Выбрать главу

Dum la kuracisto okupis sin pri la mortinto, la kapitano ĉirkaŭrigardis. La sunorumita hejmo ŝajnis esti nesto de paco kaj feliĉo, tamen tiun ŝajnon refutis la okazinta tragedio. Eble por konservi tiun ŝajnon la malfeliĉulo deturnis fremdan monon kaj… Lia rigardo trafis la leterojn. La unua, en la malfermita koverto, havis la adreson de la polico. Kelklinia klarigo kaj peto: "Mi ne povis suferi plu. Estis sufiĉe! Mi petas, se eble, preterlasi la sekciadon. Estus superflue. Mi mem mortigis min. Punkto! Paŭlo Varasdi."… Sur la koverto, metita al la freŝa violbuketo, estis sola frazo: "A1 mia edzino, kiel lasta ĝentilaĵo de mia amo."… Por momento la mieno de la kapitano respegulis konsternon. Longe li rigardis la koverton, li rigardis kaj sentis, kvazaŭ nevidebla mano peziĝus al lia brusto.

— La kuglo penetris en la bruston inter kvara kaj kvina ripoj. Ĝia elira loko estas sur la maldekstra skapolo. Tuja morto. Ĉirkaŭ la vundo kaj ĉe la truo sur la ĉemizo estas postsignoj de bruleto. Memmortigo — raportis la kuracisto.

— La revolvero estas modelo Steyer, braŭning-sistema, kun sep kugloj. Unu mankas el ili. La elĵetiĝintan malplenan kuglingon mi trovis sur la kanapo — la detektivo kompletigis la raporton.

La kapitano, kvazaŭ li volis peli tentan penson, ekskuis sian kapon kaj laŭtvoĉe admonis sin: "Ek al la laboro!" Li turnis sin al la pordisto.

— Bonvolu komuniki ĉion, kion vi opinias necesa pri la mortinto: lian nomon, lian profesion, ion pri liaj cirkonstancoj konataj de vi.

— Paŭlo Varasdi, ĵurnalisto. De deksep jaroj li estis ĉefluanto de la loĝejo. Kiel nova edzo li okupis ĝin kun sia juna edzino. Gaja, bonhumora, bonmaniera viro li estis. Ofte li babilis kun mi pri ĉio. Dum la milito kaj sieĝo li kondutis tre humane. Li amegis sian edzinon. Tion ĉiu povis konstati.

— Ĉu ŝi foriasis lin?

— Ne! Ili kune vivis. Neniam ili kverelis. Verdire, mi ne povas scii, kio okazis. Eble financaj zorgoj, ĉar nun neniu vivas tiel, kiel antaŭe. Vere, la virinoj ŝatas klaĉadi. Ankaŭ pri ili estis klaĉo.

— Kion oni diris pri ili?

— Onidire la subluanto venenis ilian vivon familian.

— Ĉu subluanton ili havis? De kiam?

— Post la milito ili subluigis la ĉambron de la servistino. Ĝi havas apartan enirejon al la koridoro. Post la sieĝo unu juna kolego de la sinjorino transloĝigis sin tien. Tre agrabla juna viro. Nenion malbonan mi povas diri pri li.

— Mi komprenas. La subluanto estas juna, la edzo maljuniĝanta. Nu, kaj la virino?

— Vere mi ne scias. Ŝi povas havi kvardek jarojn. Kelkfoje ŝi ŝajnis esti pli, alifoje malpli. Vi ja scias, sinjoro kapitano, kiel la aĝo varias laŭ humoro ĉe la virinoj.

— Jes, mi scias. Ĉu infanon ili havis?

— Ne! Ĉiam mi miris pri tio. Ili ja tiel kore amis unu la alian.

— Ion alian vi ne scias. Ĉu?

— Nun nenio venas en mian kapon… Tamen jes, eble tio interesos vin. Antaŭ kelkaj horoj, kiam lastfoje mi renkontis lin ĉe la lifto, li tenis en sia mano tiun violbukedeton. Mi rimarkis, ke lia edzino certe tre ĝojos pri la printempa floreto. Ridetante li diris: "De deksep jaroj la tridekunuan de marto mi donacas tian bukedeton al mia edzineto. Sciu, tiun tagon mi renkonitis ŝin. Pli belan tagon dum mia tuta vivo Dio ne donis al mi." Mi diras ja, ke li ridetis, eble iom malgaje, enpensiĝeme, sed vere, mi ne povis pensi ion tragedian. Kiam la lifto atingis la kvaran etaĝon, li ŝovis dekflorenan bankbileton en mian manon, dirante: "Je la memoro de tiu ĉi tago trinku ion, oĉjo Korodi!" Ĉiam li nomis min tiel, kvankam nur du jarojn li estis pli juna ol mi.

— Kiomjara vi estas?

— Sesdek. Kompreneble sur mi la jaroj lasis pli da postsignoj ol sur li. Sinjaro Varasdi aspektis dek jarojn pli juna ol liaj samaĝuloj.

La rigardo de la kapitano observis la vizaĝon de la mortinto. En tiu rigardo esprimiĝis delikata kompreno, poste li turnis sin denove al la pordisto.

