Выбрать главу

— Nik, ci, ventikapulo, vi faris ruze elpensitan ĉarlatanadon kaj...

— Pardonu, sinjoro inspektoro, mi ne ŝtelis, mi ne senvestigis, simple mi akceptis libervolan donacon de tiu, kiu konsideris nian servon utila kaj finfine ne por propra profito. Jen la pruvo — kaj Niki Bere elpoŝigis kajeron, etendis ĝin al la inspektoro — bonvolu kontroli!

— Kio ĝi estas?

— La kontora taglibro de SRK — kaj Niki fiere rektigis sin, en liaj okuloj rebrilis la scio pri sia certa honesteco.

La inspektoro transpreninte la kajeron, malfermis, foliumadis ĝin jen surprizite, jen nekomprene. Sub la titolo li legis: Kontrolota de la polico. Poste la konata stampo. Sekvis numerigitaj adresoj, ĉe kelkaj ruĝlitere la rimarko: "vidu la liston de donacintoj", kaj en tiu parto detale inventariita sekvis la enhavo de ĉiu pakaĵo, ĉe ĉiu objekto kun la noto "ricevis", kun la nomo de la donacito, poste noto krajona "Kvitanco transdonite!" "Kvitanco konservite!". La inspektoro jam divenis ĉion. Antaŭ li staras du iamaj krimemuloj, kiuj skrupule kaj naive klopodas reboniĝi kaj pruvi sian honestecan. Li kortuŝiĝis iom, kvankam la kutima dubemo de la detektivo viglis en li.

— Nu kaj kio estis via profito?

— Rigardu nin! Rompita kapo ĉe mi kaj ostorompo ĉe la brako de Matĉjo. Sed ne pro tio ni volas ĉesi la deĵoradon. Ni havos novan entreprenon. Mi inventis bonegan sekurseruron por loĝejpordoj. Eĉ mendojn ni jam havas. Jen!

— Kolose! La ama "magnetmana Nik", antaŭ kiu ne ekzistis nemalŝlosebla pordo, seruro kaj kaso, nun fabrikos sekurserurojn. Kolose! — kaj la inspektoro laŭte ekridis. La referanto samopinie ridis kun li. — Ŝajnas al mi, ke vi efektive fariĝos honesta membro de la socio. Laŭ via deziro mi kontrolos la pli ol trimonatan agadon de via SRK kaj mi esperas, ke la rezulto kontentigos vian preĝejaniman virinon, kiu deziras honestan patron por sia filo... Almenaŭ estus dezirinde. Ĉu ne?

— Absolute, sinjoro inspektoro! Tiu knabo meritas... kaj mi tre ŝatus, se mian rehonorigon vi bodivolus konfirmi ĝustatempe per tio, ke vi akceptus esti unu el la oficialaj atestantoj dum mia geedziĝa ceremonio.

La mieno de la referanto montris korfundan konsterniĝon: kia impertinenteco! Tiu ĉi demokratio detruas kaj malrespektas ĉiun dignon! Sed vidante la lojalan rideton de la ĉefo, li ne esprimis per vortoj sian ĉagrenon. Kompreneble ne, ĉar li devis vidi, ke la inspektoro tute afable kaj manpreme adiaŭas de siaj dubfamaj gastoj kaj li devis aŭdi, kiam la ĉefo — verŝajne pro taktiko — eĉ ne protestis kontraŭ tia kurioza honorpropono.

Kiam Niki Bere kaj lia amiko estis for, la inspektoro penseme rigardis la postlasitan pakaĵon, sur kiu estis skribite sur algluita slipo la dato, horo, enhavo kaj la naive mistera stampo de la SRK. Lia opinio balancis sin inter fido kaj dubo.

— Kio estas via opinio, sinjoro kolego, pri la tuta afero? — subite li turnis sin al la referanto.

— Absolute la sama, kiel la via, sinjoro inspektoro — li respondis disciplinite ekpozante, kaj li ŝvite cerbumis pri la nedeklarita opinio de la ĉefo.

— Kompreneble, kiel ĉiam... Negrave! Kun speciala atento zorgu pri la kontrola afero de tiu ĉi SRK, ĉar esti atestanto dum la geedziĝo de iama...

— Absurdaĵo! Vere apaĉa impertinenteco estas peti vian bonvolon por partopreni en tiu geedziĝa ceremonio kiel oficiala atestanto. Mi admiris vian indulgemon ĉe tia...

