Выбрать главу

— Interese! Do la preĝejanima virino patrigis vin sen geedziĝo. Iom strange — kaj la basa vira voĉo vibris pro retenata rido.

Kvankam Niki ne vidis la ironian mienon de la obstina demandanto, tamen antaŭ li aperis ties ridanta vizaĝo. Niki sentis, ke estas necese klarigi la situacian por defendi sian virinon.

— Ne miskomprenu! Geedziĝo okazos!

— Kiam? Post la apero de la dua ido. Ĉu?

— Nu, tiam, kiam la virino permesos... ŝi ankoraŭ ne fidas min… kaj kiel ŝi diris, ŝi ne volas, ke la patro de ŝia filo estu malbonfama fripono... Nun mi havas la provtempon. Ĉu vi komprenas?

— Ne tute. La patro ja tamen estas vi.

— Jes ja, sed la filo havas la honestan nomon de la patrino. Jen tiel! Granda diferenco! Ŝi ja povas nei mian patrecon ĉe pridemandado. Ĉu vi komprenas? Kaj… kaj mi treege volus, ke mia filo ne hontu poste pri mia nomo. Ĉu komprenite? Ĉar vidu, ni tre dezirus, ke li fariĝu inĝeniero aŭ kuracisto. Jes, tiel ni volas kaj tiel estos — kaj Niki rekomencis la fervoran marteladon.

— Interesa virina filozofio... vilaĝanina romantiko... Ĉu vi renkontis ŝin dum dimanĉa posttagmezo sur benko de la urba ĝardeno? Ĉu?

— Ne! En la lito... en mia lito... pli precize, en nia komuna lito. Ŝi ja devenis de honesta familio... iam ŝi estis fraŭlina moŝto...

La rido nereteneble eksplodis el la scivolema demandanto.

— Fraŭlina moŝto, preĝejanima knabino, kiu konatiĝas en lito kun la " magnetmana Nik", kun la plej fama kasrompisto... en la komuna lito... Nik, vi fariĝis sentimentala bovo. Hahaha!

Niki Bere demetis la martelon, turnis sin al la ne resopirata konato, kiu iam ne unufoje torture pridemandis lin kaj pro kies lerteco li pasigis resumante ses jarajn inter la muroj de karcero kaj pundomo. Li rigardis rekte al la iam timata okulparo kaj serene ridetis.

— Vi ree eraris... Via konkludo refoje viktimiĝis pro la ŝajno. Mi volonte rakontos al vi tiun idilion en la komuna lito, se vi nepre deziras scii... Ne ĉiutaga historieto... Mi benas tiun tagon... Jes, tiel!

La voĉo de Niki impresis emociigita de la rememoro. La robusta fantomo, la atletstatura detektivinspektoro interesate fiksis sian rigardon al la krude belaspekta vizaĝo, sur kiu nun eĉ nuanco de ĝia konata ironio mankis. Li prenis el la poŝo sian cigaredujon kaj el ĝi li prezentis cigaredon al la iama krimulo.

— Nu, parolu, Nik! La afero vere interesas min... Ekfumu do!

Niki faris rifuzan geston.

— Dankon! Ne koleru, ke mi ne akceptas proponatan cigaredon. Tiu gesto via rememorigas min pri la pasinteco. Ĉiam vi tiel komencis tiutempe la pridemandadon... Sed nun vi ne havas kaŭzon pridemandadi... nun ne detektivinspektora kaj malsukcesinta krimulo interparolas, sed du homaj konantaj unu la alian, el kiuj unu ne decas rememorigi tion, kio jam definitive pasis kaj la alia, kiu nepre devas forgesi sian iaman profesion por ne plu renkonti la unuan en lia oficeja ĉambro... Permesu, ke mi ekfumu el miaj propraj cigaredoj!

— Vi pravas iom, Nik! Nun mi ne havas kaŭzon. Do akceptu de mi fajron kaj rakontu, se vi mem volas — kaj li etendis sian flametantan poŝfajrilon al lia cigaredo.

