Ĉu vi dezirus, kara Sara, ke mi priskribu al vi la urbon Tripoli? Ne deziru, ĉar dum la taga lumo ĝi ŝajnis al mi nepriskribinda kaj dum la lunlumo ĝi fariĝis ne plu priskribebla. Imagu, mia svedo kisis min kaj rememorante pri Malto mi ne kuraĝis konsterniĝi! Ni sidis sur benko inter palmoj kaj… kaj ĉiumomente ĝenis nin la apero de la arabaj policanoj. Neniam mi havis grandan simpation por la polico, sed tiam mi sentis eĉ malamon al ĝi. Ĉu vi scias kiel aspektas araba policano? Ĉu ne? Do, li havas turbanon, blankan burnuson kaj tre senbruajn paŝojn por fantome aperi kaj fortimigi la senkulpajn geamantojn. Jen! Kaj efektive ni kun forte batantaj koroj tro frue revenis al nia ŝipo por atendi onklinon Tini, kiu verŝajne ie en la dezerto flirtis al iu ŝejksimila kamelkondukisto.
Kaj onklino Tini alvenis je la 1-a post noktomezo kaj ŝi similis al pugnofrapita torto de kremŝaŭmo. Eĉ por lamenti ŝi ne havis voĉon. La varmego de la dezerto elsekigis ŝian gorĝon. Ŝia tropika ĉapelo deformiĝis kaj ŝia blanka vualo en plenda grizeco pendis funebre. Sub ŝiaj akseloj ĝis talio etendantaj ŝvitmakuloj. Riproĉe ŝi palpebrumis al la animskua aŭtobuso kaj sur la ferdeko ŝi tuj eksidis sur peĉnigran faskon da ŝnuregoj por akiri la stampon pri aŭtentikeco de la krozado. Kio okazis dum tiu ekskurso, mi neniam aŭdis de ŝi, tamen mi konjektas, ĉar post tagoj ŝia ĝemo iamaniere rilatis al tiu ekskurso: "Finifine li estis nur polo en turka kaftano" — ŝi indigne diris kaj retiriĝis en sian kajuton.
De iu francino mi aŭdis, ke la ekskursintoj havis diversajn agrablaĵojn: la dezerto estis kulturita, la folkoloro estis laŭ mendo, la vespermanĝo — nemendita; sole la luno lumis laŭprograme kaj kiel finan punkton ili havis motordifekton kaj pli ol tri horojn ili devis stagnadi ĝuste en dezerta parto antaŭe tiom sopirata kaj la daŭrigon de la veturado malheŭpis la vojeraro de iu itala generalo, kiun la ŝoforo atendis. Sed kio estas itala generalo por atendigi nin — ŝi demandis. Se tiu generalo estus estinta hazarde franco, ŝi estus fininta sian rakonton jene:
"Ho, terurrrre! Imagu, ni perdis nian generalon pro tiuj italoj kaj la ŝoforo ne volis atendi!" Vivu la interna ideo, kiu varmigis la koron de mi kaj de mia braveta svedo, kiu tamen kuraĝis kisi min. Bedaŭrinde, ke por tiu kuraĝo li bezonas kvardek-gradan varmon de Tripoli en ombro…
La alian matenon ni jam krozadis al Palermo. La maro montris siajn ŝafidetojn: la blankajn ondokrestojn. Iu rimarkis, ke baldaŭ nia ŝipo ekdancos. Onklino Tini tuj englutis kelkajn pilolojn kontraŭ marmalsano kaj kuris for por trovi la kapitanon de la ŝipo kaj rigardi rekte al liaj okuloj. Ŝi ne havis bonŝancon, ĉar antaŭ ol trovi la kapitanon ŝi devis rigardi sin mem en la spegulo de la maro. Tiu vido iom paligis ŝin kaj ŝi retiriĝis en la fundon de la ŝipo. Sed tiun tagon ni havis agrablan surprizon: la maristoj fine konstruis naĝejon. Verdire, ĝi estis tre malgranda kaj kiam ni sukcesis ensaltigi onklinon Tini, la ondoj inundis la ferdekon je granda ĉagreno de tiuj, kiuj proksime havis siajn matracojn. Oni invitis ankaŭ la centran potencon de UEA salti en la tolan basenon, sed li rifuzis ankaŭ tiun proponon, kiel laŭkutime ĉiun proponon. En sia melankolia humoro li duonvoĉe kantis la melodion: "La donna č mobile…"
Cetere tiu kanto ne estas prava. Mi estas virino kaj tamen mi restis fidela al mia svedo eĉ dum la ekskursoj. En Palermo estis bela akcepto kun la kutima gastigado. Kara Sara, vi ne povas imagi kiom oni povas konsumi, se la glaciaĵo kostas neniom! Mi rimarkis, ke estis personoj, kiuj manĝis eĉ anstataŭ la hejmerestantoj. Palermo estis bela. Mia svedo pli bela. Post engluto de du porcioj da glaciaĵoj li subite kaptis miajn manojn kaj iom solene li deklaris, ke mi estas tre simpatia al li. Pro diablo! Simpatia, nur simpatia kaj li jam kisis min en Tripoli? Nu, mi pensis, ke la glaciaĵo bone efikas ĉe la norduloj kaj pro tio mi igis lin manĝi ankoraŭ unu porcion, sed la efiko estis mala. Li deklaris frostatone: "Ni reiru al nia ŝipo!" Senvorte mi obeis kaj kune mute ŝvitis ĝis la haveno.
