Ili ekiris en la dezerton, paŝis singarde inter rokoj kaj dornaj arbedoj.
— Devus esti sunbrilo, tiam ili glimas eĉ pli, — diris Snufmumriko.
Snif ne respondis. Liaj lipharoj staris supren pro atendoj, kaj li tute ne plu malbonfartis.
Nun ili palpiris antaŭen tra sovaĝa ravino, kie la teron trairis profundaj fendoj. Tie estis timige silente kaj forlasite en la krepusko, kaj ili interparolis flustre.
— Paŝu singarde, — malrapide diris Snufmumriko. — Jen estas.
Ili klinis sin antaŭen kaj rigardis. Sube en la malvasta fendego glimis miriadoj da ruĝaj gemoj en la malaperanta lumo. Amaso da etaj kometoj en nigra universo…
– Ĉu ili ĉiuj estas la viaj? — flustris Snif.
— Dum mi loĝas ĉi tie, — senzorge diris Snufmumriko. — Mi posedas ĉion kion mi vidas kaj ŝatas. La tutan mondon, se vi volas.
– Ĉu vi pensas, ke mi povus aĉeti kelkajn? — sopire demandis Snif. — Eblus aĉeti galeason per ili — aŭ skutilon…
— Prenu kiom vi volas, — ridante respondis Snufmumriko.
Snif komencis singarde grimpi suben en la fendegon. Li frotis al si la nazon kaj plurfoje preskaŭ falis, sed pluiris decide.
Kiam li finfine atingis la subon li profunde enspiris kaj komencis kolekti grenatojn per tremantaj manoj. Kio estis la perloj de Mumintrolo kompare kun ĉi tio? La glimanta amaso pli kaj pli grandiĝis, li iris pli kaj pli foren en la fendegon kolektante, tute silenta pro feliĉo.
— Hej, — vokis Snufmumriko de supre. — Ĉu vi ne baldaŭ revenos supren?
— Ankoraŭ ne! — kriis Snif. — Restas tiom…
— La roso falas kaj estos malvarme, — vokis Snufmumriko.
— Jes jes, — diris Snif. — Mi venos… tuj… — Kaj li iris ankoraŭ pli profunden en la fendegon kie du grandaj ruĝaj grenatoj brilis kontraŭ li.
Tiam okazis la teruraĵo. La grenatoj moviĝis, ili palpebrumis. Ili alproksimiĝis. Kaj post ili sekvis skvama korpo kiu malvarme raslis kontraŭ la ŝtonoj. Snif kriis unu solan fojon, poste li turnis sin kaj kuris. Li saltis, ĵetiĝis, kuris, galopis antaŭen ĝis la roka muro kaj ekgrimpis per manoj kaj piedoj malsekaj pro teruro. Sub li io siblis malrapide kaj minace.
— Kio okazas al vi? — demandis Mumintrolo. — Kial vi tiel hastas?
Snif ne respondis, li nur grimpis, kaj veninte super la randon li kolapsis kiel mizera amaseto.
Mumintrolo kaj Snufmumriko klinis sin super la fendego kaj rigardis. Kaj tiam ili vidis la gigantan saŭron, kiu kaŭris super la amaso da grenatoj.
— Je mia vosto, — flustris Mumintrolo.
Snif plorante sidis surtere.
— Tio jam pasis, — diris Snufmumriko. — Ne ploru, amiketo.
— La grenatoj, — singultis Snif. — Eĉ ne unu solan mi ricevis!
Snufmumriko sidiĝis apud lin kaj diris amike:
— Mi scias. Ĉio iĝas malfacila, kiam oni volas posedi aĵojn, kunporti ilin kaj havi ilin. Mi nur rigardas ilin, kaj kiam mi foriras, ili restas en mia kapo kaj mi povas fari ion pli amuzan ol porti valizojn.
— Mi povus havi ilin en la dorsosako, — Snif malgaje diris. — Tute ne estas same rigardi aĵojn kiel palpi ilin kaj scii, ke ili estas miaj propraj.
Li ekstaris kaj laŭte blovis la nazon permane. Poste ili paŝis penseme kaj iomete malĝoje reen tra la mallumiĝanta ravino.
Snufmumriko faris la vojaĝon multe pli gaja. Li ludis kantojn, kiujn ili neniam antaŭe aŭdis, li instruis al ili ludi pokeron kaj fiŝkapti. Kaj li rakontis sovaĝajn kaj nekredeblajn historiojn.
Ankaŭ la rivero pli gajiĝis, ĝi fluis pli rapide kun etaj akvokirloj jen kaj jen. Ĝi jam estis pli mallarĝa, kaj Soleca Montaro alproksimiĝis. Ĝiaj pintoj altiĝis en la nubojn, kiuj daŭre kuŝis kiel peza kovrilo super la tero. Sed neniu observatorio videblis.
— Rakontu ion, — diris Snif. — Ne pri kometoj. Ion amuzan.
Snufmumriko sidis stirante.
