Выбрать главу

– Sankta Luĉio, Sankta Luĉio!

Aleksandro ekŝvitis; lia angoro ricevis gigantajn mezurojn kaj ĝi ekstimulis lin krii, kriegi. Ĝi ekpikis liajn membrojn, kiuj subite reaktiviĝis, kaj Aleksandro saltis el la lito kaj komencis kriegi:

– Helpon, helpon!

La trankvile bela, tradicia bildo de la Luĉia -nokto subite transformiĝis al kompleta surrealismo, kies enigmon neniu povis solvi pro momenta tempomanko. La granda figuro de Aleksandro moviĝis kun tia rapideco, ke liaj kapo kaj membroj kvazaŭ pliobliĝis. Luĉia  perdis sian tason kaj povis kapti nur la kafujon, kies brunnigra enhavo lasis larĝan, longan makulon sur la neĝkolora Luĉia -robo. La kanto subite ĉesis kaj la infanoj komencis laŭte ploregi. Nur la kandeloj restis seriozaj kaj rigidaj. Ili ne falis en panikon kaj daŭre brulis sur la kapo de la fraŭlino, feliĉe! La tuta domo mobiliziĝis kaj la patro forblovis la lumon de la kandeloj. Neniu komprenis ion, kaj daŭris tre longe la komprena kaoso, pri kiu eĉ Zamenhof mem ne estus povinta helpi.

La 14-an de decembro Aleksandro perletere informis min pri la strangaj kutimoj de la Luĉia -nokto kaj avertis min: se iam mi venos al tiu ĉi lando, preparu min dum la tuta jaro al la teruraĵoj de la Luĉia -nokto.

Jen mi transdonas mian utilan scion al la afabla leganto.

KONCIZA KORESPONDA KURSO PRI LA AMO

Oni ŝajne ne multe saĝiĝas pro la saĝaj spertoj, kiujn oni amasigas en si de jaro al jaro. Pri ni mem ni ne kalumniu, sed pri la cetera mondo oni povas diri trankvile, ke ĝin ne prudentigas la spertoj malgraŭ tiu altvalora kontribuo, kiun ekz. subskribinto tiel fervore kaj malavare distribuas al la samgeneracianoj buŝe kaj skribe. Ĝin forportas la facila vento sen la plej eta signo, ke ie iu kaj iel volus kapti ĝin kaj utiligi por la rekonstruo de la mondo.

Verdire mi mem iom tediĝis de unu flanko aŭskulti la afablajn profetaĵojn pri la atendeblaj plezuroj de la perfektiĝanta atombomba epoko, de alia flanko mem profeti pri la milito de ĉiuj energiaj pacproklamantoj; tial mi decidis ne sidi en jama funebro sur miaj propraj ruinoj – estontaj, kiuj tamen-tamen estas ankoraŭ nur eventualaj. Ebriulojn ofte savas la providenco kaj eble ankaŭ ni sukcesos savi nian haŭton, precipe, se ni ne montras troan interesiĝon kaj genutremigan angoron pri la danĝero. Ni manĝu trankvile, se ni havas ion por manĝi, ni fosu niajn sulkojn, ni estu optimistoj kaj ni esperu profesie, ĉar tio helpas al la digestado kaj ĝenerale al la sanstato kaj apenaŭ malutilas al iu.

Tio estas la tezo de la modernaj stoikuloj, kies aro iom post iom entenos preskaŭ la tutan homaron. La devizo de la skolo estas tre profundsenca:

La plej alta filozofio estas rezigno pri ĉia filozofado.

* * *

Parolu do pri io alia! Nu, kial ne? Kial ne pri rozkolora korespondado sub la radioj de la verda stelo, kaj pri spertoj, kiujn oni eĉ nun povas valorigi? Mi prelegos al vi pri mia unua esperanta korespondado.

* * *

Kiel kaj kial mi lernis Esperanton, pri tio mi ne rakontos nun. Sufiĉas diri, ke tiu komenco jam estas sufiĉe malproksima de mi en la tempo, kvankam oni sentas, kvazaŭ inter tiu feliĉa komenco kaj la nuno pasis nur kelkaj – sendube interesaj – tagoj. Mi estis normala esperantisto kun normala kvanto da entuziasmo kaj interesiĝo, kaj inter la ceteraj vaste radiantaj steloj, celoj kaj benoj de la lingvo, mi rapide trovis ĝian plej individuan plezurrimedon, t.e. la eblon korespondi kun alilandanoj. Kaj alilandaninoj. Mi volas aldoni, ke mi lernis Esperanton relative rapide, kaj tuj post la fino de la komencaj studoj mi ekdediĉis grandan atenton al la anoncoj, troveblaj en “Heroldo” kaj aliloke, por akiri tie – laŭeble virinseksan – korespondanton. Mi trovis baldaŭ adreson el la granda Brita Imperio: estis tia fidiga anonco. Supozeble pro la ĝojo de la trovaĵo mi forgesis funde esplori la tekston de la anonco, laŭ kiu la juna britino deziris korespondi kun samideanino. La neatento de la sufikso -in-  estis parte atribuebla al miaj primitivaj scioj en la lingvo, parte ĝi estis tiaspeca dezir-eraro, pri kiuj la psikologio povas doni al vi pli detalajn informojn. Certe tie vi trovos apartan ĉapitron pri la forgesitaj, sed profunde dezirataj in-formoj.

