Выбрать главу

– Halda  venis, Halda  kun la...

Sur la papero estas nenio. Mi komencas grumbli. Ni reprovu per la nigra rubando. Nigre ĝi skribas. Nun ni provu denove ruze kaj ruĝe. Halda  ne volas... La komencaj grandaj literoj saltas en la alton, kaj nur la suba parto de la literoj montras iom da ruĝa nuanco. Mi trorapidas, evidente. Mi komencu denove. Nun mi jam sentas, ke temas pri batalo. Mi eraris pri Halda . Halda  estas juna ĉevalo, Pegazo, kiun mi devas kutimigi al la selo. La ribelo, sabotado, obstino estas vanaj; mi montros al vi...! La ĉambro ne plu estas ĉambro. Io tute alia, sango kaj sablo, azeno. Kompreneble mi volis skribi “areno” sed tiu ĉi eta friponino eluzas ĉiun sian artifikon. Nu, mi instruos vin...

Mi rekomencas. Halda , mi diras, ne estu malica. Mi ne devas nepre uzi viajn servojn. Oni povas skribi ankaŭ sen vi. Se mia fontplumo ne estus forkurinta de mi, mi montrus, ke ankaŭ per ĝi oni povas skribi. Sed rigardu, ĉi tie estas malnova inkujo. Eble ĝi estas via avo. Ankaŭ ĝi estas uzebla. Oni bezonas nur plumon. Kion vi diras? Ke ankaŭ la anaso havas plumon kaj tamen ne povas skribi? Kion vi demandas? Ĉu mi estas certa, ke mi povas skribi? Halda  malice ridas, sed mi sentas, ke jam komenciĝis la interŝanĝo de pensoj. Mi aŭdas iom da cedemo en la rido. Mi skribas, pli ĝuste ni skribas. La Pegazo ne spitas la selon. Mi ŝajnigas ne rimarki la transformiĝon; mi skribas severe. Tre ruze, ne rigarde al la klapeto, subite mi ŝanĝas la farbrubandon. Halda  skribas eĉ ruĝajn literojn. Halda  komprenis, ke la vivo estas io alia ol la fieraj sonĝoj de la juneco. Grandioze, el mia vidpunkto. Nun ni povas komenci nian kunvivon. Ĉio estas en ordo.

Ni estas multaj en tiu ĉi eta ĉambro. Multaj vivantoj, multaj voloj, kiujn mi devas agnoski. Libroj, objektoj, mebloj. Ili vivas, ili povas esti kapricaj, ili povas ĝoji, melankolii, grumbli, ŝerci, artifiki, petoli. Ili havas karakteron. Kelkaj el ili estas rekte malbonvolaj. Entute ni vivas bone. Oni neniam estas sola. Mi estimas miajn objektofratojn kaj ili adaptiĝas al mi. Mi ne estas tiel ekstrema, kiel tiu primitiva jemena judo, pri kiu mi antaŭ nelonge legis. Oni transportis lin el sia dezerta lando al la nova patrujo per flugmaŝino. Baldaŭ li aĉetis radioaparaton en Tel-Aviv . Post unu tago li revenis kun la radio al la vendejo. La aparato estas malbona, ne uzebla.

– Ĉu ĝi ne parolas?

– Jes, sed malbone.

– Kial?

– Hieraŭ ĝi diris, ke estos sennuba vetero kaj poste falis hajleroj, grandaj kiel bulboj. Redonu la monon!

Sed mi scias, ke radioaparato estas kaprica estaĵo. Ĝi sentas, ke ĝi staras meze inter la tero kaj ĉielo. Ni bone vivas unu kun la alia. Kelkfoje mi atentigas ĝin pri bona konduto kaj plej ofte ĝi obeas.

Unu el niaj vestpendigiloj en la antaŭĉambro havas nomon. Mi ne malkaŝas, kio estas la nomo, eble nur tiom, ke ĝi havas la nomon de unu el niaj recenzistoj. Tiu pendigilo kun la nomo de la recenzisto estas vera kanibalo. Vi scias, kiel tia pendigilo aspektas. Tie, kie homo havas la kapon, la pendigilo havas iaspecan demandsignon el fero, kiu finiĝas en ŝraŭbo. La ŝraŭbo estas fiksita al lignoarko, sed ĉe la subo de la ferdemandsigno estas lignoringo, kies celon nur mi komprenas. Tiu ĉi ringo aŭ tubeto ĉirkaŭas la rektan finon de la demandsigno. Kiam oni venas hejmen dum la vintro, oni klopodas rapide liberiĝi de sia palto. Oni prenas la pendigilon, per la maldekstra mano oni levas ĝin, samtempe metas sur ĝin la pezan palton per la dekstra mano, kaj kiam ĝi jam ekpendas sur la hoko, oni volas forpreni sian dekstran manon de la pendigilo. La mano estas streĉita kaj la pendigilo aŭtomate ekpinĉas la pendiganton ĉe tiu haŭtparto, kiu estas inter la dikfingro kaj montra fingro, tiel, ke oni subite rememoras la nomojn de multaj grandaj kaj malgrandaj profetoj. La tubeto aŭ ringo servas nur por torturi la viktimon.

* * *

Ĝenerale ili tamen ne estas malicaj, tiuj silentaj fratoj. Ili povas esti petolaj, sinkaŝemaj, kelkfoje spitemaj. Tapiŝoj volonte stumbligas, kaseroloj volonte bruligas, korkoj kaj butonoj de ĉemizo volonte kaj mistere malaperas, kiam ili estas en tia agordo, sed subite nature ili reaperas, kiam ilia kaprico finiĝas. Libroj fermiĝas per si mem kaj moke ridas, kiam oni konfuze rimarkas, ke io malagordas. Elektraj kuiriloj estas sen kurento, ĉar ili forglitigas la ŝaltilon, pri kiu oni kredas, ke ĝin oni jam kontaktigis.

