Выбрать главу

Maria  rigardis longe la salamandron.

– Sed kial tiom da miskredoj kaj superstiĉoj ĝuste pri tiu ĉi besto? Ĝi estas tiel kvieta.

– Nu, tio eble ne estas tiel miriga. La salamandro estas unu el la definitivaj individualistoj de la naturo inter la bestoj. Ĝia eksteraĵo facile konsternas nin. Ĝi estas fremdulo en la vivo, unu el la plej fremdaj, kiu konservas sian fremdecon inter ĉiaj cirkonstancoj. Pri eksteruloj oni volonte teksas strangajn kaj timigajn rakontojn. Oni ne rimarkas, ke ĝi estas afabla, komfortema, akceptema; sed ke ĝi enfermas sin en sian pompornaman memon. Ĝi estas izolulo, pli, ol vi aŭ mi. Kvankam supozeble ni ambaŭ estas konsiderinde tiaj.

– Kiel vi povas diveni tion pri mi, sinjoro profesoro?

– Pura intuicio. Mi eĉ povus erari, sed oni ĝenerale trovas similulojn. Kaj estas agrable vidi homon similan dum tiuj ĉi tagoj. Oni forgesas nin ĉi tie. Ni estas muzeaĵoj – ne aktualaj. Naturscienco – kiun ĝi interesas nun?

– Ho, estas tiel agrable paroli kun vi, sinjoro profesoro.

– Venu do, fraŭlineto, ankaŭ alian fojon. Kaj se vi ne sentas vin iam certa tie en la kamparo, estas bone scii, ke nia labirinta kaj forgesita ejo povas doni al vi provizoran kaŝejon. Oni neniam scias. La milito proksimiĝas al ni. Sed vi ne vivas sola, ĉu ne?

– Kun mia patrino. Ŝi estas maljuna. Ne tre sana.

– Do, kiel mi diris. Sed ankoraŭ iom pri la salamandro. Mi supozas, ke ĝi baldaŭ demetos sian malnovan haŭton. Neniam forgesu prizorgi akvon en la baseneto. Ĝi bezonas akvon por la liberiĝo el la malnova haŭto.

– Danku, Aleksandro, ankaŭ vi... Ĝis revido, sinjoro profesoro!

V

Maria  revenis antaŭ la mallumo. Vespere estis malfacile kaj eĉ ne sendanĝere esti ekstere; urboj kaj vilaĝoj vestis sin en kompletan nigron. Sed ĝis nun okazis nur du malgravaj flugatakoj kontraŭ la ĉefurbo.

Pasis iom da tempo. Rimarkebla ŝanĝo ne okazis, sed la situacio pli kaj pli serioziĝis. Ankaŭ la patrino pli kaj pli similis al ombro kaj ŝi silente preparis sin por la milda morto. Ŝi beliĝis kaj delikatiĝis, dum ŝiaj fortoj elĉerpiĝis. Ŝi dormis multe, dum Maria  legis multe. La salamandro tute adaptiĝis al la kutimoj de la domo. Legante, Maria  etendis sian brakon kaj dum paŭzo – inter du ĉapitroj – ŝi elprenis la salamandron el ĝia kastelo. Ŝi metis ĝin sur sian ŝultron. La salamandro singarde kaj malrapide paŝadis ĝis la etendita meza fingro de Maria . Tie ĝi haltis. Kaj nun ŝi povis denove komenci la legadon. La salamandro ŝatis la freŝan varmeton de la haŭto juna kaj ŝi la frosteton de la amfibia korpo. Dum ŝia brako ripozis sur la apogseĝo, la salamandro ekserĉis la plej komfortan pozicion kaj ripozante, senmove lasis pasi la tempon. Oni povis havi la imagon, ke ankaŭ ĝi legis la libron de la knabino, same kiel ŝi, forbarante la bruan mondon kun ĝiaj pli-malpli foraj muĝoj, murmuroj kaj ektondroj.

La vilaĝo estis eĉ nun iom forgesita – feliĉe. Strategia vojo ne estis en la proksimo, kaj la milittransportoj trafikis nur sur la ĉefa linio, kiu disbranĉiĝis sufiĉe malproksime de la nova komunumo. Militkaptitojn, vunditojn oni vidis multe pli malofte ĉi tie ol en la aliaj periferiaj lokoj. Entute la milita mizero estis malpli rimarkebla ĉi tie. La vilaĝo tuj antaŭ la milito komencis kreski, kaj la milito haltigis ĝian evoluon. Ĝi estis malpli konata ol la ceteraj antaŭurboj aŭ kolonioj. Sed malgraŭ ĉio: estis malfacile kredigi al si nun, ke la kataklismo ne atingos la landon. La tempo komencis boligi sian lafon ĉie, kaj eĉ ĉi tie, en la duonpreta antaŭurbo oni devis scii, ke la momenta silento aŭguras uraganon.

