Выбрать главу

* * *

Se ni klopodas kompreni ĉion, kio nin ĉirkaŭas, la objektoj, la naturo komprenos nin. Mi memoras pri iama vojaĝo al la plej norda sveda urbo, Kiruna . Estis januaro, posttagmezo, eble la tria horo, kio tamen signifis, ke la vintra vespero komplete ekokupis la nordon. Jam post la unua horo, ĉirkaŭ la tagmezo, regis mallumo. La vento akre blovis, kaj neatente, en la proksimo de la poŝtkontoro, en iu parko, mi elprenis mian papermonujon. La vento senhezite elŝiris de tie dek diversajn paperojn, legitimilojn kaj mian bileton. Ĝi venis tiel subite, ke nek mi nek mia akompananto povis fari ion, kaj la paperoj malaperis en la vespero. Ni staris tie stulte, senkomprene. Sed la vento ekridegis akre, turnis sin kaj unu post la alia retransportis al mi miajn paperojn, tute ne forgesante la bileton. Mi aŭdis ĝian kontentan ridon:

– Estis bona ŝerco. Alian fojon gardu vin pli bone!

La kalendaro apartenas al miaj federuloj. Nia kunlaboro estas modela. Laŭ miaj spertoj ĝi estas ege ema por ĉia kunlaboro. Ĉijare ni interdiskutis la mankon de varieco en la vivo. Mia edzino havis similan opinion, kaj mi proponis, ke ni ŝanĝu nian vivon per tiuj modestaj rimedoj, kiuj estas je nia (modesta) dispono. Sed kiel? ŝi demandis. La kalendaro miksis sin en la diskuton kaj asertis, ke ĝia sistemo estas pli bona. Ĝiaj 365 tagoj ĉiutage ŝanĝas posedanton.

– Mirinde – mi diris. – Bonega ideo! Mi ja volonte okupas min pri la psikologia efiko de la nomoj. Rozinjo, vi ŝanĝos ĉiutage vian nomon.

De tiam ŝi havas novan nomon laŭ la kalendara nomo, trovebla sub la dato en la svedaj almanakoj. Se temas pri “marcialaj” viraj nomoj, kiel ekz. Valdemaro, ŝia sinteno estas decida; kiam ŝi estas Izabela , ŝi estas fiera; kiel Maria , ŝi estas mola kaj modesta. Kelkfoje mi estas devigata aĉeti specialajn nomtagajn donacojn, kiam ŝia nomo estas ekz. Abrahamo aŭ Sigismundo, Botilda  aŭ Amanda . Komence ŝi volis protesti, sed mi atentigis ŝin, ke ŝi rajtas protesti nur la 10-an de novembro, kiam la sveda kalendaro indikas la tagon de Martin Luther . Kiam ŝi ne kontentiĝis per tiu averto, mi prezentis al ŝi la jenan fabelon, kiun mi elfosis el malnova sveda esperantogazeto:

La deveno de la virino.  Kiam Dio estis kreinta Adamon, li volis fari virinon por li. Li do dormigis Adamon kaj eltiris ripon el lia korpo. Li metis la ripon teren apud si kaj volis komenci sian laboron, kiam subite alkuris hundo, kiu rapide kaptis la ripon en la faŭkon kaj forkuris.

Dio kompreneble kuris post la beston, tiel rapide kiel liaj maljunaj piedoj tion ebligis; sed, ho, ve! la hundokuristo rapide forglitis tra arbetaro, kie Dio ankoraŭ povis kapti ĝin ĉe la vosto.

La hundo tiom forte tiris kaj tordis, ke fine ĝia vosto deŝiriĝis, kaj jen staris Dio kun ĝi en la manoj.

– Nu paciencon! – diris Dio – mi ankaŭ el ĉi tio bone faros virinon...

Kaj tiel li faris. Kaj tiel virino estas farita el hunda vosto.”

Bedaŭrinde la deveno de tiu ĉi perlo ne estas menciita, kaj mi povas nur ĉi tie danki la nekonatan aŭtoron por tiu ĉi argumento, kiu mutigas.

Entute ĉiu nova nomo donas impulson al nova konduto; oni sentas sin de tago al tago pli juna; la inventanto mem sentas, kvazaŭ li vivus en iu morale ne riproĉebla kaj malmultekosta poligamio. Ankaŭ mia edzino estas ĝenerale kontenta pri la aranĝo. Ankaŭ mian konduton favore influas la ĉiutaga nomŝanĝo. Nun mi volas patentigi mian ideon, kiun mi povas danki plejparte al la kalendar-amiko.

