Lonjo tre serioze respondis.
— Jes! Mi almilitis la plej valoran koron. Nel surpriziĝis, iom dube ridetis al ŝi.
— Mirinde! Mi scivolas jam pri via vilaĝa dando. Cetere, kiu li estas? Vi scias ja, ke mi konas ĉiujn en la vilaĝo.
— Li ne estas vilaĝa dando — kaj ŝia voĉo sonis iom ofendita. — Li estas urbano, grandurbano, eĉ metropolano. Jen! Nun vi jam scias.
— Kiam vi renkontis lin?
— Somere, kiam mi iris for en la urbon por renkonti lin, por paroli kun li, kiun mi konis de jaroj kaj kiun mi neniam vidis antaŭe.
— Tre romantike! — ironia rideto akompanis ŝiajn vortojn. — Simple vi iris kaj renkontis lin. Li tuj enamiĝis kaj fariĝis via sklavo. Ĉu?
— Ne! Li eĉ ne rimarkis min. Longe mi staris tie antaŭ li inter la lerte ŝminkitaj belulinoj, moderne, virtikle vestitaj, nur poste, kiam li rigardis al mia nepudrumita vizaĝo, al miaj naturaj brovoj kaj nenigrigitaj palpebroj, tiam li longe manpremis kun mi. En tiu manpremo enestis la mira riverenco de viro, kiu rimarkis mian senŝminkitan animon. Jes, la senŝminkitan animon mi montris al li kaj mi eĉ ne kuraĝis pensi, ke li rimarkos ĝin... kaj tamen, vidu, li ekamis tiun animon kaj li fariĝis mia estro kaj mi — lia sklavino.
— Tre romantike, pli ol romantike — kaj ŝi subite indigniĝis — eĉ freneze... Kaj kiam vi renkontiĝas unu kun la alia?
— Neniam kaj ĉiam, kiam ni volas... La poŝto alportas lian voĉon al mi kaj la mian al li... Vidu, vi, granda realistino, se mi estus sufiĉe riĉa kaj bizarema, eĉ tra la aero mi povus ricevi infanon de li.
— Ne, ne, ne! Vi ne komprenas, kio estas la amo. Vi ne povas senti la ĉirkaŭprenon de du muskolaj viraj brakoj, vi neniam povas kvietigi la kissoifon de viaj lipoj... Lunatikulino vi estas. Senkorpa amo! Hahaha! Ami senkorpe kaj...
— Senkorpa amo ne ekzistas sur la tero. Kiam vi estas for de la domo, nia patrino ame parolante pri vi samtempe vidas ankaŭ vian korpon; mi, via fratino, rememorante pri vi, vidas same, kvazaŭ vi estus inter ni kaj kiam mi pensas pri li, ankaŭ li aperas antaŭ mi tia, kia li estis dum la kune pasigitaj tagoj... Korpo kaj animo kune sopiras, suferas, ĝojas, vivas kaj esperas... Kaj tion vi nomas senkorpa amo. Ĉu? Almenaŭ tio estas tia realaĵo, kiun vi ricevas de via amanto en la urbo.
— Sensence vi parolas, Lenjo. Vi devus forlasi la vilaĝon, veni kun mi en la urbon, vidi viajn virinfratinojn, ilian vivadon kaj manĝi terpomojn anstataŭ iluzitortoj.
— Mi neniam estis scivola, Nel, sed nun mi demandas, kion vi ricevas pli ol mi?
La milda, humila tono de ŝia voĉo emociis ŝian fratinan koron. Nel tiris sian seĝon tute proksime al la ŝia, prenis ŝiajn manetojn, kvazaŭ sugeste rigardis al ŝiaj okuloj kaj la tono de ŝia parolo estis plena de energia decidemo.
— Lenjo, vi dormas. Vi devas vekiĝi. Vi demandas, kion mi ricevas en la urbo? La veron, la realaĵon! Li venas, atendas min ĉe la pordo de mia laborejo. Dum ni iras sur la strato al la kinejo mi sentas la premon de lia brako. Ni kune vespermanĝas aŭ dimanĉe ekskursas al la montoj kaj mi aŭdas lian gajan kantadon, mi vidas lian junan vivovolan amoludon, mi sentas liajn kisojn, ni kune faras planojn pri la morgaŭo. Kion mi diru? Nu, li kavalire pagas kaj agas tiel, kiel decas al tiu, kiu amindumas al amata fraŭlino. Ni kune dancas, kune promenas...
— Mi komprenas, Nel, sed mi scivolas, kio restas al vi, kiam li ne estas ĉe vi. Kion vi ricevas de li?
— Malsaĝaĵo! Nenio restas. Li estas for. Mi pensas, ke morgaŭ li denove venos, ni ree vizitos la kinejon. Estas bone scii, ke la proksiman tagon ripetiĝos ĉia, kio okazis antaŭtage.
— Bone, mi komprenas, sed diru al mi, kion vi ricevas de li?
— Strange, mi ne komprenas vin. Kion? Bombonojn, galanteriaĵojn, mi jam havas eĉ belan brakhorloĝeton. Jen, rigardu! Eĉ la garantian folion pri ĝi mi havas ĉe mi. Kaj, se nenio intervenos, se mi estos sufiĉe lerta, li edzinigos min. Jen!
