Выбрать главу

Patra amo

En Bagdad riĉa komercisto sentis proksimiĝi la horon de sia morto. Li vokis al si siajn tri filojn kaj diris al ili: "Filoj, baldaŭ la anĝelo de la Morto kunvolvos kaj forportos mian ombron. Mi ne volas lasi vin sen helpo, sen rimeda, per kiuj ĉiu el vi povos forĝi sian propran prosperon en la tera ekzistado. Dum mia vivo mi kolektis riĉaĵojn, kiuj abunde sufiĉos por vi, se vi saĝe mastrumados. En tri egalaj partoj mi dividis mian kapitalon. Jen prenu ĝin!... Sed antaŭ ol vi lasus min far, vi devas fari seriozan ĵuron je mia transtomba ripozo, ke tiu, kiu el vi tri disipis sian parton kaj fiaskis en la vivbatalo, revenos ĉi tien, jes, revenos ĝuste en tiun ĉi ĉambron kaj pendigos sin, jes, pendigos sin sur tiun grandan najlon, elstarantan tie ĉe la angulo de la ĉambro. Rigardu ĝin kaj ĉiu ĵuru prenonte sian parton. Allah estu kun vi kaj patra amo akompanu vin sur la disaj vojoj de la Vivo!"

La tri filoj iom miris, iom estis kortuŝitaj, sed fine ili ĵuris laŭ deziro de sia patro kaj preninte la rajtan parton ĉiu iris for en la vastan mondon por provi kaj trovi feliĉon. La maljuna turka komercisto adiaŭis per delikate melankolia rigardo. Tiu rigardo longe, iom timotreme Tipozis ĉe la malaperanta figuro de lia plej juna, preskaŭ infana filo.

La komercisto mortis kaj liaj filoj vivis dise en la mondo. La plej aĝa fariĝis saĝa komercisto, li sukcesis multobligi sian heredaĵan La mezaĝa fariĝis grava bienulo. Li ĉiujare plivastigis la limojn de sia bieno. La tria... Nu, la plej juna ne estis tiel prudenta, kiel liaj fratoj. Lin interess pli la vivo pulsanta ol la tintado de kolektitaj ormoneroj en la sako de komercisto kaj mule pli ol la grenejo plena de avara bienulo... Li migris de lando al lando, renkontis bonulojn, maliculojn,. spertis ĝojon kaj malĝojon kaj ĉiam gaje kantadis:

Hej, telero, talaro,

perpiede, per ĉaro

migras mi sur tera voj',

min salutas hunda boj',

pro mi ĝojas ĉiu hom',

mon' postrestas en la dom'!

Jes, jes, mono ĉiam postrestis en la domoj kaj post jaroj du-tri la disipema junulo konstatis, ke la monsako malpleniĝis. Kion fari? Li rememoris pri sia ĵuro, donita al la karmemora patro. Ĵuro estas ĵuro kaj li estis honestulo, kiu ne volis per ĵurrompo riski la transtomban amuzadon de sia bona patro en la sepa Paradizo de Mahomedo kaj tial li returnis sin al la hejma domo... Jes, jes, sed ĝi troviĝis tre, treege malproksime kaj por atingi ĝin li bezonis ankoraŭ kelkjaran migradon. Multe li devis labori, multe li devis senti la kruelecon de la homoj, multe li suferis pro maljusteco kaj multe li trompiĝis pro falsa sintenado de tiuj, al kiuj li kondutis kun fido. Ofte li pensis pri tio, ĉu ne estus egale, se li pendigus sin sur la proksiman arbon survojan?! Kial migri ĝis la patra domo? Ĉu ne estus pli saĝe ŝpari la lacigan penadon? Sed, kiel mi diris, li estis honestulo kaj volis plenumi laŭvorte la lastan deziroin de sia patro.

Fine li atingis la patran domon. En la ĉambro, nevidata de tiom da jaroj, ĉio estis polvkovrita, sed tamen lia unua rigardo rimarkis la grandan najlon, elstarantan el la muro ĉe la angulo kaj poste li rimarkis ankaŭ tiun longan maŝon el ŝnurego, kiu pretigita kuŝis sur la tablo. La malfeliĉa junulo ekĝemis. Dum la vojo li ofte pensis pri tio, ke eble unu el liaj pli aĝaj fratoj jam antaŭenigis lin kaj tiam... Tuj li forpelis la malbelan penson. Cetere la nuna situacio liberigis lin de la zorgoj pluaj.

