Выбрать главу

3

Maja pluvego lavis la trotuarojn, la stratojn. Oni rifuĝis sub la protekton de la pordegovolboj. Ankaŭ kapitano Zentay haltis ĉe iu pordego kaj tiris sin en ĝian angulon. Li spionadis la firmamenton, senpense gapadis al la preterkurantoj, al la starantoj ĉe la koratraŭa pordego. Lia rigardo vole-nevole serĉis distron. Ĝi legis kaj relegis la nomojn sur la ŝildoj, lokitaj ambaŭflanke sur la muroj sub la pordego. Nur iom post iom li konsciiĝis pri tio, ke li jam la kvaran fojon legas nomon, kiu estas konata de li. "D-ro Dorthmuth p. kuracisto". Certe li konas lin. De kie? La litero "p." subite aperigis antaŭ li la tutan figuron de lia maljuna kuracistmajoro kaj revokis en lian memoron la historian pri reveninta edzino.

Subite ekregis lin la ideo viziti la majoron kaj konatiĝi kun lia edzino, propraokule vidi tiun virinon "kun la blankiĝantaj haroj" kaj "kun la animo, fariĝinta kiel blanka neĝo". Pretere li rigardis al la firmamento. La pluvego daŭros ankoraŭ dekon da minutoj. Li rigardis la numeron de la loĝejo: II-a etago 4. Li ekiris al la ŝtuparejo kaj decidis motivi sian viziton "pro la longdaŭra pluvego".

En la dua etaĝo, ĉe la larĝa koridoro antaŭ la loĝejo de d-ro Dorthmuth, viciĝis longaj flortrogoj kun kolora pompo de la frua primtempo. La fenestrojn kovris puntokurtenoj, supozeble faritaj de zorgemaj manoj virinaj. La anso de la pordo brilis pro pureco. Kapitano Zentay post momenta hezito premis la butonon de la sonorilo kaj la pordo baldaŭ malfermiĝis antaŭ li kaj li vidis aperi ĉe la enirejo simple, sed tre nete vestitan virinon kun duongrizaj haroj. El ŝia delikattrajta kaj senŝminka vizaĝo beleta kvazaŭ radiis la noktonigraj okuloj. La unuaminuta impreso pri ŝi estis, ke la vivo kaprice metis prujnotuŝitan hararon sur junan kapon. Dum la longmomenta observado li taksis dekkvinjaran aĝdiferencon inter la virino kaj la majoro. Vere, tre agrabla animbrila vizaĝo. Iam certe ŝi estis enviinde bela.

— Ĉu la sinjoron majoron vi serĉas, sinjoro kapitano?

La koloro de la voĉo iom rememorigis lin pri provinca dialekto, pri voĉo de sopranrida vilaĝanino.

— Jes, sinjorino. Gabor Zentay, polica kapitano mi estas.

— La sinjoro majoro ne estas hejme, sed bonvolu iri en la salonon, ĉar baldaŭ li devos reveni… la tagmanĝo jam estas preta… Verŝajne pro la pluvo li iom malfruas…

— Verŝajne, sinjorino. — La kapitano paŝis en la antaŭĉambron. — Se esti tute sincere, ankaŭ mi rifuĝis for de la pluvo ĉi tien, pli ĝuste sub la volbon de la pordego kaj tie rimarkinte lian ŝildon…

— Do ne pro oficiala afero vi venis, sinjoro kapitano. Des pli bone! Mi metos ankonaŭ unu teleron sur la tablon kaj vi povos tagmanĝi ĉe ni. Espereble vi havas lupapetiton… Jen tien, al la salono, bonvolu eniri! Dume mi zorgos pri la tablo.

— Ne, ne! Neniel mi deziras ĝeni vin… La pluvo baldaŭ ĉesos kaj…

— Restu, mi petas. La majoro tre ĝojos. Li ja tiom malafte havas gaston ĉe sia tablo… Kompreneble ni ne retenos vin per tagmanĝo, se via edzino atendas vin.

— Mi ne havas edzinon, neniun mi havas.

Ĉu, pro hazardo, ĉu pro la amargusta tono, ŝi rigardis momenton al lia vizaĝo kaj poste kun rideto bonkora, kiu beligis ŝian vizaĝon, kvazaŭ surprize, ŝi ripetis la inviton.

— Nu, riĉan regalon vi ne havos, sed la majoro volonte dividos ĝin. Buljono, kuirita bovviando kun tomatsaŭco kaj rizpudingo, lia ŝatata frandaĵo… Tiom longe li postulas de mi "Manjo, faru jam foje rizpudingon", ke hieraŭ mi vizitis kelkdekojn da butikoj por akiri rizon. Li asertas, ke mi bonege povas ĝin pretigi. Vi nepre devas ĝin gustumi, sinjoro kapitano.

