Выбрать главу

Napoleono ne havis la militgenion de la granda Bonaparte , sed li kaj kun li ĉiuj kredis, ke li estas reenkorpiĝo de la granda imperiestro. Li vivis en la tempo de la kuraĝaj komercaj spekulacioj kaj li mendis la venkon je tuja livero, eventuale kun kasrabato. Li reprezentis la firmon de Akcia Societo de Altaj Idealoj, kiu nun entreprenis militon por la publika bono. Lia sukceso estis senduba kaj lia stelo lumis alte. Imagu kiel li radios ĝojon kaj plezuron, kiam la venko estos plenumita. Tiun atendeblan ĝojegon decidis eluzi la 30-jara financgeniulo Henriko Dunant . Tuj, en la batalkampo. Rapide avancintaj financtalentoj povas havi tiajn ideojn. Sed la scienco de duoble-du ne toleras romantikon kaj ankaŭ la milito ne aplikis sin al la psikologia romantikemo de la svis-franca komercisto. La barbara batalo kun siaj rudimentaj kruelaĵoj, infera varmego, bruloj de domoj, arbaroj kaj animoj, kun la sveniga enmarŝo de la moderna tekniko en militon, pri kio anticipe oni tute ne povis havi eĉ palan konjekton – ne, tiu ĉi vandala batalo ne lasis eĉ eron da plezuro al la venkinto. Post la batalo la manoj de la triumfanta Napoleono tremis same mizere, kiel tiuj de Henriko, kaj la cigarstumpoj same montiĝis antaŭ ili ambaŭ. Henriko venis al la batalejo kun amaso da rekomendaj leteroj, ĉar li ja volis nepre paroli kun la imperiestro. Mem la alveno ne estis ĉiutaga, ŝablona vojaĝo; tamen li ne povis memori pri io plia, ke ĝi estis kurioza, interesa, iom aventura. Li uzis ĉiuspecajn komunikilojn, kelkloke li devis piediri, grimpi, eĉ vadi en malvarma montrivero. La komenco de la batalo estis sensacia. Ĝi similis al grandioza liberaera prezentado kun riĉaj koloroj kaj simetria aranĝo de amasoscenoj. Li ne plu povis rememori, kiam la teatra parto ĉesis kaj la tuta sceno transiris en kirloventon de fumo, fulgo, flamoj, krakado, faloj, morto de dekmiloj inter preĝoj, blasfemoj kaj malbenoj, ploro kaj dentgrincado. El la monta observloko, kie Henriko staris, granda parto de la batalejo estis videbla. Henriko, la civila observanto de la sanga ludo, gapis senkromprene al la vulkane vaporanta valo, kaj sentis kvazaŭ lia koro sake kuntiriĝus, kaj li estis proksime al sveno. Poste venis la granda, besta, senpensa timego. Kiam tio cedis iomete, Henriko ne plu estis la sama homo. Lia negoca intereso estis forbalaita kaj en li ekflamis febra helpvolo.

Tiu ĉi helpemo havis nenion el lia antaŭa etburĝa humanismo. Li estis certe ankaŭ pli frue humanisto, sed lin baris diversaj faktoroj, la konkurenco, iagrade ankaŭ antaŭjuĝoj; li vivis en mondo, kiu ja havis siajn regulojn kaj premisojn. Liaj negraj laboristoj en Afriko ne povis plendi kontraŭ sia prezidanto, sed ili estis same malmultekosta laborforto kiel la negroj aliloke. La prezidanto apenaŭ povis havi tempon por kontroli, ĉu liaj subuloj, la laborestroj, humane traktas la nigrulojn, kiujn ili konsideris sub la homa nivelo. Sed Henriko tamen ne tute desupre rigardis la problemon. Ĝuste pri la negra sklavlaboro li verkis eseon, en kiu li kritikis forte la sklavlaboron en Ameriko, kaj trovis senkulpigajn cirkonstancojn por la afrika sistemo. Henriko estis populara inter la laboristoj, ĉar li estis afabla, escepte, kiam li ekfuriozis. Tiam li estis senpripensa, sed lia kolero estis ĉiam momenta. Entute – antaŭ Solferino  – Dunant  estis rapidpensa, emfaza, eleganta, iom vanta, titolavida, agrabla kaj prudenta juna viro. Li esti favorato de maljunaj, bonfaraj sinjorinoj. Sed li evitis la junulinojn.

– Mi ne havas tempon, por tio mi ne havas tempon – li respondis al siaj amikoj, kiuj incitetis lin per demandoj.

