Выбрать главу

Orgio de flarsensacoj. Henriko estis origine tre sentema pri odoroj. Li mem, kiel delikathaŭtuloj ĝenerale, facile ŝvitis, kaj tial li zorge uzis parfumitajn likvaĵojn por liberigi sin de la ŝvithaladzo. Momenta flarmemoro vekis en li same multe da bildoj kaj sentoj, kiel melodiojn.

Se li iam estos trans ĉio ĉi en Castiglione , li centrigos ĉiujn siajn travivaĵojn en la bildo de unu vundito. Precipe pri unu.

* * *

Kiam oni alportis lin, estis tre malfacile trovi por li lokon. Oni metis la brankardon sur la sange pajlan ŝtonplankon. Griza ĉifono kovris lin ĝis la fermitaj okuloj. Por helpi Henriko levis la ĉifonon kaj la plej terura fetoro repuŝis lin. Rericevinte sian perceptokapablon, li rimarkis, ke la vundito simple ne havas mentonon. Sur la loko de la mentono estis nur disŝirita kruda karno; bildo, kiun Henriko ne volas detaligi, eĉ ne rememori, sed kiu nepre reaperas. Li remetis la tukon kaj repremis sian konsternitan krion. Dum li atente glatigis la tukon, samtempe batalante kontraŭ vomemo, li rimarkis, ke la soldato murmuras ion en nekonata lingvo. Estis tute nekompreneble, ke li povis paroli sen la suba parto de la buŝo. Sur liaj tempioj jam aperis la ŝvitperloj frostiĝantaj, la okuloj difuziĝis en larmoj. La supra parto de la vizaĝo, kiun barbo ĉirkaŭis, rememorigis la altarbildon pri Kristo, kiun duonlumigis la kandeloj.

– Kiu lingvo estas tiu? – li demandis, ŝajnigante sian voĉon indiferenta.

– Mi ne scias. Eble kroata aŭ hungara – respondis la maljuna kaporalo. Lia rapida, velura itala parolo kontrastis al la sovaĝa aspekto. Lia uniformo pendis en ĉifonoj. Li ŝvitegis.

– Ni daŭrigu – diris nervoze la kuracisto. – Nenio farenda. La pastro venos tuj.

Sed Henriko staris senmove. Post Solferino  la unuan fojon nun li havis tempon por pensi. Tiu ĉi soldato... Hungaro? Eble la sama hungaro?

II

Nun li denove travivis la nokton antaŭ la granda hommasakrado. Estis strange, ke li, la civilulo, komercisto kun komercaj planoj, falis mezen de la apokalipsa danco. Tiam li ne sciis, kion li travivos. La vespero estis varma, velura kaj bonodora. Ĝi elspiris ian dolĉan lacon. Li iris el la gastejo por iom promeni. Venteto vekis kelkajn dormemajn cikadojn kaj inertan susuradon de la kampoj. Henriko haltis ĉe vojranda arbo kaj enspiris la facile narkotan, dolĉan spireton de la vespero. Tiam, sub la stelornamita velurŝtofo de la ĉiela volbo ekŝvebis vualrubando de prae orienta melodio. Profunda, nesentimentala, sed sopirveka kanto ĝi estis. Malhelbruna melodio, pensis Henriko. Li iris malrapide antaŭen. Jen brulpunkteto lumis en la nokto.

– ...vesperon! – li aŭdis.

Lia nova konato el la gastejo, iu itala instruisto, staris tie kun brulanta cigaro. La melodio ade ŝvebis tra la profunda valo.

– Ĉu vi aŭdas? Stranga melodio. Ĝi venas de la aŭstra flanko, ĉu ne?

– Jes, la Habsburganoj tendas tie. Hazarde mi konas ankaŭ la melodion; Iam mi militservis sub la aŭstra potenco. Mia regimento estis foje komandita al la orienta montregiono de Hungarlando. Tie mi aŭdis ĝin. Antikva melodio. Ĉu vi rimarkas, kiel profunde malgaje ĝi sonas per la instrumento? Ankaŭ la muzikilo estas hungara specialaĵo, iaspeca granda ligna klarneto...

La cigaro momente ekfortigis sian lumon en la malhelo.

– Atendu, momenton... Mi rememoras eĉ la enhavon de la kanto. Eble mi rememoras la unuajn vortojn; ili estas facile aplikeblaj al mia lingvo:

Koko krias jam – ekmatenas jam...

Li kantetis malrapide kaj tre mallaŭte:

La lastaj tonoj de la kanto jam antaŭ minuto, iel nefinite melankolie mortis en la nokto. La tero spiris lace kaj pace sen konjekto pri la rompo de la mateno. La italo tusetis:

– Kuriozaj tonoj. Ne tiaj kiel niaj perlantaj melodioj. Sed bela ĝi estas –. Henriko sentis laŭ la ondiĝo de la aero, ke la italo faris larĝan, ondoforman geston. Sendube li estis muzikemulo.

