Выбрать главу

– Dankon, sinjoro prezidanto – li kriis post la kuranta Henriko.

Henriko jam estis en la preĝejo. La nokto metis sian sordinon sur la vivon kaj eĉ sur la morton. Ankaŭ la suferoj obtuziĝis. La preĝejo estis pli silenta ol kiam ajn dum la antaŭaj tagoj aŭ noktoj. Henriko paŝadis singarde. Centoj da liaj klientoj kuŝis sur la planko, sur improvizitaj kuŝejoj. Multaj ĝemetis, sed nur malofte iu ekkriis. Multaj okuloj estis fermitaj. La preĝejo estis laca. Kelkaj, kiuj ne havis gravajn suferojn kaj estis maldormaj, mute salutis la seriozan, malgrasan figuron en hela surtuto, mole balancanta sin en la obskura lumo de la meĉoj kaj kandeloj. Ĉe la altaro lumis petrollampo. La kuracisto staris tie kaj observadis malsanulon, kiu malgraŭ pli bonaj esperoj, subite perdis la konscion. Sed ankaŭ tie estis silento. Jam pasis duono de semajno post la batalo. La plej gravaj vunditoj jam finis sian vivon kaj tiu ĉi silenta nokto promesis iel la aŭroron de la vivo. En la simpligaj konturoj de la nokto la figuro de Henriko kreskis je iaspeca reganto kaj distribuanto de la vivo kaj resaniĝo. Sed li mem estis lacega, kaj dum li iris inter la malsanuloj, li duondormis. Tra la malfermita fenestreto de la sakristio vento movis la aeron de la preĝejo kaj ekzumigis la metalkadron de la fenestro. La malhela tono flugis rekte al Henriko kun la sonoj de la kanto:

Koko krias jam – ekmatenos jam!

* * *

Tiun nokton li dormis. Dum la tuta nokto. Sed lia dormo estis sonĝoplena kaj en liaj sonĝoj plurfoje revenis la figuro de la fremda soldato, liaj veturadoj inter la du generalstabejoj, tiu de Napoleono la III-a, sanga armeestro. Sed Napoleono estis tre afabla al li kaj promesis al li komandi tutan divizion al Afriko por helpi lin pri la negocoj en Mons-Djemilah . Napoleono diris al li rekte, ke tion li faras pro la flata libro, kiun Henriko verkis pri li, kaj pro la servoj de Henriko al la vunditoj. Ĉe tiu punkto li perdis la kontakton al la sonĝo; li nur rememoris, ke ĝi fariĝis inkuba galimatio. Lin minacis ia danĝero, kaj liaj piedoj radikiĝis al la tero, li kriis pro timego kaj ŝvite vekiĝis. Estis jam mateno.

V

Liaj fortoj tute elĉerpiĝis kaj li devis reveturi pli frue al Ĝenevo ol li planis. Li ne trovis sian lokon en sia hejmurbo. En li vivis ia kontraŭulo, kun kiu li konstante diskutis. Li diris al li, ke li jam faris sian devon. Li oferis ĉiun superfluan korpograson, monon, nervojn. Estas tute kompreneble, ke li ne povas meti sian tutan memon sur la pesilon de la devo. Li estas humanisto, sed li ne povas transdoni sin al la humanismo senmezure. Li timas la ekstremojn, lin timigas la ekzalteco, en kiun lin dronigis la okazaĵoj en la itala provinco. Li estas homo, ordinara, tradiciema, bonvola civitano, financa entreprenisto, bonmora, religia, samtempe liberala homo, kiu vivas ne sencele, sed klopodas al certaj idealoj de la homaro. Ĉu tio ne sufiĉas? Ĉu oni povas postuli pli de li?

* * *

Jam antaŭ ol li alvenis al Ĝenevo, lia sonĝo revenis. Dum iu vespero li estis laca, sed ankoraŭ ne estis tempo por enlitiĝi. Li ekkuŝis plenvestita sur la lito, preninte de la nekutime kaosa skribtablo sian biblion, kiu estis ĉiam en lia mano, kiam li iris al la malsanuloj por konsoli ilin. Li malfermis la libron ĉe la Evangelio de Mateo kaj komencis legi ĝin:

“Kaj kantinte himnon ili foriris al la monto Olivarba. Tiam diris Jesuo al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum tiu ĉi nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston kaj la ŝafoj de la grego diskuros. Tamen post mia releviĝo mi iros antaŭ vi en Galileon. Sed Petro responde diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos pro vi, mi neniam ofendiĝos. Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke en tiu ĉi nokto, antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Petro diris al li: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel malkonfesos vin. Tiel same diris ĉiuj disĉiploj.”

Kiel ĉiam ankaŭ lin kaptis la profundombraj bildoj, la simple grandioza arto de rakonto. Li daŭrigis la legadon kaj atingis la finon de la ĉapitro, rakontanta pri la okazaĵoj post la malliberigo de Jesuo:

“Kaj post kiam Petro eliris en la vestiblon, alia vidis lin kaj diris al la ĉeestantoj: Ĉi tiu estis ankaŭ kun Jesuo, la Nazaretano. Kaj denove li malkonfesis kun ĵuro: Mi ne konas tiun homon. Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis kaj diris al Petro: Vere vi ankaŭ estas el ili, ĉar via parolmaniero malkaŝas vin. Tiam li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis. Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris kaj maldolĉe ploris.”