Verdire estas konfesinde, ke nia junulo komencis kompati sin pensante pri tio, ke ĝuste nun, kiam li estas plena de spertoj kaj ĝuste nun, kiam li povus racie uzi sian menson, li devas plenumi kruelan patran deziron. Riproĉe li pensis, ke certe lia patro estis senkora oradoranto. Kion fari? Ĵuro estas ĵuro kaj li ekstaris sur seĝeton sub la hoknajlo, zorge li metis la maŝon sur sian kolon, la alian finon de la ŝnurego li fiksis al la najlo kaj...

Hej, telero, talaro,

vanas mia spertaro,

vane kikerikos kok',

kiam pendos mi sur hok'!

Do adiaŭ, bela mond',

mortas jen la vagaband'!

...kaj li forpuŝis de sub si la seĝeton kaj... kaj... okazis miraklo. Jes, jes, miraklo, preparita de la senfina patra amo.

La hoko eliĝis tuj el la muro kaj kun ĝi eliĝis, falis parto de la muro mem kaj jen tie supre restis profunda truo kaj en tiu truo enestis ĝuste tiom da riĉaĵo, kiom la junulo iam ricevis kiel heredaĵon el la propraj manoj de sia patro. Ho, kiel bone nun li komprenis la ŝajnan kruelecon de la patra koro; ĝi estis profunda amo, inspirita de saĝo.

Li neniam plu foriris de la patra domo, post jaroj li havis belan familion, grandan famon ne nur en Bagdad, sed eĉ ekster la limoj de la urbo. La du riĉegaj fratoj venis al li por revidi la perditan frateton, por peti liajn konsilojn, ĉar ili ambaŭ rekonis kaj akceptis la spiritan superecon de la plej juna, kiu efektive estis tre saĝa kaj neniam parolis pri tio, kio okazis ĉe lia reveno en la patra domo.

Servo de S. R. K.

Niki Bere demetis la pezan martelon por forviŝi la ŝvitperlojn de la frunto. Lia rigardo haltis momente ĉe robusta figuro, staranta kelkpaŝojn for de li sur la trotuaro. La rekono surprizis lin, eĉ kaŭzis certagradan ĝenon. Dum la gantumita mano duone kaŝis lian vizaĝon, li spionadis al la malnova konato. Malagrable! Ŝajnas, ke ankaŭ li rekonas lin, eĉ li iom mire, iom observe gapas al li. Efektive neagrable!

Kvankam Niki Bere havis puran konsciencon, tamen la obstina observado de tiu konata okulparo tremigis lin. La fantomo de la pasinteco staris tie sur la trotuaro kaj en la kapo de Niki zigzage trafulmis la memorbildoj pri liaj aferoj dum la lastaj du jaroj. Li retrankviliĝis. Nenio embarasa, nenio suspektinda okazis dum tiu tempo. Vere, tentoj ja ne unufoje ĉirkaŭdancis lin, sed la tentojn li kontraŭstaris, la okazojn preterlasis.

Efemera rideto kurbigis liajn lipojn. Nu, la fantomo povas laŭplaĉe observadi! Niki Bere, la iam fama "magnetmana Nik" malaperis por ĉiam kaj depost du jaroj li sekvas novan vojon. Verdire, tiu vojo ne ĉiam kontentigas lin, ĉar ĝi estas laborŝvita, por facilanimuloj eĉ tro zorgoplena por esti kontenta pri ĝi, tamen ĝi estas vojo irebla kaj sekura. Ĝuste tiu ĉi momento pruvas tion kaj Niki ree prenis la martelon kaj kun pliigita fervoro li komencis batadi la kapon de la najlego.

Longaj minutoj pasis. Niki ne levis sian rigardon, ŝajne li dronis en la laboro, tamen li instinkte sentis, ke la fantomo proksimiĝis, haltis malantaŭ li.

— Nu, Nik, kiel mi vidas, vi nun laboras — sonis basa vira voĉo tute milde.

— Jes, ini laboras — respondis Nik, sed li ne turnis sin for de la laboro.

— Kaj nokte, Nik, kion vi faras nokte?

— Mi dormas. Kion mi povus fari post tia peza laboro?

— Mi ĝojas, ke vi tiel persistas, tamen mi havos miajn okulojn sur vi! Atentu pri vi!

— Superflue! Virino spionas miajn paŝajn.

— Ĉu virino?

— Jes, kaj kia virino! Tia... tia preĝejanima.

— Ĉu vi edziĝis?

— Ankoraŭ ne, sed... sed mi patriĝis... Mi havas okmonatan filon.