Выбрать главу

La policano paŝis en la ĉambron kaj raportis, ke la edzino de la memmortiginto alvenis kun juna sinjoro.

— Lasu ilin enveni… Sinjorino, por momento mi petas vin, mi deziras noti vian nomon.

— Valeria Kubany, edzino de d-ro Francisko Kubany. Mia edzo estas oficisto ĉe la akcia societo Gellert, ni loĝas en la apuda loĝejo n-ro 11 kaj…

— Dankon! Nun mi ne bezonas vin… Bonvolu eble for…

En la kadro de la brue malfermita pordo nun aperis zorge ŝminkita virina vizaĝo kun (terurtimaj okuloj kaj malantaŭ ŝi juna viro, kies rigardo perfidis lian rifuĝsopiron.

— Kio okazis? Pro Dio, kial vi estas ĉi tie, sinjoroj?

— Sinjorino, via edzo mortigis sin. Li mortis. — La voĉo de la kapitano ŝajnis kruele senkolora, senkompata. Kun fantomvida rigardo li observis la mienon de la virino. En ŝia rigardo mutis senvoĉa, senlarma emocio, kvazaŭ ŝi ne estus kompreninta, kion li diris al ŝi. La kapitano montris al la kanapo. Ŝia rigardo sekvis la direkton kaj la volo ne povis venki ŝian senmovecon. Eĉ voĉon ŝi ne havis. Verŝajne ŝi nur rigardis, sed ne vidis la mortinton. — Jen por vi, sinjorino, lia adiaŭa letero. La klarigon ĝi eble enhavos.

La kapitano prenis la fermitan koverton, la bukedeton da violoj kaj transdone etendis ilin al la virino.

— Jen, sinjorina imoŝto, li sendis tiujn floretojn al vi je la memoro pri la 31-a de marto, kiel lastan saluton — kaj la tono de la vortoj estis amare sarkasma kaj lia mieno respegulis doloran ironion. — Cetere tio ne havas plu signifon. Tiu marto pasis antaŭ deksep jaroj… Hodiaŭ la realaĵo estas tiu mortinto kaj tiu ĉi letero. Prenu kaj legu ĝin, sinjorina moŝto, poste, se vi povas komuniki ĝian enhavon, faru tion… kaj vi, sinjoro — la kapitano turnis sin al la junulo, staranta apud la virino —, bonvolu protekti la sinjorinan moŝton, se hazarde venus en ŝian kapon la ideo sveni kaj senkonsciiĝi. Ĉe tiaj okazoj estas kutimo, utila kaj krimkaŝa kutimo, sed mi avertas vin, ke ĉe mi tio ne havas efikon.

— Sed sinjoro kapitano, mi protestas… mi ja ne… vere, mi ne — la mortpala junulo pledis por si tremvoĉe.

— Mi scias. Nek vi… nek ŝi. Por la murdo de animo ni ne havas paragrafon. La juneco estas senrespondeca kaj la velkiĝo, imitanta junecon, perdas sian prudenton, kiam ili fariĝas kunkrimantaj, kiam ili murdas per fatala frakaso sian viktimon kaj prirabas lin forprenante de li ĉion: kredon, vivovolon. Por la murdo de la animo nia leĝaro ne havas paragrafon.

— Mi protestas, ke via suspekto…

— Vi eraras. Mi ne suspektas. Mi legas. Klare mi legas, kion la momento pro rekono de la krimfaro skribis sur la vizaĝon de vi ambaŭ. Jes, tie, en via timparalizata rigardo, kaj tie, sur ŝiaj konvulsie tordiĝantaj trajtoj estas la konfeso: ni mortigis lin, ni murdis lian animon — kaj la voĉo de la kapitano eĥis plu en la aŭskultantoj kiel svingobruo de batanta vipo.

En la subita morna silento la ruĝungaj graciaj fingroj de la virino tremante malfermis la koverton kaj prenis el ĝi slipon. Ŝia rigardo fiksiĝis al la kelklinia teksto, poste aperis la unuaj larmogutoj en ŝiaj okuloj. Ŝia vizaĝo, al kiu la pudro kaj ŝminkaĵo mensogis junecon, subite dolore sulkiĝis. La orblonda koloro de ŝiaj haroj certe kaŝis jam griziĝintajn tufojn. Ne, ŝi ne estis bela. La naturan ĉarmon tegis tavolo de abunde ŝminkita mensoga farbo. El ŝia dekoltita bluzo ŝiaj manoj erotike tiklantaj la viran fantazion, preskaŭ ŝajnis elfali ĉiumomente. Ŝi similis al maljuniĝanta stratvirino.

La kapitano pensis pri tio, kion tiu viro povis ami en ŝi, se li ne povis vivi plu rezignante pri tia falsa beleco? Kion? Verŝajne li amis en ŝi la komune pasigitan sunbrilan pasiritecon, la iaman 31-an de marto, la mil efemerajn ĝojojn kaj dolorojn de la kune vivitaj deksep jaroj, tiun mozaikbildon, kiun la vivo faris en lia animo el la gestoj, voĉo, rideto, ploro, vortoj, movetoj de la virino… kaj tiun mozaikbildon, vane li penadis, li ne havis forton neniigi. Jam estas neeble pridemandi lin, ĉar li mutiĝis por ĉiam kaj lasis por ĝistomba soleco ankaŭ la virinon, kiun li amis eĉ en sia lasta penso. Jen ankaŭ ŝi restos senkunula eĉ tiam, se la hazardo indulge ĵetos kelkajn aventurojn sur ŝian vivovojon. Virino kun tia pasinteco povas ricevi de la Vivo — nur aventurojn.

