Выбрать главу

Lia cerbo laboris febre. En la nokto liaj pensoj ne ŝajnis paradoksaj. Oni devus anticipe interkonsenti, jes, la ŝtatoj devus interkonsenti pri humaneco por okazo de la milito. Stranga penso! Interkonsento por la okazo, kiam ĉiuj konsentoj disŝiriĝas. Nun li sentis, ke liaj pensoj komencas labori, ke li direktiĝas al aktiva celo. Li eĉ ne provis nun eskapi de tia  aktiveco; li entuziasmiĝis. La ombroj kaj memoroj pri Solferino  lin tute obsedis, sed ili nun ne inertigis lin, sed spronis la ĉevalon de lia fantazio. La bildo de la fremdulo sin denove kaŝis.

Matene li sentis sin forta. La vetero estis tre bela, kaj en la freŝa, diafana bluo malpeziĝis kaj malaperis ĉio embarasa. Apenaŭ li memoris la sonĝon, kaj kun la gutoj de la lavakvo li forskuis ankaŭ la noktan cerbumadon. Tiuj pensoj ne estis por la tago. Li vidis la vivon bela kaj inda por labori por ĝi. Labori por si mem, por la Entrepreno en Afriko. Nun, nun sekvos definitive la tempo, kiam li agos energie kaj persiste por antigi ekonomian potencon. Poste oni povos fari multe da bono.

Li decidis iri malsupren de la monto al la kajo. Li volis manĝi ion, trinki freŝan bieron kaj en la gastejo fari planon pri la komercaj aranĝoj de la tago. Morgaŭ li povos forveturi por kelktaga ripozo. Sed hodiaŭ li pruvos al si mem, ke li estas laborkapabla. Li havis bonan humoron, sed li ekamariĝis, kiam li rimarkis, ke facila duonsveno haltigis lin. Kvazaŭ li paŝus en la vakuon. Por tiu momento tio estis eĉ agrabla sento, sed tuj poste li ektimis. Ankaŭ tridekjaraj homoj povas ricevi apopleksion. Ankaŭ la spegulo de montra fenestro refutis ĉiun optimismon. Sed li obstinis kaj renkontante sian unuan konaton, li ridetis tiel afable, kiel eble. Samtempe li murmuris al si mem:

– Li nur ne haltu, ho, se li ne haltus!

Li havis bonŝancon. La konato rapidis, preskaŭ kuris. (Kompreneble, li kuras en sian oficejon, pensis Henriko.) Nun li elektis malgrandajn stratetojn por veni al la kajo, kaj iom post iom li recertiĝis.

En la eleganta restoracio li serĉis al si mahagon-koloran, duonferman loĝion. La maljuna kelnero ĝuste tiam forigis kelkajn glasojn kaj kruĉojn en la apuda loĝio, sed ekvidante lin, li tuj ĉesigis la purigadon. Ĝustiginte ŝiajn longajn lipharojn, la kelnero estimplene riverencis al li. Tiu riverenco estis iom pli rapida kaj pli substrekita ol ordinare. Tion Henriko rimarkis. Tio ne estis kutima saluto, sed iom soldateca esprimo de granda estimo pro ĉio en Solferino . Henriko estus preferinta, ke ĝuste nun neniu memorigu lin pri la abrupto de la pasintaj tagoj. Iom nelogike kaj impulse li diris al la kelnero:

– Sed nun mi ne  venas el Afriko...

– Mi scias, sinjoro, sed tie  estis eble eĉ multe pli varme. Ĉu vi permesas esprimi la danksentojn de simplulo pro viaj faroj?

La malagrabla sento forvaporiĝis. Henriko sentis kortuŝon. Tiu ĉi danko estis neatendita donaco. Varme li premis la manon de la blankharulo, kiu diskrete malaperis kaj sen plua vorto alportis al li la menditajn manĝaĵon kaj bieron.

