Aleksandro aŭskultis kaj rigardis. Sed okazis nenio. La ĉiama servantino de la salamandro strikis. Tion ĝi ne komprenis, sed ĝia sinteno ankoraŭ estis tute pozitiva. Nenio kaj neniu povas spiti ĝian gravecon. Sed ĝia korpo sentis korodan brulon, ĉar malgraŭ ĉiu mito kaj ĉiu legendo pri ĝia kontraŭstaro kaj venko al la fajro, ĝi ne povis toleri eĉ la sekon. Por aperi en la nova vesto, ĝi bezonis nepre akvon. Ĝi provis uzi la lastajn restojn de la malseko sur la sablo kaj musko, sed la rezulto estis nur tiom, ke la haŭto iomete malfermiĝis, sed ĝi tuj sekiĝis pro la nekutima, interna varmo. La salamandro laboris kun neordinara ardo, kaj ĝia temperaturo altiĝis sub la escepta laborfrekvenco. La fendiĝinta haŭtparto sekiĝis, kaj ĝiaj akraj, kurbaj randoj vundis la korpon de la salamandro. Aleksandro nun forgesis sian dignon. Ĝi laboris pli kaj pli freneze, sed la lango ne plu povis produkti salivon, kaj la trajtoj, kies agordo kreis la fieran harmonion de la aristokrata supereco, subite ekŝrumpis kaj la muskoloj kunfalis. La fortoj de la salamandro faris lastan streĉon, la haŭto subite ekkrakis kaj la aperturo plilarĝiĝis, sed ne sufiĉe por tio, ke Aleksandro povu triumfe elpaŝi el sia malnova haŭto. Tio gluiĝis kaj premis ĝin. Nun la salamandro – sen transira stato – abrupte kolapsis, kaj kiam la vespero metis sian nigran, fulgan, truan tukon sur la mondon, Aleksandro kuŝis jam surdorse kun vibretantaj piedoj sur la brusto kun nur guto de la vivo en la korpo. Sed ankaŭ tiu ĉi lasta guto baldaŭ forsekiĝis. Kiam la tragedia ruĝo de la aŭroro disŝiris la nigran ĉifonon de la milita nokto, ĝi vidis junulinon, kiu dormis en inkubaj sonĝoj, kaj iun etan kadavraĉon, mizeran salamandro-mumion kun du haŭtoj, ambaŭ same sulkaj kaj groteskaj.
La suno ankoraŭ ne estingis la aŭrorostelon, kiam singarda frapo sur la enirpordo eksperimentadis sensukcese. Maria aŭdis nenion. La frapo ripetiĝis, plilaŭtiĝis, sed kun la sama fiasko. La frua vizitanto por momento ekfermis la okulojn kaj ŝvito ekperlis sur lia frunto. Li koncentrigis sian tutan angoron en puŝon kontraŭ la pordo, kiu sen kontraŭstaro cedis. Ĝi eĉ ne estis ŝlosita.
Jam ne estis tute mallume en la ĉambro. Estis strange: eĉ la fenestroj ne estis malheligitaj. Li iris al la kanapo. La malhelruĝaj radioj falis sur spasman vizaĝon. Maria nun vekiĝis je ektuŝo de sia fianĉo.
Ŝi vekiĝis, kaj senkomprene, sen simpatio ŝi rigardis al la alta viro.
– Maria ? Ĉu vi estas malsana? Ĉu vi ne rekonas min?
Maria nun estis tute maldorma. Ŝia interno terure doloris. La trankvila kaj melodia voĉo nun estis raŭka.
– Nenio, nenio grava. Nur kvar soldatoj... kvar soldatoj plurfoje... Iru de ĉi tie! Mi malamas vin!
Ŝi malamis lin. Ankaŭ li ne estis la sama, rozvizaĝa, delikata junulo. Li iĝis malpura kaj nezorgita. Sed ŝi vidis en li tiun antaŭan homon, la puran, delikatan. Kaj tial ŝi malamis lin. Kial li ne estis pli kruda? Pensi ŝi ne povis: la frakasitaj vitrosplitoj de ŝia mondpercepto vundis ŝin nove kaj nove. Viro – ŝi pensis sentante en si intensan vomemon.
La viro tamen ne forlasis ŝin. Li diris malrapide:
– Maria mia! Vi estas malforta nun. Mi devas helpi vin. Ankaŭ mi bezonas helpon. Ni ĉiuj bezonas helpon.
Maria eksidis sur la kanapo. Io estis tre stranga. Ŝi sentis denove vomemon. Sed ŝi venkis ĝin, ĉar io kaptis ŝian atenton.
– Kial vi havas vian jakon tiel? Ĉu via brako estas vundita?
Ŝia furiozo forvaporiĝis, sed ŝia voĉo estis ankoraŭ kruda.
– Vundita? jam ne. Sed unu el la du mi forlasis ie en la montaro. Ĉe la fronto. Ĝi ne estis plu uzebla. Sed tial mi estas libera.
Li montris al la jakmaniko, kiun iam plenigis lia brako.
