Выбрать главу

Kaj jen sur la vojo jam videbliĝis longbarba, pie aspektanta derviŝo, kiu subite haltis ĉe la kaprino.

— Allah kreiskigu vian barbon ĝis via dika piedfingro — li komencis. — Kiel belan kaprinon vi havas? Kie vi aĉetis ŝin?

Nia paciencperdinta kaprinposedanto senreponde levis sian bastonon kaj kruele draŝis la sanktan vireton.

Por plendi la derviŝo kuris al la sultano, kiu poste vokigis al si la pekan kamparanon, forgesinta pri la bonmoro kaj religia respekto koncerne la sanktan vireton.

Nia kamparano kun humila mieno aperis antaŭ la sultano, kiu sidis sur sia trono, ĉirkaŭita de gravaj korteganoj.

— Ci, stultulo, kial ci batis tiun ĉi pian homon, kiu ja pekis nenion kontraŭ ci? Respondu! — tiel la sultano severmiene vokis lin por konfeso kaj senkulpigo.

— Granda estas Allah kaj Lia profeto Mahomedo! — nia kamparano respondis profunde kliniĝante antaŭ la suvereno.

Je tiu grava religia laŭdo la sultano leviĝis, ankaŭ la korteganoj, poste ili residiĝis. La kolero de la sultano iom mildiĝis kaj li denove, malpli severtone alparolis la kamparanon.

— Nu, bone, mi vidas, ke ci ne estas ĝisfunde fripono. Respondu do, kial ci bastonumadis tiun derviŝon, kiu ja nenion malbonan faris al ci?

— Granda estas Allah kaj Lia prafeto Mahomedo — la kamparano piatone respondis levante la okulojn al la alta ĉielo.

La sultano kaj korteganoj — kion fari? — denove leviĝis, poste residiĝis. Jes, ĉar estas religia regulo tiel fari, tamen la sultano malpacienciĝis, iom akre avertis nian kamparanon:

— Bone, bone, stultulo, sed tamen fine respondu, kial ci traktis tiel kruele per cia bastono tiun ĉi pian derviŝon?

— Granda estas Allah kaj Lia... — komencis trankvile nia kamparano, sed kiam la sultano, la korteganoj leviĝis, poste residiĝis, li ne povis eĉ fini la frazon.

La sultano, kun violkolora vizaĝo pro kolero, kriegis al li:

— Hej, ci, fripono, ci dezerta ŝakalo, ci kukurbkapulo, se ankoraŭ unufoje ci riskos ripeti la samon, mi ĵuras je la barbo de la profeto, ci ricevos tiajn dudek kvin batojn sur viajn plandojn, ke ili valoros eĉ kvindek! Respondu, kial ci draŝis tiel kruele la derviŝon?!

La kamparano profunde riverencis antaŭ la sultano.

— Ho, granda sultano, aŭskultu min kaj pripensu, ke mi ripetis al vi trifoje, nur trifoje la plej belan aserton de nia religia vero kaj jen vi perdis vian altan paciencon. Pensu, ke tiu ĉi malbenita derviŝo estis la kvindekunua, kiu haltigis kaj demandis min sur la vojo al mia malproksima vilaĝo: "kie vi aĉetis la kaprinon kaj kien vi kondukas ŝin?" La kvindekunua! Ah, kiel mi estus povinta ne perdi mian paciencon!? Prijuĝu min!

La sultano induige komprenis la kamparanon kaj li forpermesis lin sen puno. La korteganoj same trovis la juĝon tre justa.

Troteditan homon, eĉ bonvolo turmentas;

lin kompreni povas, kia samon sentas.