— Dankon pro la informoj. Mi petas vin, diru al la policano, ke li enlasu la virinon, kiu malkovris la memmortigon. Provizore mi ne bezonas vin.

La pordisto forlasis la ĉambron. En la longminuta silento nur la tiktakado de la murhorloĝo aŭdebliĝis. La kapitano rigardis al la mortinto. kvazaŭ li dezirus konaltiĝi kun la sekreto de la mutiĝinta koro.

— Tipa memmortiga kaŭzo — la kuracistmajoro rampis la silenton. — La neglektata kaj maljuniĝanta edzo ne povis toleri plu, ke la Vivo frakasis lian idolon kaj iun tagon li renkontis fremdiĝantan animon. Ĉiutaga historieto.

— Jes, ĉiutaga. La ombra flanko de la sunbrilaj martoj — konsentis la kapitano kaj lian voĉon raŭkigis la rememoro, lia mieno esprimis nuancon de doloro. — Ĉu vi scias, kara doktoro, ke tiu ĉi homo ne nun mortis?

La kuracistmajoro surprizite rigardis al la kapitano.

— Mi ne komprenas. Apenaŭ pasis horo depost lia morto.

— Vi estas prava. Apenaŭ pasis horo, kiam li mortigis sian korpon, sed ni ne scias, kiam li ricevis la mortigan vundon, kiun oni faris sur lia animo. Li skribis al la polico, ke li ne povas suferi plu. La animo de tiu ĉi homo estis unu sola vundo, malfermita, nezorgata, nebandaĝita kaj en tiun vundon la vivo ĵetis ĉiujn siajn malpuraĵojn kaj tiel lia animo infektiĝis, pusiĝis kaj ĝi fariĝis dolora ulcero, nekuracebla vunda: kancero de la animo. Nur tiam mildiĝis la doloro, kiam la virino mensogis amon al li, kiam ŝi ridetis al li. Efemerefikaj morfininjektoj estis tio ĉi. Nur la sincera amo havas kurac-povon… Malfeliĉulo, efektive li povis suferi multe, tro multe por deziri plu la vivon.

La kuracistmajoro iom mire rigardis al la parolanto, sed lian respondon malhelpis la knaro de la malfermiĝanta pordo. Sur ĝia sojlo aperis virineto, larmokula kaj timomiena. En ŝia rigardo estis embaraso kaj atendo.

— La pordiisto diris, ke vi, sinjoro kapitano, deziras pridemandi min.

— Jes, sinjorino. Ĉu vi estas tiu, kiu aŭdis la pafon kaj malkovris la memmortigon?

— Jes, mi. Eĉ mia korbatado haltis por momento, kiam mi aŭdis la eksplodon. Tuj mi divenis, ke okazis malfeliĉo. Ofte mi pensis pri tio dum la lastaj mometoj, ke foje tragedio okazos en tiu ĉi loĝejo.

— Pro kio vi supozis tion?

— Ho Dio mia, oni ja antaŭsentas tion. Dek jarojn mi loĝas en la najbara loĝejo. Ili ambaŭ estis gajaj, ĉiam babilemaj kaj iun tagon… kelkajn monatojn post la sieĝo la ĉiama rideto forvelkis sur la lipoj de la viro. Li kvazaŭ senanime iris, revenis, distrite li rigardis antaŭ sin, forgesis saluti kaj kun videbla embaraso interesiĝis ĉe mi, kiam li ne trovis sian edzinon en la hejmo, ĉu mi ne scias, kien ŝi foriris? La virino ŝanĝiĝis. Ŝi volis tre juniĝi. Kial la virino volas esti pli bela? Por esti plaĉa ankaŭ al alia, ne sole al la edzo. Tiel komenciĝas, ĉiam tiel. Ŝi estis ja bela kaj ofte mi aŭdis de ŝia edzo, ke en la tuta mondo ne estas pli bela, pli bona, pli nobla ol lia edzino. La malfeliĉulo preskaŭ adoris sian edzinon. Lia mieno perfidis, ke ĉiu lia penso estas por ŝi. Ho, ni, virinoj, sentas tion eĉ ĉe fremdaj viroj. Por tia viro ni sentas kontraŭvolan estimon, simpation kaj… nu, iomete envion ni havas pro li.

— Kaj kion vi faris, kiam la pafon vi estis aŭdinta?

— Tuj mi kuris al ilia pordo. Ĝi estis ŝlosita. Mi frapis sur ĝi, poste per la pugnoj mi batis ĝin. Vane! Mi provis spioni tra la fenestro, sed pro la kurteno mi povis vidi nenion. Fine mi rapidis al la pordisto de la domo, kaj…

Ekstere sur la koridoro virina voĉo energie postulis: "Mi petas, lasu min eniri! Mia loĝejo estas tiu ĉi! Kio okazis? Pro Dio, kial la polico?"

— La voĉo de la virino, sinjoro kapitano… ŝi nun revenis el la kinejo. Almenaŭ ŝi diris tion al mi, kiam ŝi foriris. Certe ŝi estis kun la subluanto. Tiel ili kutime faris — klarigis la atestantino.