* * *

Mi ne forgesu tiun poŝkalendaron, kiu estis jam ŝajne tute maljuniĝinta, kiam la unuan fojon mi renkontis ĝin. Laŭtaske mi aranĝis la aĵojn de bona amiko, forlasinta tiun ĉi teron. Inter la aĵoj troviĝis tute nova, t.e. ne uzita estona poŝalmanako. Ĝia enhavo estis riĉa, sed verkita tute en la estona lingvo. Mi rigardis la libreton kun simpatio kaj kompato pro ĝia baldaŭa pereo, kaj rememoris la sunplenan tempon, kiun mi pasigis iam en la antikva, ĉarma, senpretenda kaj samtempe kultursoifa ĉefurbo de la estonoj. Mi trafoliumis la almanakon, kiu komenciĝis per estona, mallonga enkonduko, el kiu mi komprenis nenion, ĉar mia tuta frazprovizo en la estona lingvo estas unu frazo: “Mi amas vin.” Sed, ĉar la enkonduko havis ian alparolan linion, mi supozis, ke ĝi komenciĝis tieclass="underline" Kara Leganto! Mi bedaŭris, ke la libreto antikviĝis tempe kaj senutiliĝis lingve. La almanako malfruis. Ĝi estis aktuala antaŭ 11 jaroj. Intertempe ĝia posedanto mortis; la lando mem, en kies lingvo ĝi prezentis sin, foriĝis en la nebuloj de la historio. “Kion vi volas de mi, vi eta arĥaismo?” mi diris al la almanako. Malfruinta estona almanako en sveda urbo ĉe hungaro...

La almanaketo insiste ridetis al mi:

– Rigardu min, pli bone!

Estis efektive interese. Mi faris malkovron. La divido, la tagoj, la datoj de la festotagoj precize koincidis kun la nova jaro, kies alvenon ni atendis ĝuste tiam. Mi rigardis en la neĝan vintron kaj pensis pri la estonto, pri la ekscita enigmo malantaŭ la neĝkurteno. Mia malkovro estis, ke ĝenerale en ĉiu dekunua jaro ripetiĝas la tuta kalendaro.

– Mi tamen ne povas uzi vin – mi diris. – Mi ne komprenas precize, kion signifas ekz. kesknädal , kvankam ĝi verŝajne respondas al merkredo. Tiel fremdan kalendaron oni ne povas uzi sen risko de fatalaj eraroj.

– Mi volas vivi – diris la kalendaro. – Uzu vian cerbon!

Mi ne ŝatas tian alvokon, sed ĉiam obeas al ĝi. La jarnumeron sur la unua paĝo oni povus facile kaj arte ĝustigi... Jam preta... Hm, jes... Nia estona samideanino, loĝanta proksime al ni... ŝi povus uzi la kalendaron.

– Bone. Nun vi estas sur bona vojo. Sed doni simple ion, tio estas tro mallonga plezuro. Povas esti, ke ŝi ne konsideros la donacon grava. Mi volas, ke oni taksu min laŭ miaj kvalitoj – diris la almanaketo.

– Mi povas skribi akompanan leteron. Mi ŝatas korespondi. Laŭ mi la korespondado signifas: haltigi la tempon por la korespondantoj, kiel Josuo haltigis la sunon. Mi skribos eĉ estonan leteron. Mi povos alparoli ŝin per la alparolo de la libreto: Kara Leganto! Ankaŭ subskribi mi povos ĝin: Mina  signifas mi  estone. Sed kion inter la alparolo kaj fino? Ni ekzamenu mian estonan-svedan frazaron, kiu estas inter miaj libroj. Bedaŭrinde la kompilantoj absolute ne pensis pri tia okazo. Mi trovis frazojn pri fervojo, pri ekstra kovrilo en la kajuto, pri unupersona kajuto kun propra kajtielplu, pri la menuokarto, sed nenion taŭgan por la letero.

– Foliumu miajn paĝojn – insistis la almanaketo.

Efektive, sur iu pago mi trovis citaĵojn de diversaj eminentuloj, estonaj kaj alilandaj. Ĉu mi risku? Mi trovis nelongan kaj ne tro mallongan citaĵon kies fonto estis Schiller . Schiller  estis honesta verkisto kaj sufiĉe malnova. Sen danĝero de rekono oni povus kopii tiujn ĉi frazojn. La letero estis preta kun alparolo kaj kun la mistera subskribo: Mina . Mi sendis per poŝto la kalendaron kun la letero.