Ŝi kondukis lin en la salonon, sidigis lin kaj rapide foriris por zorgi pri manĝilaro kaj teleroj al la gasto. La kalpitano ĉirkaŭrigardis". La malnovmodaj mebloj atestis pri hejmoŝato de virinaj manoj. Sur la muroj pendis kelkaj pentraĵoj, sur la salontableto kaj la fortepiano floroj en vazoj, kaj tie, inter la du fenestroj, super la kanapo, pendis oleo-pentraĵo, portreto de distinginda belulino. Certe ĝi estas de bona pentroartisto, ĉar la penikumado, la koloroj respegulis veran vivon. Por rigardi la nomon de la artisto, li paŝis al la bildo. Nekonata nomo. Negrave, la portreto estas rave bela.

Li profundiĝis en la observado de la bildo kaj ne rimarkis la revenon de la virino.

— Ĉu plaĉas al vi? Ŝi estis multe pli bela, ol tie sur la bildo, kaj ankaŭ bonkora… jes, bonkora, mi diras.

— Pri kiu vi parolas? — la kapitano turnis sin surprizite al ŝi.

— Pri ŝi! Pri la edzino de la majoro.

— Nu, kaj vi, kio vi estas, sinjorino?

— Simpla mastrumantino, preskaŭ tiel malnova en la hejmo, kiel la meblaro de tiu ĉi salono. Mi estas unu meblopeco postrestinta.

La kapitano kun iom da embaraso aŭskultis la frazojn, diritajn de ridantaj lipoj.

— Nu, kaj… kaj la sinjorino ne estas hejme… ĉu ŝi foriris?

— For!

— Espereble baldaŭ ŝi revenos. Ĉu ne?

— Ne! Ŝi foriris kaj ne plu revenos.

— Kiam? Ĉu denove okazis io?

— Mi ne komprenas, pri kio vi aludas per tiu "ĉu denove okazis io"? Laŭ mi nur unufoje okazis io, antaŭ dekunu jaroj. Tiam ŝi foriris kaj ne plu revenis kaj postlasis nin… jen ĉio!

— Mi tute ne komprenas… Antaŭ monato aŭ ses semajnoj la majoro ja diris al mi, ke ŝi revenis… ke ŝi vivas kun li… kaj nun?

La noktonigrajn okulojn de la virino subite vualis larmo retenata. Ŝi duonvoĉe, preskaŭ al si mem respondis.

— Reale ŝi foriris, sed image ŝi neniam forlasis la domon… Mi scias… sed kion fari?

La kapitano nur nun rimarkis la ŝanĝiĝon de ŝia mieno kaj la esprimon de la okuloj, en kiuj rebrilis pale la memvole akceptita martireco.

— Kaj vi… vi kial restis?

— Por eltordi la revolveron el lia mano kaj… kaj mastrumi en la forlasita hejmo.

La prisilentitan konfeson li kompreniis. Jen la konsolo, etenidita de la Vivo! La necesvirino, la balzamkonkubino! Unu servistino, dungita ino por mastmmi… por servi… Sed kiam lia rigardo eniĝis plu en tiun, de la noktokula simplulino, li hontis pri siaj pensoj kaj lia koro pleniĝis de varma kompreno, homa simpatio al ŝi.

— Ĉu vi konas lin delonge?

— Tridek jarojn mi servas en lia hejmo. Kiel juna fianĉino mi venis servi al ili por pliigi mian doton. La fianĉon forprenis la unua mondmilito. Mi restis. Ili ambaŭ estis tre bonaj, amindaj… kaj kiam li restis sola, ĉu mi rajtis forlasi lin, kiu estas tiel bonkora, kiel homo, viro povas esti bona?!… Mi restis. Tridek jaroj estas longa tempo. Ĉu ne, sinjoro kapitano?

— Jes, tridek jaroj estas tro longa tempo por rekomenci ion novan.

— Sed kial rekomenci? Diru! Komenci ion novan oni povas ja post morto de io finita… Ĉu? Rekomenci estas neeble… Almenaŭ mi tiel pensas. Ĉu mi pravas?

— Vi pravas — kaj li pensis pri tio, ke ankaŭ la sentoj naskiĝas kaj mortas. La tragedion kaŭzas la ne samtempa morto de la sama sento ĉe du animoj. Subite li rekonsciiĝis pri sia situacio. Kio okazus, se la kuracistmajoro trovus lin en sia hejmo? Li ne volas embarasi la bonkoran kolegon, kiu iam mensogis, aŭ diris la veron de la fantazio por lin savi. La pluvo ŝajnis maldensiĝi, baldaŭ ĝi ĉesos. — Ĝuste mi rememoris, ke mi promesis al amiko kune tagmanĝi. Pardonu, sed mi devas foriri.

— Ankoraŭ pluvas… Ĉu vere vi ne povas resti ĉe ni? Li certe ĝojus…

— Ne, neeble!… Kaj mi petas vin, ne menciu mian viziton… entute ne parolu pri mi. Hazarda okazaĵo: pluvis, iu kolego suprenvenis por trovi ŝirmejon kaj post ĉeso de la pluvo li foriris… Jen!

— Vere, mi tre bedaŭras… Tamen iom da rizpudingo… Gustumu ĝin! Ĝi bonege sukcesis, mi pensas.