Kiam ili rimarkis la proksimiĝanton, la knabeto timigite ekkriis. Ankaŭ la maljunulo, kiel surprizito en malpermesita agado preparis siajn invalidajn krurojn por rifuĝo, sed poste, vidante la ĉifonitan vestaĵon de la Migranto, li restis samloke.
— Ne kriaĉu, bubo! Li ne aspektas sinjoreca... — li trankviligis la knabeton kaj denove serĉe klinis sin super la stoplejon. — Kiel mi vidas, ankaŭ lin oni ne vartis en skulptita lulilo... Nur migranto.
Kaj la Ĉiela Migranto haltis antaŭ ili. En Liaj mildaj okuloj ekbrilis kompato, kiam Li vidis tiel kune la mortantan printempon kaj la senfruktan aŭtunon. La maljunulo eĉ ne rigardis al Li. Nur la duonnuda knabeto time scivole observadis la fremdulon. Liaj manetoj spasme tenis multeflikitan sakon kaj li defendopete proksimiĝis al sia aveto. La Ĉiela Migranto ridetis al li kaj la timo forflugis el la koro de la knabeto.
— Kion vi faras ĉi tie, homo? — Li demandis por devigi la maljunulon al parolo.
— Vi ja povas vidi. Ĉu ne? Spikojn mi kolektas. Tion, kion la rikoltintoj lasis sur la stoplejo.
— Kial vi ne lasas ilin por la birdoj de la Disinjoro?
— La Disinjoro zorgos pri siaj birdoj.
— Nu, kaj pri vi?
— Pri ni nur la sinjoroj. Sed estas vero; kiu fidas al prizorgado de la sinjoroj, tiu povas mordi nur — aerpanon.
La Ĉiela Migranto ne respondis. Ankaŭ Li konis la veron. Lia muteco igis la maljunulon al suprenrigardo. Mizerfrapita, vivplugita vizaĝo de kamparano rigardis al radianta mildeco de martirvizaĝo. La postsignoj de la suferado formis ilin similaj unu al la alia.
— Ĉu vi estas migranto? — demandis la maljunulo kaj por saluto li eklevis sian kapkovrilon, kiun nur la indulgo povis nomi "ĉapelo".
— Jes, migranto.
— Nu, tio ne estas enviinda... La migranto estas senhejmulo... Verdire ankaŭ ni estas migrantoj. Dum rikoltado, de unu stoplejo al la alia ni migras por kolekti la postlasitajn spikajn... Ankaŭ ni estas migrantoj, tamen hejmon ni havas... Verdire, ĝi estas nur tia, en la teron fosita hejmo, tamen hejmo... Nia hejmo!
— Ankaŭ mi havas, sed ĝi ne estas farita en la tero.
— Ĉu ankaŭ vi serĉas spikojn?
— Ne! Mi serĉas min mem sur la Tero.
La maljunulo surprizite rigardis al la radianta vizaĝo de la Ĉiela Migranto. Strange, kian transtomban lumon havas la somermeza suno, li pensis kaj serĉis konvenajn vortojn por respondi.
— La migrado pleje lacigas tiun, kiu serĉas sin mem. Korpe anime kurbiĝas li ĝis atingo de la celo.
De malproksimo sonis longa fajfo de draŝmaŝino kaj tuj poste akra sonorilsignalo.
— Tagmanĝa tempo estas en la farmejo... Ankaŭ ni povas manĝi iom — li diris duonvoĉe al la knabeto. — Nu, nepeto, puŝu pli proksimen tiun pansaketon!
La maljunulo kun la knabeto ekisidis al la platventra saketo. La Ĉiela Migranto staris apud ili kaj Li vidis, ke la maljunulo per tremetantaj manoj prenas el ĝi terkoloran duonsekan panpecon, kisas kaj disrompas ĝin. La pli grandan parton li etendis al la knabeto.
— Jen, mia servisteto, maĉadu iom da vivo!
La malsata infanbuŝo avide komencis mordadi la sekan nigran knedaĵon. La maljunulo per fingroj erigis la porbuŝan peceton. La Ĉiela Migranto kun premita homa koro miris pri ili.
— Kion vi manĝas?
— Panon.
— Ĉu panon? ... Kian panon?
— Kian Dio donis.
— Dio ne tian panon donis al la Homo — kaj en la voĉo de la Migranto vibris malgaja konsterniĝo.
— Nu, verdire, tiu ĉi pano havas malmulte da tritiko, tamen ĝi estas pano... Forfalinta hordeo, ĉevallasita aveno, almozpetita maizo estas pli en ĝi ol greneroj de kolektitaj spikoj, tamen ĝi estas didonita pano... Nia pano!
— Dio ne tian panon donis al la Homo — la Migranto ripetis kaj Lia voĉo tremis kiel la kaŝita plorego. — Tio ĉi ne estas la pano de la Vivo!
