— Mi ne dubas, sed tamen…
— Jes, tamen la rolo bezonis sinoferan fortostreĉon. Prezentu al vi, ke mi deviis stari pli ol kvaronhoron en senmova pozo. Mia kolo rigidiĝis, kaj pro la muteco preskaŭ mi raŭkiĝis. Feliĉe mi ĝustatempe retrovis mian voĉon kaj mi triumfe venkis. Mia amata Milla ploregis, la infanoj gapis, la publiko paliĝis kaj stertoris pro surpriziĝo en la momento, kiam la portreto reviviĝis. Nur mia metiej-bubo embarasis la ĝeneralan solenon per sia ekridego. La postan tagon mi mezuris la ulnon al lia dorso. Sed negrave! Do, tiel komenciĝis!
— Gratulinda komenciĝo! Sed kiel ĝi daŭriĝis?
— Vi estus devinta demandi: kie ĝi daŭriĝis?… En Stokholmo.
Subite harstarigajn bildojn skizis mia fantazio. Apenaŭ povante kaŝi mian surprizitecon mi klopodis trankvile interesiĝi.
— Ĉu vi partoprenis en la kongreso? Mi ne renkontis vian nomon sur la listo de la aliĝintoj, nek raporton mi legis pri via rolado.
— Kaŝante la veran personecon mi alvenis. Tio apartenis al mia ideo, savonta la movadon. Pro malfeliĉa hazardo vi ne legis pri mia rolado. Sed ĉion laŭvice! Mi scias, ke dum kongreso ĉiu oratoro revokas la spiriton de la Majstro aŭ emfaze asertas, ke ĝi estas inter ni, tamen la okazintaĵoj refutas. Mi kuraĝas deklari, ke la spirito de nia karmemora Majstro obstine rifuzis aperi dum la lastaj kongresoj. Nemirinde! Depost kiam oni faris formeblan kaŭĉukon el nia sankta afero por kontentigi la adeptojtn de ĉiu difinita koloro kaj akiri la simpation de ĉiu politika kaprico mi ne miras pri la foresto de lia vera spirito. Mi decidis do surprize ripeti la scenon de la "portreto" dum la solena malfermo. Genia ideo, ĉu ne?
La genia absurdeco de la ideo mutigis min kaj pro ĝentileco la respondo restis en mi.
— Post mia sekreta alveno mi enŝteliĝis en iun salonon de la kongresejo. Ĉe taŭga loketo mi streĉis per najloj la nigran velurfonon, metis antaŭ ĝi la oran kadron. Mi intencis fari ĉefprovon. Apenaŭ mi estis preta, kiam proksimiĝantaj paŝoj devigis min okupi mian lokon. Kongresaj geamantoj serĉis konvenan anguleton por intima babilado. Ili ne rimarkis min, la "portreton''. La interna ideo vualigis ilian vidpovon. Mi pozis senmova kaj la memorbildo pri la unua renkonto al mia amata Milla karesadis mian koron. Iom post iom la intimaj anguloj estis okupataj de paroj kaj kongresaj konspirantoj. Jen la tempo de la ĉefprovo, mi pensis, kaj mi ekparolis: "Forte ni staru, fratoj amataj!"… Nenia efiko. Pruvo pri tio, ke la Amo estas blinda kaj surda; la konspiro profundiĝas en sian propran marĉon… Fine unu el la fraŭlinoj rimarkis min kaj timigite ekkriis. Iom mi miris pri tio, ĉar kiel eble plej gracie kaj milde mi etendis dise miajn brakojn dirante: "Ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Stokholmo kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj…" Nu, la efiko estis nepriskribebla.
— Volonte mi kredas tion!
