— Kaj tial li forgesas pri la nuno, tial li preteriras tion, kio estas.
— Vi pravas parte, Nel, sed nur supraĵa aserto estas, ke la poeto vidas en la nenio kaj preteriras la realaĵojn, ĉar li ĉiam vidas tion, kio estas, eble trans la nuno, sed tamen fakte ekzistas. En lia pli larĝa horizonto la morgaŭo jam estas kristaliĝanta realaĵo, kaj ĝuste tial, kiam la ĉiutagaj zorgoj igas lin descendi de la cikonikruroj, li ribelas kontraŭ la miopeco de la tradiciosklavoj. Ĉu mirinde, ke pro la memorbildoj de la ekvidita progreso en sia koro li barakte marĉandas kun la samtempuloj? Ne! Direktado, animkonstruo estas la ribelo de la poeto eĉ tiam, kiam li renkontas absolutan malkomprenon. Ĝuste tiu ĉi aparta vivo lia, plena de ribelo, revoteksado kaj neglekto de la momento, donas specialan signifon kaj altan distingon al la poeto, en kiu liaj samtempuloj vidas nur pugnoskuantan senhavulon, socian malamikon. Ho, kiel oni eraras! La pugnoskuanta poeto plej ofte havas infanan koron, kies altruista amo dezirus ĉirkaŭpreni la tutan mondon kaj savi de plua suferado la tutan homaron.
La vervo, interna konvinkiĝo pentris rozojn sur la vangojn de Lenjo kaj Nel surprizite konstatis, ke ŝi neniam vidis sian fratinon tia bela. La diableton de la kontraŭdiro nun tuŝis tiu plibeliĝo en Nel. Ŝi ignore, malestime, eĉ pro ĵus vekiĝinta, nekomprenebla malamo kvazaŭ kriĉis sian respondon al sia fratino.
— Tamen mi ripetas, ke la poeto estas superflua homotipo en la vivo. Nenion valoran, nenion realan li produktas por la socio de la honestaj laborantoj. Unu analfabeta stalservisto, ĉiutage portanta la sterkon sur la agrokampojn, produktas pli utilan laboron por la socio ol cent vortĵonglistoj, pugnoskuantaj poetoj viaj.
— Vi eraras, Nel. La mondo povas ĝoji, ĝis ĝi havas pugnoskuantajn, animkonstruantajn poetojn, kiuj post la vagado per la inspirdonintaj cikonikruroj alportas ĉiam novajn sonĝojn, novajn celdifinojn, freŝajn fidon kaj esperon al la senkonsciaj sklavoj de la ĉiutagoj. La unua signo de la vivo-agoniado kaj tiu de la mondpereo estos, kiam la poeto prikantos nur la historian pasintecon kaj li faras kompromison kun ĉiu naneco de la nuno, ĉar tiam li vidos la estontecon pli senespera, pli sencela... Ho, Nel, kiel dolore estas, ke vi ne povas ame kompreni la poetojn kaj pardoni al ili, ke ili kuraĝas sonĝi... Dolore, ke ni, du fratinoj, estas du antipodaj mondoj.
Dum longa momento Nel sentis sin senarmigita de ŝia mildeco, sed poste nova penso donis subitan nutron al ŝia incitemo.
— Nu, kia romantika azenino vi estas, vi eble eĉ oferis vian ĉastecon sur la pajlosako... Hahaha! Ci, stultulino!
Lenjo paliĝis, larmoj ekvualis ŝiajn okulojn kaj ŝi longe rigardis for ien, poste tre mallaŭte, tre milde respondis.
— Eĉ se estus tiel, ne koncernus vin. Mi mem estas la suvereno de miaj korpo kaj animo. Vi estras pri la viaj kaj ne estas mia afero, ĉu vi estis jam kuŝanta en la cedroligna lito de via estonta bankdirektoro? Estas via afero.
— Ĉu vi kalumnias min? Ĉu vi povus supozi pri mi, ke sen laŭleĝa kontrakto mi povus ekkuŝi en la liton de iu viro?
— Vi pravas. Pri vi oni ne povus supozi tian aferon. Vi bezonas garantian dokumenton pri la amo, kiel pri la donace ricevita brakhorloĝeto... Ho, kiel... profunde mi kompatas vin!
— Mi ne estas kompatinda. Eĉ kontraŭe! Mi ne deziras disipi mian vivon. Kial kontentiĝi je nura pano, kiam la vivo proponas eĉ buteron al ĝi? Vane vi mokas min, ĉar la laŭleĝa kontrakto...
— Garantias la amon por vi — kaj pala rideto kurbigis la lipojn de Lenjo. — Vi nomas min naivulino kaj vi estas pli naiva, se vi kredas, ke tiu papero garantias la amon. La naskiĝo kaj morto de amo estas ekster la homa volo. Vanas ĉiu perforto por veki aŭ reteni ĝin.
— Negrave! La leĝa dokumento garantias mian posedrajton en ĉiaj cirkonstancoj. Jen, kion vi ne komprenas!
— Mi bone komprenas vin. Tiu dokumento rajtigas vin esti eĉ prirabanto de kadavriĝinta sento, ĉar la socia hipokriteco garantias al vi tion, kion la Vivo eble jam delonge forprenis de vi.
— Ho, ci... ci... stulta ebriulino de revaĵoj! Estas vane diskuti kun vi. Restu kun cia poeto sur la pajlosako!
