Выбрать главу

La komunumo eĉ tiam havis bonŝancon, kiam la venkantoj okupis la orientan parton de la ĉefurbo. La tramarŝantaj trupoj rapidis al la grandurbo, ilia torento disfluis ĝuste antaŭ la vilaĝo, lasante ĝin kvazaŭ konservindan insuleton de la hieraŭo. Tiel restis indulgata tiu ĉi eta makulo inter la grandaj kolapsoj. Sed jam nun ĉio terura estis tute apude. Teroro orgiis en la proksimo, teroro interne kaj premego sufokis de ekstere. La densa nebulo de la angoro penetris en la homojn.

Eĉ la salamandro nervoziĝis kelkfoje pro la, eksplodoj en la urbo, sed ĝi rapide forgesis kaj kvazaŭ sugestis similan sintenon al Maria .

Iun tagon Maria  ricevis viziton. Najbaroj venis al ŝi.

– Vi devas forlasi tiun ĉi domon. Venu al ni. Nun la danĝero estas super nia kapo.

– Ĉu vi povus ŝirmi min kontraŭ la danĝeroj? Unu homo, aŭ kvin homoj – estas egale. Se estos danĝero, mi konas mian domon. Estas elirejoj, kaj la terenon mi konas pli bone ol ili...

– Sed kiel vi povas esti sola dum la vesperoj kaj noktoj?

– Mi dormas bone.

Estis tiel. Ju pli maltrankvilaj estis la tagoj, des pli profunda estis ŝia nokta dormo. Ŝi eĉ reakciis al grandaj ekscitoj por sensonĝa, profunda dormo. Por ekscitiĝi estis kaŭzoj. La milito ebrie orgiis en la proksimo kaj iĝi viktimo oni samŝance povis portante uniformon aŭ civilan veston. Kaj esti virino signifis nur pli grandan eventualecon por esti viktimo de perforto.

– Juna knabino... Vi devus esti singarda!

Maria  ridetante montris al siaj ĉifonoj. La virinoj groteskigis sin, deformigis sin, vestante sin en ĉifonoj. Ĉifonaj kaptukoj kaŝis la harojn, grandan parton de la vizaĝo. Oni kamuflis sin ĉiel, kaj Maria , kiel la aliaj virinoj, estis senpaŭze singarda, preparita je subita atako. Por kaŝi siajn june brunajn okulojn, ŝi havis en preteco malnovmodajn okulvitrojn. Ŝi arte maskis sin. Oni ne povis kredi, ke ŝi ne estas maljunulino. La vizitantoj ridis. Maria  diris:

– Ŝajne ni jam estas trans la plej malfacila parto, kaj ĝis nun ni saviĝis mirakle. Nur ne fieri pri tio, Dio mia, nur ne fieri pri tio... ŝi aldonis por ne provoki la ĉielon. – Baldaŭ venos la printempo kaj ĉio reordiĝos.

VII

Nur kelkaj dizertuloj estis videblaj en la komunumo. Ili apenaŭ haltis ĉe iu domo; iuloke ili kondutis minace, sed ne estis malfacile ektimigi ilin. La optimismo – kun la kresko de la sunaj tagoj – komencis kresketi. Sed ankoraŭ estis froste dum la noktoj, kaj neĝmakuloj persistis sur la bruna, flava, griza kaj verda tereno. La arboj ankoraŭ nudaj levis siajn branĉojn al la ĉielo, la domoj staris grizaj, kadukaj. La pentritaj lignobareloj same, kiel la lignokrucoj de la tombejo jam delonge malaperis en la fornoj. Vespere la dezerta regiono premiĝis inter la ruĝon kaj flamon, inter la muĝon kaj dramon de la ĉirkaŭa mondo. Maria  atendis la fraton, la fianĉon, sed neniu venis. Nun fine ŝi cedis kaj decidis iel iri en la urbon, kie la bataloj en la orienta parto jam tute silentiĝis, por serĉi al si kaŝlokon por iom da tempo en la Naturscienca Societo. Ĉion ŝi preparis jam kaj morgaŭ, jes morgaŭmatene, ŝi ekiros.

Aleksandro kutimiĝis al la skuoj kaj bruoj. Por ĝi la vivo cirkulis laŭ la ĉiama, agrabla modelo kun sufiĉe da akvo en la baseneto ( Maria  havis ja puton en la kelo), farunvermetoj kaj kun la perfekta mondo de la kastelo. Ĝuste tiun matenon, kiam Maria  volis forlasi la dometon, Aleksandro eksentis la tiklon de la renaskiĝanta naturo. Maria  malfermis la fenestron kaj komencis kolekti malgrandan pakaĵon, kiun ŝi volis kunporti. Ŝia laboro daŭris iom pli longe kaj ŝi decidis fru-posttagmeze ekiri. Sed tiam Aleksandro jam estis meze de la preparoj por ŝanĝi haŭton. Ŝi ne maltrankviliĝis, ĉar ŝi volonte prokrastis la ekmarŝon. Nun oni devis observadi, ĉu la besteto efektive transhaŭtiĝos hodiaŭ. Aleksandro faris fundamente zorgajn banojn por sia korpo kaj posttagmeze ĝi kroĉis sian ne plu taŭgan haŭton al la pinte kurba parto de la branĉeto. La haŭto iom fendiĝis, kaj nun oni nur devis daŭrigi la penan laboron por liberiĝi el la sulka ledeca premo de la pasinta vintro kaj atendi la printempon en digna vesto.

