Выбрать главу

— Jes, jen la vero! — ŝi ekkrie komencis paroli. — Li faris idolon el mi, erarema virino, li levis min al piedestalo de sanktulino, li kvazaŭ peke adoris min kaj…

— Mensogo! Mensogo de kulpulino! Ne li, sed via pli frua amo, viaj edzinaj delikataĵoj, via honesteco kaj fidela solidareco en la bataloj dum deksep jaroj faris idolon, altarbildon el vi… Eble iun tagon vin tedis jam tiu alteco, kien vi levis vin mem per viaj ecoj kaj agoj, kaj vi sopiris al la koto… Jen vi havas ĝin! — la okuloj de la kapitano fulme ekbrilis, en lia voĉo tremis la senpova venĝemo, kvazaŭ li forgesus pri ĉio, kio estas ĉirkaŭ li kaj kvazaŭ serpente li volus mordi ŝian koron, taŭzi ŝian animon, li sible ĵetis la vortojn al ŝi. — Vi, bibliema hipokritulino, kiu jam antaŭ ol murdi, morte vundis la animon de via, vin ameganta edzo, zorge studis tiun biblion, kuŝantan tie sub la krucifikso sur la ŝranketo apud tiu lito, por trovi pledon, por profane legi defendojn el la evangelio por vi, por via fiago. Vi, kun via fremdiĝinta animo, kompreneble ne povis plu havi amon, kompaton al tiu, kiu ĝistombe, ĝis memmortigo amis vin. Sciu do, ke ne senkulpigas vin la aserto, ke li faris idolon el vi, ĉar vi estis idolo, farita de vi mem kaj forpuŝita de la piedestalo same de vi!

Akra terurkrio puŝiĝis el la lipoj de la virino kaj samtempe averte delikate poziĝis mano sur la ŝultron de la kapitano. La mano de la kuracistmajoro.

Dum la longminuta silento la mieno de la kapitano disciplinite rigidiĝis, Li ekregis sian emocion, klinis sin super la notojn de la protokolo. La virino duonlaŭte ekploris; kvazaŭ rompite en ŝiaj tuta korpo kaj animo ŝi ekparolis lace, rezigne, inerte.

— Vi pravas… Eble li rakontis al vi ĉion… eble vi divenis… Jes, li amis min, ho eĉ kiel! Indulge li pardonis ĉion al mi, mi estis la suvereno de lia animo. Ni havis belan homan vivon eĉ dum la plej kruelaj tempoj de la milito. Ĉiu enviis lin pro mi kaj min pro li. Li estis fiera pri mi, ĉar mi estis la perfekta edzino por li, la didonita vivkunulino kaj… Ĉu estis inde al li tiel puni min, tiel terure puni? Ne! Ne! Neinde, nehome li frapis min… Kaj kion fari nun?… Mi amis lin, je la sankta kruco mi ĵuras, ke mi ne ĉesis ami lin…

— Ne ĵuru, sirijorino! Malfrua pento, eĉ ĵure firmigita, ne povas revivigi lin… Ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi legu lian leteron?

La virino per apatia kapjeso donis konsenton, La kapitano relevis la faligitan leteron kaj ne laŭte, nur perokule legis ĝin.

"Edzinet', mia amata, mi dankas al vi pro la feliĉaj jaroj kune vivitaj. Pardonu, ke mi maljuniĝis pli frue ol vi kaj mi ne povis toleri plu la kompromisan solvon de via kora problemo. Sunbrilaj jaroj forgesigu ĉe vi la ombron de via, ĝistombe vin amanta edzo".

— Malfeliĉulo, multe li suferis. Ĵurnalisto li estis. Pensema homo, al kiu Dio donacis animon por puni lin… Trankviliĝu, sinjorino! Jen la vivo… Ĉiutaga okazaĵo, sendependa de tagoj kaj monatoj. Estas, kiun la marto, kaj estas, kiun la decembro forportos kun si… Nur ploru! En larmoj solviĝas la doloro… Eble tio estis lia fatalo, ke li ne havis larmojn, nur gorĝsufokan, animmuelan suferon… Nun jam ĉio silentiĝis: ankaŭ li, ankaŭ liaj doloroj, kaj, sinjorino, pardonu al li, ke pro sia ofendita egoismo li rifuĝis for el la vivo celperdinta por li. Jam estas pli facile al li. Vi jam neniam estus povinta resanigi lian vundon. Li havis kanceron de animo. Nekuracebla malsano ĝi estas.