— Ho, kiel volonte mi elektus tiun pajlosakon, sed ŝajnas, ke la sorto trovas eĉ ĝin tro luksa por mi.
La pordo de la ĉambro malfermiĝis. Ilia patrino, korpulenta, altstatura vilaganino paŝis en la ĉambron. Post paso de du jardekoj Nel tre similos al ŝi, almenaŭ laŭ korpa eksteraĵo. Escepte la naturan bonecon, kiu respegulis en ŝiaj okuloj, ŝiaj rozaj vangoj, ne tro profundiĝantaj trajtoj konservis malmulton el ŝia juneca aspekto.
Ŝi haltis inter la du fratinoj, momente ŝia rigardo preterglitis la krudan mienon de Nel, kaj tiun de la afliktita Lenjo. Ŝi divenis, ke ili diskutadis kaj Nel per sia tiranema konduto torturis sian fratinon.
— Nu, kio okazis denove inter vi?
La du fratinoj obstine silentis. La patrina rigardo emociite karesis la palan mienon de Lenjo, kies tuta eksteraĵo rememorigis al ŝi ŝian patron. Ankaŭ li ne apartenis al la muskolriĉaj tipoj de la vilaĝaj viroj kaj lin ŝi konsideris ofte pli sia plenaĝa infano ol sia edzo. Ŝia energio kuntenis la familion, zorgis pri ĉio, kio donas firman viveblecon.
— Lenjo, kial vi ploris? ... Kion ŝi diris al vi? Ŝi ne respondis.
— Nel, per kio vi torturis vian fratinon?
— Nu, ni diskutis. Jen ĉio! Ŝi montris sin vera vilaĝa anseridino. Ŝi ofendis la libroteniston, kiu amindumas al mi en la urbo. En sia stulta mondpercepto ŝi nomis min eĉ kadavroprirabanto.
— Nu, ne tute tiel estis, kiel vi diras — protestis Lenjo. — Mi ne volis ofendi tiun libroteniston. Mi eĉ deziris, ke vi ambaŭ estu feliĉaj. Jen ĉio!
— Sed pri kio vi diskutis kaj kial estas postsigno de ploro en viaj okuloj, Lenĵo?
— Negrave. Jam pasis, panjo kaj ... kaj negrave... Kredu al mi, ke...
— Kial vi timas konfesi? — kaj Nel turnis sin al sia patrino, en ŝia voĉo la ĝojo de denuncemo vibris, same kiel dum ŝia infanaĝo, kiam ĉiumomente ŝi kuris por plendi pri Lenjo al siaj gepatroj. — Imagu, panjo, ŝi enamiĝis! Ŝia amato vivas duone en la revoj kaj estas tia lunmanĝanto kiel ŝi. Vortĵanglisto. Ĉu ne ridinde? Kompreneble mi ne povas toleri, ke mia fratina detruu sian vivon pro tiaj stultaĵoj kaj mi diris mian opinion, kaj ĉu vi scias, kion ŝi respondis? Vi eĉ imagi ne povas, kia obstina stultulino ŝi estas! Ŝia vivocelo kaj plej alta pretendo estas unu nura pajlosako. Hahaha! Pajlosaka! Ĉu ne ridinde?
Dum Nel parolis, ŝia patrino ne forprenis sian rigardon de la plorkonvulsie tordiĝantaj trajtoj de Lenjo kaj kiam ĉe la lastaj vortoj de Nel la nereteneblaj larmoj aperis en ŝiaj okuloj, ŝi havis koran kompaton al ŝi. Sed kion diri? Ŝi estas ja maljuna vilaĝanino. Tiuj ĉi fremdiĝintaj infanoj, urba modistino kaj multleginta instruistineto kiel povus kompreni ŝian tro simplan penson pri la amo?! Finfine ankaŭ ŝi ne komprenas ilin. Tamen ŝi devus diri almenaŭ ion konsolan al tiu ĉi afliktita infano. Ŝi ka-rese glatigis la harojn de Lenjo kaj duone al si, duone al ili ŝi esprimis sian opinion pri la afero.
— Paroli pri la amo estas superflue. Kiam, kiel ĝi venas, ne estas grave. Grave estas, ke ĝi kontentigu nin kaj kiom eble plej longe ĝi vivu en ni. Ĉiu amas laŭ sia propra maniero. La librotenisto same kiel la vortĵonglisto. Mi eĉ ne scias, kia metio ĝi estas. Vidu, filinoj, via patro estis simplulo vilaĝa. Li paŝis en la stalon de mia mastro kaj trovis min melkanta la bovinon. Li rigardis, rigardis kaj fine diris: "Lertajn manojn ci havas, Anjo". Mi turnis min al li kaj respondis: "Ci ŝajnas esti ordema vi-reto". Ĉe ni tiel komenciĝis. Por li sufiĉis momenta rigardo al miaj laboremaj manoj, por mi estis kontentige rigardi lian malriĉan purecon kaj jen ĝi daŭris, alportis vin ambaŭ, igis nin konstrui tiun ĉi domon kaj ĝi daŭras eĉ nun, kvankam via karmemora patro jam ripozas la dekan jaron sub la tero... Li plibeligis mian vivon... kaj ... kaj... — ŝi klinis sin al orelo de Lenjo kaj petole flustris al ŝi la plej konsolan — kaj sciu, Lenjo, ni eĉ pajlosakon ne havis por la amo.