Nu, antaŭ la batalo ĉe Solferino  estis efektive tiu melodio la unua averto al li, ke oni ne rajtas pensi tro sumece. Tiu melodio estis iel surprize profunda kaj homa, kvankam ĝi venis de la kontraŭa flanko.

IV

Kie estas la mezvojo? Li devas agi nun laŭ sia humanisma rolo, kiun la hazardo kaj la destino difinis al li, sed li ne povas forgesi, ke li havas financan entreprenon, gravan, de kiu dependas la sorto de tuta homgrupo.

La kandelo jam ĝismeze forbrulis, kiam Henriko komencis leteron sur nova leterpapero. Nun li povis skribi preskaŭ sen interrompo.

“Tre estimata Sinjorino Grafino!

Pro la nekutimaj cirkonstancoj, inter kiuj mi troviĝas, mi esperas Vian permeson turni min al Vi. De tri tagoj mi zorgas pri la soldatoj, kiuj vundiĝis ĉe Solferino , kaj mi havas pli ol mil el tiuj malfeliĉuloj sub mia protekto. Ĉe tiu terura okazo vundiĝis 40.000 personoj, aŭstroj kaj aliancanoj. La nombro de la kuracistoj estis nesufiĉa, kaj riskante gajnon kaj perdon, mi estis devigata kompletigi ilin per kelkaj kampulinoj kaj kaptitoj. Kiam la batalo komenciĝis, mi rapidis de Brescia  al la batalejo. Ne ekzistas vortoj, kiuj povus sentigi la terurplenajn sekvojn de tiu ĉi batalo. Oni povas reiri ĝis la grandaj masakroj de la unua imperio por trovi ion similan. Kompare al tiu ĉi, la krimea milito estis bagatelo. (Tiun ĉi opinion havas la generaloj, oficiroj kaj soldatoj, partoprenintaj la militojn en Afriko kaj Krimeo.)

Mi ne povas reprodukti, kion mi vidis. Sed instigate de dankoj, ricevitaj de centoj da mortantoj kaj vunditoj, al kiuj mi povis doni vorton de konsolo, mi turnas min al Vi kun la peto, ke same kiel dum la krimea milito, ankaŭ nun bonvolu provizi niajn trupojn per tabako kaj cigaroj. Mi ne havas tempon pli proksime prezenti mian planon...”

Nun li haltigis sin. Mia plano... tabako kaj cigaroj... tio ne estis la plano... devas esti novaj pensoj... pensoj... plano... por la tuta homaro... vi havas devon al vi mem, Henriko... la entrepreno en Mons-Djemilah ... organizita helpo estas necesa por la suferantoj... organiz...

Li ne povis uzi sian menson. La vortoj forruliĝis kiel pizoj sur la ŝtonplanko de kuirejo. Ili estas ne plu retroveblaj. Li daŭrigis la skribadon.

“... sed se mi povus transigi la pretemon de mia koro, se oni estus travivinta, kion mi travivis, oni ne perdus eĉ unu momenton en la franca regno, sed oni kolektus kaj interesigus la homojn por tiu ververe kristana laboro...”

Li skribis kaj skribis:

“De tri tagoj mi atestadas, kiel mortas ĉiukvaronhore homo inter nedireblaj turmentoj...”

La bildo de la fremdulo reaperis, la rigardo de Henriko foriĝis de la letero. Sed li daŭrigis obstine:

“Pardonu min, sed miaj larmoj falas senĉese, dum mi skribas. Mi devas fini. Oni vokas min. Henriko Dunant .”

Li havis ian malluman senton, ke tiun frazon pri la senĉesaj larmoj li pentos. Vole-nevole li falis en la kaptilon de la sentoj. Sed li ne hontis pro sia moliĝo. Li eĉ sentis la doloron tre vera kaj profunde homa, jes, dolĉe turmentanta. Ĝi levis lin alten. Ĝuste tial la vortoj pri la tabako kaj cigaroj ĝenis lin; ili estis en pigmea proporcio al la granda teruro kaj grandega tasko, kiun li ankoraŭ ne regis.

Li aldonis:

“En preĝejo, kie centoj da vunditoj troviĝas, cent cigaroj purigas la pestodoran aeron kaj mildigas la terurajn haladzoj.”

Li ne havis tempon tralegi la leteron. Oni jam serĉis lin. Li havis nur tiom da tempo, ke li sigelu la leteron. Poste li kuris mem al la gasteja drinkejo, kie la poŝtveturisto manĝis kunportitan kolbason kaj trinkis la sole troveblan varon de la drinkejo: vinon. Jes, ja, la sinjoro prezidanto povas esti certa, ke lia letero forveturos frumatene. – Tute certe! – li diris, dum li provis per palpo diveni la valoron de la ricevita monpeco.