Mi devas supozi, ke mia unua letero en la universala lingvo enhavis iom da juneca freŝo, ĉar la afabla britino relative baldaŭ respondis kaj klarigis al mi, ke ŝia intenco estis korespondi kun eksterlandaj sinjorinoj, al kiu kategorio mi apenaŭ estas registrebla, sed se mi tiel insistas por la korespondado, okazu do la neevitebla: ŝi volonte apogos min sur la malglata vojo de la komencantoj. Mi esperas, ke la ĉielo benos ŝin pro tiu ĉi bonfaro. Cetere ŝi estis sperta esperantistino, ŝi estis juna, kvankam edzino, kaj ŝi apartenis al tiuj maloftaj fenomenoj, kies vivkunulo estis same fervora esperantisto kiel ŝi. Eble eĉ pli... ĉar la edzo havis ian altan funkcion en la loka klubo; pri simila ofico ŝi ne povis fieri.

Mi skribis miajn leterojn kun speciala zorgo, kaj en la unua periodo de nia korespondado oni ne povis rimarki ion eksterordinaran. Mi scias, ke mi skribis pri ĉio ebla inter la tero kaj ĉielo, kaj la sinjorino montris konstantan bonvolon al mi. Je mia peto mi ricevis ankaŭ portreton de ŝi, kaj ankaŭ la agrabla eksteraĵo de mia korespondantino kvadratigis mian korespondan fervoron. Kun eminenta diplomata instinkto la sinjorino ne sendis portreton komunan kun la edzo. Pri li mi havis iomete malpli da interesiĝo, kvankam entute mi ne povas diri, ke miaj leteroj laŭ mia opinio transpaŝis la limon de la plej konvena korespondado; laŭ mia opinio mi estimis komplete la staton de la sinjorino, sed tamen estis bone, ke mi korespondis kun ŝi kaj ne kun li. Vi komprenas, ĉu ne? Kompreneble ankaŭ mia portreto atingis tiun punkton de la vasta imperio, kie mia korespondantino loĝis. (Kiel en tiaj okazoj, ankaŭ tiam mi elektis la plej bonaspektan foton pri mi, sed malgraŭ tio la malgrasa laŭdo de la sinjorino: “Laŭ bildo oni povas diveni, ke vi estas bonulo” – ne tre kontentigis min. Kiam oni estas en tia aĝo, oni atendas pli romantikajn kritikojn pri si. Se ŝi estus skribinta: “Estas klare videble ke vi estas fripono” aŭ “Via malhela hararo kaj entute via aspekto preskaŭ timigis min” – certe mi estus havinta pli kontentan humoron. Sed oni povis fari nenion, oni devis daŭrigi la korespondadon, kiel iu, el kies foto oni povas diveni, ke li estas bonulo.)

Nu, jes, ni do daŭrigis mian unuan esperantlingvan korespondadon dum monatoj. Sed antaŭ ol ni estus povintaj festi la unuan datrevenon de nia renkontiĝo sub la verda stelo, la korespondado subite kaj abrupte ĉesis. Iun fojon mi skribis longan leteron, sed mi ricevis nenian respondon. Nek longan nek mallongan. Strange. Mi estis certa, ke mi ne ofendis ŝin. Mia letero estis deca, kvankam amikeca kiel ĉiam. Post dusemajna vana atendado mi skribis same longan leteron. La rezulto estis nulo. La britino malaperis por eterne de mia horizonto, kaŭzante per tio obstine reaperantajn cerbumadojn kun la refreno: “Sed kial?”

La enigmo solviĝis poste – longajn jarojn poste. Tiam mi ekgvidis kursojn en Svedlando laŭ la invito de la Sveda Esperanto Instituto.

* * *

La lingvoj ne konsistas nur el vortoj. Malantaŭ la vortoj estas lingvaj kutimoj, efikoj de diversaj faktoroj, pri kiuj la vortaro diris nenion. Oni fidas pri sia vortaro, sed baldaŭ klariĝas pri ĝi, ke ĝi estas nur papero sen vivo.

Alveninte eksterlanden oni tute nature klopodas kaŝi sian eksterlandecon, por ne esti konsiderata kiel nedanĝera, bonvole ridetanta mensmalsanulo. Komence do oni lernas la prononcon de la salutvortoj, kaj en la vendejoj oni kondutas suverene, sed ekstreme vortavare. Oni montras al la aĉetota objekto, oni pagas, oni salutas denove, aldonas la dankvorton kaj foriras. Tia estas la ordinara strategio de eksterlandanoj, kaj ankaŭ mi sekvis en la vendejoj tiun ĉi taktikon. Mi lernis la svedan salutesprimon: God dag!  (Bonan tagon!) kaj post iom da ekzerco mi gud-da is same indiĝene kiel iu ajn vikingido. Estis tamen ege strange, ke malgraŭ miaj fervoraj klopodoj por ne diferenci, kiam mi forlasis la vendejon, ĉiuj, komizoj kaj aĉetantoj, eĉ tiuj, kiuj pli frue ne alrigardis min, turnis sin post mi, kiam mi estis foriranta. Sed kial? Kial? Jes, ĉar mi diris dufoje God dag! , unufoje, kiam mi venis kaj la duan fojon, kiam mi foriris. Sed tiu lasta God dag!  – kiam oni foriras, estas tute neebla en Svedlando. Kial? Kial? Lingva kaprico! Kompatinda novulo!