— Nur tion vi ricevas. Ĉu li estas tia malriĉa? Kaj ion similan vi proponas al mi. Tio ne kontentigus min. Mi ricevas reĝajn donacojn de li. Tiuj donacoj almenaŭ estas tiel realaj por mi, Nel por vi la galanteriaĵoj, la brakhorloĝeto. Bone komprenu min! Kio mi estas? Eta, sensignifa instruistineto en vilaĝo. Mi ne estas alloga por la vilaĝaj dandoj, ĉar por ili mi estas tro instruita, tro fraŭlina kaj tre malriĉa. Por mi ili estas tro krudvortaj, netoleremaj kaj tre riĉaj. La sola loko, kie mi renkontas veran puran senton, estas la lernejo, kie la infananimoj multe pli promesas ol poste ili donas. Pro la malespero de izoliteco mi perdis memfidon, esperon kaj iamaniere mi perdis eĉ mian diokredon. La sciencaj libroj, filozofoj, verkistoj eĉ plikomplikis la deviojn de mia vivlabirinto... kaj tiam venis li... Ho, li ne kondukis min en kinejon, nek donacis al mi galanteriaĵojn. Simple li malfermis sian koron kaj mi kuraĝis konfesi al tiu koro pri mia senespera, sencela ekzistado kaj tiam tiu ora koro ekparolis kaj inspiris vivocelon al mi, rekonsciigis mian svenintan animon, rekondukis min al la perdita Dio kaj nun mi sentas min riĉa, tia riĉa, kia neniu estas en la vilaĝo, kaj tiel feliĉa, kia vi ne estas kun viaj galanteriaĵoj... kaj la kisoj, karesoj de la animoj almenaŭ estas tiel sinceraj, se ne pli, ol tiuj, kiujn vi sentas reale, ĉar tiuj kisoj de la animoj ne estas efemeraj.
Paciencon perdinte Nel leviĝis, komencis iradi tien kaj reen en la ĉambro. Subite ŝi haltis antaŭ Lenjo.
— Kio li estas? Pastro! Ĉu? — ŝi abrupte demandis.
— Pli... Li estas poeto.
Neretenebla rido erupciis el Nel. Longe ŝi ne povis trovi vortojn por esprimi sian subitan indignon, ĉar ree kaj denove tiklis ŝin la komika penso "poeto kaj la vilaĝa anseridino". Ho, tiu naiva revemulino!
— Poeto?! Hahaha! Revoluciema pugnoskuanto, malamiko de la socia ordo, revteksanto kun grumblanta stomako malplena! Hahaha! Akceptu mian gratulon. La tuta afero tre karakterizas vin.
En la okuloj de Lenjo tremis la retenataj larmoj kaj forte regante sian emocion ŝi demandis mallaŭte:
— Kaj kio estas la via?
— Librotenisto ĉe la Urba Banko — ŝia voĉo kvazaŭ triumfe jubilis.
— Jes ja, mi estus povinta pensi tian. Librotenisto ĉe la Urba Banko, piediranta animo, filistro kun collarĝa horizonto, registranto de la efemeraĵoj, sin-jore vestita sklava de socialaĵoj! Tio gratulinde karakterizas vin! Vere vi ne meritas pli de la vivo.
La du fratinoj malame rigardis unu al la alia. En la rigardo de Nel fulmis la ofendita vanteco, en tiu de Lenjo brilis la konsola supereco de la spirito.
— Ci, romantika azenino! Ĉu vi scias, kio estas bankoficisto? Li povos fariĝi eĉ bankdirektoro. Li estras la homojn, li direktas entreprenojn, li estas iu, ĉu vi komprenas, IU kaj ne neniu. Lia loĝejo ne estas mizera vilaĝa kabano, nek urba prolethejmo, sed vilao, eble eĉ domego kun lukso kaj komforto. Kio estas poeto kompare al li? Nenio! Vortĵonglisto, senracia mizerulo, kiu kuras al fatamorganoj. La plej superflua homotipo en la socio. La poeto estas ĉarlatano de la animoj: li sugestas paradizon kaj donas pajlosakon por tranokti...
— Vi pravas, Nel. Tre bone vi diris: la poeto sugestas, profetas paradizon kaj donas nur pajlosakon por tranokti, sed ... sed sur tiu simpla pajlosako pli korkaresaj sonĝoj konsolas min ol en la silkokusena lito el cedro... La inkuboj pro materiaj zorgoj estas pli oftaj gastoj ĉe la librotenistoj, bankdirektoroj..... Mi ne envias vin pro via bonŝanco.
Estu vi ambaŭ feliĉaj kaj evitu vin la inkuboj, sed sciu kaj lernu de mi, kio estas poeto, kiu havas duoblan vivon, ĉar en la momento de la inspiriteco li vadas per longaj "cikonikruroj" en la marĉo de la ĉiutagoj, same kiel la ludantaj infanoj kaj de tie supre li ekvidas jam eĉ tiun parton de la evoluo, sur kiu la piedmarŝantaj animoj komencos tretadi nur morgaŭ aŭ postmorgaŭ kaj...