La kostumŝanĝo de la salamandro ne komenciĝis en oportuna tempo. Sed haltigi la procedon oni ne povis. Eble iom plirapidigi. Nun Maria  nepre volis atingi la urbon senprokraste kaj ĵus ŝi sciiĝis, ke ŝi ne estos sola survoje. Laŭ tiu lasta interkonsento ŝi devus esti ĉe la granda vojo post tri horoj. Ŝi haltis momente ĉe la vitrokesto por observi la senlacan fervoron de la cetere tiel komforte malrapida besto. Ŝi serĉis simbolon: jen la pasinta mizero transformiĝos je estonta bono. Ankaŭ la tago promesis printempon. La fenestro estis daŭre malfermita. Sunradioj falis plezure sur la plankon de la ĉambro. En la aero ekkantis la printempa ĝojo, ne plu silentigebla. Maria  elrigardis. La vidaĵo ne estis bela, sed estis kortuŝe, kiom fervore provis doni esperon la naturo. Ŝi komencis pretigi sin al la foriro. Aleksandro supozeble estos baldaŭ preta. Ŝi demetis la suprajn ĉifonojn kaj ordigis sian veston tiel, ke ŝi povu transformiĝi, kiam jam ne estos danĝero. La ĉifonoj estu nur supra kaj surfaca kamuflo. Jes, ankaŭ ŝi, kiel la salamandro. – Ŝi estis bela kaj printempa en sia duonvestiteco. La piedoj estis en ĉifonitaj, malpuraj ŝuoj, la formoj de la kruroj estis bone kaŝitaj, sed de ŝia supra korpo ankoraŭ mankis la kruda, ĉifona ŝtofo. Ŝi bonhumore ridetis. Ŝia juna korpo estis fiera pri si.

Ŝi rimarkis, ke Aleksandro ne ŝparas pri la akvo. Ĝi bezonis iom pli en la baseneto. Ŝi deprenis la “tegmenton” de la kastelo kaj ellevis la baseneton, el kies akvo ŝi iom elverŝis sur la sablon. La sablo estis jam iom malseka. Poste ŝi refermis la vitrokeston kaj rapide kuris malsupren al la kelo por plenigi kaj purigi la baseneton. Longtempe ŝi ne estis en la kelo, ŝi devis rapide pretigi sin, kaj rapidigi la transformon de la salamandro; dum la akvo plaŭdis, ŝi ne aŭdis, sed kvazaŭ konjektis ian bruon en la ĉambro. Mia Dio, mi ne fermis la fenestron, ŝi pensis. Ŝi kuris supren. Du krudvizaĝaj, fremdaj soldatoj staris jam en la ĉambro, du aliaj estis engrimpantaj tra la fenestro. La lasta kuntiris siajn okulojn, returnis sin al la fenestro kaj fermis ĝin. Maria  ne povis retiriĝi. La ĉambro pleniĝis de alkohol-vaporo, ŝvitodoro kaj per la ebrio de la perforto. El la manoj de Maria  falis la argilbaseneto kaj rompiĝis. La akvon kaj la argilpecojn distretis la soldatbotoj.

Kvar fortaj, junaj, de malsato sovaĝaj rabobestoj de la milito kaj unu juna, virina korpo.

Iu mondo kolapsis.

VIII

Ĝis plue la salamandro ne estis ĝenata. Ĝi rimarkis fortajn, rapidajn movojn en la ĉambro; ĝia kesto tremis kaj ĝi kuris sub la roketon, kie ĝia kaŝejo estis. Poste la bruoj kaj tremoj daŭris, sed iom post iom ili silentiĝis. Ĝi restis ankoraŭ iom da tempo en sia kaŝejo. Kiam ĝi elvenis, la ĉambro estis senbrua, muta. La soldatoj, eble dizertuloj, jam ne estis tie. Ili estis aŭdintaj bruon, kiun ili konsideris patrolaj paŝoj, kaj ili ne deziris renkonti patrolon. Cetere ili jam estis kontentaj.

La sulkiĝinta haŭto de la salamandro jukis. Dufoje ĝenis novaj bruoj ĝin, sed baldaŭ ili ĉesis. Ĝi rekomencis la haŭtoŝanĝon. Ĝi salivis iomete la haŭton sub sia larĝa makzeleto kaj volis sin mergi en la baseneto. Sed la akvujo estis nenie. Tamen, la sablo estis malseka. Aleksandro ne komprenis la foreston de la baseno. Tio estis la unua vera manko de ĝia vivo. Tiu baseno apartenis al la mondsistemo, al la universo de la salamandro. Sed nun ĝi tamen mankis. Ĝi frotis sian haŭton per la malseka sablo. Sed ĝi ne sufiĉis. La haŭto ne cedis. Aleksandro iĝis senpacienca. Ĝi rapide kuris al la vitrovando de la kestaĉo (ĝi ĉesis esti kastelo por la besto), kaj provis rigardi sian servantinon. La kanapo estis videbla de tie. Tie kuŝis iu. Tiu estis ĝia servantino. La salamandro provis direkti ŝian atenton al la kesto, sed ŝi ne movis sin. Aleksandro puŝis sian kapon kontraŭ la firma vitro. Ĝi ne vidis la tutan, kuŝantan figuron, sed ĝi rimarkis akre konturitan, sensangan manon, pendantan flanke de la kanapo. Tiun manon Aleksandro konis. La figuro estis senmova, sed la vakse flava mano jen kaj jen ekvibris; tiu ĉi delikate inerta, velkanta vaksfloro ofte kuntiriĝis kaj spasmiĝis en pugnon. Bonfara delira stato obtuzigis la honton, la brutalajn dolorojn. Estis silento, vakuo. La vekhorloĝo ne plu tiktakis en la hejmo; ĝi kaj aliaj forporteblaj aĵoj estis survoje kune kun la soldatoj al novaj aventuroj.