La lastajn vortojn li jam legis tute dormeme, sed li ne tuj ekdormis. Li estis en intera stato. Li estis nek plene konscia, nek dormis, jam ne legante, li tenis antaŭ si la libron. Li vidis la biblian scenon, kiu fine transiris en sonĝon. En tiu sonĝo la fremda soldato identiĝis kun Kristo. La brakoj de la fremdulo estis etenditaj. Henriko staris en amaso da vunditoj kaj surtere kuŝis kadavroj. Jesuo paŝis pli proksimen al li kaj etendante la vunditan, kurbe krampan manon li montris al Henriko:

– Vi scias, kiu mi estas? Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min.

Post tiuj vortoj ekveis kaj ekĝemis la amaso. Henriko nun rimarkis, ke ili ĉiuj estas en la preĝejo de Castiglione , kaj de la altaro, kie Jesuo staras, ekfluas rivereto, miksita kun sango, al tiu loko, kie li staras. Li devis nun salti, sed liaj piedoj ne povis movi sin, kaj la fluo, glacie malvarma, komencis lavi liajn krurojn. De malproksime eksonis kanto:

Koko krias jam...

Kun dentgrinciga fortostreĉo Henriko ŝiris sin el la sonĝo. La nokto iĝis malvarma kaj li ektremis. Estis ankoraŭ frue, sed grize. Kun frostaj vibroj de la pala aŭroro aperis nova, pluva, pli malvarma tago. Henriko saltis de la lito, trinkis rekte el la karafo, rapide deĵetis siajn vestojn kaj kovris sin per la dika, provinca plumaĵo. La litvarmo solvis liajn tremojn kaj angoron kaj baldaŭ li ekdormis. Senmove kaj sensonĝe li dormis ĝis la nova mateno. La nokta sonĝo restis ekstere, sed tamen ĉeestante, same kiel la kuloj ekster la ŝirma reto de la fenestro.

* * *

Tio estis ankoraŭ en Lombardio, sed ankaŭ hejme, en Ĝenevo, en la gepatra domo, li timis la revenon de la inkubo. Tamen la unua nokto pasis trankvile, kaj li vekiĝis feliĉa. Sed poste lia humoro malboniĝis, ĉar li estis malforta, kiel post grava malsano. Lia unua rigardo al la spegulo timigis lin, pli forte en tiu ĉi medio ol en la batalregiono, kie li vidis nur similajn homojn. Lia haŭto estis griza kiel sablo kaj humida kiel argilo. Lia ronda vizaĝo ekhavis ost-kvadratan kadron. Estis vere agrable, ke lia familio ne estis hejme, ĉar li koleriĝis nur pro palaj aludoj. Li sentis, ke la atmosfero estas plena de erupciemaj vaporoj. Hieraŭ li renkontis nur sian plej aĝan fraton. Sed tiu ne povis resti kun li. Li estis pikema, malica kaj malafabla. Ili ambaŭ spiris pli libere, kiam la frato preskaŭ fuĝe forlasis la antikvan domon kaj veturis al sia familio. Henriko povis esti certa, ke almenaŭ dum unu semajno li estos sola en la domo. Nur la maljuna pordistino venis ĉiutage el la ĝardena dometo por purigi lian ĉambron kaj prizorgi lian manĝprovizon. Sed ankaŭ ŝi rimarkis, ke estas pli bone por ambaŭ laŭeble plej malmulte renkontiĝi.

Post la forveturo de sia frato Henriko dormis peze kun etaj intermitoj tutan tagon kaj tutan nokton. La sekvan tagon li faris nenion. Nu tamen: li desegnis sur granda papero amasojn da figuretoj duspecajn ĉe la du ekstremaj partoj de la papero. Unuflanke estis la aŭstroj, aliflanke la francoj. Poste li desegnis kanonojn en la anguloj kaj per subita streko per la krajono li komencis “pafi” al la kontraŭa flanko. Poste li metis flanken la tutan batalon kaj rigardis en la aero. La pordistino singarde alvenis, salutis, provis paroli kun li, sed ricevinte nur unusilabajn respondojn, ŝi foriris. Henriko ne rimarkis, ke lia tagmanĝo estis elektita el liaj plej ŝatataj manĝaĵoj. Dum la posttagmezo li dormis, kvankam maltrankvile, kaj nokte la inkubo revenis. Proksimume same kiel lastfoje. Kiam li vekiĝis, li estis tamen iel pli ripozinta ol antaŭe kaj sekve lia cerbo funkciis nun logike. Li estis ĉe la sama punkto. Li meditadis pri la milita ĉeno, senfina kiel la senfino mem. Li mueladis en si la samajn pensojn, kiuj siaflanke mueladis lin. Por la homoj de la nuna jarcento, kaj supozeble estos same post cent, eĉ ducent jaroj, la milito apartenas al la vivo. Ĝi estas fakto, eliminenda, sed ne eliminebla. Ĝi estas malamata, sed ĝi ekzistas. Ion oni devas fari tuj. Nun, en 1859! Pri forigo de la milito ankoraŭ ne estas eble pensi. Sed, ĉu ekzistas ebleco mildigi la malbenon, serĉi helpon kaj humanan prizorgon por tiuj, kiuj ne plu estas batalkapablaj, sekve ne plu danĝeraj al la militpotencoj? Nun la vunditoj pereas kiel muŝoj sur gudrita papero.