Выбрать главу

Li ekiris al la vesthokaro, dum longa minuto meditadis ĉe la revolverujo, poste malfermis ĝin… Ĝi estis malplena. La revolvero mankis, kvankam li memoris, ke antaŭ la komenco de la deĵorado li prenis ĝin al si. Estis ja lia devo fari tion. Ĉu li lasis ĝin hejme sur la tablo? Vere, dum la lastaj semajnoj kun superstiĉa antaŭtimo li kaŝis ĝin for de si mem. Li timis la mortvokan sorĉon de la tradicihava armilo, sed hodiaŭ… Jes, tute certe, ke li prenis ĝin al si.

Li ĉirkaŭrigardis kaj surprizite rimarkis, ke en profundsina fotelo iu sidas kaj atentas pri ĉiu inovo lia: la kuracistmajoro. Kiel okazis, ke li ne rimarkis lin ĝis nun? Jes, ja! La dorso de la fotelo kaŝis lin, kaj de la tableto, kie la skribmaŝino staras, estis neeble lin vidi.

— Sinjoro majoro, ĉu vi maldormas? Kial vi ne ripozas kiel la aliaj? — Post momenta paŭzo li embarase aldonis: — Vi povus trankvile retiriĝi. La nokto promesiĝas sufiĉe kvieta. Se io tamen okazus, vi scias, ke oni vekos vin.

— Neeble! Mi havas preventivan deĵoron — respondis duonlaŭte la kuracisto.

— Mi ne komprenas. Preventivan deĵoron? Kion vi volas anticipe malhelpi?

— Nu, kolego, kiam iu polica oficiro tiel malmulte povas suvereni pri siaj sentoj kaj pensoj, kiel vi ne povis dum la posttagmezo, kaj por kiu la kadavro de fremdulo fariĝas mortinto, de kiu li manpreme adiaŭas, kiel vi faris, nu tiu homo staras ĉe la abismorando de la morto. Estas devo gardi lin, ĉar lin vokas, tiras la profundo kaj lin venenas la penso pri neniiĝo.

— Mi ne komprenas, kial vi diras tion al mi? Supozeble, vi ne pensas, ke mi… ke mi volas fari finon al la suferado? Ĉu? — kaj lia protestanta refuto estis tiel senforta, kiel praviga konfeso. — Cetere mi ne havas kaŭzon.

— Tio povas esti… eĉ tute certe, ke vi ne havas kaŭzon, kamarado… kaj vian revolveron vi ne serĉu! Ĝi estas ĉe mi, en mia poŝo. Tiel mi opiniis plej prudenta… Armilo ne decas en la mano de tiu, en kies animo la rememoroj pri feliĉa pasinteco batalas kontraŭ la senhava estanteco… Mi petas, proponu cigaredon al mi. Mia provizo elĉerpiĝis.

La kapitano servoprete transdonis sian cigaredujon. Ili ambaŭ ekfumis kaj senvorte reciproke observadis unu la alian. Fine la kuracisto rompis la silenton.

— Tiru pli proksimen tiun fotelon, eksidu kaj ni babiladu, La nokto estas ankoraŭ longa. La indeksisto dormas.

La kapitano obeeme tiris la fotelon, eksidis vidalvide, kaj li sciis, ke la kuracisto estos sondanta la vundon de lia animo. Egale! Ŝajnis al li, ke ĉiu havas rajton fari tion. Oni ja povas nek utili, nek malutili plu. Iam en la vivprotekta sekcio de la polico ankaŭ li eksperimentis pri tiaj animkanceruloj kaj vane. Ankaŭ tiuj toleris sen plendo la konsolbandaĝon kaj poste deŝiris ĝin. Nun venis lia vico. Kion novan povas diri tiu ĉi kuracisto? Certe nenion tian, kion li ne diris jam al si mem.

— Kiomjara vi estas? — la kuracisto komencis.

— Kvindeksep… Unu jaron malpli ol la posttagmeza mortinto.

— Jes!… Vi ne ŝajnas pli ol kvardeksep.

— Mi scias. Ankaŭ tiu mortinto ne ŝajnis esti pli, tamen li havis siajn jarojn.

— Nu kaj ŝi, la virino?… Kiomjara ŝi estas?

— Tridekok… Preskaŭ tiom, kiom la vidvino de la mortinto.

— Mi komprenas. Fantomado estis en via animo kaj nun vi pensas, ke la memmortiginto pravas. Ĉu?

— Jes… li metis punkton, faris finon al la suferoj.

— Neniu estas prava, kiu ĵetas for sian vivon pro ofendita vanteco. Vere, li faras finon al la suferoj, sed samtempe li senigas sin de tiu konsolo, kiun la vivo rezervis por li… Mortigi sin estas malkuraĝe! Eĉ stulte.

