Выбрать главу

Tiam – ĉirkaŭ 1930 – Skandinavio estis vera paradizo, tute neverŝajna al migranto, kiu alvenis el la malriĉo kaj maltrankvilo de suda Mez-eŭropo. Miro, admiro, plezuroj, ĝuo kaj kelkfoje ankaŭ aliaj surprizoj, precipe gastronomiaj, sensaciigis niajn tagojn. Ni ekloĝis aŭtune en la ĵusmenciita vilao. Mi kontraŭstaras la tenton kaj ne rakontos pri ĉio, kion ni spertis, sed nur pri tiuj detaloj, kiuj havas kunligon al la titolo de tiu ĉi rakonto. Niaj ĉambroj estis belaj kaj meblitaj kun puritane simpla, rektlinia, sed laŭcela kaj plaĉa solideco. Ni laŭdis la nordan distingemon, sed en unu detalo ni trovis nekompreneblan kontraŭdiron. En unu el la ĉambroj, kiun ni uzis kiel dormoĉambron, la rulkurtenoj estis nigraj. Kiam oni kovris la fenestron per ĝi, la ĉambro aspektis tute blinda. Tio ne estis bela. En kelkaj rilatoj la svedoj havas strangan guston; ni formulis nian prijuĝon kaj ŝanĝis la nigran rulkurtenon kun la blanka de la kuirejo, kies fenestro direktiĝis al la okcidento. Ni ĝuis la kristalan vintran atmosferon de la norda sveda urbeto ĉirkaŭ la mezo de la Botnia-golfo, kaj bone komprenis, kial la svedoj, kiuj dank’ al siaj senfinaj arbaroj ne havas hejtzorgojn, tiel unuanime atendas la neĝon kaj la veran vintron. Sed nun nenion pri tiu ĉi temo. Ni atingis la komencon de la nova jaro, ni atingis la mezon de marto, kaj ni rimarkis, ke nia dormo pli kaj pli mallongiĝas. La suno aperis nekutime frue kaj pli kaj pli fervore frue kaj ĝi facile venkis la blankan kurtenon kaj ankaŭ nian dormon. En majo la nokto jam preskaŭ tute malaperis kaj en junio-julio restis el ĝi nur du-tri mallumaj horoj, similaj al la sudeŭropa komenco de la vesperkrepusko, kiam ankoraŭ steloj ne estas videblaj. Tio ne estas nokto, sed ia facila nebulvualo sur la bela vizaĝo de la naturo. Sed tiun ĉi evoluon ni ne atendis kun kunmetitaj manoj, sed jam antaŭ aprilo ni reŝanĝis la blankan rulkurtenon al la nigra el la kuirejo por certigi al ni nian propran nokton. Ĉiukaze ĝi mallongiĝis de si mem: Oni promenis longe en la sentempa vespero kaj kolektis konvalojn; kiam oni kredis, ke jam estas la naŭa, estis jam la 11-a.

La sennoktaj, someraj tagoj – dum la lastaj jaroj ili eĉ ne estis varmaj, kiel pli frue – en normalaj jaroj donas multe da sunlumo al la sunsoifantoj. Sed post la lumdiboĉo sekvas la lumfasto; estas almenaŭ tri monatoj vintre, kiam la suno neniam venas eĉ proksimen al la zenitpunkto de la ĉielo, kaj inter la tagiĝo kaj vesperiĝo ne pasas tro multaj horoj. Eĉ en la pli sudaj partoj de la longa lando – rigardu la geografian karton – jam ĉirkaŭ la kvara horo vesperiĝas, kaj ju pli norden oni veturas, des malpli longa estas la tago. Tute norde, ĉe la plej norda urbo, Kiruna , super la polusa cirklo, en la fino de la jaro jam iom post la tagmezo mortas la suno; ĝia sango ruĝigas la blankajn neĝkampojn kaj dezertajn montojn. En la subita noktiĝo oni sentas tie dudimensian finon, finon de la tempo kaj finon de la geografia mondo.