— Dankon!... Mallonge dirite tiutempe mi laboris kiel nokta maŝinpurigisto kaj servisto en granda presejo... Tio okazis antaŭ du jaroj, iom post la ĉeso de la milito... La laboro ne estis malfacila, nek tre profitdona. Por eviti eventualan tentadon mi decidis ne reokupi mian malnovan bandejon, kie certe mi estus renkontinta kelkajn el la iamaj sambandanaj. Mi luis ĉe honesta vidvino liton por dormi. Ĉiumatene je la sesa mi revenis hejmen kaj ĝis la sesa posttagmeze mi rajtis uzi ĝin. Iun matenon reveninte mi ne povis okupi mian liton, ĉar delikatvizaĝan knabinon mi trovis en ĝi. Ŝiaj vangoj purpuris pro la febro. Ŝi estis la nokta luantino por la lito. Kion fari? Ĉu forĵeti ŝin, por ke mi rehavigu la rajtan luaĵon? Oni konas min kiel kavaliron komplezan al la bela sekso. Mi do cedis la liton al ŝi dum ŝia tuta malsanado, kelkfoje mi provis helpi ŝin per bagatelaj neniomkostaj servetoj. Dum tiu tempo mi kuŝis sur provizora kuŝejo, farita sur la planko. Ni kompreneble babiladis, ŝi rakontis sian vivon. Bone instruita filino de honesta familio ŝi estas, kiu dum la bombardado perdiis siajn gepatrojn kaj tutan hejmon, kiam ŝi deĵoris en la kontoro de transportfirmo. Ŝi restis sola, sen parenooj. Post la teruraj tagoj de la sieĝo malaperis eĉ ŝia kontoro. Por ne morti pro malsato kaj resti sur la vojo de la honestaj knabinoj, ŝi dungiĝis kiel helpvendistino en panejo. Kompreneble ŝi povis lui nur liton por nokto. Nun ni havas jam unu grandan ĉambron, kiun mi dividis per ligna mureto por havi aparte la kuirejon kaj modeste, sed sekure ni vivas. Ŝi denove estas kontoristino kaj mi, kiel vi vidas, laboras ĉe rekonstruado de la ponto, detruita de la germanoj. Ankaŭ ĉe la konstruado de la nova ponto mi laboris ĝis la lasta tago. Jen!

Ĉe la lasta vorto en liaj okuloj aperis fiera brilo, li streĉis la ŝultrojn je digna sinteno. La inspektoro vole nevole havis respekton al li kaj sincere miris pri la metamorfozo de la krimemulo.

— Bela persisto, Nik. Espereble vi alkutimiĝos al la honesta vivo. Estus domaĝe, se vi seniluziigus la preĝejaniman patrinon de via filo. Ĉu?

— Vi pravas. Ŝi ĉiutage diras al mi, ke nur tiu homo meritas la honoron de la socio, kiu konscience plenumas siajn devojn kaj laboras por la bono de la socio. Ŝi estas terure inteligenta virino. Tial mi laboregas dum la tuta tago.

— Kaj nokte?! La nokto estis ĉiam via tenta tempo.

— Mi diris jam, mi dormas... Ne havu skrupulojn pri mi. Mi decidis fari ion noble bonan por la socio kaj se ion mi havas en la kapo, tion mi faros, ĉar... ĉar mi treege dezirus, ke tiu forta knabo, mia filo, fine havu mian nomon honestiĝintan.

La cigaredoj forfumiĝis. La inspektoro etendis sian manon por amika premo al Niki, kiu senhezite kun kontento pri la honoro akceptis ĝin.

— Ĉion bonan por la estonteco, Nik, kaj vian virinon salutu de mi!

La fantomo forpaŝadis, Niki reprenis la martelon por plenumi la entreprenitan laboron kaj dum la tuta tago li ne laciĝis. Korkaresaj pensoj, fantaziaj planoj nutris lian energion. Post la fino de la taga laboro li rapidis hejmen. Survoje por momento haltigis lin sensacia raporto de iu gazeto. La titolo de la artikolo okulfrape, kompostita grandlitere, anoncis: "BANDO DE NOKTAJ SENVESTIGANTOJ DENOVE MINACAS LA SEKURECON DE LA ĈEFURBO"! Niki Bere subite sentis spontanan indignon.

— Aĉaj ratoj! Estus plejbone ekstermi ilin... Ataki kaj senvestigi pacajn laborantojn!... Fi!… Aĉuloj!

Ĉe la proksima gazetvendisto li aĉetis ekzempleron kaj legante la raporton, la unuan fojon en sia vivo, li havis revenĝan koleron kontraŭ la malamikoj de la socio.

*

Pasis semajnoj. Ju pli mallongiĝis la tagoj, des pli la noktoj fariĝis danĝerplenaj. La polico heroe batalis kontraŭ la postmilitaj simptomoj, sed ne ĉiam sukcese. Bonŝance, ke kelkfoje troviĝas personoj, kiuj helpas al la oficialaj gardistoj de la ordo, kvankam eĉ tiu helpo ne unuokaze ŝajnas esti mistera dum la lastaj semajnoj. Ĝuste pri tio la detektiv-inspektoro cerbumadis. Jam antaŭ tri tagoj du civiloj akompanis trimembran bandon al la centra deĵorejo kaj tie transdoninte la krimulojn kaj ilian pakaĵon rabitan, ili mem mistere malaperis. Letero, alveninta per la matena poŝto, eĉ plidensigis la nebulon ĉirkaŭ la afero.

La inspektoro nerveme ekpremis la butonon de la sanorilo kaj al la aperinta referanto li transdonis la aluditan leteron.

— Kiel vi opinias pri tio?

— Sinjoro inspektoro, mi raportas, ke la afero ŝajnas esti suspektinde mistera — kaj la referanto disciplinite tenis sin en "atentu"-pozo.