Выбрать главу

— Nu, jes, sed krome ĉu vi ne havas opinion?

— Sinjoro inspektoro, mi raportas, ke krome mi pensas, ke iu aŭ iuj helpas nin en la laboro — kaj la referanto eĉ plitroigis sian pozon.

— Nu, kara kolego, vi ne havas grandan fantazion, ĉar vi nur ripetis tion, kion pli frue mi mem esprimis pri la afero. Cetere bonvolu legi la leteron, ĉar ĝi riproĉas nin pro prokrasto de kvitanco.

La referanto neŝanĝanta sian pozon laŭte legis: "Al la ĉefpolicejo (kriminala aferejo), Loke. Estimata adresito, ni konfirmas la ricevon de la kvitanco pri la ricevo de pakaĵo, transdonita de ni la 24-an de januaro. Dankon! Bedaŭrinde pri la pakaĵo sammaniere transdonita de ni al la deĵoranta policano ĉe la ĉefkapitanejo la 3-an de februaro ni ne trovis la kvitancon en la proponita gazeto. Nepre sciigu nin pri ĝia sorto kaj samtempe kvitancu la transprenon de tiuj tri banditoj kaj tiun de ilia rabaĵo, kiujn ni liveris la 27-an de februaro al la centra deĵorejo. La kvitancon ni atendas en la gazeto "Vespera Heroldo". Altestime servo S.R.K. Notu, ke unu pakaĵo, konfiskita de ni dum la hodiaŭa nokta ĉasado, jam estas survoje al vi". — Fininte la legadon la referanto etendis la leteron al la inspektoro.

— Mi raportas, ke mi finlegis la leteron kaj...

— Kaj vi ne rimarkis ion karakterizan?

— Ne, sinjoro inspektoro.

— La stampon, kara kolego, la stampon! La ruĝan stampon, kies emblemo ŝajnas esti dika multiplika signo, la tri literoj, divide lokitaj: S R K.

— Efektive, sinjoro inspektoro. efektive! Tre interese! SRK, SRK. Kion signifas tiuj majuskloj?

— Ĝuste tion mi dezirus scii. Ĉu vi ne havas supozon?

— Sed jes, sinjoro inspektoro. Laŭ via permeso mi komunikas mian penson al vi.

— Nu, kuraĝe!

— Mi opinias, se la literoj estus SSRK anstataŭ la SRK, oni povus konkludi pri l hitleraĵo, nazi-afero, pri SS kaj...

— Sed, ĉar temas pri literoj SRK, via opinio estas iom sensenca. Nu, kara kolego, provizore aperigu la petatan kvitancon en la "Vespera Heroldo" kaj ni atendu je la bonŝanco... kaj cetere tiu mistera stampo kaj tiu pedanta precizemo pri la kvitancoj estas suspektindaj. Mi ne mirus, se malantaŭ la kulisoj sin kaŝus personoj, kiuj ĝuste tial estas tro precizaj, ĉar ilia pasinteco malfidon vekus kontraŭ ili. Kiel vi opionias, kara kolego?

— Absolute same, sinjaro inspektoro.

— Pardonu, mi forgesis, ke vi ĉiam havas la saman opinion, kiel mi.

*

Fruprintempa marta mateno estis, kiam la referanto iom ekscitite raportis al sia ĉefo, ke Niki Bere, la magnetmana, kaj lia amiko, Mateo Prinzel atendas en la antaŭĉambro kaj petas la sinjoron inspektoron akcepti ilin.

— Enlasu ilin!

La referanto malfermis la pordon kaj elkriis. Post momento en la kadro de la pordo aperis du invalide aspektantaj figuroj: Niki Bere kun dike bandaĝita kapo rememorigis la filmoheroon de la "Nevidebla homo" kaj Mateo Prinzel, kies maldekstra brako, same bandaĝita pendis fiksita per tuko al sia kolo. En la dekstra mano li tenis grandan paper-pakaĵon.

— Kio okazis al vi, Nik — iom surprizite demandis la inspektoro.

— Nu, li batis pli frue ol mi — Nik rimarkis cinike.

— Kiu?

— Se mi scius, kiu li estas, nun ankaŭ li starus ĉi tie kun ni.

— Pro kio vi venis?

— Por demeti la servon.

— Kian servon?

— La libervolan deĵoradan ĉe la SRK.

La inspektoro kaj lia referanto samtempe kaj tre vigle demandis:

— SRK?! Kion vi scias pri ĝi?

— Ĉion, ĉar ni ambaŭ estas tiu societo... Fidele ni servis, deĵoris, sed ankaŭ la bonfarado havas siajn limojn. La lastan rezulton, akiritan antaŭ du tagoj ĉe la angulo de la stratoj Szív kaj Aradi, jen Matĉjo alportis. Demetu, Matĉjo. Jam hieraŭ ni volis veni, sed mia kapo tro zumis por piedmarŝadi ĉi tien.