Ili ĉiuj vivas, kaj dum ni komencas simili al senvivaj eroj de sennoma amaso, ili vivas, sentas kaj eĉ suferas. Mi memoras pri aŭto, per kiu mi devis veturi proksimume 30 kilometrojn al mia prelegloko. Tiu aŭto estis malsanega. Oni povis rigardi ĝin nur kun kompato. Ĝi havis astmon kaj ftizon. Ĝi devis halti post ĉiuj 500 metroj por tusi, tusegi. Ni alvenis al la prelegejo, kiam la lastaj fragmentoj de la publiko forlasis ĝin.

Ekzistas ankaŭ altaj virtoj en tiu mondo. Unu el niaj bonaj amikinoj rakontis la jenan historieton. Por pli bone kompreni la rakonton mi volas aldoni, ke ŝi estas juna kaj poeziema. Tiam ŝi estis multe pli juna kaj eble eĉ pli revema. Ŝi atendis gastojn kaj ŝi decidis baki ian delikataĵon, al kiu laŭ nia hungara kutimo oni bezonas aligi pistitan kaj sukeritan papavon. Ŝi metis la pistotan papavon en la pistujon kaj per la kupra pistilo komencis frakasi la papavon. Dume ŝi sentis sin inspirita kaj elpensis ritmojn kaj rimojn. La ritmo de la pistado inspiris ŝin. Sed jen ŝi subite konsciiĝis pri ia fremda tintado en la pistujo. Ŝi rigardis tien, kaj montriĝis, ke ŝia brakhorloĝeto malfiksiĝis, falis en la pistujon kaj jam estis preskaŭ perfekte pistita. Ĉiuj ŝraŭbetoj, risortoj estis frakasitaj. Sed, rakontis nia viglokula konatino, post la unua paniko, post kiu ŝi forskuis la perdosenton kun la facila agordo de la bohemoj, ŝi tamen nepre devis pretigi la bakaĵon. Kaj imagu, oni povis facile disigi la metalajn pecetojn de la papava maso.

Post tio la rakontantino eksilentis. Mi plene admiris ŝian rakontan talenton. Sed mia edzino admiris ĝin malpli senrezerve. Ke mia kritikemo malpli fidinde funkciis, tio povis dependi de la speciala ĉarmo de la rakontantino. Mia edzino demandis:

– Jes, jes. Sed la vitro de la horloĝo? Tion vi ne povis disigi de la papaveroj.

– La vitro de la horloĝo? Ĝi restis aa-bs olute tuta. Ĝi estis t.n. nerompebla vitro – respondis senhezite la sinjorino.

Ĉu ŝi eble volis fari reklamon al la nerompebla horloĝvitro? Ĉu estis vero aŭ adapto de la fiŝkaptistaj rakontoj al la teritorio de la mastrumado, mi ne scias.

* * *

Mi memoras ankaŭ pri murhorloĝo. Pri ĝi ni parolas kun speciala omaĝo. Iun someron ni luis ĉambron ie, proksime al Stokholmo. La nervoza sinjorino, kiu ludonis la ĉambron, ventrapide komunikis al mi la instrukciojn, kiujn ni devas atenti. I.a. ni ne streĉu la horbatigan risorton de la murhorloĝo, sed nur la tiktakilon. Cetere la horloĝo estas malnova, sed fidinda. Mi dankis kaj sammomente forgesis la plej grandan parton de la instrukcioj.

Post kelke da tagoj la horloĝo laciĝis; ĝiaj tiktakoj ricevis ian spiregan kunsonon. Mia edzino, kiu estas multe pli entreprenema ol mi, prenis seĝon, metis ĝin sub la horloĝon, prenis la streĉilon. Mi ne tre interesiĝis pri la afero; mi estis okupata pri ia verkado. Mi interesiĝis, kiam la horloĝo eksonoris. Eble oni ne povas doni ĝustan impreson pri tiu sono, nomante ĝin sonoro. Ĝi estis io raŭka, io mistera, io dolora, io fantoma, io nepriskribeble spinvibriga. Plej terure estis, ke ĝi ne estis io, sed ioj, eĉ iadoj, t.e. ioj ade-ade. La maljuna horloĝo, silentinta eble dum jardekoj, komencis vee aŭdigi siajn plendojn kaj tute ne emis fini sian ĝemadon. La mistera kaj nerekuracebla doloro de la maljuneco tremigis la aeron de la ĉambro. Ni ne tuj komencis kalkuli la batojn, sed nur ĉirkaŭ ĉe la 50-a bato. Poste ni kalkulis 326 pluajn batojn. Poste, subite, malbonaŭgure iĝis silento. Ankaŭ la suno malaperis samtempe de la ĉielo kaj la ĉambro iĝis malluma. Nin kaptis la timo kaj – tia oni estas – duonminuton post la ĉeso de la mistera, raŭka (priskribo kiel supre) voĉo de la horloĝo, ni alrigardis unu la alian kaj ekridegis. Sed longe ni ne ridis, ĉar la maljuna horloĝo reeksonoris kun la sama mistera raŭketo kaj korŝira doloro kaj veadis plu. Ni kredis, ke ni devos transloĝiĝi, sed post pluaj 65 fantomaj batoj ĝi eksilentis kaj mortis, t.e. mutiĝis.