La salamandro ne kapablis senti la proksimon de la danĝeroj, kaj laŭ sia natura egoismo ĝi eĉ ne volis okupi sin pri fremdaj danĝeroj. Se tondro tremigis la dometon, ĝi kaŝis sin rapide kaj poste tuj forgesis la ĵusan timon. Tiurilate ĝi ne multe diferencis de la homoj. Ĝi kutimiĝis al sia nomo kaj aperis, kiam Maria  vokis ĝin. Sed iun tagon ĝi ne atentis la vokon. Aleksandro tiun tagon estis pli okupita ol ĝenerale. Ĝi banis sin pli longe ol kutime kaj frotis sian dorson kaj eĉ la submakzelan parton pli persiste ol alian fojon.

Maria  komprenis, ke Aleksandro demetas sian foruzitan veston. La salamandro serĉis elstaran parton de la branĉeto. La branĉo jam estis preskaŭ glata pro la ofta frotado. Maria  forlasis sian matenan kafosurogaton kaj dediĉis sian tutan atenton al la salamandro (Mi devos ŝanĝi la branĉon – ŝi pensis). La salamandro post pluraj provoj sukcesis kroĉi la sulkan submakzelan haŭton ĉe la pintiĝo de la branĉo kaj la haŭto cedis. Nur iomete. Aleksandro nun preskaŭ kuris al la baseneto kaj denove mergis sin en la akvo. Poste la haŭto iĝis pli obeema kaj la fendo pli granda. La antaŭaj piedetoj de la salamandro laboris intense por pligrandigi la haŭtfendon, la lango turnadis sin kaj helpis per sia salivo. Aleksandro nun atentis pri nenio cetera. Ĝi – la unuan fojon dum sia restado ĉi tie – estis preskaŭ en ekstazo. La mondo grave reduktiĝis. Ekster la kastelo nun efektive ekzistis nenio por ĝi. Ĉio grava koncentriĝis en la kesto, ĉefe ĉe la branĉo. La laboro daŭris dum longa tempo, sed ĝi persistis, kaj jen la haŭto de la korposubo subite inertiĝis, ekcedis kaj malfermiĝis. La tuta procedo similis al eksperimentado pri difektita ĉenfermilo de vesto, kiu reekfunkcias post longaj kaj persistaj provoj. Nun la salamandro devis nur denove mergi sin kaj simple elpaŝi, forpuŝi la malnovan haŭton. Nun ĝi estis en sia nova, printempa, pli bela, pli freŝa vesto. Ĝi brilis pli profunde, la flavo estis pli klara. Aleksandro ankoraŭ ne estis preta. La malnova haŭto kuŝis apude. Per siaj piedoj ĝi lerte globigis la haŭtĉifonojn, kaj kiam ĝi formis globeton, Aleksandro ekmanĝis ĝin multe pli avide ol la vermetojn. Tio estis ĝia frandaĵo, kaj per tiu festa manĝo solviĝis la problemo de la nutraĵo por longa tempo kaj samtempe ankaŭ tiu de la purigado.

Poste la salamandro laciĝis kaj malaperis en sia kaŝejo kaj nur horojn poste ĝi oferis sian atenton al Maria , kiu nun sincere admiris sian pompan dombeston.

VI

Ne pasis longa tempo. Maria  restis sola. Ŝia patrino mortis. Estis vere milda morto, kaj poste rapida enterigo. Eĉ la frato ne povis ĉeesti. Pri li Maria  nun aŭdis nenion, same kiel pri la fianĉo. La homoj ne tre komprenis la fremdajn funebrojn; morti tiel homece, kiel la patrino de Maria , estis preskaŭ ofendo kontraŭ la ceteraj civitanoj en la milita mondo.

Nun ŝi estis sola. Post la unua funebro ŝi riproĉis sin, ke ŝi ne povis sin doni tute al la funebro kaj al la memoro de la patrino. Sed la vivo, la vivantaj zorgoj penetris en la hejmon, kaj la bluverda arbaro de la memoroj pli kaj pli foriĝis. La vivo iĝis pli kaj pli grize malpura, kaj la odoro de la homŝvito, fumo, benzino kaj malbonkvalita karbo forpelis la lavendan odormemoron de la infanaĝo. Sed ĉi tie, en la dometo tamen iom restis el la memoroj, kaj Maria  volis vivi kun sia salamandro la silentan, ombran vivon de la pasintaj tempoj. Ĉu tio estis ebla? Ŝi ne volis forlasi la hejmon, des malpli, ĉar ĉi tie ŝin povos retrovi la revenontoj, la fianĉo, la frato. Pri la frato ŝi aŭdis nenion, sed pri sia fianĉo ŝi sciis, ke li vundiĝis kaj revenos eble baldaŭ. Tiu sciigo venis ne rekte kaj poste estis silento. Ŝi restis do por konservi iom da firmo por la estonta rekonstruo de la vivo; obstine ŝi neis al la avertoj pri danĝero por junulino, vivanta tute sola. Tiutempe jam la diversaj frontoj disŝiriĝis, sed ĉi tie la milito staris minaca, tamen senmova. Tiu ĉi strio de momenta trankvilo eĉ ne fariĝis vojo por rifuĝantoj (kien oni povus rifuĝi?), kaj eĉ nun dum la tempo de la plej granda streĉo kaj premo la vilaĝo nur ade, iom post iom kadukiĝis.