Выбрать главу

Karlo hezitis momenton. Li ankoraŭ havas kvin disponeblajn minutojn. Li enkuros al panjo. Precize nur por kvin minutoj.

La patrino de Karlo estas vidvino. Ili loĝas en kortofina domaĉo. La ekonomiaj zorgoj forigas Karlon el la tonon donanta junularo. La urbeto estas trilingva kaj la ŝovinisma propagando floras, kunigas kaj disigas. Sed Karlo estas ekster la rondoj. Li ŝvebas en la maltrankvila mondo, en la kabanaĉo, kvazaŭ en la atmosfero de la printempo. Jam ĉio estos bona. Panjo resaniĝos el sia longdaŭra brustmalsano, kiel oni nomas tie la tuberkulozon. Frateto plenkreskos. Frateto estas lia nevo. Lia fratino malaperis eksterlande, la knabo, “naskita en honto”, restis ĉe ili. Karlo iĝas babilema nur, kiam li estas kun la knabo. La kromnomo de Karlo estas “Sanktulo” kun moka akcento. Hieraŭ li kisis knabinon la unuan fojon. Karlo estas pura floro kreskanta ĉe la domofino, proksime al la rubamaso.

– Ne timu, Panjo. Nenio malbona okazis. Mi nur enkuris survoje. Ĉu nenio mankas al vi?

– Nenio. Kiel vi ŝvitas, Karlo. Vi devas gardi vin bone. Vi kreskas subite.

Ŝi tusetis. Karlo rapide helpis al ŝi. Li faris fajron, kaj jen li jam estis kuranta.

– Vi eĉ ne adiaŭas min, plendis la patrino.

– Mi devas kuregi, kaj mi forte ŝvitas, rekriis Karlo. Vi ricevos duoblan porcion da kisoj vespere.

Je la 11-a li jam estis transdoninta la leteron al la prokuroro. Tiu tralegis ĝin kun marmora mieno kaj rigardante super la knabon li proklamis en la spacon:

– Diru al sinjoro Majoro, ke mi venos baldaŭ.

Survoje al la hotelo, ĉe la parko li vidis Frateton. Karlo devis halti:

– Kio estas, Frateto? Kial vi ploras?

Montriĝis, ke la masto de la velboato, kiun Karlo mem faris al Frateto, rompiĝis.

– Donu al mi la boaton rapide. Mi riparos ĝin poste.

– Nu-un! – ploretis la knabo. Larmoj faris purvojojn sur la malpura vizaĝeto.

– Nun mi devas kuri al la hotelo, diris Karlo senpacience.

* * *

La ĉefkelnero jam atendis lin kun plenblovitaj vangoj:

– Sentaŭgulo, kie vi ŝtelas la tempon? Tuj al la majoro! Li jam demandis!

Dum la raporto de Karlo venis tute nova gasto al la tablo de la majoro – fremda pastro kun militranga distingo sur la kolumo. Karlo fervoris ĉirkaŭ li kun profesia komplezemo. Li servis al li glason da biero:

– Bonvolu pastra moŝto!

La pastro murmuris ion danksimilan kaj per unu gluto eltrinkis la enhavon de la glaso. Li ŝajne ne intencis longe sidi en la restoracio. Li apenaŭ rigardis al Karlo.

Nun proksimiĝis la vera manĝotempo kaj en la vasta, drinkodora manĝejo la gastoj jam kolektiĝis. Karlo ne plu havis tempon pensi pri la diversaj sensacioj de la vivo, ĉefe ne pri la dolĉaj. Por momento li vidis la alvenantan prokuroron, kiu tuj poste malaperis kun la majoro kaj la pastro. En la manĝejo vaporis la forte spicitaj supoj, bulbsukaj viandaĵoj, tintis la glasoj, fumo kaj parolŝiraĵoj miksiĝis kun la odoro de vino, biero kaj brando. Estis manĝotempo kaj la tuta urbo estis kvazaŭ granda moviĝanta, maĉanta makzelo.

La majoro kaj lia societo prokrastis la manĝon. Li raportis pri gravaj okazaĵoj. La partizanoj nun verŝajne kaŭzis gravan malfacilaĵon. Ili transpaŝis la limon; estis nove deciditaj limoj en la plurnacia regiono, kaj regis konstanta maltrankvilo kaj incidentoj ĉe la novaj limstacioj. La majoro atingis la plej gravan frazon en sia raporto kaj lia akra voĉo nun altiĝis en falseton. Estis kvazaŭ li estus plilongiginta la armilon de sia parolo per iaspeca frazbajoneto:

– La partizanoj atingis nun la najbaran urbon; ĝi estas la unua urbo malantaŭ la limo – li aldonis pro la pastro, pri kies geografiaj konoj li sciis nenion. La distanco de tiu urbo al ni estas ne pli ol 30 kilometroj. Estas grave, ke la publiko ankoraŭ ne eksciu pri la afero. Ni devas eviti panikon kaj eventualan enmiksiĝon de la sabotantoj. La difekto de la telefono estas tre bonvena. Oni devas agi rapide.

