— Ne! Dankon! Mi devas rapidi for. Eĉ urĝe — kaj li malfermis la pordon, paŝis en la antaŭĉambron kaj tre rapideme premis ŝian manon por adiaŭi.
— Vere mi tre, tre bedaŭras… Mi sentas, ke vi devus resti.
— Neeble! — kaj momenton hezitigis lin la gastama invito de ŝia afabla rigardo. Por rifuĝi kiel eble baldaŭ, li klinis sin al ŝia tenata mano kaj kisis ĝin kun sincera respekto.
— Sed sinjoro kapitano, kion vi pensas — ŝi proteste klopodis liberigi sian manon el la lia kaj ruĝiĝis ĝis tempioj — mi estas jam kvardekokjara!
— Sed anĝelkora — komplimentis la kapitano kaj post momento jam li rapidis for tra la koridoro, kaj atinginte la ŝtuparejon, li spionadis malsupren por eviti eventualan renkonton al la kuracistmajoro.
4
Pasis semajnoj. Iun sunbrilan posttagmezon de junio, aŭto de la polico haltis antaŭ bulvarda ludomo. Du uniforme, unu civile vestitaj viroj descendis: policaj kuracistmajoro, kapitano, detektivo. Sub la volbo de la pordego la pordisto atendis ilin.
— Johano Lestai mi estas, la pordisto. Mi atendis vin, sinjoroj.
— Kie troviĝas la loĝejo? — demandis la kapitano.
— Tria etaĝo. Lifto estas. Bonvolu, sinjoroj!
Ili okupis la liftkajuton oficodigne, senvorte. Kun obtuza brueto la lifto ekleviĝis. La detektivo interesiĝis.
— Kio estis lia nomo?
— Gabor Zentay. Li estis polica kapitano. Bonmaniera, afabla viro li estis. Neniu estus pensinta, ke tiel…
Ĉio prezentis la kutiman bildon: grupo de la najbaroj, scivolemuloj sur la koridoro, la postenstaranta policano, kaj sur la mienoj kompato, scivolo.
La pordo de la loĝejo larĝe malfermita. Pura, bone prizorgita ĉambro. Punta tablotuko sur la tablo. Servico kompleta por likvoro kun tri glasetoj, plenaj de orflava alkoholaĵo. Malfermita adiaŭletero por la polico. Sur la kanapo kuŝis la duone deglitinta mortinto. Lian uniformon makulis nur la sango, filtriĝanta tra la ŝtofo. Lian vizaĝon sensulkigis la morto, liajn lipojn kurbigis la doloro je ironia rideto. La vivestinga revolvero kuŝis sur la planko tie, kien ĝi forglitis en la mano de la mortinto.
La kapitano prenis la postlasitan leteron kaj laŭte legis.
"Kamaradoj, pardonu al mi, ke mi donas laboron. Mi petas vin, malplenigu la glasojn, pretigitajn por vi, je la memoro de homo, liberiĝinta de siaj suferoj. Unuaranga, bonmarka brando ĝi estas. Espereble vi ne plendos pri ĝi… Kaŭzo de mia morto: kancero de animo. Nekuracebla malsano. Post la feliĉoplena pasinteco mi ne povis porti la senĝojan pezon de la estanteco. Mi estis tre sola, orfe forlasita en animo. Mi timis la sencelan maljunecon. …Al kuracistmajoro Dorthmuth transdonu mian saluton kaj diru, ke li nur simbole diris veron. Ankaŭ lia filozofio lamas. Ĉe la bestoj same ekzistas anima konflikto, krizo nesuperebla: la fidela hundo kondamnas sin je malsatmorto sur la tombo de sia mastro foririnta. Mi mortis ĉe la tombo de murdita, kote makulita pasinteco bela… Vivu feliĉe kaj sane! Via iama kamarado: Gabor Zentay".
La krozado al Afriko
Tiekie de Ie, 20. VIII. 1935
Kara amikino Sara,
Vi scias ja, ke mi povis partopreni en la krozado, okaze de la 27-a Universala Kongreso, dank' al revoteksado de mia onklino Tini. Verdire, ŝi motivis, ke sur la ŝipo eble mi povos trovi "mian feliĉon", tiun simpatian junulon, kiu poste… Vi ja komprenas, ĉu ne? (Nu, la simpatian junulon mi renkontis. Li estis kisinde ĉarma, tamen… Vi ja konas mian virtemon kaj la aglajn okulojn de mia onklino. Do okazis "preskaŭ" nenio.) Fakte, ne mi sopiris la krozadon, sed ŝi, kiu fantaziis dum la tuta jaro pri galopantaj araboj, pri pace remaĉantaj kameloj sub la palmoj, pri virinrabantaj ŝejkoj, kaj verŝajne sekrete ŝi vidis sin ĉarmanta iun ekzotikan brunhaŭtulon. Imagu, kara Sara! Ŝi, kun siaj 95-kilograma plastikeco, 46 jaroj kaj svelta araba ŝejko! Onklino Tini kiel estrino de haremo! Ha, ha, ha!
