Sed Maria kaj ŝia frato havis ankoraŭ aliajn zorgojn pri Plej Granda Aleksandro, la salamandro. Jes, la nutraĵo. Jam ĝi pasigis la trian tagon en la hejmo, sed ĝi manĝis nenion. Malgraŭ tio ĝi aspektis same impona kaj preskaŭ grasa kiel antaŭe. Etaj araneoj, moskitoj sin kaŝintaj en la provizejo ĉirkaŭ la kukumaj glasoj, vermetoj lasis ĝin indiferenta. Aleksandro iom streĉis siajn kolmuskolojn, elŝovis sian gracian langeton, iom ĉirkaŭdancis kun majestaj movoj siajn viktimojn, kaj per tiuj ceremonioj ĝi perdis tiom da tempo, ke eĉ la plej mallertaj kaj plej rigidaj raŭpoj havis tempon kaj okazon malaperi en la aero, en la musko, aŭ bori sin en la sablon. La salamandro ne montris veran atenton. Ian konfidindan informon pri tio, kion manĝas la salamandro, la gefratoj ne havis. Sed fine Maria ricevis la ĝustan informon: ŝi trovis artikoleton en malnova popularscienca gazeto, laŭ kiu la plej laŭcela nutraĵo de la salamandro estas farunvermoj. El tiuj vermetoj Maria “hamstris” tiom, ke ili sufiĉus eĉ ĝis la tria mondmilito. La farunvermoj vere vekis la viglon de Aleksandro. Ĝi prezentis tiajn movojn kaj preparojn, kiuj rememorigis bone nutritajn, korpulentajn sinjorojn, kiuj rektigas sin kaj elpuŝas la ventron, kiam ili ekiras al feste ornamita manĝotablo. Sed ankaŭ nun estis komplikaĵo. Aleksandro komencis sian ritan flamdancon – majestan kaj “andantan” (por uzi muzikan terminon) – dum la vermetoj trankvile malaperis en la sablo. Ili ne volis resti ĝis la fino de la prezentado. Estis strange, ke la salamandro ne montris ĉagrenon, sed trankvile revenis en sian antaŭan pozicion.
Maria perfektigis la metodon. La vermetoj depost tiam aperis sur porcelana telereto, kiun Maria trovis inter siaj iamaj ludiloj. Nun la vermetoj ne plu povis fuĝi, kaj post la orienta ritdanco de Aleksandro ili malaperis sur la lango de la salamandro, kiu per elementa forto tiris ilin en la nirvanon de la farunvermoj. Iom post iom Maria konvinkiĝis, ke la salamandro ne trogravigas la regulan tagmanĝon kaj vespermanĝon. Ĝi manĝis mirige minimume. Nu, jes, sed ĝi ne multe movis sin.
Ĝia nomo, Aleksandro, estis provizora. Ĝis nun oni ne sukcesis konstati, ĉu ĝi estas vere Aleksandro, aŭ eble salamandrino.
* * *
Tiurilate kelkaj aferoj estis esplorendaj.
– Aleksandro – diris Maria –, hodiaŭ ni veturos en la urbon.
La salamandro jam havis ion fidosimilan al Maria kaj tute ne protestis. La longa ladskatolo denove ekfunkciis kaj nun ĝi estis eĉ pli komforte aranĝita ol pli frue. Maria fieris pri la harmonio inter ili:
– Rigardu, Panjo, Aleksandro preskaŭ parolas al mi.
– Jes, vere.
Sed verdire la salamandro havis nenion por diri. Ĝi tute ne streĉis siajn fortojn por ekparoli. Ĝi estas komprenebla de si mem .
La vojaĝo, eĉ tiudistanca, jam tiam similis al ekspedicio. La rulmaterialo de la fervojoj malaperis en la vasta regno de la granda milito. La mizera, plenplena trajno staraĉis dum duonhoroj tuj antaŭ la urbo, ĉar novaj milittrupoj ekveturis, kaj longa ŝarĝtrajno forlasis la urbon kun valoraj provizvaroj, kiujn la milito suĉis al si. Tiu milito, kiu ne estis tiu de la propra lando, sed en kiun la malgranda lando suĉiĝis kun ne-kontraŭstarebla forto.
Maria alvenis tamen en konvena tempo kaj ŝi rapide ekmarŝis al la centre situanta, malnova kaj aristokrate silenta strato, kie ŝi esperis ricevi respondon pri kelke da salamandro-problemoj.
* * *
En la akceptejo de la Naturscienca Societo sidis profesoro inter antikvaj mebloj kaj ĝisplafonaj librobretoj. Acida polvodoro plenigis la ĉambron, kiu estis samtempe ankaŭ la redaktejo de la “Naturscienca Revuo”. Tiu ĉi lerte redaktita, populara gazeto nur nun, dum la milito, perdis abonantojn, sed relative ne multajn. Ĉi tie estis ĉio en ia trankviliga, organizita malordo. Estis amaso da skribaĵoj, kliŝoj, paperoj, paperpakaĵoj, kelkaj preparatoj, ŝtopitaj bestoj, birdoj, vivfidele starantaj sur dikaj branĉoj, antikvaj seĝoj. Tiu, kiu regis tiun ĉi regnon, la profesoro, ŝajne ne atendis vizitanton. Rapide li provis ordigi sian oblikvan kravaton.