La maljuna kamparano ofendite rigardis al li, konsternite balancis sian blankharan kapon.
— Ne subtaksu, ne primoku la panon de alia! Tio ĉi estas honeste akirita pano... Eble vi mem eĉ tian ne havas — kaj per sia rigardo li pridemandis la Migranton.
— Tian mi ne havas... tian ne... tian ne... — aŭdiĝis duonvoĉe formorte la plurfoje ripetita respondo.
La subita kolero forpasis el la koro de la maljunulo. Tian transteran melankolion radiis tiu nekonata, tamen ŝajne ofte vidita vizaĝo, ke li mildigis sian tonon en la respondo.
— Negrave!... Nia pano estas tia... Ĝi bone gustas al la malsataj buŝoj kaj bone povas gusti ankaŭ al la laciĝinta migranto, kiu ne havas eĉ tian panon — kaj duoniginte sian propran parton kun paciĝinta koro li etendis unu pecon al la fremdulo. — Nu, akceptu ĝin! Vi vidos, ke ankaŭ ĝi estas didonita pano. Ĝi donos forton al la migranto, ĉar ĝi estas bonkore donita... Nu, prenu jam, ĉar vidante vin tiel senpana amariĝas la peceto en mia buŝo.
La Ĉiela Migranto akceptis ĝin. El liaj okuloj du homaj larmogutoj de la ploranta Difilo falis sur la panon, kiam li tre humile, kun kortorda mildeco dankis lin pro ĝi.
— Vi pravas, homo. Didonita pano ĝi estas. Mi dankas, ke Vi donis el ĝi... Nun mi jam iros plu... mi jam povos iri plu, ĉar... ĉar mi renkontis min sur la Tero... Estu benata la didonita pano de la malriĉulo! — kaj Li ekiris tra la stoplejo en la abundan garbon de la sunradioj kaj iris... iris... kaj subite malaperis ie en la blindiga somermeza sunlumo, al kiu du miregantaj okulparoj gape rigardis... Nur longa fabelanta silento restis post Li.
La knabeto ekmordis sian "tagmanĝan",
— Aveto, ho kiel bongusta estas tiu ĉi pano nia — li aklamadis plenbuŝe. — La ĉiela manao, pri kiu la sinjoro paroĥestro parolis, povis havi tian guston. Ĉu ne, aveto?
— Eble la beno de la migranto dolĉigis ĝin, nepeto mia.
— Kiu estis tiu ĉi homo, aveto?
— Kiu li estis? Kio li estis? Mi ne scias. Mi vidis nur, ke li estas migranto, ke li malsatas kaj ke li estas pli neniohavanta ol ni, kaj mi pensis pri nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj mi donis al li peceton el tiu ĉi ŝvitsalita pano... Ĉiu povas doni nur el tia, kian li havas... Ni havas nur tian... tian didonitan panon, nepeto mia.
Kamparano kaj lia kaprino
Foje araba kamparano aĉetis kaprinon en la foiro de Bagdad. La kaprino estis sufiĉe grasa, montriĝis bona aĉetaĵo pro sia laktoriĉa mamo. Kun granda ĝojo la kamparano ekiris al sia vilaĝo kondukante per ŝnurego la belan kaprinon. Survoje renkonte al li venis alia karaparano, kiu haltigis lin.
— Allah kreskigu vian banbon tre longa! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin?
— Nu, en la foiro de Bagdad — respondis nia kamparano.
— Kaj kien vi kondukas ŝin?
— Hejmen.
La scivolema arabo preteriris, sed baldaŭ venis renkonte alia kamparano, kiu same haltigis lin kaj same alparolis lin.
— Allah kreskigu vian barbon ĝis la genuoj! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin?
— Nu, en la foiro de Bagdad — nia kamparano volonte kontentigis la scivolon de la fremdulo.
— Kaj kien vi kondukas ŝin?
— Hejmen.
Ankaŭ tiu arabo preterlasis lin, sed sur la vojo al la vilaĝo de nia kamparano regis vigla trafika, ĉar preskaŭ je ĉiu dudeka paŝo li renkontis arabon, kiu afable interesiĝis haltigante lin: "Allah kreskigu vian barbon ĝis via umbiliko aŭ maleolo! Kiel belan kaprinon vi havas! Kie vi aĉetis ŝin? Kien vi kondukas ŝis?"
Nia kamparano ĉiam pli nerve, pli incitite kaj pli perdinte paciencom respondadis: "En la foiro de Bagdad! Hejmen!" Sed la longa vico de interesiĝantoj neniel liavis finan. Ilia nombro atingis precize 50, kiam nia kamparano ekkoleris kaj decidis, ke li batos per sia bastono la proksiman scivolemulan, kiu ajn li estu kaj...