Cetere ĉion ĉi vi facile povas imagi, sed interesas vin pli la "krozado", kiu sen gvida fadeno estas neimagebla. Ho tiu krozado! (Mi estas konvinkita, ke la rakontadon pri ĝi ĉiu komencas per la sama frazo. Nur la tono varios laŭ personaj travivaĵoj kaj koraj rememoroj. Vi sciu, amikino, ke en mia "Ho" ĝemas melankolia sopiro! Supozeble ankaŭ mia ĉarma svedo samtone komencos la rakontadon rememorante pri mia — virtemo.)
Nu, la 10-an de aŭgusto, la suno pli ol varme ridetis, la maro kaj ĉielo vetbluis kaj en la pitoreska fono la Vezuvo serene pipfumadis. Onklino Tini ŝvitis, havis muskolinflamon pro la antaŭtaga ekskurso kaj ŝi lamentadis pro la "vera koralĉeno", kiun ŝi aĉetis ĉe nefalsita indiĝeno en Capri. Verŝajne la indiĝeno estis originala, sed la koralĉeno moliĝis dum la reveturado al Neapolo. Ĉu pro la sunvarmo, ĉu pro la ardo de onklino Tini aŭ simple pro la fakto, ke ĝi estis lerta imitaĵo el vakso. Tamen ŝi trovis baldaŭan konsolon ĉe fotografema sinjoro, kiu aĉetis tie rulfilmon por sia aparato kaj en la pakaĵeto mankis nur la filmo mem. Dank' al la babilado pri tiuj ĉi agrablaj travivaĵoj, mi povis ĝui senĝene la maron kaj la iom malkuraĝan manpremadon de mia svedo.
Kiam mi revenis en la havenon de Neapolo, nia krozadŝipo jam atendis nin. Sur ĝiaj mastoj flirtis la esperanta kaj itala flagoj. Sur la ferdeko staris la maristaro kaj larĝe ridetantaj negroj, kiuj svingis blankajn poŝtukojn responde al nia saluto. Onklino Tini preskaŭ histerie ĝojkriis: "Rigardu, Mina, negroj, veraj, nefalsitaj negroj!" Nia ekskursa ŝipeto albordiĝis kaj onklino Tini decidis tuj enŝipiĝi, trovi sian kajuton, ĝui siajn negrojn kaj rigardi vidalvide al la kapitano de la ŝipo, ĉar tio onidire estas mirakla rimedo kontraŭ marmalsano.
Ni enŝipiĝis kaj tuj ni komencis krozadi antaŭ la krozado de la ŝipo mem. Ŝtuparo, koridoro, ŝtupareto, koridoro, ŝtupetaro, kajutoj, kajutoj, denove ŝtupetareto ĝemadis sub la peza ĉarmo de onklino Tini kaj fine sube, en la fundo, ni trafis nian kvarlitan kajuton kun melomgranda ronda fenestro al la maro kaj tre proksime al la vaporkaldrono de la ŝipo. Onklino Tini tuj sentis la proksimiĝon de la marmalsano, ne pro la maro mem, sed pro la kuirejodoro, penetrinta en nian kajuton. Duonsvene ŝi eklamentis: "Mi mendis luksan kajuton kaj oni metas min en fornon, kvazaŭ ni e¨sus rostotaj anserinoj!". Subite ŝi verve kaj lokomotive ekiris reen konstante kriante: "Mi protestos!"
Eĉ hodiaŭ mi ne povas kompreni kiamaniere ŝi povis liveri sin tiel rapide tra la labirinta vojo al la deĵorantaj LKK-anoj, kiuj martirmiene funebrosidis sur la supra ferdeko. Ŝi protestis kaj kun ŝi protestis multaj. Neniam en la vivo mi vidis tiom da protestantoj! Eĉ la plej religiemaj katolikoj fariĝis tuj protestantoj sur tiu ŝipo. Sed la plendoj nur kirlis la galon, tamen ne ekzistis rimedo por helpi. La LKK aĉetis katon en sako. Ĝi luis ŝipon, kiun neniu el ĝiaj membroj vidis antaŭe kaj tial ni krozadis al Afriko per ŝipo, konstruita por polusaj vojaĝoj. Dume " Leonardo da Vinci", la ŝipo originale destinita por tiu ĉi krozado, ĉe la alia flanko de la sama moleo pace atendis la enŝipiĝon de militistoj al Abisenujo.
Kaj komenciĝis la "Mara Festo"… Neforgeseble interesa estis tio. La orkestro ludis marŝon kaj en festa iluminado kaj en noktaj ĉemizoj la pasaĝeroj de la kajutoj, kiel malesperantaj fantomoj leviĝintaj el siaj fornokriptoj, kun matracoj, kusenoj kaj litkovriloj komencis krozadi sur la ferdekoj por trovi loketon konvenan por ripozo. La pasaĝeroj de la "salonoj", pagintaj la plej malmulton, moke ridis, ĉar super ili volbis la libera stelaro, ridis la luno, kaj cirkulis freŝa aero. Tiamaniere la fieraj riĉuloj estis humiligitaj kaj la humilaj modestuloj riĉe rekompencitaj de la franca ŝipkompanio. Kaj oni ankoraŭ kuraĝas aserti, ke ne ekzistas justofaro sur la tero! Verŝajne, ke sur la tero ne, sed sur la maro estas tute certe. Almenaŭ onklino Tini ĵure atestas pri tio.