La voĉo de la kapitano ektremis pro kaŝata emocio. Lia rigardo vagis for ien en la malproksimon, trans la ĉambromurojn, trans la minutojn. La kuracistmajoro kaj la detektivo mire rimarkis, kiel strange li kondutas, kiel ne oficialulo, sed simpla civilo, kiu apenaŭ povas regi siajn sentojn. La detektivo rimarkis nur la tremeton de lia voĉo kaj la retenitajn larmojn, sed la maljuna kuracistmajoro sentis, ke ie profunde kaŝiĝas la kaŭzo kaj ne la nuna tragedio emociis lin.

La policano paŝis en la ĉambron por raporti, ke la kadavroportistoj alvenis.

— Nu, sinjoro doktoro, ĉu ni estas pretaj?

— Jes, ĝi estas transportebla.

2

Kapitano Zentay ekstaris, lasis la skribmaŝinon. Li finis sian laboron. Disŝirinte la krajone faritajn notojn, li ĵetis la slipojn en paperkorbon. La raporto pri la memmortigo kaj la bulteno pri la mortinto jam maŝinskribite kuŝas sur la tablo. Li ĉirkaŭrigardis. En la ĉambro de la centra deĵorejo nur estis du personoj: li kaj la indeksisito. La ceteraj foriris por ripozi. Ankaŭ la indeksisto dormis kliniĝante sur la grandan indekslibron. Ekstere sur la korto du policanoj babiladis en la silento de la nokto. Nediveneblaj frazĉifonoj flirtiĝis tra la fenestro.

La mieno de la kapitano ŝajnis ŝtoniĝinta memironio. Senbrue li metis la pretigitan protokolon antaŭ la dormantan indeksiston, poste li prenis cigaredon, ekfumis per profunda spirpreno kaj pensis pri tio, ke la memmortiganto ĉiam estas prava. Li metas punkton kaj finite. Onidire, la memmortiganto estas malkuraĝa, timas la suferojn. Sed ĉu estas racie kaj prudente nur suferi sen espero pri resaniĝo? Kiu havas kanceron de animo, pereu. Kiel bela estus la viva, se nur korpe-anime sanaj homoj ekzistus!

Hodiaŭ posttagmeze, antaŭ ol oni portis for la mortinton, li sekrete premis ĝian malvarmiĝintan manon. Li sentis, kvazaŭ li adiaŭus de parenciĝinta homo. Jes, li adiaŭis silente, iom melankolie, kun tiu envia penso, ke al tiu jam estas bone, al tiu jam nenio doloras, kaj tiu ne devas porti ĉiaman maskon. Tiu liberiĝis. Kiam lia mano ŝoviĝis en tiun de la mortinto, momente ektremis lia koro pro penso. Jes, pro penso, jam delonge maturiĝanta en lia animo, en tiu animo, kiun iam same unu sola frazo mortvoke vundis.

Lia rigardo trafis la vesthokaron. Liaj mantelo kaj deĵorrimeno kun la revolverujo pendis tie. Minutojn kvazaŭ hipnotigite li rigardis ĝin kaj pensis pri sia revolvero, ricevita iam en sia oficejo. Tradicihava armilo ĝi estas. Ĝi ne pafas al krimuloj, al animmurdistoj. Li heredis ĝin de sia kolego, kiun forlasis la edzino. Tradicihava revolvero, la propran mastron savanta de suferoj. Superstiĉa timo regis lin, kiam li ĝin transprenis, kvankam tiutempe la firmamento de lia vivo estis sennuba, kaj tiu virino, kiun sia didonita edzineto li konis dum dekkvin jaroj, tiu bibliema vivkunulino apartenis al li, nur al li. De sur la tablo de ŝia amo ne sole paneroj de kompato estis lia parto. Por la amo ŝi donis plenan amon, por la fideleco fidelecon, por la prizorgemo prizorgon, kaj nun… Ne! Estas neeble treni longe tiun ĉi inferan doloron! Tio ĉi estas nekuracebla. Li havas kanceron de animo. Kial vivi plu? Tio ĉi ne estas ja vivo, sed longa agoniado.