La geografiaj faktoroj signifas multe en la vivo. Antaŭ ne tre longe la svedoj ankoraŭ ĉe nura kandellumo atendis la novan, mallongan vintran tagon, kaj la finon de la malluma periodo, kaj vane la lando de la vikingoj estas nun unu el la plej elektrizitaj landoj: la frue alvenanta nokto premas la homan animon kaj vekas en ĝi la sopiron al la lumo, kiu komencas kreski en etaj proporcioj nur en la fino de la jaro. La lando estas moderna, industria, sed ĝin karakterizas la kontrasto: tradiciemo en ĉiuj sociaj klasoj. Tiu tradiciemo grandparte trovas sian originon en la neŝanĝebla forto kaj nevenkebla ekstremeco de la natura potenco. Ĉirkaŭ la lumplenaj domoj kaj dometoj estas la stelriĉa, sed longa, nigra nokto, en kies vasto eĉ la elektraj lumgloboj de la stratoj sentas sin orfaj, frostantaj, elmetitaj al la krudaj, nebrideblaj naturaj fort-impulsoj. Sudlandano ne povas tiel sopiri la lumon kaj printempon kiel nordano.

Tiun ĉi lumsopiron esprimas la t.n. Luĉia -festo, kiu estas tute ĝenerala, kaj en grandaj trajtoj egale solenata en ĉiuj familioj, en ĉiuj organizoj, korporacioj.

Luĉia  estas norda fratino de Sankta Luĉia  en la plej suda parto de Eŭropo, sed ŝi havas ian foran parencecon al iu pagana pastrino, kiu poste vulgariĝis je megero (= sorĉistinaĉo) kun aŭguraj kapabloj. (En Hungarlando Luĉia  ne estas sanktulino kaj ne simbolo de lumo, sed tia sorĉistino, kiu precize noktomeze inter la 12-a kaj 13-a de decembro antaŭdiras la sorton de la demandanto, se li aŭ ŝi severe tenas sin al tre severa rito, kiu estas tiel komplika, ke oni ne povas ne erari pri ĝi.) La rito de la Luĉia -festo ankaŭ ĉi tie estas supozeble antaŭkristaneca, sed kunigita kun nuanceto de sanktula kulto. Luĉia  estas la simbolo de la revenanta lumo. Ŝi, la sanktulino, alportas la lumon. La enkorpigantoj de la simbolo estas junaj virinoj, infanoj aŭ plenkreskulinoj en la familio, en societoj, en urboj, ĉe entreprenoj, kiuj havas sian propran lumportantinon, La festo okazas dum la nokto de la 12/13-a de decembro, aŭ ĉe organizoj, laborejoj dum la tago.

En la kadroj de la familio la tradicia aspekto de la Luĉia -festo estas, ke dum tiu nokto en la plej fruaj horoj, kiam la nigro de la nokto ankoraŭ ne regas kun absoluta forto, la Luĉia  de la domo vestas sin en longan, blankan robon, en iaspecan interaĵon: ĝi jam ne estas noktĉemizo, sed ankoraŭ ne estas robo. Belan, sveltan figuron ĝi similigas al anĝelo. Sur la plej ofte orbukla, blonda kapo trovas lokon metala krono, kies metalan skeleton kaŝas abiobranĉetoj, ornamitaj per brilaj steloj, kaj tri-kvar kandeloj. Nuntempe oni sekurigas la portantinon de la krono kun la brulantaj kandeloj aŭ tiel, ke ankaŭ ĉe la meza parto de la krono estas metala ŝirmilo por la kapo, aŭ ke la kandeloj havas elektran lumon. Luĉia  alvenas nokte, tre solene. Ŝi kantas la italan popolkanton Sankta Luĉia  kaj ceterajn kantojn kaj servas kafon al la familianoj.

Kafon, jes. La kafo estas la nacia trinkaĵo de la svedoj. Maljunaj svedinoj certe konsiderus natura, se en la Patro-Nia  oni preĝus: “Donu al ni nian ĉiutagan kafon!” La kafo – pura kafo kun aŭ sen sukero, kun aŭ sen kremo, sed neniam kun lakto – estas la ĉefa gastronomia plezuro ĉe kutimaj invitoj, kaj por meza svedo 6-8 tasoj da forta kafo, kiel kutima taga porcio, apartenas al la vivo. Se okazas io eksterordinara, geedziĝo, aŭ enterigo, la porcio pliobliĝas. Estas tute nature, ke ankaŭ Luĉia  servas meze de la nokto kafon, bonodore vaporantan sur bele ornamita plado, inter freŝbakitaj kukoj. Inter la kukoj estas unu speco, kiu indikas la parencecon de la sveda Luĉia  al la maljuna sorĉistinaĉo en Hungarujo, t.e. la t.n. Lunja-kato, iom katforma kuko kun sekvinberaj okuloj. Kiel sciate la kato nepre apartenas al la akcesoraĵoj de ĉiuj normale provizitaj sorĉistinoj kaj en iu maniero ĝi verŝajne iĝis same emblemo de nordaj feinoj kaj sudaj sorĉistinoj.