Ŝia sorto jam respeguliĝas en la rigardo de la junulo mute konfesanta plenan seniluziiĝon. Tiu rigardo jam ekvidis la sulkojn, kiujn la okuloj de la edzo vidis neniam. Tiu rigardo jam parolas pri la verdikto, ĝermanta en lia korprofundo kaj vidas tiun malfeliĉulinan simpla erotikema ino, sopiranta je pli freŝa, pli juna virhomo. Ne longe ili restos kune. Inter ili ĉiam plialtiĝos la akuzo muta kaj en momento soleca la neglektita pasinteco reviviĝos ankaŭ en ŝia animo. Por torturi ŝin reaperos tia fantomo, kiun la estonteco aliformos vivanta mortinto. Iun tagon ŝi rekonsciiĝos pri tio, ke nur ŝia troa vantemo, la kredovolo pri ŝia beleco kaj dezirindeco kondukis ŝin al la lito de fremda viro kaj trudis al ŝi la konkubinan rolon. Iun tagon ŝi pentos pri tiu nura simpatio, kiun ŝi mensogis "panja prizorgemo" kaj kio estis nenio alia ol atesto-serĉo de la malsata vantemo, ke ŝi estas bela, ke ŝi havas ankoraŭ seksapelon, ke ŝi povas ankoraŭ konkeri novajn virojn kaj meritas de la vivo pli ol maljuniĝantan animparulon. Sed la malfrua pripento estos vana. Teruran prezon ŝi pagos por la plezuroj ide la efemeraj horoj kaj havos la saman sorton, kian havis ŝia viktimo. En tiu ĉi momento la kapitano kompatas ŝin pli ol tiun, kiu faris punkton ĉe la fino de siaj suferoj. Ŝin li kompatas kaj… li rekonas la pravon de la foririnto.

La virino faligis la leteron el siaj manoj, ŝiaj larmoj ruliĝas kaj faras, kanalstrietojn sur ŝiaj pudrumitaj vangoj, ŝiaj lipoj tremas kaj pene raŭkvoĉe ŝi provas ekparoli.

— Mi ne… ne tion… ne tiel… Kion diri? Mi ja amis, amis lin — kaj nun ŝi preskaŭ dolore veparolas sub la pezo de la plago — ve! kial do? Jes, vere, kial?… Foje mi diris ion al li… Jes, kaj tiam estis ankoraŭ nenio… vere nenio… mi ja amis, amis lin… nur poste, kiam min tre tedis la penado forgesigi tiun solan frazon, tiun fatalan momenton, kiam… kiam… Ne, mi ne povas paroli! Nun ne! Nun neeble!

— Nenecese, sinjorino! Mi scias la komencon kaj mi vidas la finon. — La rigardo de la kapitano iris ien preter la virino kaj matura amareco senkolerigis lian voĉon. — Mi scias, ke iun tagon li iom ŝerce ĵaluzadis kaj pridemandis vin kaj vi konfesis vian simpation, vian panjan, prizorgemon al via juna kolego, kiu laŭaĝe ja povus esti via filo kaj tiam kaj tiel komenciĝis… Ĉu?

— De kie vi… — kaj ŝia rigardo esprimis mutan miran.

— Poste li petegis pri indulgo… li skizis teruran bildon pri la estonteco kaj ĉiutage akuzis vin pri agado, pri perfido, ankoraŭ ne okazinta… Ĉio tedis vin, en ĉio vi vidis nur la ofenditan viran vantecon kaj samtempe vi sopiris je nekonataj ĉirkaŭprenoj… Tiel estis… Vi ŝanĝis frizaĵan, uzis pli da ŝminko, imitis la printempan junecon kaj kuraĝigis tiun junulon por konvinkiĝi pri la efiko de viaj artifikoj, utiligis la spertojn de virino kaj iun tagon la panja prizorgemo, via reto, kaptis vian oran fiŝeton kaj vi perdis vian edzinan honeston… Tiel okazis, mi scias… Poste por trankviligi vian konsciencon, vi mensogis plu la amon al via maljuniĝanta edzo… Vi volis konservi la ŝajnon, sed li divenis ĉion, eĉ surprizis vin ambaŭ… Tiel estis! Ĉu?

La virino ne respondis. Ŝi, kvazaŭ paralizite rigardis al la vizaĝo, al la okuloj de la kapitano. Teruro tamburis en ŝia koro. Momente ŝajnis al ŝi, ke liaj trajtoj prenas similecon al tiuj de ŝia edzo kaj tiu edza rigardo profundiĝas al la nesto de ŝiaj sekretoj. Ŝi volis senkulpigi sin.

— Nenecese, ke vi rakontu tion, kion mi ne konas. Mi scias, ke de tiu momento via edzo portis nekuraceblan vundon en sia animo kaj kvankam li idoligis vin en sia amo…