– Kion vi deziras, fraŭlineto – diris la profesoro. – Ĉu vi intencas alporti la printempon?
– Mi venis pro tiu ĉi salamandro – respondis serioze, sed afable Maria .
– Bela ekzemplero. Granda. Nekutime granda. Nu, kaj...?
Maria rakontis la aventurojn de la salamandro post ĝia translokiĝo el la montaro. Ŝi rakontis vigle, varme. Poste sekvis la grava demando:
– Ĉu ĝi estas inbesto aŭ...
– Ne salamandrino, salamandro – diris la profesoro.
– Ĉu vi kredas, sinjoro profesoro, ke ĝi povos daŭre vivi ĉe mi?
– Kiu ne farus tion volonte – ridetis la profesoro, al kiu Maria tre ekplaĉis. Poste li daŭrigis pli serioze:
– Se ĝi ricevos ĉion, kion ĝi bezonas, ĝi restos trankvila. Malseko, kelkfoje porcieto da suno, kelkfoje farunvermetoj. Salamandro ne havas grandajn pretendojn malgraŭ la pretendema eksteraĵo. Kaj ĝi estas pura besto.
– Jes, ĝi ricevas ĉion, kion ĝi bezonas. Escepte...
Maria estis en embaraso.
– Ĉu la salamandro povos malhavi la... la familian vivon? Ĉu mi ne malutilas al ĝi, kiam mi tenas ĝin en ĝia kesto? Se tio ne utilus al ĝi, mi prefere liberigus...
– Ne havu zorgojn pro tiu ĉi eta senfarulo. Nenio estas pli fora de ĝi ol la pasioj. Ĝi certe tre bone vivos sen amo. Multe pli facile ol ni...
Maria iom ruĝiĝis. La profesoro eksilentis. La antikva ĉambro estiĝis pli ombra, la tono de la profesoro estis mallaŭta, melodia. Maria rimarkis, ke li ne estis tiel maljuna, kiel lia bone zorgita barbo ŝajnigis. Li denove ekparolis:
– Salamandro, stranga posteulo de la prabestoj. Ĉu oni ne provis vin fortimigi de ĝi, fraŭlineto? Ĉirkaŭ ĝi teksiĝis en ĉiu tempo amaso da superstiĉoj kaj fabeloj. Kial? Ĉar la besteto konservas ion ege praan. Tiu ĉi besto atestis la grandajn transformojn, kiujn la homo ne vidis, ĝi travivis kataklismojn, kiujn la homo ne konas. Oni volas kredi, ke la besto konservas tiujn sekretojn. Multe da salamandroj suferis martirmorton en la kaldronoj de la alĥemiistoj kaj ĉarlatanoj. Ili kredis, ke la salamandro estas pli forta ol la fajro mem, pli venena ol la plej forta fabrikita veneno, pli potenca ol la homo mem, ke ĝi estas demono.
La profesoro kvazaŭ prelegis. Li komencis iri tien-reen en la ĉambro.
– Oni konjektis potencan spiriton sub la haŭto de la salamandro, spiriton, kiu kapablas transformiĝi, neniiĝi, sed ankaŭ helpi tiun, kiu konas la formulon de la sorĉo. Se vi havas tempon, fraŭlineto, aŭskultu, kiel skribas la granda Benvenuto Cellini ; vi certe konas tiun ĉi genian renesanc-artiston, ĉu ne? Jen kion li diras pri renkonto al salamandro.
La profesoro elserĉis libron.
– Cellini – laŭ sia diro – estis tiam kvinjara knabeto. Tio estis antaŭ proksimume 400 jaroj, Li neniam forgesis tiun renkonton, kiun li priskribis jene: “La vetero estis tre malvarma. Kiam mia patro rigardis al la fajro, li ekvidis lacertosimilan besteton inter la plej varmegaj flamoj, besteton, kiu ĝuis la ekziston inter la ardaĵoj. Li komprenis tuj, kio estas tio; li vokis mian fratinon kaj min, kaj dum li montris la beston al ni, infanoj, li donis al mi fortan vangofrapon, kiu igis min krii kaj plori plenforte. Poste li afable trankviligis min kaj diris: ‘Mia kara fileto, mi ne batas vin pro io malbona, kion vi faris, sed nur por memorigi vin, ke tiu ĉi lacerto, kiun vi vidas en la fajro, estas salamandro; besto, kiun neniam vidis eĉ unu el tiuj, de kiuj mi ricevis kredindajn informojn pri ĝi.’ Dirinte tion li kisis min kaj donis al mi kelke da moneroj”.