Fratinoj

Nel penseme rigardis sian fratinon, sidantan ĉe la fortepiano kaj subite sentis kompaton al ŝi. Kiel diafane maldika ŝi estas! Kiel tipa vilaĝa instruistineto ŝi montras sin en ĉiuj siaj gestoj, kutimoj, preferoj. Jen ankaŭ nun ŝi ludas melodion, kiu rememorigas pri lunatika amo, tute ne konforma al la vervo kaj gusto de la modernaj tempoj. Ŝian naturan palecon pliigas la plafona elektra lumo. Certe ŝi estas enamiĝinta. Kial ne? Jam antaŭ jaroj ŝi estus devinta edziniĝi, sed... Tiu "sed" signifis la vilaĝon mem kun ĝiaj vulgaraj dandoj, eble tro drastemaj al la revema, iom nerve malforta karaktero de ŝia fratino. Sincerdire, Nel mem iris for antaŭ jaroj por rifuĝi ĝuste de tiuj dandoj kaj de tiam ĉiujare tri- aŭ kvarfoje ŝi revenas viziti la forlasitan gepatran hejmon, kie ŝiaj maljuna patrino kaj fratinovivas kune en animfremda duopo. Jes, la patrino kaj fratino vivas kune en animfremda duopo. Jes, la patrino povus modeli kiel tipa vilaĝa vidvino por peniko de pentroartisto. La intimeco, kiu ŝin ligas al ŝia filino, loĝanta kun ŝi, pli similas al toleremo ol al komprenemo. Nu, jes, la patrino ankaŭ ŝin ne komprenis kaj min ŝi rememoras pri la kvereloj, kiuj antaŭis ŝian forkuron en la urbon. Tamen nun ŝi jam konstatas, ke inter ŝi kaj la patrino ekzistas gravaj similaj trajtoj en la karaktero. La unua kaj plej grava simileco estas, ke ili ambaŭ rigardas la mondon reale: ŝi en la urbo, la patrino en la vilaĝo. Ili ambaŭ adaptiĝas al la loka atmosfero, al la regantaj kutimoj: ŝi fariĝis laŭmode urbanino, la patrino restis malnovmoda vilaĝanino. Sed ŝia fratino Lenjo prezentas sin inter ili kiel animfremda estaĵo. Laŭaspekte Lenjo estas modpasinta, laŭ pensoj tro progresema por kompreni la hodiaŭon. Jen ŝia ĵus pretigita kostumo estas laŭ minimume dudekjara modelo, ŝia frizaĵo tro simpla por plaĉi aŭ la junuloj, ŝiaj ŝuoj kvazaŭ sakrilegie trograndigas ŝiajn miniaturajn piedetojn, entute ŝia sinteno, parolmaniero impresas kiel knabina idealo de junuloj antaŭ kvardek jaroj. Ne, neeble! Iel ŝi devus skui tiun ĉi lunatikiulinon el la revomondo kaj konduki ŝin al la realeco de la vivo. Tio estas ja ŝia fratina devo.

— Lenjo, kion vi ludas? Ĉu denove la "Lastan leteron"?

— Ne! Ion novan. Ĝia titolo estas "Arbara idilio".

— Jen, tio karakterizas vin. Kial vi ne ludas fokstroton? Aŭ la plej laŭmodan dancmuzikon "Makak hupe"?

— Ili ne interesas min... Almenaŭ nun ne... — ŝiaj fingretoj ree elvokis sentimentajn akordojn, arpeĝojn. — Ĉu ne bele, Nel?

— Ne! Tute ne! Mortintaj melodioj, kadavroodoraj lamentadoj pri la amo, pri amdoloro, pri koraj fantaziaĵoj. Ili terure mensogas. Se la amo estus tia... tia anemia palpado, blinda senorientiĝo, tute certe la virinoj ĉesus naski kaj la viroj...

— Nel, ne estu tro vulgara.

— Ĉu tro vulgara?! ŝajnas, ke vi ankoraŭ volas kredigi al vi, ke la infanojn alportas la cikonioj. Vi devus jam scii, ke...

— Mi scias, kara Nel, mi scias. Antaŭ dekdu jaroj vi mem bonvolis klarigi al mi, ke tiun problemon solvis Adamo kaj Evo sen tiu klakanta birdo. Kredu, ke de tiam ankaŭ mi klopodis ĝuste orientiĝi pri la biologio.

— Dank' al Dio! Tamen ŝajnas al mi, ke vi ne tute komprenas la vivon, tiun vivon, kiun havas surtere la piedirantoj. Kiel oni prave asertas, neniu virino ricevas infanon tra la aero, eĉ se ŝi fariĝas doktorino de la biologio.

Lenjo subite interrompis la ludadon, turnis sin per la turnseĝo al sia fratino kaj tute gaje ekridis.

— Nel, vi eraras! Laŭ la plej novaj eksperimentoj oni asertas, ke virino povas ricevi infanon tra la aero eĉ nekonante la... la... cikonion. Antaŭ nelonge mi legis pri tio interesan disertaĵon; infano sen amo!

Nel mem ridetis por momento, poste pli verve, pli temperamente daŭrigis.

— Aŭskultu! Ne pri infano temas. Ne! Sed pri la amo. Ĉu vi komprenas? Amo, kiu feliĉigas la junajn korojn. Eĉ ne pri tio temas. Mi volas aludi, ke la amo en ĉiu epoko havis siajn artifikaĵojn, kiujn oni aplikis por plaĉi unu al alia. Ankaŭ la moderna epoko havas ruzaĵojn por veki la aman senton.

— Mi ne komprenas vin.

— Ho, ci naivulino! Vere, ci estas vilaĝa anseridino. Por ekzemplo: ĉu vi pensas, ke via pala vizaĝeto, viaj naturaj brovoj kaj apenaŭ ruĝetaj lipoj, malnovmoda harligaĵo povus impresi viran koron en la urbo? Tute ne! Por tikli la fantazion de la vira koro ni devas sorĉi ŝminke purpuron sur la vangojn, manikure flegi la ungojn, montri pli el la kruroj kaj dekoltigi la veston incitema, elekti ŝuojn, kiuj faras optikan trompon kaj montras almenaŭ tri numerojn malpli ol efektive havas niaj piedoj. Jen! Vi aspektas kiel pupvizaĝa mezepokulino. Ĉu vi pensas, ke kun tia aspekto vi povas almiliti simpation, intereson, amon de viro?