Выбрать главу

Li volis veturi per fiakro al la palaco de la grafino, sed li ne tuj trovis okupeblan veturilon kaj sekve lia nerva malpacienco ekirigis lin piede. La motoro de la furiozo pelis lin kaj donis al li forton. Post haltoj kaj dum monologoj li venis al la eleganta domo de la grafa familio.

VI

La sceno tre, eĉ tro rapide finiĝis. Sed ĝi estis intensa. Ĝi komenciĝis per la afabla kaj sensenca vortplaŭdigo de la grafino. Ŝi estis afabla kaj agrabla sinjorino, sed tion Henriko nun ne emis akcepti kiel fakton. Por li ŝi estis insida kaj ruza malamiko. Sed ŝi rimarkis nenion kaj per la lingvo de la societa formalismo esprimis sian bedaŭron, ke la pasintaj semajnoj videble lacigis sinjoron Dunant . Ŝi esprimis siajn varmajn dankojn pro ĉio, kion li faris, kaj tial, ke li donis al ŝi okazon por helpi la suferantojn. Post tio estis silento. Henriko ne respondis kaj la grafino demandis lin pri liaj planoj.

Tiam eksplodis la skandalo sen ia averto. Henriko kondutis kiel frenezulo; li riproĉegis, li estis maljusta kaj senindulga, li batis la tablon kaj kondutis tiel, kiel ĝis nun neniu en tiu ĉi domo, kie tapiŝoj kaj remburitaj foteloj, dikaj, iom pezaj kurtenoj kreis atmosferon de iom prema kaj nenatura diskreteco. La grafino rigidiĝis kaj vere ne sciis, kion fari, sed mem Henriko helpis ŝin. Lia forto ne estis vera forto; rapide li inertiĝis kaj la veziko de la rapide plenblovita furiozo same rapide platiĝis, dum la grafino same retrovis sian dignon kaj sentis, ke ŝi ne plu devas timi la “malfeliĉan ekzaltulon”, kiel ŝi bonvole nomis lin. En rondaj frazoj ŝi klarigis, ke sinjoro Dunant   mem  petis publikecon por sia letero, kaj kvankam ŝi certagrade komprenas, ke la ekscitita animstato (kun iom pli varma, tamen ne pardondona akcento) kulpas plejparte pro tiu ĉi malagrabla sceno, feliĉe sen atestantoj, ŝi tamen ne trovas komprenebla lian konduton. Ĉar ŝi nun pro kompreneblaj kaŭzoj ne fartas tute bone, ŝi certe ne surprizos sinjoron Dunant  per la peto, ke li afable, sed senprokraste forlasu ŝian hejmon. Kaj Henriko subite trovis sin ekstere.

Nun mi estas preta, li pensis. Sur la strato li renkontis komerckonsilanton Mann . Li rapide ordigis sin interne kaj ekstere kaj eliris tre ĝentile:

– Humilan saluton! (sed interne li grincigis siajn impulsojn).

Li reiris al la hejmo. Tie li iris, nur iris de muro al muro, de muro al muro. Li komprenis, ke li faris krudan eraron jes, ankaŭ kontraŭ la grafino, sed precipe kontraŭ si mem. Pri la grafino verdire oni ne povis pensi tiel multe. Ŝi estis tiel memkompreneble supereca, ke oni facile komprenis, ke ŝi trovis sian pozicion. Sed li devas savi sin, tion li sentis. Li devas malhelpi la konsekvencojn de tiu ĉi stultaĵo. Li devas klarigi kaj rebonigi la aferon. Per du manoj, li forte prenis la kverkseĝon antaŭ la skribotablo kaj puŝis ĝin tiel forte malantaŭen (por havi lokon por eksido), ke la seĝo renversiĝis. Preskaŭ pente li restarigis ĝin kaj komencis skribi:

“Mi petas vin, Grafina Moŝto, pardonu min pro tiu momento de plena sinforgeso... Mi povas senkulpigi min per la terura nervostato, kiu forgesigis al mi eĉ tion, kion mi skribis al vi. Mi ne povis ankoraŭ retrovi min...”

Post tio li estis plene laca. En la unuaj momentoj eĉ la kanapo ne povis ripozigi lin, sed baldaŭ li ekdormis. La lasta penso pri la grafino, la venka bonfarulino, kiu forigas lin el la grupo de la privilegiitaj bonfarantoj, transiris en la sonĝon. Li denove estis en la preĝejo de de Castiglione  kaj vidis la altarparton, la fremdan soldaton kun sia Kristovizaĝo. Nun li havis tutan mentonon kaj barbon, kvankam sangsaturitan. La staturo de la fremdulo altiĝis, kaj malgaje, ne minace, li diris al li:

– Antaŭ ol la koko krias...

Henriko serĉis la grafinon. Jes, ankaŭ ŝi staris tie antaŭ la amaso. Ĉar la preĝejo estis plena de vunditoj. Ŝia mieno estis kolera kaj subite, akre ŝi ekkriis:

– Rigardu lin! Jen, Dunant ! La perfidulo!

Tiam la sangodoro penetris en la nazon de Henriko kaj rivereto kun sangmiksita akvo ekfluis al li. Centoj da voĉoj kriis la kanton antikvan kun la jena modifo al li:

Perfidulo li, perfidulo li...