Maria ankoraŭ ne volis esti afabla al li. Eĉ kvazaŭ ŝi sentis subitan ĝojon: – Jen ankaŭ li... poste ŝi estis malkontenta, ĉar la viro perdis nur tiom, ĉar ŝi komparis la du suferojn, ŝian kaj lian. Sed tuj poste ŝi premis tiujn pensojn suben, en la profundon, sub la konscion, kaj ekhontis pro ili. Ŝi ekpentis. Ŝia voĉo nun estis plorema; la vortoj apenaŭ obeis ŝian langon:
– Ĉu mi tamen estas homo? Ĉu vi kredas tion?
– Mi kredas, ke efektive ni iĝis nun homoj, respondis simple la viro. – Ni estis fremduloj, nin interesis nur ni mem.
– Aleksandro, je la ĉielo...
– Kiu estas Aleksandro? – demandis la viro konsternita?
– La flamsalamandro... Kompatinda Aleksandro!... Mortis...
Ŝi pensis: Aleksandro! Fremdulo en la vivo, eĉ pli ol ni. Sed ŝi diris nenion. Ŝi ne volis pensi pri tio, kio okazis. Sed... kio estas antaŭ ili? La vivo. Alia vivo. Nova vivo. Ŝi ne volis pensi nun – nek antaŭen nek posten.
– Niĉjo, ĉu vi povos min iel transportigi al la helploko? Eble al la hospitalo? Mi estas malsana. Sed ĉio reboniĝos. Eble.
* * *
Kiam oni metis ŝin sur la brankardon, ŝi alrigardis la elsekiĝintan, groteske etan korpon de Aleksandro, el kies mito restis nur iom da sensuka, kaduka haŭto. Ŝi estis malgaja, sed ŝi ridetis al sia fianĉo. Li estis nun la vivo.
La suno ardis super la vekota tero.
LA PERDITA VELO
Karlo estis iom pli aĝa ol Ester , sed li mem ne estis ankoraŭ tute dekokjara. Li estis blankvizaĝa junulo, ĉimomente kun papavoj de la pasio sur la vangoj. Karlo kaj Ester hieraŭ gustumis la unuan kison. Tio estis vespere, sed nun estis brila sunlumo kaj la knabino forigis lin:
– Ne-e, ne stultu, Karlo. Iu povus vidi nin. Cetere, kiel vi povas esti nun ĉi tie?
Karlo vane provis iniciati. Li perdis sian viran certecon. Li eksidis kaj turnadis la ĉapon en la mano. Poste li metis ĝin sub la seĝon. Per sia maniko li forviŝis la ŝviton de la frunto. Li ŝvitis tre facile, eĉ kiam li havis nur problemojn.
– Mi nur enkuris. Mi devas enmanigi leteron al la prokuroro. La telefono malfunkcias, kiel kutime. Mi... volis vidi vin por momento.
La knabino rimarkis ombron de ĉagreno sur lia vizaĝo.
– Ka-arlo: Kiam vi finos ĉivespere?
– Pli frue ol kutime. Jam je la sesa. Kial?
Lia bluaj okuloj reekbrilis. La bruna katidino karese, murmure ekludis:
– Mi demandas nur. Eble mi povus eliri ien... ĉe la kverkoj?
– Jes, tuj post la sepa. Ĉu mi nun rajtas vin...?
– Kiel dirite, ĉe la kverkoj, diris kun promesa koketeco la knabino.
– Ĉe la kverkoj do, kolombeto.
Karlo jam devis kuri rapide, feliĉe. Ester kantetis bonhumore. De malproksime muĝis fora tondro – la postsonoj de la ĵusa milito, kies maltrankvilo de tempo al tempo reekflamadis ĉe la limoj.
* * *
Karlo kalkulis la minutojn. La ĉefkelnero estis kelkfoje malmola kaj krudmana. Li devis lerte ŝteli la minutojn. Karlo preterkuris la blankmuran, antikvan preĝejon, la etan boskon ĉe la rokfunda, rapida rivereto. El la proksimaj deklivoj de la duflankaj montoj la vento, kiel vualrubando de melankoliaj tonoj, ŝvebigis la malgajan blekadon de sin paŝtantaj bovoj. Li preterkuris dometojn. La eta urbo estis premata en malvasta valo. La domoj de la longa Granda Strato havis profundajn, mallarĝajn, kortojn, komunajn kun la plej proksima dometo. La kortoj gvidis ĝis la bordo de la rivereto, tiel ke en la interna parto de ĉiu longa, mallarĝa korto estis duflanke ankoraŭ po du pluaj dometoj. La domo rigardanta al la strato estis belaspekta, la dua dometo tre modesta, la tria estis nur kabanaĉo jam preskaŭ ĉe la bordo de la rivereto en la proksimo de la porkejo, malpuraĵoj kaj forĵetaĵoj, La elito de la urbo loĝis en la strataj domoj, la ministoj kun siaj multinfanaj familioj kunpremis sin en la dua vico de la domoj, kaj en la kabanaĉoj de la tria linio, inter kadukaj argilaj muroj, havis sian lokon la mizeruloj, la periferianoj de la urbeta socio, vidvinoj de ministoj, ciganmuzikistoj kaj similaj, kiujn la vivo selektis por la tria vico. Tamen plej ofte loĝis vidvinoj en tiuj kadukaj kabanoj, ĉar la viroj ne vivis longe en la minurbeto.