– Ĉu vi volas aŭdi pri la fajrosputa monto? — li demandis.
Ili serioze kapjesis.
Snufmumriko ŝtopis sian pipon kaj ekbruligis ĝin. Poste li diris:
— Okazis ĉi tiel, iufoje mi venis al loko, kie la tero estis nur nigra lafo. Sub la lafo io muĝis tage-nokte. Estis la tero, kiu kuŝis dormante tie interne kaj jen kaj jen moviĝis endorme. La lafaj blokoj estis ĵetitaj pelmele kaj super ili ŝvebis varmega vaporo, kiu igis ĉion aspekti malreale kaj strange. Mi venis tien iam vespere kaj efektive estis sufiĉe laca, do mi deziris iom da teo. Estis facile kuiri ĝin, oni simple plenigis la kaserolon per bolanta akvo el varmega fonto.
– Ĉu oni ne brulvundiĝis, — demandis Mumintrolo.
— Mi paŝis per stilzoj, — diris Snufmumriko. — Per stilzoj eblas paŝi sur ĉiaj ajn rokaj blokoj kaj abismoj. Sed kompreneble oni devas zorgi, ke ili ne fiksiĝu en fendo. Nu, mi trinkis mian teon en la plej malvarma loko, kiun mi trovis. Ĉie boletis kaj vaporis, kaj mi vidis eĉ ne unu vivulon aŭ verdan herbon. Kaj subite vekiĝis la tero kiu dormis tie sube. Per granda muĝado malfermiĝis kratero rekte antaŭ mi, kaj el ĝi ŝprucis ruĝa fajro kaj enormaj nuboj el cindro.
— Fajrosputa monto! — kriis Snif. — Kion vi faris?
— Mi nur rigardis, — diris Snufmumriko. — Ĝi estis ege bela. Mi vidis amason da fajro-spiritoj kiuj svarmis supren el la tero kaj disflugis kiel fajreroj. Post iom iĝis tro varmege kaj fulge, do mi ekiris de tie. Sube laŭ la monta deklivo mi trovis rivereton, kaj mi kuŝiĝis surventre por trinki. Kompreneble la akvo estis varma, sed ĝi ne bolis. Kaj tiam alflosis unu el tiuj fajro-spiritoj. Li enfalis kaj jam preskaŭ estingiĝis. Nur lia kapo plu ardis, la cetero siblis kaj fumis, kaj li kriis laŭ sia pleja kapablo ke mi savu lin.
– Ĉu vi faris tion? — demandis Snif.
— Jes ja, mi havis nenion apartan kontraŭ li. Sed mi bruliĝis tuŝante lin. Nu, li surteriĝis kaj iom post iom li ekbrulis denove. Kompreneble li ĝojis kaj donis al mi donacon antaŭ ol forflugi.
— Kion do? — ekkriis Snif.
— Boteleton da subtera sunoleo, — diris Snufmumriko. — Tion per kio la fajro-spiritoj ŝmiras sin kiam ili iros plej profunde en la mezon de la tero.
— Kaj ĉu vi povas trairi fajron se vi surmetas tiun oleon? — demandis Snif kun gapantaj okuloj.
— Certe, — diris Snufmumriko.
— Kaj tion vi diras nur nun? — vokis Mumintrolo. — Do ni estas savitaj, ĉiuj. Kiam la kometo venos, ni simple prenos…
— Sed preskaŭ neniom restas al mi, — malĝoje deklaris Snufmumriko. — Komprenu, mi savis aĵojn el brulantaj domoj. Ja mi ne sciis… Kaj nun restas nur eta kvanto surfunde de la botelo.
– Ĉu ĝi eble sufiĉus por besteto de, ni diru — mia grandeco? — demandis Snif.
Snufmumriko rigardis lin.
— Eble, — li diris. — Sed apenaŭ la vosto. Tiun vi devus lasi forbruli.
– Ĉu tiel, — diris Snif. — Tiuokaze prefere la tuto brulu. Sed ĉu ĝi do sufiĉos por katido?
Sed Snufmumriko ne aŭskultis.
Li sidis kun rekta dorso kaj maltrankvile flaris.
— La rivero, — li diris. — Ĉu vi rimarkas ion?
– Ĝi havas tute novan sonon, — diris Mumintrolo.
Tio estis vera, la rivero susuregis kaj murmuris. Ĉie ĉirkaŭ ili troviĝis akvokirloj kaj ili ne plu estis etaj.
— Mallevu la velon, — diris Snufmumriko.
La fluo jam estis tre forta. Nun la rivero ĵetiĝis antaŭen kvazaŭ iu, kiu post longa vojaĝo subite rimarkas, ke li preskaŭ venis hejmen. La bordoj alproksimiĝis, kaj super ili la montoj leviĝis pli kaj pli alte kaj akre.
— Mi pensas, ke mi volas surteriĝi, — diris Snif.
— Ni ne povas surteriĝi, — respondis Snufmumriko. — Ni devas pluiri ĝis la rivero kvietiĝos.