Onklino Tini jam atendis nin kaj ŝi konsternite rakontis, ke ŝi alparolis iun turkan samideanon, kiu havis ŝejkaspekton kaj ĉe la fino ŝi devis ekscii, ke tiu turko estas hungara samideano, verkisto. Kompreneble ŝi riproĉis lin kaj li senkulpigis sin dirante, ke la poetoj ŝatas la iluzion. Onklino Tini iom gale respondis: "Kaj ili trompas per iluzio!" La pseŭdoturko ridetis kaj onklino Tini skribis en sian notlibreton tiuvespere: "Ne nur la poloj, sed ankaŭ la poetoj trompas per iluzio."
Preskaŭ mi forgesis mencii, ke sur la ŝipo okazis prelegoj de la Somera Universitato. Sincere dirante mi neniam ĉeestis. Mi aŭdis, ke reale ĉeestis nur la preleganto kaj tiuj pace digestantoj, kiujn la programpunkto trafis tie. Ili estis tute kontentaj. Cetere oni havis ankaŭ alian amuzon. Ekz.: en la unuaklasa saloneto ĉiuposttagmeze kun akompano fortepiana du ambiciaj junuloj sinofere segis per arĉoj violonojn por havigi koncerton kaj dolĉan dormon al la ĉeestantoj, dume sur la ferdekoj komenciĝis la ĉasado al "seĝoj". Ne pli ol 300 seĝoj, parte invalidaj, por 670 krozadanoj! Do, neniu havis sian propran seĝon. Tamen ekzistis kelkaj obstinaj, kiuj kvazaŭ enradikiĝis en sian seĝon kaj de ili konkeri la seĝon estis aparta ĝuo por la petola junularo.
El Palermo nia ŝipo direktis sin al la lasta haveno de la krozado: Ĝenovo. La vespero antaŭ la albordiĝo estis tre vigla kaj iom pipra. Hungara eksministro kolektis subskribojn por plendletero, sendota al la itala registaro! La francoj, denaske kavalirecaj, ne konsentis kaj fine ili sukcesis persvadi la konsternitan ekscelencan moŝton modifi sian planon, kiu tute ne utilus al la movado. Post reciprokaj galkirlaj insultoj kaj delikataj komplimentoj oni trovis formulon, kiun karakterizas la popoldiro: "Ankaŭ la kapro satiĝis kaj ankaŭ la brasiko restis netuŝita". Kaj tiel estis bone. Ĉe la fino oni kantis la "Espero"-n, kaj onklino Tini kortuŝita deklaris, ke ŝi reprenos ĉiujn siajn plendojn, ĉar finfine ni estas gesamideanoj kaj dum la krozado ŝi sukcesis perdi kvin kilogramojn kaj tiu ĉi perdo estas vera gajno por ŝi.
Kaj venis la lasta nokto sur la ŝipo. Ho, kara Sara, neforgesebla nokto de nordlandana amo! Mia svedo ŝovis sian matracon al la mia kaj li komencis senfinan spirgimnastikon. Mi rigardis la lunon. Mi ja devis konformiĝi al lia stilo, ĉu ne? La luno ĵus komencis sian malkreskon kaj iĝi aspektis kiel bankiero, havanta dentdoloron. Fine, li milde ek-flustris: "Ho, Mina, ĉu vi scias, ke mi havas grandan simpation al vi?" Rostu vian simpation, mi pensis kaj aŭdace mi ekĝemis kiel forĝista fajroblovilo: "Bedaŭrinde, ke nur simpation vi havas por mi". — "Ho, ne nur simpation… mi preskaŭ amas vin!" — "Kial preskaŭ?" eliĝis mia miro. — "Ĉar por rajte ami, svedo bezonas domon kaj en ĝi almenaŭ ses diversspecajn manĝilarojn por 12 personoj". Tiu ĉi deklaro tiel kortuŝis min, ke mi estis ekploronta kaj mi bedaŭris, ke mi ne akceptis la amindumadon de tiu hungaro, kun kiu mi sekrete okulumadis dum la tuta krozado. Iom konsternite mi konsilis al li: "Aĉetu la manĝilarojn kaj poste parolu!" Je mia miro li verve ekkaptis mian manon, kisis ĝin kaj solene promesis: "Mi klopodos, kara Mina, mi klopodos!"… kaj li ekdormis.
Mateno. Adiaŭa akvoŝprucado de la maristoj kaj nia ŝipo albordiĝis. Sur la kajo atendis grupo da esperantistoj (la unua grupo, kiun mi vidis en Italujo) kaj ili tre kore akceptis nin. Onklino Tini entuziasme ardis por la ĉarmaj policanoj kun verda stelo sur la maniko. Mi havis premon (nu, ne tre fortan!) en la koro pro la baldaŭa disiĝo. Iom ceremonie li kisis mian manon kaj spiris kiseton al miaj haroj kaj, mi ne scias kial, eble por venĝi, subite mi ĉirkaŭprenis lian kolon kaj mi kisis tiel forte liajn lipojn, ke li fariĝis tuj ruĝa kiel la hispana pipro… Kaj tiel finiĝis la krozado.