La kanto finiĝis. Kaj ekstere akre, klare ekkriis la koko.

VII

Lia kapo estis plena kaj peza de la sonĝo. Nun li komprenis tute klare, ke li devos iri malfacilan vojon. La premo de la sonĝo jam forlasis lin. Li residiĝis al la skribtablo kaj apogis sian kapon per la kubutoj. Li sciis pri siaj malfacilaĵoj, sed li ne sciis, kiel malfacila estos tiu vojo. Li ne sciis, ke li ne estos tio, kio li volas esti: sukcesa kaj bonprospera negocisto, sed male: li bankrotos. Li ne estos direktanto, sed direktato, kies piedoj estas eraremaj, sed kiu povos vidi celon kaj rezulton, tamen ne la finan celon kaj ne la finan rezulton. Lia plezuro estos mankohava, ĉar mem la Tasko ne lasos al li la ĝojon de la faro, almenaŭ ne tempon por la ripozo. Lia vivo estos plena de agitiĝo, batalo, rezultoj, kiujn tuj bagateligos malsukcesoj. En tiu momento li ne povis pensi pri tiuj ĉi aferoj kaj li ne sciis, ke post ĉio lia nomo tamen klare kaj bele leviĝos el la profundo. Li sciis iom, sed estis multo, kion li ne sciis. Li sentis – feliĉe – nur tiom, ke li devas iniciati ion nekutiman, organizon en la signo de la torturita humanismo. Li pensis pri la ruĝo de la sango kaj pri la kruco de la kompato kaj malklare aperis en lia menso la estonta simbolo: la ruĝa kruco. Sed ju pli vekiĝinta li estis, des pli klare li sciis, ke li estas homo kaj ke li perfidos la Idealon multe pli ol trifoje, ĉar homoj ne propravole elektas la vojon de la apostoloj. Mallume li konjektis, ke lia vivo ne estos tiu de la senzorgulo, sed li ne sciis, ke li perdos sian tutan havaĵon kaj poste ankaŭ la emon por la posedo; ke li ploros ĝoje-dolore. Ĉio ĉi kirliĝis en la nebulo de la vekiĝo. Sed li pensis pri la vortoj:

“Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis: Antaŭ ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris kaj maldolĉe ploris.”

Ankaŭ Henriko Dunant  ploris maldolĉe.

Estis peza, komplika, multingredienca vira ploro.

Rimarko de la aŭtoro

Tiu ĉi rakonto tute ne aspiras ian biografian precizecon. Kun la biografiaj faktoj miksiĝas tute fantaziaj elementoj. La rakonto ne celas esti tendenca en la kutima senco de la vorto; ĝia celo estas en iu maniero rekonstrui la momenton, kiam nobla homo kun virtoj kaj ankaŭ malfortaĵoj staras antaŭ la momento de la decido.

“Fajron sentas mi interne – vivi ankaŭ mi deziras” diris Zamenhof en Mia penso ; ankaŭ Dunant  havis similajn sentojn. Ĉe Zamenhof la ordo de la du kontrastoj estis tio, kion prezentas la poemo; Dunant  origine eble sentis la kontrastojn en inversa ordo:

Vivi ankaŭ mi deziras – fajron sentas mi interne..., sed tio iom post iom malgraviĝas en la nobliĝo de la interna fajro kaj restas nur la sola, bela faro, la iniciato por la humanismo dum la transira epoko de la homaro – la Ruĝa Kruco.

II

FACILA VENTO

KOMPOSTA KOMPLOTO AŬ KOMPOTO?

Permesu al mi plendi iomete. Kontraŭ kiu? Tiun personon oni nomas en ĉiuj landoj “presdiablo” aŭ diablo de la preseraroj. Sed ĉi tie, en la lando de la vikingoj, la nura nomo de la diablo igas la piemulojn rigardi al la ĉielo aŭ ruĝiĝi, ĉar en tiu ĉi lando la nura nomo estas pura blasfemo (kaj sekve ne  malofte aŭdebla vorto); la presdiablo estas nomata ĉi tie pli dece preskoboldo. Antaŭ Gutenberg  oni ne multe sciis pri la plej danĝera malamiko de la aŭtoroj, kiu tiurilate superas eĉ la recenzistojn. Cetere li ne respektas recenzistojn. Li faris tre grandajn skandalojn kaj ne indulgis eĉ la biblion, tiel ke en la dek-kvina kaj dek-sesa jarcentoj li vere konsternis kaj embarasis la prespopolon. Laŭ interesa libro de hungara aŭtoro ( Rath-Végh : La komedio de la libro ) en la jaro 1562 aperis kontraŭpapisma verko sub la titolo: Missae ac missalis anatomia . La libro enhavis 172 paĝojn, la listo de la preseraroj ne malpli ol 15. La eldonisto defendis sin jene: “La malbenita satano uzis sian kompletan ruzon por forigi la emon de la pia leganto legi la verkon.” Estus nun interese analizi, sur kiu flanko do staris – laŭ la eldonisto – la satano, kaj iom esplori lian rolon en la religiaj bataloj de tiu fora epoko; sed nun temas pri io alia. Ĉiukaze, laŭdire de tiam oni parolas pri la presdiablo, respektive preskoboldo.