— Pri konsolo vi parolas, sed kion la vivo ja povos prezenti post la unu sola, kiu regis ĉiujn fibrojn de via memo, kaj kiun vi sentis destinita por vi? Kion? Necesvirinon aŭ balzamkonkubinon! Jen! Dankon, mi ne ŝatas la surogaton.

— Mi miras pri via obstina miopeco… Krom la virino ekzistas ideoj kaj laboro… Kredu, ke nur la malsata egoismo, la ofendita vanteco veadas en vi.

— Nur tiu povas paroli tiel, kiu ne konas la doloron, formiĝintan el cent komponentoj. La sufero de la ofendita vanteco naniĝas kompare al la naŭzo, al la pliiĝanta malestimo, al la seniluziiĝo, kiuj kaŭzas ofte eĉ vomsenton, kiam oni estas devigata vidi la perfektan purecon baraktanta en la propre elektita koto, sperti ties moralan degeneriĝon tiagradan, kia makulas per duboj eĉ la plej sunbrilajn tagojn de la kune pasigitaj jaroj. Neeldireble mi suferas… Mi pereos pro tio, eĉ se mi ne volos… Vidu, mi ne hontas konfesi kaj mi ne neas… Mi havas kanceron de la animo. En ĝi kaŝiĝas la neapelaciebla verdikto. Mi devas perei.

La kuracisto ne respondis tuj. Li zorge estingis sian cigaredfinon sur la cindrujo, klinis sin pliproksimen al la vizaĝo de la kapitano, rigardis iom longe al liaj okuloj, kaj nur poste, tre mallaŭte li ekparolis.

— Ne! Kancero de animo ne ekzistas, ĝi estas nur kreaĵo de via torturita fantazio, kaj… kaj… vi ne devas perei… Mi scias, kamarado mia, ke vi ne devos perei… Iam ankoraŭ mi pensis la samon kaj… jen vidu, mi sidas ĉi tie, vidalvide, kaj rememoras, ke foje ankaŭ mi prenis revolveron en la manon kontraŭ mi kaj iu forbatis ĝin el mia mano… De tiam pasis jam dek jaroj, jes, eĉ pli ol dek jaroj.

— Kaj ŝi? La virino? Kio okazis al ŝi?

Malgaja rideto vibris en la okuloj de la kuracistmajoro por momento. Li skrupule konsideris la respondon: ĉu diri la nudan veron aŭ mensogi? Estas ja miraklofaraj mensogoj, kies fiktiva forto efikas pli ol tioi de la aprobitaj medikamentoj. Almenaŭ kelkfoje. Li elektis la mensogon.

— Ŝi revenis. La korkaresaj memoroj pri la pasiniteco rekondukis ŝin. Nun ankaŭ ŝiaj haroj blankiĝis. La nova situacio igis min forgesi tiun intermezon, kiu iam fatale sufokadis la vivovolon en mi.

— Ĉu ŝi revenis? — en la voĉo de la kapitano vibris la surprizo.

— Jes, ŝi revenis kaj ankaŭ ŝia animo fariĝis tiel blanka, kiel ŝiaj haroj… Jes, jes, ŝi revenis — kaj en la rigardo de la maljuna kuracistmajoro melankoliis la revo neniam realiĝinta. Kiel bone estas mensogi tion realaĵo, kion la vivo ĉiam forneis de li. — Aŭskultu! Foje mi aŭdis de iu, aŭ mi legis ie, ke la homo estas dupieda besto kaj la besto estas kvarpieda homo. La diferenco estas nur en la nombra de la piedoj. Ni ambaŭ vivas ja sub la samaj naturleĝoj. Ni, homoj, ribelas, kaj ili, la bestoj, obeas al la samaj leĝoj. Tial ili ne havas animajn konfliktojn. Vidu, amiko, tiu filozofio tenis min viva. Mi klopodis kun humila obeemo klini mian kapon antaŭ la leĝaro de la naturo.

— Kaj la virino revenis… Ĉu?… Kaj vi forgesis ĉion. Ĉu? — kaj la vekita espersopiro kolorigis la voĉon de la kapitano.

— Jes! Ŝi diris, ke vivi sen mi ŝi ne povas.

— La samon ŝi diris ankaŭ al mi, sed tamen… Kaj vere ŝi revenis?

— Jes! Ni vivas kune… ŝi estas ĉe mi, kun mi — kaj la kuracisto sentis, ke tio ne plu estas mensogo, ĉar ŝi vivas en lia animo ĝis la tombo. — Jes, ŝi revenis.

— Ho, indulgema Dio, se ankaŭ al mi… se eble… se… — kaj la akra amareco, la tortura doloro mildiĝis en li je la tuŝo de trompema espero. Lia retenita interna plorego preĝis por indulgo al malplena ĉielo.