— Kial, kara kolego? Rehonorigi iaman krimulon honestuliĝintan estas pli agrable ol aresti iaman honestulon krimuliĝantan. Ĉu ne?

La referanto rigidiĝis en soldata pozo.

— Jes, sinjoro inspektoro, mi same opinias, absolute same!

Kancero de animo

1

Antaŭ bulvarda ludomo haltis aŭto de la polico. Du uniforme, unu civile vestitaj viroj descendis: la policaj kuracistmajoro, kapitano, detektivo. Sub la volbo de la pordego la pordiisto atendis ilin.

— Mi estas Korodi, la pordisto. Mi gvidos vin, sinjoroj.

— Kie estas la loĝejo? — la kapitano demandis.

— Kvara etaĝo. Ni havas lifton. Jen, sinjoroj, bonvolu ascendi!

Ili okupis liftkajuton oficodigne, senvorte. Kun obtuza brueto la lifto ekleviĝis. La detektivo interesiĝis.

— Kio estas lia nomo?

— Paŭlo Varasdi. Ĵurnalisto li estis. Maljuniĝanta, bonmaniera, afabla viro li estis. Neniu estus pensinta, ke tiel…

— Kiu rimarkis la aferon?

— La najbarino. Ŝi aŭdis la pafon. Tuj ŝi kuris al lia pordo, sed vane ŝi frapis sur ĝi. Poste ŝi venis al mi por diri sian suspekton. Mi vokigis policanon. En lia akompano ni iris al la loĝeĵo, malfermis la pordon per hokŝlosilo. La policano estas supre. Telefone li sciigis vin pri la okazaĵo.

— Dankon! Laŭ mia opinio, ni finos dum kvaronhoro — rimarkis la kapitano.

La lifto haltis. Ĉe la fino de la koridaro el la grupeto de viroj kaj virinoj altiĝis la figuro de policano. Tuj, kiam li rimarkis siajn superulojn, disciplinite li salutis ilin. La vigle parolanta grupeto silentiĝis kaj lasis liberan vojon al la oficialuloj. Kompato miksita kun scivolemo respeguliĝis sur la vizaĝoj.

La policano raportis al la kapitano.

— Stefano Gere, policano el la postenejo numero cent dudek, raportas, ke antaŭ duonhoro je la alvoko de la pordisto mi penetris en la loĝejon de Paŭlo Varasdi. Mi trovis la ĉefluanton mortinta. Memmortigo. Adiaŭaj leteroj sur la tablo. Pri la sekureco de la loko mi zorgis. La nomojn de la eventuale pridemandotaj personoj mi notis.

— Dankon! Restu ekstere! Nur je alvoko oni povas paŝi en la loĝejon. Raportu la alvenon de la kadavro-transportistoj. Sinjoro — la kapitano turnis sin al la pordisto — bonvolu resti kun mi.

Ili paŝis en la ĉambron. Pureco, agrabla ordo regis ĉie. La fruprintempa suno orumis la meblaron. Sur la tablo, kovrita per blanka puntotuko, kuŝis bukedeto da freŝaj violoj kaj du leteroj. Unu en malfermita, la alia en fermita koverto. Sur la kanapo, duone deglitinta, kuŝis la mortinto. Bonvestita, altstatura viro. Lian purecon makulis nur la sango, fluinta el lia brusto. Laŭ aspekto, lia aĝo malfacile difinebla. La morto sensulkigis la vizaĝon, la lipojn kurbigis je ironia rideto. En liaj brunaj haroj kelke da arĝentaj sugestis, ke la prujno de la aŭtuno tuŝis ilin kaj li ne estis jam juna. La vivestinga revolvero kuŝis sur la planko tiel, kiel ĝi falis el la mano de la mortinto.

La kapitano eksidis al la tablo, elpoŝigis sian fontplumon, el la aktujo metis foliojn da skribpaperoj sur la lablon por la farota protokolo. La maljuna kuracistmajaro paŝis al la mortinto. La detektivo zorge prenis la revolveron kaj ekobservis ĝin. La pordisto iom rigide restis staranta ĉe la enirejo kaj rigardis la iaman ĉefluanton. Verŝajne li pensis, ke ankaŭ tiu ne plu pagos por malŝloso de la pordego. Por tiu foririnto jam la estiminda ĉiela pordisto senpage malfermis la pordegon, se vere ekzistas alia mondo kaj tie servas estiminda ŝlosilzorganta maljunulo.