— Nik, mi komprenas nenion el via babilado. Cetere, kion signifas tiu mistera SRK?

— Ĉu vi ne divenis? Sekreta Ruĝa Kruco.

— Kial sekreta?

— Ĉar ni bonfaris sekrete.

— Sed kial, kiel, kiam kaj kie? — kaj la inspektoro dube ridetis.

— Jen viaj kutimaj demandoj — kaj Niki bonhumore palpebrumis el inter la bandaĝfendoj rekte al la okuloj de la inspektoro — sed nun ne timigas nin la demandoj, ĉar ni venis ĝuste por demeti la servon kaj raporti al vi pri nia agado. Kiam ni lastfoje renkontis nin — ĉu vi rememoras, sinjoro inspektoro — mi diris, ke mi volas fari ion tre bonan al la socio, parte por rapidigi la geedziĝon kun la patrino de mia filo, parte por pruvi al la oficialaj homoj, ke Niki Bere efektive elektis novan vojon por si. La saman vesperon mi legis artikolon pri la "senvestigantaj banditoj". Mi decidis libervole fari noktan deĵoron kaj promenante sur la stratoj de mia kvartalo malhelpi la prirabadojn. Kelkfoje mi sukcesis malhelpi, kvarfoje nur tiel, ke la banditoj postlasis la rabaĵon, kiun la postan tagon mi sendis al la policejo, eĉ unufoje ni eskortis tri banditojn al la centra deĵorejo de la ĉefkapitanejo. Pri ĉio ni havas la kvitancojn de la polico mem.

— Mi komencas kompreni la tutan aferon... La preĝejanima virino kaj ŝia filo... Interese... Sed kiel ĝi koncernas la Sekretan Ruĝan Krucon? Kial vi bezonis tiun nomon?

— Tio estas alia bonfaro nia. Kiam Matĉjo decidis sekvi min sur la nova vojo kaj iun tagom, kiam la unuan fojon ni sukcesis konfiski la rabaĵon de la forkurintaj banditoj, aperis la tento en formo de bonkvalita griza pantalono. Estis diskuto inter ni, ĉu ni estu tute honestaj, duone tute ne. Fine ni decidis esti absolute honestaj, kvankam ni konstatis, ke bone plenumita deĵorado meritas rekompencon tiom pli, ĉar tiun grizan pantalonon ni volis konservi ne por ni, sed por milita invalido, loĝanta kun tri infanoj en la kelo. Tiam aperis la ideo en mia kapo fondi la Sekretan Ruĝan Krucon. Post la taga laboro mi kaj Matĉjo vizitis kelkajn domojn por ekscii, kiu el la loĝantoj estas la plej riĉa. Postan tagon mi skribis al li poŝtkarton, en kiu mi petis libervolan donacon por la malriĉuloj de la distrikto. Oni povas doni kian ajn uzeblan vestaĵon, ĉu virinan, eĉ konvenan por infanoj kaj rekompence ni, la servo de SRK, protektos la adresiton kontraŭ la noktaj senvestigantoj. Por honeste plenumi tion, kion ni decidis, mi numerigis ĉiun poŝtkarton kaj petis, ke oni aludu pri la koncerna numero ĉe la donacado.

— Nik, kiel ini vidas, vi denove miksiĝis en friponaĵon — kriis la inspektoro.

— Tute certe! Mi same opinias, sinjoro inspektoro — rimarkis servoprete la referanto.

— Kaj tiuj civitanoj estis sufiĉe malsaĝaj por donaci ion ajn. Ĉu?

— Sincere konfesante en komenco tute ne. Ni devis iom helpi al la reputacio de SRK. Ĉiunokte ni deĵoris du-tri horojn, ni sekvis de kelkpaŝa distanco la hejmenirantojn, dufoje ni eĉ sukcesis fortimigi suspektindajn figurojn, sed neniam ni trovis donacon ĉe la dirita loko. Estis necese fari reklamon. Jen! Hazardo donis la ideon. Iun nokton iu hejmeniranto, kiam li rekontis Matĉjon, kiu faris sian deĵoran promenon, tiel teruriĝis, ke li komencis senvesti sin kaj ni devis persvadi lin, ke ni bezonas nenion de li, eĉ kontraŭe, ni estas servantoj de SRK, kies tasko estas protekti la malfrue hejmenirantajn. Ni akompanis lin ĝis la pordego de la domo. De tiu tempo preskaŭ ĉiunokte ni sukcesis plifirmigi la prestiĝon de SRK. Matĉjo estis la atakanto, mi la defendanto, kiu forpelis la banditon kaj en sekureco akompanis hejmen la timigiton. Trioblan sukceson ni havis: SRK havis bonan famon en la distrikto, la veraj banditoj evitis nian kvartalon, precipe post tiu eskortado al la centra deĵorejo polica kaj ni ricevis dudek unu pakaĵojn.