— Jam ĉio ŝajnis esti kontentiga, kiam iu temperamenta junulo pasis al mi kaj impertinente ektiris mian barbon. Verŝajne li pensis ĝin falsa. Sed kial mi detaligu la okazaĵon? La obstina malkompreno eltrenis min tra la ora kadro kaj fariĝis skandalo el la asertoj kaj refutoj. Vane mi rifuzis certan suspekton pri malnormaleco kaj vane mi protestis kontraŭ nekompetenta enmiksiĝo de fremdaj personoj en nian sanktan aferon. Multe da anseroj venkas porkon, kiel la proverbo diras kaj mi estis devigita pasigi la kongresajn tagojn en domo, nenomebla de mi. Tiel okazis, ke mi ne povis partopreni en la kongreso kaj vi ne povis legi pri mia rolado. Mia afero klare montras la bankroton de la samideana solidareco kaj miopecon de la nova generacio, kiu ne kapablas leviĝi ĝis alto de la simbolismo. Nur post la kongreso mi sukcesis legitimi min kaj samtempe mi sciiĝis, ke ĝuste en tiu salono okazis la drama kunveno de U.E.A. Ho, se mi estus ĉeestinta!
— Pli bone, ke vi ne ĉeestis.
— Ĉu vi opinias tiel? Eble vi estas prava. Mia vizito en Ĝenevo ŝajnas konfirmi vian opinion.
— Kiel? Ĉu vi faris poste viziton ankaŭ en Ĝenevo?
— Kompreneble!
— Nu jes, post tio estas ja kompreneble.
— La sinjoro, malferminta la pordon, pensis min almozpetanta senlaborulo, ĉar li tuj diris sen demando: "Ni ne havas monon". "Ne por peti monon mi venis al U.E.A. — tuj mi rapidis trankviligi lin — sed la intereso de nia afero kondukis min. Mi venis por servi…" Tiuj vortoj paligis la tre estimatan samideanon. Verŝajne per la samaj vortoj li sukcesis iam transpaŝi tiun sojlon. Eble lin timigis la penso, ke mi estas sekreta aspiranto al la direktora titolo. Kiu scias? Fakto estas, ke per sia tuta amplekso li defendis la enirejon. Post longminuta konsiderado okazis inter ni jena dialogo: "Kion vi alportis?" "Savideon!" "Dankon, ni havas". "Mi venis por averti vin pri la spirito de nia movado, kies revivigo…" "Silentu! Ne deklamu! Ĉu ne sufiĉe estas ĉiujare unufoje finsuferi la deklamantojn kaj oratorspiritistojn dum la kongreso? Ĉi tie ne estas kongreso. Ĉi tie rezidas U.E.A. Ĉu vi komprenis?" "Jes, sed la spirito… la spirito estas tre grava… kaj la spirito de nia Majstro…" "Ne deklamu! Se vi havas cent mil svisajn frankojn por la afero, vi povas resti kaj de mateno ĝis vespero dancigi tableton aŭ aranĝi renkontojn al ĉiu fama spirito; se vi ne havas monon, iru en la inferon kaj ne ĝenu nin! Malplena kaso havas mutan spiriton". Senvorte li fermis la pordon antaŭ mia nazo. De tiam la literoj U.E.A. signifas por mi ion alian ol la ĝenerale konata signifo: Universala Enteriga Asocio.
La eksilento kaj tragedia mieno de Mihok permesis konjekti, ke li finis la rakontadon de sia aventuro. Atendplene li rigardis min. Mi ne scipovis diri ion.
— Nu, kaj poste? — fíne mi komencis.
— Poste nenio. Mi venis al vi por koni vian opinion. Espereble vi estas konsternita.
— Vi eraras, Mihok. Tiu sinjoro absolute estas prava. Senmone eĉ spirito ne povas ekzisti. Vi ekiris por trovi ion netroveblan aŭ troveblan, sed ne tie, kie vi serĉis ĝin.
— Ĉu tio estas do via "homa kompreno"? — li indigne riproĉis.
— Mihok, Mihok, vi estas maljusta. Ĝuste la kompreno donis la vortojn al mi. Kun la mono konsumiĝis ankaŭ la spirito kaj en la nuna atmosfero senpovaj ambicioj baraktas. Oni volas krei el nenio. Sed la Homo ne estas Dio.
— Bone, bone, sed la ideo mem… nia sankta afero… nia interna ideo…
— Ho, vi naiva Mihok, sen rimedo eĉ spirito restas senpova kaj sen konvena nutro eĉ la plej grandioza ideo forvelkas.
Li nekredeme balancis sian kapon, atendis kelkajn minutojn, poste subite decidante leviĝis kaj per manpremo adiaŭis.
— Ĝis revido, kara Mihok! Nun kien?
— Al la plej proksima razisto — li respondis kun rezigna melankolio.