mantelon, kaj la komizo rimarkis, ke ŝi portas sub la mantelo flavbrunan robon. Ĉiuj detaloj kondukis lian atenton en la saman direkton. Nigra kaj flava – kiel la salamandro. Dum li serĉis kaj trovis konvenan paron da ŝuoj al la maljunulino, li ekdecidis proponi la salamandron al la “mongolprincino”. Ŝi loĝas en la kampara periferio de la metropolo, eĉ montetoj troviĝas tie. Se ŝi volos liberigi la salamandron, ŝi tion povos fari.
– Rigardu, Marinjo, kiel bela ekzemplero...
– Jesuo, diris la maljunulino – kia monstro!
– Al mi ĝi plaĉas. Kiel saĝaj, etaj okuloj! Ĝi estas bela. Vere bela. Ĝi eĉ ne timas min – diris la knabino.
(Du azianoj – pensis la komizo. – Estas rimarkinde, kiel ili konvenas unu al la alia.)
* * *
La du orientanoj renkontiĝis kaj samsortiĝis. La salamandro ekveturis el la kriza, griza ĉefurbo al la ne tre malkproksima, nova komunumo nordoriente.
III
La loĝloko estis konvena al la besteto. La dometo estis malgranda, unufamilia konstruaĵo. Nur la patrino kaj Maria loĝis en ĝi. La salamandro rapide adaptis sin al la cirkonstancoj. Ĉio estis agrabla, komforta. La dometo situis en senbrua, kampara regiono, proksime al akacia arbareto. Ruĝaj papavoj diskutis kun la vento sur la alte situanta kampo, preter kiu vojeto gvidis al la domo. La domoj tie estis ne malproksime unu de la alia, sed ĉiukaze ili povis spiri libere. La maljunulino ne multe rilatis kun la salamandro. Ŝi ne povis venki sian timeton antaŭ la malvarma besto, kiu rememorigis al ŝi serpentojn. Tiu ĉi antaŭjuĝo ne estis tute justa. La salamandro havis malvarman sangon kaj estis laŭ sia naturo egoisma kaj indiferenta, sed ne insida kaj malica, kiel la serpento. Maria mem ne rimarkis, ke la salamandro estas indiferenta. Ŝi ŝatis sian salamandron, kaj laŭ la ŝparemaj signoj de la rekono – kion ŝi perceptis kiel reciprokan simpation – ankaŭ la flamsalamandro kutimiĝis al sia protektantino.