Estis bona, refreŝiga nutraĵo. Henriko komencis ĝui plene la vivon. Li legis la tagan gazeton, kies gvidartikolo okupis sin pri la paco en Villafranca . Nu, li pensis, ankaŭ Napoleono havas pli grandan apetiton, ol la italoj konjektis. Li englutos Savojon kaj Nicon. Nu tamen, ankaŭ la italoj atingos sian celon – preskaŭ. Rapide pasis tuta horo. La biero estis bonega, sed li iĝis dormema, post kiam li trinkis la duan glason. Li fumis dikan, bonodoran cigaron, kaj faris kelkajn notojn pri la personoj, kiujn li volas viziti antaŭ la forveturo. Li rigardis sian antikvan orhorloĝon kaj aranĝinte la pagon, li decidis foriri. La stariĝo estis pli komplika afero ol li supozis. Same la ekiro. La restoracio intertempe pleniĝis kaj li sentis sur si ĉies rigardon. La pordo estis rimarkinde malproksima. Estus skandalo, se mi falus. La pordo de la restoracio estis malfermita, kaj de la lagbordo enfiltriĝis optimismaj tonoj de blovorkestro. Por ne rimarkigi, ke la biero kaj la malsano tiom malfortigis lin, li haltis sub la preteksto de la reekbruligo de sia cigaro. Li apogis sin al la vando de loĝio. Malantaŭe estis alia loĝio kie sidis du viroj. Li konis unu el ili; tiu estis korpulenta, laŭtvoĉa grandkomercisto. Li estis fama pro siaj senindulgaj metodoj en la komerca vivo. La alian viron Henriko ne alrigardis; li ne estis konato. Kiam Henriko preterpasis la loĝion, ili parolis pri la milito kaj laŭte ili pritraktis la komercajn ŝancojn post ĝi. La bierŝaŭmo treme hezitis sur la lipharoj kaj la barbopinto de la ruĝa, pufa vizaĝo.

Nun, kiam li haltis por fortigi sin por la sekvaj paŝoj, li ne estis jam videbla por ili. Li jam volis daŭrigi sian vojon, kiam la flustrigita, tamen sufiĉe aŭdebla voĉo de la korpulenta komercpotenco haltigis lin:

– Li parolas pri mi...

La korpulentulo ricevis tusatakon, dum kiu la vortoj eksplodis el li eĉ pli laŭte:

– Lin? Lin mi konas persone... Aĥ-ĥe... Diablo prenu tiun ĉi tuson... Lia nomo estas Dunant ... Kion vi diras?... Ne... Por komercaj rilatoj mi ne rekomendas lin. Vi scias... aĥ-ĥe... liaj larmoj falas senĉese ... Kompreneble ankaŭ vi legis lian leteron en la gazeto... Financgenio kun senĉesa larmfonto... Kial li ne rekuras al la panjo mamsuĉi?... Ĉu vi aŭdis ion simile siropan?

Henriko ne plu povis levi la piedojn, ili iĝis pezaj kaj rigidaj. Li sentis la kolapson de la fortoj kaj samtempe furiozon. Li volis reiri al tiu dika gruntulo por instrui al li ĝustan tonon kaj konvenan konduton, kaj tion li volis fari per insultoj, krioj, eĉ per batoj, sed li subite malfortiĝis tute, ke li havis nur tiom da ombro de la fortoj, ke li povis eliri al la kajo kaj ekstere kolekti sian energion kaj pensojn. En la proksima parko amaso da senzorgaj homoj ĝuis la varmon kaj venteton kaj incite gapis al la rando de la horizonto, kie la du bluaĵoj kuniĝis, la akvo kaj la ĉielo. Sed Henriko estis malfeliĉa. La panoramo ne interesis lin. Li staris kaj jam nun li sciis, ke li ne reiros al la gastejo, ĉar lia tradiciemo protestis kontraŭ la penso de publika skandalo, sed la furiozo tamen laboris en li kaj postulis por si viktimon. Lia furiozo volis manĝi homon hodiaŭ. Kiun? Li jam komencis vidi la konturojn de lia fato: li ne plu povos esti plenrajtulo en la komerca socio. Sed tien lin tiras lia ambicio. Kial? Ĉar li malkaŝis, ke liaj larmoj povas fali; ĉar li havas amfibiajn interesojn, praktikajn kaj idealajn. Vane li provos doni sian tributon al la imperiestro kaj ankaŭ al la papo... Se tiu klaĉulino, tiu pia grafinaĉo... nun li trovis la viktimon por sia kanibalismo... al tiu piulino estas facile sidi en sia palaco kaj disĵeti kelkajn erojn el la riĉego kaj konduti kiel patentita pastrino de Dio mem. Ŝi, tiu ĉi vulpino kaŭzis la tutan katastrofon; ŝi, kiu rapidis publikigi lian leteron, tiun malbenitan leteron, en la gazetoj sub la preteksto de helpopeto kaj, pro antagonismo al nesufiĉe aristokrata burĝo, puŝis lin en la bankroton. Kion li faris, kaj kiom li oferis, tio interesas neniun. Kiel povus kompreni tiu ĉi hordo ĉi tie, ke negoculo kun laŭmoda vangbarbo kaj dika orĉeno povas veni en la situacion de senpova ploro – pro aliaj. Estas frenezige nur pensi pri tio, kion li vidis. Kiel malfeliĉa ideo estis sekvi la vojon de Napoleono al Solferino .