Ĝis nun la urbo vivis indiferente, preskaŭ indiferente, nun, post la unua mondmilito. Ĝuste tiu tago komence ŝajnis pasi tre malrapide. Sed nun, tagmeze, ĉirkaŭ la 1-a horo, en la urbo subite ekkuregis la tempo.

Antaŭ la 1-a horo junaj konspirantoj el la urbo, tie, kie ili kutime kaŝe kunvenis, aŭskultis tre optimisman raporton de ĵus alveninta heroldo. La scenejo de la kunveno estis forlasita ŝakto, bone kaŝita inter la montoj. La najbara urbo falis!

– “Nia” armeo estas marŝopreta malantaŭ la partizanoj – anoncis la heroldo.

La heroldo ne estis tute sobra, li jam trinkis ie kelkajn glasojn je la ĝojo kaj triumfo, kaj nun ĉiuj kuntintigis la glasojn. La kaŝejo estis bone provizita. En la deko de la ĉeestantoj, reprezentiĝis ĉiuj variantoj de junaj viroj: idealistoj, spekulaciemuloj, strebuloj kaj aliĝemuloj. Ankaŭ ĉiloke okazis rapida decido: surprizatako en la urbeto, forigo de la oficantoj, gvardiŝanĝo, arestadoj kaj liberigoj laŭ politika koloro kaj hontprocesioj de viroj kaj precipe virinoj, kiuj “amikiĝis”. Ĉio devas okazi absolute tuj, por ke la Armeo trovu la novan situacion preta kiam ĝi triumfe ekmarŝos. Post tiu ĉi decido ili forlasis la groton kaj kun grandaj esperoj kaj kun iom da angoro ili grimpis malsupren al la ŝoseo. Ĉiuj havis armilojn, plejparte revolverojn. Kiam ili atingis la kaŝlokon de la bicikloj, iom super la ŝoseo, vento kirliĝis kaj el la facila polvo de la altmonta aero elvolviĝis aŭto, singarde spiralante sur la malfacila vojo.

La heroldo metis sian binoklon al la okuloj:

– Rigardu, li kriis. La majoro! Ni venos aŭte urben. Diable bone!

Eĉ por momenta pripenso ne estis tempo. La aŭto jam estis proksime kaj ĝi haltis por momento, aŭ almenaŭ malrapidigis sian movon, ĉar la veturantoj rimarkis ilin. La heroldo, kies vinvaporan cerbon nenio obstaklis, celis per sia pistolo kaj la majoro kolapsis kun ruĝa strio sur la maldekstra vango. La pastro, kiu akompanis la majoron, subite ĵetis sin sur la fundon de la aŭto. Por momento iĝis silento, sed tuj poste la konsternitaj junuloj ekkriegis, kaj kuregis al la aŭto, kaj inter krioj de sensencaĵoj ili kuraĝiĝis. Ili ekprenis la kadavron kaj enŝovis ĝin en la pakaĵujon. Unu el ili tiris la malmolan ĉapelon de la pastro malsupren ĝis lia nazo kaj kriis:

– Nu, sinjoro Arkimandito, aŭ kiel oni honorigu vin, vi revenos elegante en la urbon.

La stranga procesio de aŭto kaj bicikloj laŭte ekveturis. Ĝi ankoraŭ ne atingis la loĝatajn partojn; nur sciuroj kaj arbaraj birdoj estis iliaj atestantoj. La krutaj, malhelaj montdeklivoj serioze silentis. Homo, krom ili, ne estis videbla. Sed kelkajn kilometrojn antaŭ la urbo, la ŝoseo tribranĉiĝis kaj tie ili ekvidis grandan militistan kolonon, kaj preskaŭ samtempe ankaŭ trajnon, plenŝtopitan per soldatoj. La trajno veturis al la urbo. Estis la armeo de la ŝtato, al kiu la junuloj apartenis nun laŭ la packontrakto. La atendita “nia armeo” estis nenie. Ili estis jam preskaŭ ĉe la fervoja gardodomo, antaŭ ol la trajno alvenis tien. Temis preskaŭ nur pri metroj kaj ili simple troviĝus en muskaptilo. La sola ebleco estis tuj eskapi kaj malaperi en la montaro. Tie oni povas atendi, kaj, se necese, fuĝi iun nokton al la najbara lando.