Nun, la unuan fojon post ĉio, Henriko rememoris tiun vesperon, la facilan vualon de la milda venteto, la ore ornamitan, silentan nigron de la nokto, sub kiu esperoj, voloj, deziroj, preĝoj, timoj, trofieroj kaj singravigoj hezitis antaŭ la granda katastrofo, kiu embuskis malantaŭ la nigra silento.

El ĉiuj frenezigaj memoroj, kiuj senĉese kaj senpacience tumultas en li, la sceno pri la lastaj minutoj de tiu fremdulo estas io revena, io kontinua. Ankaŭ nun li vidas la sablokoloran, kote sangan, malpuran, sed tamen belan duonvizaĝon, aŭdas la strangan sonon de la fremda murmuro kaj denove li cerbumas:

Li eble sendis la kanton dum la antaŭa nokto kiel saluton en la valon kun la espero, ke... ekmatenos jam. Kaj mortonte li vokis sian patrinon aŭ, kiel Kristo, ankaŭ li diris:

– Dio, kial vi forlasis min?

Tiel rimarkinde la viro similis al Kristo.

– Nun sufiĉas, li diris al si mem. Skribu tuj al la grafino. Vi ne povas perdi pli da mono. Pli multe oni ne rajtas oferi.

Estimata Grafina Moŝto! – li skribis.

Kompreneble, li devus nun skribi. Li devas trovi la interan vojon por labori por la suferantoj, sed li havas amasojn da aliaj rilatoj, kiuj ne permesas al li tute transdoni sin al la samaritaneco. Li ne venis ĉi tien kun tiu celo.

Lia mano distre vagadis sur la leterpapero. Li alrigardis la paperon. Kial mi venis ĉi tien... Kial mi venis ĉi tien?  – estis skribite sur la papero.

– Idioto – li diris al si mem kaj prenis alian paperon por komenci novan leteron al la grafino.

III

Kial li venis ĉi tien, al la granda hombuĉejo en siaj civilvestoj? Ĉi tien, kie francoj, italoj kaj diversnaciaj aŭstrianoj frenezumis? Oni povas demandi, kiel kaj kial venis negocisto, entreprenisto, eĉ kun tiom da altruismaj inklinoj, ĝuste al la batalkampo?

Henriko, malgraŭ sia juna aĝo, estis jam ĝeneraldirektoro, prezidanto de eŭropa entrepreno en la malhela kontinento. La Financa kaj Industria Akcia Societo por la Muelejoj en Mons-Djemilah , en Alĝerio, ne povis profiti la konjunkturon. Nekomprenemo, konservativeco kaj ceteraj ĉiaspecaj malhelpoj obstaklis la planojn. Sed la fantazio de la juna prezidanto flugis sen obstakloj. Ĝi ne konis limojn. Henriko Dunant  decidis turni sin al la leviĝanta politika suno, al la glora Napoleono la III-a. La volis akiri favoron al la afrika entrepreno, kies prospero evidente estis naciekonomia intereso por la lando. La devizo: entrepreno kun naciekonomia intereso, estis la sorĉa “sesam-ŝlosilo” de ĉiuj pordoj. Li decidis veturi al Parizo, sed antaŭ ol li atingis la urbon la milito jam estis fakto.

Jes, la liberiga milito, en kiu francoj kaj italoj batalas por la itala afero. Almenaŭ en tiu formo aperis la afero, kiam la milito eksplodis. Poste, kiel kutime okazas, la afero iom modifiĝis. Sed nun ĝi estis kristalklara, kaj pri tio konsentis ĉiu bona patrioto. Henriko estis bona patrioto kaj humanisto, sed kiel proksimume ĉiu homo, ankaŭ lia idealismo validis prefere la festotagojn ol la labortempon. Labortage li estis financtalento. Sed multo tiris lin al la humanismo. Aktuale, neniu povis dubi, ke Napoleono staras ĝustaflanke kaj ke la italoj liberiĝos el la kateno de la habsburga dinastio, kies blinda premo post la revolucioj de la 1848-a jaro tedis la tutan mondon. La bono venkos kaj la malbono estos venkata. La milito certe ne daŭros longe. Oni imagis ĝin kiel iaspecan italan operon kun amasoscenoj, multe da pompo kaj triumfa kulmino kaj ĝenerala jubilo. Pri sango oni parolis senpense: la soldatoj promesis batali ĝis la lasta sangoguto, sed ili ne pensis pri la unuaj sangogutoj, kiujn neniu oferis volonte. La aŭstroj vivis sub sia komuna nomo, kiel tio kutime okazas en kaj antaŭ milito. Ili ne estis tro interesaj (same kiel la aliancanoj ne por la aŭstraj komandantoj). Ĉiflanke oni konsideris la aŭstrojn diabloj, kiuj post sia malvenko korporacie marŝos en la inferon, kie estas ilia preparita loko.